NOMBROJ

KVARA LIBRO DE MOSEO

Ĉapitro 1

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante: 2 Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj patrodomoj, laŭ la nombro de la nomoj de ĉiuj virseksuloj laŭkape. 3 De la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, ĉiujn, kiuj taŭgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laŭ iliaj taĉmentoj, vi kaj Aaron. 4 Kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo, kiu estas ĉefo en sia patrodomo. 5 Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi: de Ruben staru Elicur, filo de Ŝedeur; 6 de Simeon, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj; 7 de Jehuda, Naĥŝon, filo de Aminadab; 8 de Isaĥar, Netanel, filo de Cuar; 9 de Zebulun, Eliab, filo de Ĥelon; 10 de la filoj de Jozef: de Efraim, Eliŝama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur; 11 de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni; 12 de Dan, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj; 13 de Aŝer, Pagiel, filo de Oĥran; 14 de Gad, Eljasaf, filo de Deuel; 15 de Naftali, Aĥira, filo de Enan. 16 Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj de siaj patroj, la ĉefoj de la miloj de Izrael. 17 Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laŭ iliaj nomoj. 18 Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombroj de la nomoj, de la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, laŭkape, 19 kiel la Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto Sinaj.

20 Kaj montriĝis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael, laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 21 prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent.

22 La filoj de Simeon laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, kalkulitaj laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 23 prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek naŭ mil tricent.

24 La filoj de Gad laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 25 prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek.

26 La filoj de Jehuda laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 27 prezentis en la tribo de Jehuda la nombron de sepdek kvar mil sescent.

28 La filoj de Isaĥar laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 29 prezentis en la tribo de Isaĥar la nombron de kvindek kvar mil kvarcent.

30 La filoj de Zebulun laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 31 prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent.

32 La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 33 prezentis en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent.

34 La filoj de Manase laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 35 prezentis en la tribo de Manase la nombron de tridek du mil ducent.

36 La filoj de Benjamen laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 37 prezentis en la tribo de Benjamen la nombron de tridek kvin mil kvarcent.

38 La filoj de Dan laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 39 prezentis en la tribo de Dan la nombron de sesdek du mil sepcent.

40 La filoj de Aŝer laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 41 prezentis en la tribo de Aŝer la nombron de kvardek unu mil kvincent.

42 La filoj de Naftali laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, 43 prezentis en la tribo de Naftali la nombron de kvindek tri mil kvarcent.

44 Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj la princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el ĉiu patrodomo. 45 Kaj la nombro de ĉiuj kalkulitoj el la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj en Izrael, 46 la nombro de ĉiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek.

47 Sed la Levidoj laŭ sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter ili. 48 Ĉar la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 49 Nur la tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de la Izraelidoj. 50 Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ĉion, kio apartenas al ĝi; ili portadu la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ili priservu ĝin, kaj ĉirkaŭ la tabernaklo ili starigu siajn tendojn. 51 Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj ĝin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj ĝin starigu; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita. 52 Kaj la Izraelidoj aranĝos sin ĉiu en sia tendaro kaj ĉiu apud sia standardo, laŭ siaj taĉmentoj. 53 Sed la Levidoj starigu siajn tendojn ĉirkaŭ la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto. 54 Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel ili faris.

Ĉapitro 2

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 2 La Izraelidoj starigu siajn tendojn ĉiu apud sia standardo, apud la signoj de sia patrodomo; iom malproksime ĉirkaŭ la tabernaklo de kunveno ili starigu siajn tendojn. 3 En la antaŭa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Naĥŝon, filo de Aminadab; 4 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent. 5 Apude staru la tribo de Isaĥar; kaj la princo de la Isaĥaridoj estas Netanel, filo de Cuar; 6 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent. 7 Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de Ĥelon; 8 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent. 9 Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la unuaj.

10 La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de Ŝedeur; 11 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent. 12 Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la Simeonidoj estas Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj; 13 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek naŭ mil tricent. 14 Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj estas Eljasaf, filo de Deuel; 15 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek. 16 Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la duaj.

17 Poste elmoviĝu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili elmoviĝu, ĉiu laŭ sia loko kun siaj standardoj.

18 La standardo de la tendaro de Efraim, laŭ iliaj taĉmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Eliŝama, filo de Amihud; 19 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek mil kvincent. 20 Apude estu la tribo de Manase; kaj la princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur; 21 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent. 22 Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj estas Abidan, filo de Gideoni; 23 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent. 24 Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la triaj.

25 La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Aĥiezer, filo de Amiŝadaj; 26 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sesdek du mil sepcent. 27 Apude staru tendare la tribo de Aŝer; kaj la princo de la Aŝeridoj estas Pagiel, filo de Oĥran; 28 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil kvincent. 29 Poste la tribo de Naftali; kaj la princo de la Naftaliidoj estas Aĥira, filo de Enan; 30 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek tri mil kvarcent. 31 Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Dan estas cent kvindek sep mil sescent; ili elmoviĝu la lastaj kun siaj standardoj.

32 Tio estas la kalkulitoj de la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj. Ĉiuj kalkulitoj de la tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, estis sescent tri mil kvincent kvindek. 33 Sed la Levidoj ne estis kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 34 Kaj la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo: tiel ili stariĝis tendare kun siaj standardoj, kaj tiel ili elmoviĝadis, ĉiu laŭ sia familio, laŭ sia patrodomo.

Ĉapitro 3

1 Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo, kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj. 2 Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron: la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 3 Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri. 4 Sed Nadab kaj Abihu mortis antaŭ la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaŭ la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 6 Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu ĝin antaŭ la pastro Aaron, ke ili servu lin. 7 Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaŭ la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo. 8 Kaj ili gardu ĉiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotaĵon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo. 9 Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj. 10 Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksiĝos, li estu mortigita.

11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 12 Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj; 13 ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi dediĉis al Mi ĉiujn unuenaskitojn en Izrael, de homo ĝis bruto; Miaj ili estu: Mi estas la Eternulo.

14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj, dirante: 15 Prikalkulu la Levidojn laŭ iliaj patrodomoj, laŭ iliaj familioj; ĉiun virseksulon en la aĝo de unu monato kaj pli prikalkulu. 16 Kaj Moseo prikalkulis ilin laŭ la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite. 17 Kaj jenaj estis la filoj de Levi laŭ iliaj nomoj: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari. 18 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj: Libni kaj Ŝimei. 19 Kaj la filoj de Kehat laŭ iliaj familioj: Amram kaj Jichar, Ĥebron kaj Uziel. 20 Kaj la filoj de Merari laŭ iliaj familioj: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ iliaj patrodomoj.

21 De Gerŝon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la Ŝimeiidoj; tio estas la familioj de la Gerŝonidoj. 22 Iliaj kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent. 23 La familioj de la Gerŝonidoj devas havi siajn tendojn malantaŭ la tabernaklo, okcidente. 24 Kaj la estro de la patrodomo de la Gerŝonidoj estas Eljasaf, filo de Lael. 25 Kaj sub la gardado de la Gerŝonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la tabernaklo, kaj la tendo, ĝiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la pordo de la tabernaklo de kunveno, 26 kaj la kurtenoj de la korto, kaj la kovrotuko de la pordo de la korto, kiu estas ĉirkaŭ la tabernaklo kaj ĉirkaŭ la altaro, kaj la ŝnuroj kun ĉiuj aranĝaĵoj.

27 Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la Ĥebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj. 28 Laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo. 29 La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude. 30 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel. 31 Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj. 32 Kaj la estro de la estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron; li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo.

33 De Merari estas la familio de la Maĥliidoj kaj la familio de la Muŝiidoj; tio estas la familioj de Merari. 34 Kaj iliaj kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli estas ses mil ducent. 35 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abiĥail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde. 36 Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la tabuloj de la tabernaklo kaj ĝiaj stangoj kaj ĝiaj kolonoj kaj ĝiaj bazoj kaj ĉiuj ĝiaj vazoj kaj ĝia tuta aranĝaĵo, 37 kaj la kolonoj de la korto ĉirkaŭe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj ŝnuroj. 38 Kaj antaŭ la tabernaklo, en la antaŭa parto de la tabernaklo de kunveno, oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj, plenumante la gardadon de la sanktejo, por gardi la Izraelidojn; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita. 39 Ĉiuj kalkulitaj Levidoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la ordono de la Eternulo, laŭ iliaj familioj, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli, estis dudek du mil.

40 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prikalkulu ĉiujn unuenaskitajn virseksulojn inter la Izraelidoj en la aĝo de unu monato kaj pli, kaj faru registron de iliaj nomoj. 41 Kaj prenu la Levidojn por Mi, kiu estas la Eternulo, anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj. 42 Kaj Moseo prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, ĉiujn unuenaskitojn el la Izraelidoj. 43 Kaj estis ĉiuj unuenaskitaj virseksuloj laŭ la nombro de la nomoj en la aĝo de unu monato kaj pli laŭ la kalkulo dudek du mil ducent sepdek tri.

44 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 45 Prenu la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ iliaj brutoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi: Mi estas la Eternulo. 46 Kaj elaĉete pro la ducent sepdek tri, kiuj estas superfluaj kompare kun la nombro de la Levidoj el la unuenaskitoj el la Izraelidoj, 47 prenu po kvin sikloj pro ĉiu kapo, laŭ la sankta siklo prenu, po dudek geroj en siklo; 48 kaj donu la monon al Aaron kaj al liaj filoj, elaĉete pro la superfluaj inter ili. 49 Kaj Moseo prenis la monon de la elaĉeto de la superfluaj kompare kun tiuj, kiuj estis elaĉetitaj per la Levidoj. 50 De la unuenaskitoj de la Izraelidoj li prenis la monon, mil tricent sesdek kvin siklojn laŭ la sankta siklo. 51 Kaj Moseo donis la monon de la elaĉetitoj al Aaron kaj al liaj filoj, laŭ la diro de la Eternulo, kiel ordonis la Eternulo al Moseo.

Ĉapitro 4

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 2 Prikalkulu la filojn de Kehat el inter la Levidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj patrodomoj, 3 en la aĝo de tridek jaroj kaj pli, ĝis la aĝo de kvindek jaroj, ĉiujn kapablajn por servi, por fari laboron en la tabernaklo de kunveno. 4 Tio estas la servado de la Kehatidoj en la tabernaklo de kunveno, en la plejsanktejo. 5 Aaron kaj liaj filoj eniru, kiam la tendaro devos elmoviĝi, kaj ili deprenu la kovrantan kurtenon kaj kovru per ĝi la keston de atesto. 6 Kaj ili metu sur ĝin tegon el antilopaj feloj, kaj ili sternu supre bluan tukon, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn. 7 Kaj sur la tablo de la panoj de propono ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur ĝin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn kaj la pokalojn de la verŝoferoj; kaj ĝia konstanta pano estu sur ĝi. 8 Kaj ili sternu sur tio ruĝan tukon kaj kovru ĝin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn. 9 Kaj ili prenu bluan tukon kaj kovru la kandelabron de lumigado kaj ĝiajn lucernojn kaj ĝiajn prenilojn kaj ĝiajn cindrujojn, kaj ĉiujn ĝiajn oleujojn, kiuj estas uzataj ĉe ĝi. 10 Kaj ili metu ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn en tegon el antilopaj feloj, kaj ili metu tion sur portilon. 11 Kaj sur la ora altaro ili sternu bluan tukon kaj tegu ĝin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn. 12 Kaj ili prenu ĉiujn objektojn de servado, per kiuj oni servas en la sanktejo, kaj ili metu tion en bluan tukon kaj tegu tion per tego el antilopaj feloj kaj metu sur portilon. 13 Kaj ili purigu la altaron de la cindro kaj sternu sur ĝi purpuran tukon. 14 Kaj ili metu sur ĝin ĉiujn ĝiajn objektojn, per kiuj oni servas sur ĝi, la karbujojn, la forkojn kaj la ŝovelilojn kaj la kalikojn, ĉiujn objektojn de la altaro, kaj ili sternu sur ĝi tegon el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn. 15 Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la kovradon de la sanktejo kaj de ĉiuj objektoj de la sanktejo ĉe la elmoviĝo de la tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por porti; sed ili ne ektuŝu la sanktaĵon, por ke ili ne mortu. Tio estas la portaĵo de la filoj de Kehat ĉe la tabernaklo de kunveno. 16 Sub la gardado de Eleazar, filo de la pastro Aaron, estas la oleo por la lumigado kaj la bonodoraj incensoj kaj la konstanta farunofero kaj la oleo de sanktigado, la gardado de la tuta tabernaklo, kaj de ĉio, kio estas en ĝi, de la sanktejo kaj de ĝiaj objektoj.

17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 18 Ne pereigu la tribon de la familioj Kehatidaj inter la Levidoj; 19 sed tion faru al ili, por ke ili vivu kaj ne mortu, kiam ili alproksimiĝos al la plejsanktejo: Aaron kaj liaj filoj eniru kaj starigu ilin ĉiun ĉe lia servo kaj ĉe lia portotaĵo; 20 sed ili ne aliru, por rigardi, kiel oni dismetas la sanktaĵojn, por ke ili ne mortu.

21 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 22 Prikalkulu ankaŭ la filojn de Gerŝon laŭ iliaj patrodomoj, laŭ iliaj familioj. 23 De la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj kalkulu ilin, ĉiujn, kiuj estas kapablaj por la servado, por plenumi laboron en la tabernaklo de kunveno. 24 Tio estas la laboro de la familioj Gerŝonidaj, por servi kaj por porti: 25 ili portu la tapiŝojn de la tabernaklo, kaj la tabernaklon de kunveno, ĝian kovrilon, kaj la tegon el la antilopaj feloj, kiu estas super ĝi supre, kaj la kovrotukon de la pordo de la tabernaklo de kunveno, 26 kaj la kurtenojn de la korto, kaj la kovrotukon de la pordego de la korto, kiu estas ĉirkaŭ la tabernaklo kaj ĉirkaŭ la altaro, kaj iliajn ŝnurojn kaj ĉiujn iliajn servajn objektojn; kaj ĉion, kion oni devas fari ĉe ili, ili faru. 27 Laŭ la ordono de Aaron kaj de liaj filoj estu la tuta laborado de la Gerŝonidoj, koncerne ĉian ilian portadon kaj ĉian ilian laboradon; kaj metu sub ilian gardadon ĉion, kion ili portas. 28 Tio estas la laboro de la familioj de la Gerŝonidoj en la tabernaklo de kunveno; kaj la kontrolon super ili havas Itamar, filo de la pastro Aaron.

29 La filojn de Merari prikalkulu laŭ iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo. 30 De la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj prikalkulu ilin, ĉiujn servokapablajn, por plenumi la laborojn de la tabernaklo de kunveno. 31 Kaj jen estas la ofico de ilia portado ĉe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno: ili portu la tabulojn de la tabernaklo kaj ĝiajn riglilojn kaj ĝiajn kolonojn kaj ĝiajn bazojn; 32 kaj la kolonojn de la korto ĉirkaŭe kaj iliajn bazojn kaj la najlojn kaj la ŝnurojn kun ĉiuj iliaj apartenaĵoj kaj kun ĉiuj iliaj servobjektoj; kaj laŭnome prikalkulu ĉiujn objektojn, kiujn ili ofice devas porti. 33 Tio estas la laboro de la familioj de la Merariidoj ĉe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.

34 Kaj Moseo kaj Aaron kaj la estroj de la komunumo prikalkulis la Kehatidojn laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia patrodomo, 35 de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiujn servokapablajn por la laborado en la tabernaklo de kunveno. 36 Kaj ilia kalkulita nombro laŭ iliaj familioj estis du mil sepcent kvindek. 37 Tio estas la kalkulitoj de la familioj Kehatidaj, de ĉiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la diro de la Eternulo per Moseo.

38 Kaj la kalkulitoj de la filoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia patrodomo, 39 de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno, 40 ilia nombro laŭ iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo, estis du mil sescent tridek. 41 Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Gerŝon, de ĉiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la ordono de la Eternulo.

42 Kaj la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari laŭ iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo, 43 de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno, 44 ilia nombro laŭ iliaj familioj estis tri mil ducent. 45 Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la diro de la Eternulo per Moseo.

46 Ĉiuj kalkulitoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron kaj la estroj de Izrael, la Levidoj laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia patrodomo, 47 de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj por plenumi laboron kaj plenumi porton en la tabernaklo de kunveno, 48 ilia nombro estis ok mil kvincent okdek. 49 Laŭ la diro de la Eternulo per Moseo ili estis kalkulitaj, ĉiu laŭ sia laboro kaj portado, kalkulitaj, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Ĉapitro 5

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili elsendu el la tendaro ĉiujn leprulojn, kaj ĉiujn, kiuj havas elfluon, kaj ĉiujn, kiuj malpuriĝis de mortinto. 3 Kiel virojn, tiel ankaŭ virinojn elsendu, ekster la tendaron elsendu ilin, por ke ili ne malpurigu siajn tendarojn, inter kiuj Mi loĝas. 4 Kaj la Izraelidoj faris tiel, kaj ili elsendis ilin ekster la tendaron; kiel diris la Eternulo al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 6 Diru al la Izraelidoj: Se viro aŭ virino faros ian pekon kontraŭ homo, farante per tio krimon kontraŭ la Eternulo, kaj tiu animo kulpiĝos, 7 tiam ili konfesu sian pekon, kiun ili faris, kaj ili kompensu sian kulpon plene kaj aldonu ĝian kvinonon, kaj donu al tiu, kontraŭ kiu ili kulpiĝis. 8 Sed se tiu homo ne havas parencon, al kiu oni povus kompensi la kulpon, tiam la kompenso de la kulpo apartenas al la Eternulo, por la pastro, krom la virŝafo de pekliberigo, per kiu li estos pekliberigita. 9 Kaj ĉiu oferdono el ĉiuj sanktaĵoj de la Izraelidoj, kiujn ili alportas al la pastro, apartenas al li. 10 Kaj ĉies sanktigitaĵo al li apartenas. Se iu ion donas al la pastro, ĝi apartenu al li.

11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 12 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se ies edzino forflankiĝos kaj pekos kontraŭ li, 13 kaj iu viro kuŝos kun ŝi sekskuniĝe, kaj tio estos kaŝita antaŭ ŝia edzo, ĉar ŝi malpuriĝis kaŝe, kaj ne estos atestanto pri ŝi kaj ŝi ne estos kaptita; 14 sed atakos lin spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon, kiam ŝi estos malpuriĝinta, aŭ atakos lin spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon, kiam ŝi ne estos malpuriĝinta: 15 tiam la edzo alkonduku sian edzinon al la pastro, kaj alportu pro ŝi kiel oferon dekonon de efo da hordea faruno; li ne verŝu sur ĝin oleon kaj ne metu sur ĝin olibanon, ĉar tio estas farunofero de ĵaluzo, farunofero de memorigo, memorigante pri malbonago. 16 Kaj la pastro alproksimigos ŝin kaj starigos ŝin antaŭ la Eternulo; 17 kaj la pastro prenos sanktan akvon en argila vazo, kaj iom da tero, kiu estos sur la planko de la tabernaklo, la pastro prenos kaj ĵetos en la akvon. 18 Kaj la pastro starigos la virinon antaŭ la Eternulo kaj disliberigos la harojn sur la kapo de la virino kaj donos en ŝiajn manojn la farunoferon de la memorigo, tiun farunoferon de ĵaluzo, kaj en la mano de la pastro estos akvo maldolĉa, malbeniga. 19 Kaj la pastro ŝin ĵurligos, kaj diros al la virino: Se neniu viro kuŝis kun vi kaj se vi ne forflankiĝis per malpuriĝo kun alia viro anstataŭ via edzo, tiam restu sendifekta de ĉi tiu maldolĉa malbeniga akvo; 20 sed se vi forflankiĝis kun alia viro anstataŭ via edzo kaj se vi malpuriĝis kaj iu viro kuŝis kun vi krom via edzo-- 21 la pastro ĵurligos la virinon per ĵuro de malbeno, kaj la pastro diros al la virino: Tiam la Eternulo fordonu vin al malbeno kaj al ĵuro inter via popolo, farante vian femuron maldikiĝinta kaj vian ventron ŝvelinta; 22 kaj ĉi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internaĵojn, por ke ŝvelu via ventro kaj maldikiĝu via femuro. Kaj la virino diros: Amen, amen! 23 Kaj la pastro enskribos tiun ĵurligon en libro kaj lavos ĝin per la maldolĉa akvo. 24 Kaj li trinkigos al la virino la maldolĉan malbenigan akvon, kaj eniros en ŝin la malbeniga akvo por maldolĉo. 25 Kaj la pastro prenos el la mano de la virino la farunoferon de ĵaluzo, kaj li skuos la farunoferon antaŭ la Eternulo kaj portos ĝin al la altaro. 26 Kaj la pastro prenos plenmanon el la farunofero, ĝian parton de memorigo, kaj bruligos sur la altaro, kaj poste li trinkigos al la virino la akvon. 27 Kaj kiam li estos trinkiginta al ŝi la akvon, tiam, se ŝi malpuriĝis kaj pekis kontraŭ sia edzo, eniros en ŝin la malbeniga akvo por maldolĉo, kaj ŝvelos ŝia ventro kaj maldikiĝos ŝia femuro; kaj la virino fariĝos malbeno inter sia popolo. 28 Sed se la virino ne malpuriĝis kaj ŝi estas pura, tiam ŝi restos sendifekta kaj povos naski infanojn. 29 Tio estas la leĝo pri la ĵaluzo, kiam virino forflankiĝos kun alia viro anstataŭ sia edzo kaj malpuriĝos, 30 aŭ kiam viron atakos spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon; tiam li starigu la edzinon antaŭ la Eternulo, kaj la pastro agu kun ŝi laŭ la tuta tiu leĝo. 31 Kaj la edzo estos pura de kulpo, kaj la edzino portos sian pekon.

Ĉapitro 6

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se viro aŭ virino decidos fari sanktan promeson de konsekriĝo, por konsekri sin al la Eternulo, 3 tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigaĵo, vinagron vinan kaj vinagron de ebriigaĵoj li ne devas trinki, kaj nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn freŝajn aŭ sekigitajn li ne devas manĝi. 4 Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li devas manĝi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj ĝis la ŝelo. 5 Dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektuŝi lian kapon; ĝis la finiĝo de la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li estas sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo. 6 Dum la tuta tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li ne aliru al mortinta korpo. 7 Ne ĉe sia patro, nek ĉe sia patrino, nek ĉe sia frato, nek ĉe sia fratino li malpuriĝu, se ili mortis; ĉar konsekro al lia Dio estas sur lia kapo. 8 Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li estas sankta al la Eternulo. 9 Kaj se iu mortos apud li subite, neatendite, kaj li malpurigos sian konsekritan kapon, li pritondu sian kapon en la tago de sia puriĝo, en la sepa tago li ĝin pritondu; 10 kaj en la oka tago li alportu du turtojn aŭ du kolombidojn al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno. 11 Kaj la pastro faros el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon, kaj li pekliberigos lin de tio, kion li pekis per la mortinta korpo, kaj li sanktigos lian kapon en tiu tago. 12 Kaj li konsekros sin al la Eternulo por la tempo de sia konsekriteco, kaj li alportos jaraĝan ŝafidon kiel kulpoferon; kaj la tempo antaŭa perdos sian valoron, ĉar lia konsekriteco malpuriĝis.

13 Kaj jen estas la leĝo pri la konsekrito: kiam finiĝos la tempo de lia konsekriteco, oni venigu lin al la pordo de la tabernaklo de kunveno; 14 kaj li alportu kiel oferon al la Eternulo unu jaraĝan ŝafidon sendifektan kiel bruloferon, kaj unu jaraĝan ŝafidinon sendifektan kiel pekoferon, kaj unu virŝafon sendifektan kiel pacoferon, 15 kaj korbon da macoj el delikata faruno, kukojn miksitajn kun oleo, kaj flanojn nefermentintajn, ŝmiritajn per oleo, kaj ilian farunoferon kaj verŝoferon. 16 Kaj la pastro prezentos tion antaŭ la Eternulon kaj faros lian pekoferon kaj lian bruloferon. 17 Kaj el la virŝafo li faros pacoferon al la Eternulo kune kun la korbo da macoj, kaj la pastro faros lian farunoferon kaj lian verŝoferon. 18 Kaj la konsekrito pritondos ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno sian konsekritan kapon, kaj li prenos la harojn de sia konsekrita kapo, kaj metos sur la fajron, kiu estas sub la pacofero. 19 Kaj la pastro prenos la kuiritan ŝultron de la virŝafo kaj unu nefermentintan kukon el la korbo kaj unu nefermentintan flanon, kaj li metos tion sur la manon de la konsekrito, kiam tiu estos pritondinta sian konsekritan kapon. 20 Kaj la pastro skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; sanktigita ĝi estu por la pastro, krom la brustaĵo de skuado kaj la femuro de levado. Poste la konsekrito povas trinki vinon. 21 Tio estas la leĝo pri konsekrito, kiu donis sanktan promeson; lia ofero apartenas al la Eternulo pro lia konsekriteco, krom tio, kion permesos al li lia bonhavo; konforme al sia promeso, kiun li promesis, li faru, laŭ la leĝo pri lia konsekriteco.

22 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 23 Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene: Tiamaniere benu la Izraelidojn; diru al ili:

24 La Eternulo vin benu kaj vin gardu;

25 La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin;

26 La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi kaj donu al vi pacon.

27 Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidojn, kaj Mi ilin benos.

Ĉapitro 7

1 En la tago, kiam Moseo finis la starigadon de la tabernaklo, kiam li sanktoleis ĝin kaj sanktigis ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la altaron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj sanktoleis ilin kaj sanktigis ilin, 2 tiam alportis la estroj de Izrael, la ĉefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon-- 3 ili alportis siajn oferojn antaŭ la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de ĉiu, kaj ili venigis tion antaŭ la tabernaklon. 4 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 5 Prenu de ili, kaj tio estu por la plenumado de la laboroj ĉe la tabernaklo de kunveno; kaj donu tion al la Levidoj, al ĉiu laŭ la speco de lia laborado. 6 Kaj Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la Levidoj. 7 Du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj de Gerŝon laŭ la speco de ilia laborado; 8 kaj kvar veturilojn kaj ok bovojn li donis al la filoj de Merari laŭ la speco de ilia laborado, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron. 9 Sed al la filoj de Kehat li ne donis, ĉar ili havis laboradon sanktan; sur la ŝultroj ili devis porti. 10 Kaj la estroj alportis oferojn por inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon antaŭ la altaron. 11 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Po unu estro en tago ili alportu sian oferon por la inaŭguro de la altaro.

12 En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Naĥŝon, filo de Aminadab, de la tribo de Jehuda. 13 Kaj lia ofero estis: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 14 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 15 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 16 unu kapro por pekofero; 17 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Naĥŝon, filo de Aminadab.

18 En la dua tago alportis Natanel, filo de Cuar, estro de Isaĥar. 19 Li alportis sian oferon, kiu estis: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 20 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 21 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 22 unu kapro por pekofero; 23 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar.

24 En la tria tago--la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de Ĥelon. 25 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 26 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 27 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 28 unu kapro por pekofero; 29 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eliab, filo de Ĥelon.

30 En la kvara tago--la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de Ŝedeur. 31 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 32 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 33 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 34 unu kapro por pekofero; 35 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Elicur, filo de Ŝedeur.

36 En la kvina tago--la estro de la Simeonidoj, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj. 37 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 38 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 39 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 40 unu kapro por pekofero; 41 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.

42 En la sesa tago--la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de Deuel. 43 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 44 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 45 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 46 unu kapro por pekofero; 47 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eljasaf, filo de Deuel.

48 En la sepa tago--la estro de la Efraimidoj, Eliŝama, filo de Amihud. 49 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 50 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 51 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 52 unu kapro por pekofero; 53 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eliŝama, filo de Amihud.

54 En la oka tago--la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de Pedacur. 55 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 56 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 57 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 58 unu kapro por pekofero; 59 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Gamliel, filo de Pedacur.

60 En la naŭa tago--la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni. 61 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 62 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 63 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 64 unu kapro por pekofero; 65 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Abidan, filo de Gideoni.

66 En la deka tago--la estro de la Danidoj, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj. 67 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 68 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 69 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 70 unu kapro por pekofero; 71 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.

72 En la dek-unua tago--la estro de la Aŝeridoj, Pagiel, filo de Oĥran. 73 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 74 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 75 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 76 unu kapro por pekofero; 77 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Pagiel, filo de Oĥran.

78 En la dek-dua tago--la estro de la Naftaliidoj, Aĥira, filo de Enan. 79 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 80 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 81 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 82 unu kapro por pekofero; 83 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Aĥira, filo de Enan.

84 Tia estis la inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi estis sanktoleita, de la estroj de Izrael: dek du arĝentaj pladoj, dek du arĝentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj; 85 po cent tridek sikloj da arĝento havis ĉiu plado, kaj po sepdek ĉiu kaliko; la tuta arĝento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent sikloj laŭ la sankta siklo. 86 Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis ĉiu kulero, laŭ la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj. 87 Ĉiuj brutoj por brulofero estis: dek du bovidoj, dek du virŝafoj, dek du jaraĝaj ŝafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj dek du kaproj por pekofero. 88 Kaj ĉiuj brutoj por pacofero estis: dudek kvar bovoj, sesdek virŝafoj, sesdek virkaproj, sesdek jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la inaŭgura dono de la altaro, post kiam ĝi estis sanktoleita. 89 Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li aŭdis la Voĉon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.

Ĉapitro 8

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al Aaron, kaj diru al li: Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la antaŭan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj. 3 Kaj Aaron tiel faris; sur la antaŭan flankon de la kandelabro li lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 4 Kaj jen estas la aranĝo de la kandelabro: forĝita el oro, de ĝia trunko ĝis ĝiaj floroj, forĝita ĝi estis; laŭ la modelo, kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 6 Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin. 7 Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin: aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin. 8 Kaj ili prenu bovidon kaj al ĝi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero. 9 Kaj venigu la Levidojn antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj. 10 Kaj alvenigu la Levidojn antaŭ la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn. 11 Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaŭ la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la servon al la Eternulo. 12 Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn. 13 Kaj starigu la Levidojn antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj, kaj faru super ili skuon antaŭ la Eternulo. 14 Kaj tiel apartigu la Levidojn el inter la Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi. 15 Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon. 16 Ĉar ili estas fordonitaj al Mi el inter la Izraelidoj; anstataŭ ĉiuj utermalfermintoj unuenaskitoj el ĉiuj Izraelidoj Mi prenis ilin por Mi. 17 Ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj de la Izraelidoj, el la homoj kaj el la brutoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi sanktigis ilin por Mi. 18 Kaj Mi prenis la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj inter la Izraelidoj. 19 Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo, se la Izraelidoj alproksimiĝus al la sanktejo. 20 Kaj Moseo kaj Aaron kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj agis kun la Levidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj; tiel agis kun ili la Izraelidoj. 21 Kaj la Levidoj sin purigis kaj lavis siajn vestojn, kaj Aaron faris super ili skuon antaŭ la Eternulo, kaj Aaron pekliberigis ilin, por purigi ilin. 22 Kaj post tio la Levidoj eniris, por plenumi sian servon en la tabernaklo de kunveno antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj, tiel oni agis kun ili.

23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 24 Jen estas, kio koncernas la Levidojn: de la aĝo de dudek kvin jaroj kaj pli ili devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de kunveno. 25 Kaj de la aĝo de kvindek jaroj ili retiriĝos el la ofico de la servado kaj ne servos plu. 26 Tiam ili servos siajn fratojn en la tabernaklo de kunveno, plenumante gardadon, sed ne farante servadon. Tiel agu kun la Levidoj koncerne ilian oficon.

Ĉapitro 9

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, en la unua monato, dirante: 2 La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo. 3 En la dek-kvara tago de ĉi tiu monato, ĉirkaŭ la vespero, faru ĝin en ĝia tempo; laŭ ĉiuj ĝiaj leĝoj kaj laŭ ĉiuj ĝiaj instrukcioj faru ĝin. 4 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, ke ili faru la Paskon. 5 Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero, en la dezerto Sinaj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj. 6 Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaŭ Moseon kaj Aaronon en tiu tago; 7 kaj tiuj homoj diris al li: Ni estas malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en ĝia tempo inter la Izraelidoj? 8 Kaj Moseo diris al ili: Staru; mi aŭskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin.

9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Parolu al la Izraelidoj, dirante: Se iu el vi aŭ el viaj estontaj generacioj estos malpura pro ektuŝo de mortinta homo, aŭ se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo. 11 En la dua monato, en la dek-kvara tago, ĉirkaŭ la vespero ili faru ĝin; kun macoj kaj maldolĉaj herboj ili ĝin manĝu. 12 Ili ne lasu iom el ĝi ĝis la mateno, kaj oston ili ne rompu en ĝi; laŭ ĉiuj ritoj de la Pasko ili faru ĝin. 13 Sed se iu estas pura kaj ne troviĝas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermiĝos el inter sia popolo, ĉar oferon al la Eternulo li ne alportis en ĝia tempo; sian pekon portos tiu homo. 14 Kaj se loĝos ĉe vi fremdulo, li ankaŭ faru Paskon al la Eternulo; laŭ la rito de la Pasko kaj laŭ ĝia regularo li faru: sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indiĝeno.

15 En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super la tabernaklo kvazaŭ aspekto de fajro ĝis la mateno. 16 Tiel estis ĉiam: nubo ĝin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto. 17 Kaj kiam leviĝadis la nubo de super la tabernaklo, tuj poste elmoviĝadis la Izraelidoj; kaj sur la loko, kie haltadis la nubo, tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj. 18 Laŭ la ordono de la Eternulo la Izraelidoj elmoviĝadis, kaj laŭ la ordono de la Eternulo ili starigadis sian tendaron; dum la tuta tempo, kiam la nubo restis super la tabernaklo, ili staradis tendare. 19 Kaj se la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon, la Izraelidoj plenumadis la instrukcion de la Eternulo kaj ne elmoviĝadis. 20 Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj super la tabernaklo, sed ili laŭ la ordono de la Eternulo restadis tendare kaj laŭ la ordono de la Eternulo elmoviĝadis. 21 Iufoje la nubo restadis de vespero ĝis mateno; tiam, kiam la nubo leviĝis matene, ili elmoviĝadis; iufoje tagon kaj nokton--kiam la nubo leviĝis, ili elmoviĝadis. 22 Iufoje du tagojn aŭ monaton aŭ pli longan tempon --kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super ĝi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmoviĝadis; sed kiam ĝi leviĝis, ili elmoviĝadis. 23 Laŭ la ordono de la Eternulo ili restadis tendare, kaj laŭ la ordono de la Eternulo ili elmoviĝadis; ili plenumadis la instrukcion de la Eternulo, konforme al tio, kiel la Eternulo ordonis per Moseo.

Ĉapitro 10

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Faru al vi du arĝentajn trumpetojn, forĝitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmoviĝado de la tendaroj. 3 Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektiĝu al vi la tuta komunumo antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno. 4 Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektiĝu al vi la princoj, la milestroj de Izrael. 5 Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras oriente. 6 Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmoviĝi. 7 Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone. 8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi leĝo eterna en viaj generacioj. 9 Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraŭ malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraŭ viaj malamikoj. 10 Kaj en la tago de via ĝojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj ĉe viaj bruloferoj kaj ĉe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaŭ via Dio: Mi estas la Eternulo, via Dio.

11 En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, leviĝis la nubo de super la tabernaklo de atesto. 12 Kaj elmoviĝis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran. 13 Kaj ili elmoviĝis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo. 14 Kaj unue elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Naĥŝon, filo de Aminadab. 15 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Isaĥaridoj estis Netanel, filo de Cuar. 16 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de Ĥelon. 17 Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmoviĝis la filoj de Gerŝon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon. 18 Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de Ruben laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Elicur, filo de Ŝedeur. 19 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Simeonidoj estis Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj. 20 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel. 21 Kaj elmoviĝis la Kehatidoj, portantaj la sanktaĵojn; sed oni starigis la tabernaklon antaŭ ilia alveno. 22 Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Eliŝama, filo de Amihud. 23 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur. 24 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni. 25 Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Aĥiezer, filo de Amiŝadaj. 26 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Aŝeridoj estis Pagiel, filo de Oĥran. 27 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Aĥira, filo de Enan. 28 Tiaj estis la marŝoj de la Izraelidoj laŭ iliaj taĉmentoj. Kaj ili elmoviĝis.

29 Kaj Moseo diris al Ĥobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo: Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris: Ĝin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, ĉar la Eternulo promesis bonon al Izrael. 30 Sed tiu diris al li: Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros. 31 Kaj li diris: Ho, ne forlasu nin; ĉar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj; 32 se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.

33 Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo. 34 Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.

35 Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: Leviĝu, ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizaĝo. 36 Kaj kiam ĝi haltis, li diradis: Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.

Ĉapitro 11

1 Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfeliĉo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion aŭdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj ĝi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro. 2 Tiam la popolo ekkriis al Moseo, kaj Moseo preĝis al la Eternulo, kaj la fajro estingiĝis. 3 Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, ĉar brulis inter ili la fajro de la Eternulo.

4 Kaj la aliĝinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaŭ la Izraelidoj ekploris, kaj diris: Kiu manĝigos al ni viandon? 5 Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn. 6 Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom ĉi tiu manao antaŭ niaj okuloj. 7 Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj ĝia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio. 8 La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelŝtonoj aŭ pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el ĝi kukojn; kaj ĝia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj. 9 Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur ĝin ankaŭ la manao. 10 Moseo aŭdis, ke la popolo ploras en siaj familioj, ĉiu ĉe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis. 11 Kaj Moseo diris al la Eternulo: Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne plaĉis al Vi, ke Vi metis la ŝarĝon de tiu tuta popolo sur min? 12 Ĉu mi embriigis tiun tutan popolon? aŭ ĉu mi ĝin naskis, ke Vi diris al mi: Portu ĝin sur via brusto, kiel portas nutristino suĉinfanon, en la landon, pri kiu Vi ĵuris al ĝiaj patroj? 13 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? ĉar ili ploras antaŭ mi, dirante: Donu al ni viandon por manĝi. 14 Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, ĉar ĝi estas tro peza por mi. 15 Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min, se mi plaĉas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfeliĉon.

16 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Kolektu al Mi sepdek virojn el la plejaĝuloj de Izrael, pri kiuj vi scias, ke ili estas la plejaĝuloj de la popolo kaj ĝiaj gvidantoj, kaj prenu ilin al la tabernaklo de kunveno, ke ili stariĝu tie kun vi. 17 Kaj Mi malleviĝos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la ŝarĝon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola. 18 Kaj al la popolo diru: Prepariĝu por morgaŭ, kaj vi manĝos viandon; ĉar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante: Kiu manĝigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo--tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi manĝos. 19 Ne dum unu tago vi manĝos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj; 20 sed dum tuta monato, ĝis ĝi eliros tra viaj nazotruoj kaj fariĝos al vi abomenaĵo, pro tio, ke vi malŝatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris antaŭ Li, dirante: Por kio ni eliris el Egiptujo? 21 Kaj Moseo diris: El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras: Mi donos al ili viandon, ke ili manĝos dum tuta monato! 22 Ĉu oni buĉu por ili ŝafojn kaj bovojn, por ke sufiĉu por ili? aŭ ĉu ĉiujn fiŝojn de la maro oni kolektu por ili, por ke sufiĉu por ili?

23 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Ĉu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, ĉu plenumiĝos al vi Mia vorto, aŭ ne. 24 Kaj Moseo eliris, kaj transdiris al la popolo la vortojn de la Eternulo; kaj li kolektis sepdek virojn el la plejaĝuloj de la popolo, kaj li starigis ilin ĉirkaŭ la tabernaklo. 25 Kaj la Eternulo malleviĝis en nubo kaj parolis kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejaĝulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne ĉesis. 26 Sed restis du viroj en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito--ĉar ili estis inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo--kaj ili ekprofetis en la tendaro. 27 Tiam kuris junulo kaj raportis al Moseo, kaj diris: Eldad kaj Medad profetas en la tendaro. 28 Kaj respondis Josuo, filo de Nun, kaj servanto de Moseo detempe de lia juneco, kaj diris: Mia sinjoro Moseo, malpermesu al ili. 29 Sed Moseo diris al li: Ĉu vi ĵaluzas pri mi? estus dezirinde, ke la tuta popolo de la Eternulo fariĝu profetoj, se la Eternulo metus Sian spiriton sur ilin. 30 Kaj revenis Moseo en la tendaron, li kaj la plejaĝuloj de Izrael. 31 Kaj vento elmoviĝis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj ĵetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, ĉirkaŭ la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero. 32 Kaj la popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la tutan morgaŭan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis plej malmulte, kolektis dek ĥomerojn; kaj ili diskuŝigis ilin al si ĉirkaŭ la tendaro. 33 Kiam la viando estis ankoraŭ inter iliaj dentoj kaj ankoraŭ ne estis konsumita, ekflamis kontraŭ la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per tre granda frapo. 34 Kaj oni donis al tiu loko la nomon Kibrot- Hataava, ĉar tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis. 35 De Kibrot-Hataava la popolo ekvojiris al Ĥacerot kaj restis en Ĥacerot.

Ĉapitro 12

1 Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraŭ Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; ĉar li prenis al si edzinon Etiopinon. 2 Kaj ili diris: Ĉu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis ja ankaŭ kun ni. Kaj la Eternulo tion aŭdis. 3 Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol ĉiuj homoj sur la tero. 4 Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam: Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris ĉiuj tri. 5 Kaj la Eternulo malleviĝis en nuba kolono kaj stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaŭ eliris. 6 Kaj Li diris: Aŭskultu Miajn vortojn: se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en sonĝo; 7 sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo: en Mia tuta domo li estas konfidato. 8 Buŝon kontraŭ buŝo Mi parolas kun li, kaj malkaŝe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraŭ Mia sklavo Moseo? 9 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ ili, kaj Li foriris. 10 Kaj la nubo forturniĝis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovriĝis per lepro, kiel per neĝo. Kaj Aaron turniĝis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke ŝi estas lepra. 11 Kaj Aaron diris al Moseo: Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsaĝe kaj ke ni pekis; 12 ho, ŝi ne estu kiel malvivulo, ĉe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumiĝis jam duono de la korpo. 13 Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante: Mi petas Vin, ho Dio, sanigu ŝin. 14 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Se ŝia patro estus kraĉinta sur ŝian vizaĝon, ĉu ŝi tiam ne hontus sep tagojn? ŝi estu do enŝlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste ŝi revenu. 15 Kaj Mirjam estis enŝlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmoviĝis, ĝis Mirjam revenis. 16 Poste la popolo ekvojiris de Ĥacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran.

Ĉapitro 13

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj; po unu viro el ĉiu tribo de iliaj patroj sendu, ĉiu estu eminentulo inter ili. 3 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laŭ la ordono de la Eternulo; ĉiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj. 4 Kaj jen estas iliaj nomoj: el la tribo de Ruben, Ŝamua, filo de Zakur; 5 el la tribo de Simeon, Ŝafat, filo de Ĥori; 6 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune; 7 el la tribo de Isaĥar, Jigal, filo de Jozef; 8 el la tribo de Efraim, Hoŝea, filo de Nun; 9 el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu; 10 el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi; 11 el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi; 12 el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali; 13 el la tribo de Aŝer, Setur, filo de Miĥael; 14 el la tribo de Naftali, Naĥbi, filo de Vofsi; 15 el la tribo de Gad, Geuel, filo de Maĥi. 16 Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hoŝea, filo de Nun, la nomon Josuo. 17 Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la landon Kanaanan, kaj diris al ili: Iru tien tra la Sudo kaj suriru sur la monton; 18 kaj rigardu la landon, kia ĝi estas; kaj la popolon, kiu loĝas en ĝi, ĉu ĝi estas forta aŭ malforta, ĉu ĝi estas malgrandnombra aŭ grandnombra; 19 kaj kia estas la tero, sur kiu ĝi sidas, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj ĝi loĝas, ĉu en tendaroj aŭ en fortikaĵoj; 20 kaj kia estas la tero, ĉu ĝi estas grasa aŭ malgrasa, ĉu estas sur ĝi arboj aŭ ne estas; kaj estu kuraĝaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam estis la tempo de maturiĝado de vinberoj. 21 Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin ĝis Reĥob antaŭ Ĥamat. 22 Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis ĝis Ĥebron, kie loĝis Aĥiman, Ŝeŝaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (Ĥebron estis konstruita sep jarojn antaŭ ol Coan de Egiptujo.) 23 Kaj ili venis ĝis la valo Eŝkol, kaj ili detranĉis tie branĉon kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis ĝin sur stango duope; ankaŭ iom da granatoj kaj da figoj. 24 Al tiu loko oni donis la nomon Eŝkol, pro la peniko da vinberoj, kiun detranĉis tie la Izraelidoj. 25 Kaj ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek tagoj. 26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadeŝ, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando. 27 Kaj ili rakontis al li, kaj diris: Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en ĝi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas ĝiaj fruktoj; 28 sed forta estas la popolo, kiu loĝas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaŭ la idojn de Anak ni vidis tie. 29 Amalek loĝas en la suda parto de la lando, kaj la Ĥetidoj kaj Jebusidoj kaj Amoridoj loĝas sur la monto, kaj la Kanaanidoj loĝas apud la maro kaj sur la bordo de Jordan. 30 Kaj Kaleb trankviligis la popolon antaŭ Moseo, kaj diris: Ni iros, kaj ni ekposedos ĝin, ĉar ni povas ĝin venki. 31 Sed la viroj, kiuj iris kun li, diris: Ni ne povas iri al tiu popolo, ĉar ĝi estas pli forta ol ni. 32 Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante: La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi ĝin, estas lando, kiu formanĝas siajn loĝantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en ĝi, estas homoj grandkreskaj; 33 kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaŭ en iliaj okuloj.

Ĉapitro 14

1 Tiam tumultiĝis la tuta komunumo kaj ekkriis, kaj la popolo ploris en tiu nokto. 2 Kaj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron ĉiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili: Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aŭ se ni mortus en ĉi tiu dezerto! 3 Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj fariĝos militakiro. Ĉu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon? 4 Kaj ili diris unu al alia: Ni starigu al ni estron, kaj ni reiru Egiptujon. 5 Tiam Moseo kaj Aaron ĵetiĝis vizaĝaltere antaŭ la tuta anaro de la komunumo de la Izraelidoj. 6 Kaj Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, el tiuj, kiuj esplorrigardis la landon, disŝiris siajn vestojn, 7 kaj ili diris al la tuta komunumo de la Izraelidoj jene: La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi ĝin, tiu lando estas tre, tre bona. 8 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos ĝin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 9 Nur ne ribelu kontraŭ la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, ĉar nia manĝotaĵo ili estas; ilia ŝirmo foriĝis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin. 10 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni mortigu ilin per ŝtonoj. Sed la majesto de la Eternulo aperis en la tabernaklo de kunveno antaŭ ĉiuj Izraelidoj.

11 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ĝis kiam incitados Min ĉi tiu popolo? kaj ĝis kiam ĝi ne kredos al Mi, malgraŭ ĉiuj pruvosignoj, kiujn Mi faris meze de ĝi? 12 Mi frapos ĝin per pesto kaj ekstermos ĝin, kaj Mi faros el vi popolon pli grandan kaj pli fortan ol ĝi. 13 Sed Moseo diris al la Eternulo: Aŭdos la Egiptoj, el inter kiuj Vi elkondukis ĉi tiun popolon per Via forto, 14 kaj ili diros al la loĝantoj de tiu lando, kiuj aŭdis, ke Vi, la Eternulo, estas meze de ĉi tiu popolo, kaj ke Vi, la Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraŭ okulo, kaj ke Via nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaŭ ili dum la tago en nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra; 15 se Vi ekstermos ĉi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj aŭdis la famon pri Vi, dirus: 16 Ĉar la Eternulo ne povis venigi ĉi tiun popolon en la landon, pri kiu Li ĵuris al ili, tial Li buĉis ilin en la dezerto. 17 Nun montriĝu do granda la forto de mia Sinjoro, laŭ la parolo, kiun Vi diris: 18 La Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaŭ Li neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj. 19 Ho, pardonu la kulpon de ĉi tiu popolo laŭ Via granda favorkoreco kaj kiel Vi pardonadis al ĉi tiu popolo de Egiptujo ĝis nun. 20 Kaj la Eternulo diris: Mi pardonis konforme al via diro; 21 sed kiel Mi vivas kaj kiel de la gloro de la Eternulo estas plena la tuta tero, 22 ĉiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne aŭskultis Mian voĉon, 23 ne vidos la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, kaj ĉiuj, kiuj incitis Min, ne vidos ĝin. 24 Sed Mian sklavon Kaleb, ĉar estis en li spirito alia kaj li estis obeema al Mi, lin Mi venigos en la landon, en kiun li iris, kaj lia idaro heredos ĝin. 25 Sed la Amalekidoj kaj Kanaanidoj loĝas en la valo; morgaŭ turnu vin kaj ekiru en la dezerton sur la vojo al la Ruĝa Maro.

26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 27 Ĝis kiam ĉi tiu malbona komunumo murmuros kontraŭ Mi? la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraŭ Mi, Mi aŭdis. 28 Diru al ili: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, kiel vi parolis al Miaj oreloj, tiel Mi faros al vi: 29 en ĉi tiu dezerto falos viaj kadavroj, kaj el ĉiuj viaj kalkulitoj, laŭ via tuta kalkulo, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, kiuj murmuris kontraŭ Mi, 30 neniu venos en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi loĝigos vin en ĝi, neniu krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun. 31 Viajn infanojn, pri kiuj vi diris, ke ili fariĝos militakiro, Mi venigos tien, kaj ili ekkonos la landon, kiun vi malŝatis. 32 Sed vi--viaj kadavroj falos en ĉi tiu dezerto. 33 Kaj viaj filoj estos paŝtistoj en la dezerto dum kvardek jaroj, kaj portos vian malĉastecon, ĝis kiam viaj kadavroj konsumiĝos en la dezerto. 34 Laŭ la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro ĉiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian malfavoron. 35 Mi, la Eternulo, tion diris: tion Mi faros al tiu tuta malbona komunumo, kiu ribelis kontraŭ Mi; en ĉi tiu dezerto ili pereos kaj ĉi tie ili mortos. 36 Kaj la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon, kaj kiuj revenis kaj murmurigis kontraŭ li la tutan komunumon, disvastigante malbonan famon pri la lando-- 37 tiuj viroj, kiuj disvastigis malbonan famon pri la lando, mortis de pesto antaŭ la Eternulo. 38 Sed Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, restis vivaj el tiuj viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon. 39 Kaj Moseo diris tiujn vortojn al ĉiuj Izraelidoj, kaj la popolo tre malĝojis. 40 Kaj ili leviĝis frumatene, kaj iris sur la supron de la monto, dirante: Jen ni estas, kaj ni iru sur la lokon, pri kiu parolis la Eternulo; ĉar ni pekis. 41 Sed Moseo diris: Por kio vi kontraŭagas al la vortoj de la Eternulo? tio ja ne sukcesos. 42 Ne iru, ĉar la Eternulo ne estas inter vi; kaj ne estu frapataj antaŭ viaj malamikoj. 43 Ĉar la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj estas tie antaŭ vi, kaj vi falos de glavo; ĉar pro tio, ke vi deturniĝis de la Eternulo, la Eternulo ne estos kun vi. 44 Sed ili obstinis, kaj iris sur la supron de la monto; tamen la kesto de la interligo de la Eternulo kaj Moseo ne eliris el la tendaro. 45 Kaj malsupreniris la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj, kiuj loĝis sur la monto, kaj batis ilin kaj persekutis ilin ĝis Ĥorma.

Ĉapitro 15

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon de via loĝado, kiun Mi donas al vi, 3 kaj vi faros fajroferon al la Eternulo, bruloferon aŭ buĉoferon, plenumante sanktan promeson aŭ farante memvolan oferon, aŭ en viaj festoj, por fari agrablan odoraĵon al la Eternulo el grandaj brutoj aŭ el malgrandaj: 4 tiam la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el dekono de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da oleo; 5 kaj da vino por verŝofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aŭ al la buĉofero al ĉiu ŝafido. 6 Kaj ĉe ŝafo alportu farunoferon el du dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun triono de hino da oleo. 7 Kaj da vino por verŝofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo. 8 Kaj se bovidon vi alportos kiel bruloferon aŭ buĉoferon, por plenumi sanktan promeson, aŭ kiel pacoferon al la Eternulo, 9 tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo; 10 kaj da vino por verŝofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo. 11 Tiel oni devas fari ĉe ĉiu bovo aŭ ĉe ĉiu ŝafo aŭ ĉe brutido el ŝafoj aŭ kaproj. 12 Laŭ la nombro de la oferoj, kiujn vi faros, agu tiel ĉe ĉiu, laŭ ilia nombro. 13 Ĉiu indiĝeno faru tion tiamaniere, alportante fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo. 14 Kaj se loĝas inter vi fremdulo aŭ kiu ajn estas inter vi en viaj generacioj, kaj li alportos fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo, tiam li faru tiel, kiel vi faras. 15 Por la tuta komunumo devas esti unu leĝo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; leĝo eterna en viaj generacioj, kiel por vi, tiel ankaŭ por la fremdulo, estu antaŭ la Eternulo. 16 Unu leĝo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu loĝas kun vi.

17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, en kiun Mi vin kondukas, 19 kaj vi manĝos la panon de tiu lando, tiam donu oferdonon al la Eternulo. 20 Kiel unuaaĵon el via pasto alportu oferdone kukon; kiel oferdonon el la grenejo, tiel oferdonu ĝin. 21 El la unuaaĵoj de via pasto donu al la Eternulo oferdonon en viaj generacioj.

22 Kaj se vi eraros, kaj ne plenumos ĉiujn tiujn ordonojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo, 23 ĉion, kion la Eternulo ordonis al vi per Moseo, de la tago, en kiu la Eternulo ordonis, kaj plue, en viaj generacioj; 24 tiam se pro neatento de la komunumo estis farita la eraro, la tuta komunumo alportu unu bovidon kiel bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo, kun ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero laŭ la regularo, kaj unu kapron kiel pekoferon. 25 Kaj la pastro pekliberigos la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj estos pardonite al ili; ĉar tio estis eraro, kaj ili alportis sian oferon, fajroferon al la Eternulo, kaj sian pekoferon antaŭ la Eternulo pro sia peko. 26 Kaj estos pardonite al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj al la fremdulo, kiu loĝas inter ili; ĉar la tuta popolo eraris. 27 Kaj se unu homo pekos per eraro, tiam li alportu kaprinon jaraĝan kiel pekoferon. 28 Kaj la pastro pekliberigos la homon, kiu eraris, pekante per eraro antaŭ la Eternulo; li pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li. 29 Kiel por la indiĝeno el la Izraelidoj, tiel ankaŭ por la fremdulo, kiu loĝas inter ili, unu leĝo estu por vi por tiu, kiu eraris. 30 Sed se iu faris ion per mano malhumila, ĉu li estas indiĝeno, ĉu fremdulo, li blasfemis kontraŭ la Eternulo; kaj ekstermiĝos tiu homo el inter sia popolo; 31 ĉar la vorton de la Eternulo li malestimis kaj Lian ordonon li malobeis; ekstermiĝu tiu homo, lia peko estas sur li.

32 Kiam la Izraelidoj estis en la dezerto, ili trovis homon, kiu kolektis lignon en tago sabata. 33 Kaj tiuj, kiuj trovis lin, kiam li kolektis lignon, alkondukis lin al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo. 34 Kaj oni metis lin en gardejon, ĉar ne estis ankoraŭ klarigite, kion oni devas fari al li. 35 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Tiu homo mortu; per ŝtonoj mortigu lin la tuta komunumo ekster la tendaro. 36 Kaj la tuta komunumo elkondukis lin ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj, kaj li mortis; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

37 Kaj la Eternulo diris al Moseo jene: 38 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili, ke ili faru al si kvastojn sur la randoj de siaj vestoj en siaj generacioj, kaj ili enmetu en la kvaston de la rando fadenon bluan. 39 Kaj ĝi estu por vi kvasto, kiun rigardante, vi rememoros ĉiujn ordonojn de la Eternulo kaj plenumos ilin kaj ne iros laŭ viaj koroj kaj viaj okuloj, kiujn vi malĉaste sekvadas; 40 por ke vi memoru kaj plenumu ĉiujn Miajn ordonojn kaj estu sanktaj antaŭ via Dio. 41 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke Mi estu via Dio. Mi estas la Eternulo, via Dio.

Ĉapitro 16

1 Kaj entreprenis Koraĥ, filo de Jichar, filo de Kehat, ido de Levi, kaj Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, kaj On, filo de Pelet, idoj de Ruben, 2 kaj stariĝis antaŭ Moseo, kaj kun ili el la Izraelidoj ducent kvindek viroj, estroj de la komunumo, vokataj al la kunvenoj; homoj eminentaj; 3 kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, kaj diris al ili: Sufiĉe por vi! la tuta komunumo, ĉiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas la Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la Eternulo? 4 Kaj Moseo tion aŭdis, kaj ĵetis sin vizaĝaltere. 5 Kaj li ekparolis al Koraĥ kaj al lia tuta anaro, dirante: Morgaŭ la Eternulo montros, kiu estas Lia kaj kiu estas sankta, por ke Li alproksimigu lin al Si; kaj kiun Li elektos, tiun Li alproksimigos al Si. 6 Faru jenon: prenu al vi incensujojn, Koraĥ kaj lia tuta anaro, 7 kaj metu sur ilin fajron kaj metu sur ilin incenson antaŭ la Eternulo morgaŭ; kaj kiun la Eternulo elektos, tiu estos la sanktulo. Estas troe, ho Levidoj! 8 Kaj Moseo diris al Koraĥ: Aŭskultu do, idoj de Levi: 9 ĉu ne sufiĉas al vi, ke la Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la komunumo de Izrael, por alproksimigi vin al Si, por ke vi plenumu la servojn en la tabernaklo de la Eternulo kaj por ke vi staru antaŭ la komunumo, por servi al ĝi? 10 Kaj Li alproksimigos vin kaj ĉiujn viajn fratojn, la idojn de Levi, kun vi; kaj nun vi postulas eĉ pastrecon! 11 Tiamaniere vi kaj via tuta anaro ekribelis kontraŭ la Eternulo; sed kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraŭ li? 12 Kaj Moseo sendis voki Datanon kaj Abiramon, filojn de Eliab; sed ili diris: Ni ne iros! 13 Ĉu ne sufiĉas, ke el lando, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi elirigis nin, por pereigi nin en la dezerto? kaj vi volas ankoraŭ regi super ni? 14 Ja ne en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi venigis nin, kaj vi ne donis al ni posedaĵon el kampoj kaj vinberĝardenoj! ĉu vi volas blindigi la okulojn de ĉi tiuj homoj? ni ne iros. 15 Kaj tio tre kolerigis Moseon, kaj li diris al la Eternulo: Ne turnu Vin al ilia ofero; eĉ unu azenon mi ne prenis de ili, kaj al neniu el ili mi faris ian malbonon. 16 Kaj Moseo diris al Koraĥ: Vi kaj via tuta anaro estu antaŭ la Eternulo morgaŭ, vi kaj ili kaj Aaron. 17 Kaj prenu ĉiu sian incensujon kaj metu sur ĝin incenson, kaj alportu antaŭ la Eternulon ĉiu sian incensujon, ducent kvindek incensujojn; ankaŭ vi kaj Aaron, ĉiu sian incensujon. 18 Kaj ili prenis ĉiu sian incensujon kaj metis sur ĝin fajron kaj ŝutis sur ĝin incenson, kaj ili stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, ankaŭ Moseo kaj Aaron. 19 Kaj kunvenigis kontraŭ ili Koraĥ la tutan anaron ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj montriĝis la majesto de la Eternulo al la tuta komunumo.

20 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 21 Apartiĝu de ĉi tiu anaro, kaj Mi ekstermos ilin en momento. 22 Kaj ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: Ho Dio, Dio de la spiritoj de ĉia karno! unu pekis, kaj Vi volas koleri la tutan komunumon? 23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 24 Diru al la komunumo jene: Foriru de ĉirkaŭ la loĝejo de Koraĥ, Datan, kaj Abiram. 25 Kaj Moseo leviĝis kaj iris al Datan kaj Abiram, kaj post li iris la plejaĝuloj de Izrael. 26 Kaj li diris al la komunumo: Foriru do de la tendoj de tiuj malbonaj homoj, kaj tuŝu nenion, kio apartenas al ili, por ke vi ne pereu pro ĉiuj iliaj pekoj. 27 Kaj ili foriris de ĉirkaŭ la loĝejo de Koraĥ, Datan, kaj Abiram; sed Datan kaj Abiram eliris, kaj staris ĉe la pordo de siaj tendoj kune kun siaj edzinoj, filoj, kaj malgrandaj infanoj. 28 Kaj Moseo diris: Per tio vi ekscios, ke la Eternulo sendis min, por fari ĉiujn tiujn aferojn, kaj ke mi ne faris laŭ mia koro: 29 se per la ordinara morto de ĉiuj homoj mortos ĉi tiuj, aŭ ilin trafos la sorto, kiu povas trafi ĉiun homon, tiam ne la Eternulo sendis min. 30 Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian buŝon, kaj englutos ilin, kaj ĉion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en Ŝeolon, tiam sciu, ke ĉi tiuj homoj blasfemis kontraŭ la Eternulo. 31 Apenaŭ li finis paroli ĉion tion, disfendiĝis la tero, kiu estis sub ili; 32 kaj la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn kaj ĉiujn homojn de Koraĥ kaj la tutan havon. 33 Kaj ili, kaj ĉio, kio apartenis al ili, malsupreniris vivaj en Ŝeolon, kaj fermiĝis super ili la tero, kaj ili forpereis el inter la komunumo. 34 Kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj estis ĉirkaŭ ili, forkuris ĉe ilia krio; ĉar ili diris: Ke nin ankaŭ la tero ne englutu. 35 Kaj fajro eliris de la Eternulo, kaj ĝi forbruligis tiujn ducent kvindek homojn, kiuj alportis la incenson.

36 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 37 Diru al Eleazar, filo de la pastro Aaron, ke li levu la incensujojn el la brulintaĵo, sed la fajron disĵetu malproksimen; ĉar sanktiĝis 38 la incensujoj de tiuj, kiuj per sia vivo pagis pro la peko; kaj oni faru el ili tavoletojn, por tegi la altaron; ĉar oni alportis ilin antaŭ la Eternulon, kaj ili sanktiĝis; kaj ili estu memoriga signo por la Izraelidoj. 39 Kaj Eleazar, la pastro, prenis la kuprajn incensujojn, kiujn alportis la bruligitaj, kaj tavoligis ilin, por tegi la altaron 40 memorige por la Izraelidoj, ke laiko, kiu ne estas el la idoj de Aaron, ne alproksimiĝu, por incensi antaŭ la Eternulo, por ke li ne fariĝu kiel Koraĥ kaj lia anaro, kiel diris la Eternulo al li per Moseo.

41 Kaj en la sekvanta tago la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, dirante: Vi mortigis la popolon de la Eternulo. 42 Kaj kiam kolektiĝis la komunumo kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, ili turniĝis al la tabernaklo de kunveno; kaj jen kovris ĝin la nubo kaj aperis la majesto de la Eternulo. 43 Kaj eniris Moseo kaj Aaron en la antaŭan parton de la tabernaklo de kunveno. 44 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 45 Foriĝu el inter ĉi tiu komunumo, kaj Mi pereigos ilin en momento. Sed ili ĵetiĝis vizaĝaltere. 46 Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu vian incensujon kaj metu sur ĝin fajron de la altaro kaj ŝutu sur ĝin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu ĝin; ĉar eliris kolero de antaŭ la Eternulo, komenciĝis la frapado. 47 Tiam Aaron prenis, kiel diris Moseo, kaj kuris en la mezon de la komunumo; kaj jen komenciĝis jam la frapado en la popolo. Kaj li metis la incenson kaj pekliberigis la popolon. 48 Li stariĝis inter la mortintoj kaj la vivantoj, kaj la frapado ĉesiĝis. 49 Kaj la nombro de la mortintoj de la frapado estis dek kvar mil sepcent, krom tiuj, kiuj mortis pro Koraĥ. 50 Kaj Aaron revenis al Moseo al la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la frapado ĉesiĝis.

Ĉapitro 17

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de ĉiu tribo, de ĉiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj ĉies nomon skribu sur lia bastono. 3 Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; ĉar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo. 4 Kaj kuŝigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi. 5 Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaŭ Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraŭ vi. 6 Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj ĉiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de ĉiu tribo, laŭ iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj. 7 Kaj Moseo kuŝigis la bastonojn antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de atesto. 8 Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj ĝi elirigis burĝonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn. 9 Kaj Moseo elportis ĉiujn bastonojn de antaŭ la Eternulo al ĉiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj ĉiu prenis sian bastonon. 10 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Remetu la bastonon de Aaron antaŭ la keston de atesto, por ke ĝi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj, por ke ĉesiĝu ilia murmurado kontraŭ Mi, kaj por ke ili ne mortu. 11 Kaj Moseo faris tion; kiel la Eternulo ordonis al li, tiel li faris.

12 Kaj la Izraelidoj diris al Moseo: Jen ni mortas, ni pereas, ni ĉiuj pereas; 13 ĉiu, kiu alproksimiĝas al la tabernaklo de la Eternulo, mortas; ĉu ni ĉiuj mortos?

Ĉapitro 18

1 Kaj la Eternulo diris al Aaron: Vi kaj viaj filoj kaj la domo de via patro kune kun vi portos sur vi la kulpon pri la tabernaklo, kaj vi kaj viaj filoj kune kun vi portos la kulpon pri via pastrado. 2 Ankaŭ viajn fratojn, la tribon de Levi, la genton de via patro, alproksimigu al vi; ili aliĝu al vi kaj servu vin; kaj vi kune kun viaj filoj estos ĉe la tabernaklo de atesto. 3 Kaj ili prizorgu la gardadon de vi kaj la gardadon de la tuta tabernaklo; nur al la objektoj de la sanktejo kaj al la altaro ili ne alproksimiĝu, por ke ili ne mortu, kiel ili, tiel ankaŭ vi. 4 Ili aliĝu al vi kaj plenumu la zorgadon pri la tabernaklo de kunveno, koncerne ĉiujn servojn en la tabernaklo; sed laiko ne alproksimiĝu al vi. 5 Kaj plenumu la zorgadon pri la sanktejo kaj la zorgadon pri la altaro, por ke ne estu plu kolero kontraŭ la Izraelidoj. 6 Kaj Mi prenis viajn fratojn, la Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de kunveno. 7 Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en ĉio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaŭ la kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de via pastrado; sed laiko, kiu alproksimiĝos, estu mortigita.

8 Kaj la Eternulo diris al Aaron: Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj: ĉion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenaĵon per leĝo eterna. 9 Jen kio apartenas al vi el la plejsanktaĵoj, el la bruligataĵo: ĉiu ilia ofero, kiel ĉiu ilia farunofero, tiel ankaŭ ĉiu ilia pekofero kaj ĉiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktaĵo por vi kaj por viaj filoj. 10 Sur la plej sankta loko manĝu tion; ĉiu virseksulo povas tion manĝi. Sankta ĝi estu por vi. 11 Kaj jen kio apartenas al vi: iliaj donacataj oferdonoj el ĉiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per leĝo eterna; ĉiu pura en via domo povas tion manĝi. 12 Ĉion plej bonan el oleo kaj ĉion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaaĵojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi. 13 La unuaj produktoj de ĉio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; ĉiu pura en via domo povas tion manĝi. 14 Ĉio, kio estas konsekrita en Izrael, apartenas al vi. 15 Ĉiu utermalferminto el ĉiuj vivaj estaĵoj, kiun ili alportas al la Eternulo, kiel el homoj, tiel ankaŭ el brutoj, apartenas al vi; tamen prenu elaĉeton pro unuenaskito el homoj, kaj ankaŭ pro unuenaskito el malpuraj brutoj prenu elaĉeton. 16 Ilia elaĉeto estas: post la aĝo de unu monato prenu elaĉeton laŭ via takso, kvin siklojn da arĝento laŭ la sankta siklo, kiu konsistas el dudek geroj. 17 Nur pro unuenaskito el bovoj aŭ pro unuenaskito el ŝafoj aŭ pro unuenaskito el kaproj ne prenu elaĉeton: ili estas sanktaĵo; per ilia sango aspergu la altaron, kaj ilian sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo. 18 Sed ilia viando apartenas al vi; kiel la brustaĵo de skuofero kaj la dekstra femuro, ĝi apartenas al vi. 19 Ĉiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per leĝo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaŭ la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi. 20 Kaj la Eternulo diris al Aaron: En ilia tero vi ne havos heredaĵon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredaĵo meze de la Izraelidoj.

21 Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredaĵon dekonaĵon de ĉio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno. 22 Kaj la Izraelidoj ne alproksimiĝu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu pekon kaj ne mortu. 23 Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; leĝo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedaĵon. 24 Ĉar la dekonaĵon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedaĵon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedaĵon.

25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 26 Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili: Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonaĵon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedaĵon, tiam levu el ĝi oferdonon por la Eternulo, dekonaĵon el la dekonaĵo. 27 Kaj estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo kaj kiel abundaĵo el la vinpremejo. 28 Tiamaniere vi ankaŭ alportos oferdonon al la Eternulo el ĉiuj viaj dekonaĵoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron. 29 El ĉiuj ricevataj donacoj alportu oferdonon al la Eternulo, el ĉio plej bona en ĝi ĝian parton konsekritan. 30 Kaj diru al ili: Kiam vi alportos el tio la plej bonan parton, tiam ĝi estos kalkulata al la Levidoj kiel enspezo el la garbejo kaj kiel enspezo el la vinpremejo. 31 Kaj vi povas tion manĝi sur ĉiu loko, vi kaj via domo; ĉar tio estas pago al vi pro via servado en la tabernaklo de kunveno. 32 Kaj vi ne portos pri tio pekon, kiam vi alportos la plej bonan parton el tio; kaj vi ne malsanktigos la konsekritaĵon de la Izraelidoj, kaj vi ne mortos.

Ĉapitro 19

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 2 Jen estas la instrukcio de la leĝo, kiun la Eternulo starigis, dirante: Diru al la Izraelidoj, ke ili venigu al vi bovinon ruĝan, sanan, kiu ne havas difekton kaj sur kiun ne estis metita jugo. 3 Kaj donu ĝin al Eleazar, la pastro, kaj li elkonduku ĝin ekster la tendaron, kaj oni buĉu ĝin antaŭ li. 4 Kaj Eleazar, la pastro, prenu iom el ĝia sango per sia fingro kaj aspergu sep fojojn per ĝia sango en la direkto al la antaŭa parto de la tabernaklo de kunveno. 5 Kaj oni forbruligu la bovinon antaŭ liaj okuloj: ĝian felon kaj ĝian karnon kaj ĝian sangon kune kun ĝia sterko oni forbruligu. 6 Kaj la pastro prenu cedran lignon kaj hisopon kaj ruĝan lanon kaj ĵetu en la brulaĵon de la bovino. 7 Kaj la pastro lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li venu en la tendaron, kaj la pastro restos malpura ĝis la vespero. 8 Kaj tiu, kiu ĝin forbruligis, lavu siajn vestojn per akvo kaj banu sian korpon en akvo, kaj li restos malpura ĝis la vespero. 9 Kaj viro pura kolektu la cindron de la bovino kaj metu ĝin ekster la tendaro sur puran lokon, kaj ĝi estos konservata por la komunumo de la Izraelidoj por la akvo puriga: tio estas ofero propeka. 10 Kaj la kolektinto de la cindro de la bovino lavu siajn vestojn, kaj li restos malpura ĝis la vespero. Tio estos leĝo eterna por la Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj loĝas inter ili. 11 Kiu ektuŝis la kadavron de ia homo, tiu restos malpura dum sep tagoj; 12 li senpekigos sin per ĝi en la tria tago kaj en la sepa tago, kaj li fariĝos pura; kaj se li ne senpekigos sin en la tria tago kaj en la sepa tago, li ne fariĝos pura. 13 Ĉiu, kiu ektuŝis la kadavron de homo, kiu mortis, kaj ne senpekigos sin, tiu malpurigas la loĝejon de la Eternulo; kaj tiu homo ekstermiĝos el inter Izrael; ĉar li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura, lia malpureco estas ankoraŭ sur li. 14 Jen estas la leĝo: se homo mortis en tendo, tiam ĉiu, kiu venas en la tendon, kaj ĉio, kio troviĝas en la tendo, estos malpura dum sep tagoj. 15 Kaj ĉiu nefermita vazo, sur kiu ne estas kovrilo kun ŝnureto, estas malpura. 16 Kaj ĉiu, kiu ektuŝis sur kampo glavmortigiton aŭ mortinton aŭ oston de homo aŭ tombon, estos malpura dum sep tagoj. 17 Oni prenu por la malpurulo iom el la cindro de la bruligita pekofero kaj verŝu sur ĝin akvon vivan en vazon; 18 kaj viro pura prenu hisopon kaj trempu ĝin en akvo, kaj aspergu la tendon kaj ĉiujn vazojn, kaj la homojn, kiuj tie estis, kaj la tuŝinton de la osto aŭ de la mortigito aŭ de la mortinto aŭ de la tombo. 19 Kaj la purulo aspergu la malpurulon en la tria tago kaj en la sepa tago kaj senpekigu lin en la sepa tago; kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj vespere li estos pura. 20 Kaj se iu estos malpura kaj ne senpekigos sin, tiu ekstermiĝos el inter la komunumo, ĉar li malpurigis la sanktejon de la Eternulo: li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura. 21 Kaj tio estu por vi leĝo eterna. Kaj tiu, kiu aspergis per la puriga akvo, lavu siajn vestojn; kaj la ektuŝinto de la puriga akvo estos malpura ĝis la vespero. 22 Kaj ĉio, kion ektuŝos la malpurulo, estos malpura; kaj la homo, kiu ektuŝis, estos malpura ĝis la vespero.

Ĉapitro 20

1 Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo ekloĝis en Kadeŝ, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita. 2 Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj Aaron. 3 Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris jene: Ho, kial ni ne mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaŭ la Eternulo! 4 Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en ĉi tiun dezerton, por ke ni mortu ĉi tie kune kun niaj brutoj? 5 Kaj por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al ĉi tiu malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki? 6 Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaŭ la komunumo al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj ĵetiĝis vizaĝaltere, kaj la majesto de la Eternulo aperis al ili. 7 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 8 Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaŭ iliaj okuloj al la roko, kaj ĝi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj ĝiajn brutojn. 9 Kaj Moseo prenis la bastonon de antaŭ la Eternulo, kiel Li ordonis al li. 10 Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaŭ la rokon, kaj li diris al ili: Aŭskultu, ho ribeluloj, ĉu el ĉi tiu roko ni elirigu por vi akvon? 11 Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj ĝiaj brutoj. 12 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos ĉi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili. 13 Tio estas la Akvo de Malpaco, ĉe kiu la Izraelidoj malpacis kontraŭ la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.

14 Kaj Moseo sendis senditojn el Kadeŝ al la reĝo de Edom, por diri: Tiel diras via frato Izrael: Vi scias ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis nin; 15 niaj patroj foriris en Egiptujon, kaj ni loĝis en Egiptujo longan tempon, kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj kontraŭ niaj patroj; 16 kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li aŭdis nian voĉon, kaj Li sendis anĝelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadeŝ, urbo ĉe la fino de viaj limoj; 17 permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinberĝardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ni ne flankiĝos dekstren nek maldekstren, ĝis ni trapasos viajn limojn. 18 Sed Edom diris al li: Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi. 19 Kaj la Izraelidoj diris al li: Laŭ la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro ĝi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos. 20 Sed li diris: Ne trairu. Kaj Edom elpaŝis kontraŭ lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta. 21 Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.

22 Kaj ili elmoviĝis el Kadeŝ; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor. 23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, ĉe la limo de la lando Edoma, dirante: 24 Aaron alkolektiĝu al sia popolo; ĉar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon ĉe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj. 25 Prenu Aaronon, kaj Eleazaron, lian filon, kaj suririgu ilin sur la monton Hor; 26 kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektiĝu al sia popolo kaj mortu tie. 27 Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaŭ la okuloj de la tuta komunumo. 28 Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto. 29 Kaj la tuta komunumo vidis, ke Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael priploris Aaronon dum tridek tagoj.

Ĉapitro 21

1 Kaj la Kanaanido, la reĝo de Arad, kiu loĝis en la Sudo, aŭdis, ke Izrael venas per la vojo de Atarim; kaj li ekbatalis kontraŭ Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn. 2 Tiam Izrael faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris: Se Vi donos ĉi tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn urbojn. 3 Kaj la Eternulo elaŭskultis la voĉon de Izrael kaj fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al la loko la nomon Ĥorma.

4 Kaj ili elmoviĝis de la monto Hor laŭ la vojo al la Ruĝa Maro, por ĉirkaŭiri la landon de Edom. Kaj senkuraĝiĝis la animo de la popolo sur la vojo. 5 Kaj la popolo ekparolis kontraŭ Dio kaj kontraŭ Moseo: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? ĉar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo naŭzas la mizera nutraĵo. 6 Tiam la Eternulo sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis la popolon, kaj mortis multe da homoj el Izrael. 7 Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris: Ni pekis, parolante kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ vi; preĝu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo preĝis pri la popolo. 8 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Faru al vi serpenton kupran kaj metu ĝin sur stangon; kaj ĉiu mordita, kiu ekrigardos ĝin, restos viva. 9 Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis ĝin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj ĉi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva. 10 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron en Obot. 11 Kaj ili elmoviĝis el Obot, kaj starigis sian tendaron en Ije-Abarim en la dezerto, kiu estas kontraŭ Moab, en la oriento. 12 De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron en la valo de Zared. 13 De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron apud tiu parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster la limoj de la Amoridoj; ĉar Arnon estas la limo de Moab, inter Moab kaj la Amoridoj. 14 Tial estas dirite en la Libro de la Militoj de la Eternulo:

     Vaheb en Sufa,
     Kaj la valoj de Arnon,
15 Kaj la deklivo de la valoj,
     Kiu turniĝas al la kolonio Ar
     Kaj apogiĝas al la limo de Moab.

16 Kaj de tie al Beer; tio estas tiu puto, pri kiu la Eternulo diris al Moseo: Kunvenigu la popolon, kaj Mi donos al ili akvon.

17 Tiam kantis Izrael ĉi tiun kanton:

     Leviĝu, puto, ni kantu pri ĝi;
18 Puto, kiun fosis princoj,
     Boris eminentuloj de la popolo,
     Per la sceptro, per siaj bastonoj.

Kaj el tiu dezerto al Matana, 19 kaj el Matana al Naĥaliel, kaj el Naĥaliel al Bamot, 20 kaj el Bamot al la valo, kiu estas sur la kampo de Moab, ĉe la supro de Pisga, kiu estas turnita al la dezerto.

21 Kaj Izrael sendis senditojn al Siĥon, reĝo de la Amoridoj, por diri: 22 Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojiĝos sur kampon aŭ en vinberĝardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ĝis ni trapasos viajn limojn. 23 Sed Siĥon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraŭ Izraelon en la dezerton kaj venis ĝis Jahac kaj ekbatalis kontraŭ Izrael. 24 Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon ĝis Jabok, ĝis la Amonidoj; ĉar forta estis la limo de la Amonidoj. 25 Kaj Izrael prenis ĉiujn tiujn urbojn; kaj Izrael ekloĝis en ĉiuj urboj de la Amoridoj, en Ĥeŝbon kaj en ĉiuj ĝiaj dependantaĵoj. 26 Ĉar Ĥeŝbon estis la urbo de Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kaj li militis kontraŭ la antaŭa reĝo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon ĝis Arnon. 27 Tial diras alegoriistoj:

     Iru Ĥeŝbonon;
     Konstruiĝu kaj fortikiĝu la urbo de Siĥon.
28 Ĉar fajro eliris el Ĥeŝbon,
     Flamo el la urbo de Siĥon;
     Ĝi formanĝis Ar-Moabon,
     La mastrojn de la altaĵoj de Arnon.
29 Ve al vi, Moab!
     Vi pereis, ho popolo de Kemoŝ!
     Li faris el siaj filoj forkurintojn
     Kaj el siaj filinoj kaptitinojn
     De la reĝo de la Amoridoj Siĥon.
30 Ni faligis ilin; pereis Ĥeŝbon ĝis Dibon;
     Kaj ni ruinigis ilin ĝis Nofaĥ,
     Kiu estas apud Medba.

31 Kaj Izrael loĝis en la lando de la Amoridoj. 32 Kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris ĝiajn vilaĝojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis. 33 Kaj ili forturniĝis kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batali ĉe Edrei. 34 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ne timu lin, ĉar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon. 35 Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, ĝis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.

Ĉapitro 22

1 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo.

2 Balak, filo de Cipor, vidis ĉion, kion Izrael faris al la Amoridoj. 3 Kaj Moab tre timis tiun popolon, ĉar ĝi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaŭ la Izraelidoj. 4 Kaj Moab diris al la ĉefoj de Midjan: Nun tiu popolo formanĝos nian tutan ĉirkaŭaĵon, kiel bovo formanĝas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis reĝo de Moab en tiu tempo. 5 Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis ĉe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri: Jen popolo eliris el Egiptujo, jen ĝi kovris la vizaĝon de la tero, kaj ĝi loĝas kontraŭ mi. 6 Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, ĉar ĝi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati ĝin kaj elpeli ĝin el la lando; ĉar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita. 7 Kaj iris la plejaĝuloj de Moab kaj la plejaĝuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorĉado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak. 8 Kaj li diris al ili: Tradormu ĉi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la ĉefoj de Moab restis ĉe Bileam. 9 Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris: Kiuj estas tiuj viroj ĉe vi? 10 Kaj Bileam diris al Dio: Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, sendis al mi, dirante: 11 Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj ĝi kovris la vizaĝon de la tero; venu do, malbenu ĝin al mi, eble tiam mi povos batali kontraŭ ĝi kaj forpeli ĝin. 12 Tiam Dio diris al Bileam: Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon, ĉar ĝi estas benita. 13 Kaj Bileam leviĝis matene, kaj diris al la ĉefoj de Balak: Iru en vian landon, ĉar la Eternulo ne volas permesi al mi iri kun vi. 14 Kaj leviĝis la ĉefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris: Bileam ne volas iri kun ni. 15 Balak sendis plue ĉefojn, pli grandajn kaj pli eminentajn ol tiuj. 16 Kaj ili venis al Bileam, kaj diris al li: Tiel diris Balak, filo de Cipor: Ne rifuzu do iri al mi; 17 ĉar mi tre honoros vin, kaj ĉion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon. 18 Sed Bileam respondis kaj diris al la servantoj de Balak: Eĉ se Balak donos al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aŭ grandan. 19 Tamen restu ĉi tie ankaŭ vi dum la nokto, kaj mi sciiĝos, kion plue diros al mi la Eternulo. 20 Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li: Se tiuj viroj venis, por voki vin, leviĝu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi. 21 Kaj Bileam leviĝis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la ĉefoj de Moab. 22 Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li. 23 Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturniĝis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni ĝin sur la vojon. 24 Tiam la anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojeto inter vinberĝardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko. 25 Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove ĝin batis. 26 Kaj la anĝelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj stariĝis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren. 27 Kiam la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, ĝi kuŝiĝis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono. 28 Tiam la Eternulo malŝlosis la buŝon de la azenino, kaj ĝi diris al Bileam: Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn? 29 Kaj Bileam diris al la azenino: Ĉar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin. 30 Kaj la azenino diris al Bileam: Ĉu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe ĝis la nuna tago? ĉu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris: Ne. 31 Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li kliniĝis, kaj ĵetiĝis vizaĝaltere. 32 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al li: Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, ĉar malbona estas via vojo antaŭ Mi. 33 La azenino ekvidis Min, kaj forturniĝis antaŭ Mi jam tri fojojn; se ĝi ne forturniĝus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj ĝin Mi lasus vivi. 34 Tiam Bileam diris al la anĝelo de la Eternulo: Mi pekis, ĉar mi ne sciis, ke Vi staras kontraŭ mi sur la vojo; nun, se tio ne plaĉas al Vi, mi iros returne. 35 Sed la anĝelo de la Eternulo diris al Bileam: Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la ĉefoj de Balak. 36 Kiam Balak aŭdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li ĝis tiu Moaba urbo, kiu troviĝas ĉe la limo apud Arnon, kiu estas ĉe la fino de la limo. 37 Kaj Balak diris al Bileam: Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? ĉu efektive mi ne povas honori vin? 38 Sed Bileam diris al Balak: Jen mi venis al vi; tamen ĉu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian buŝon, tion mi diros. 39 Kaj Bileam iris kun Balak, kaj ili venis al Kirjat-Ĥucot. 40 Kaj Balak buĉis bovojn kaj ŝafojn, kaj sendis al Bileam, kaj al la ĉefoj, kiuj estis kun li. 41 En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altaĵojn de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.

Ĉapitro 23

1 Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn. 2 Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro. 3 Kaj Bileam diris al Balak: Staru ĉe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altaĵon. 4 Kaj Dio renkontiĝis al Bileam, kaj ĉi tiu diris al Li: La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro. 5 Kaj la Eternulo enmetis vorton en la buŝon de Bileam, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel. 6 Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras ĉe sia brulofero, li kaj ĉiuj ĉefoj de Moab. 7 Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris:

     El Aram venigis min Balak,
     Reĝo de Moab, el la montoj orientaj:
     Venu, malbenu al mi Jakobon,
     Kaj venu, malbondiru kontraŭ Izrael.
8   Kiel mi tiun malbenos, kiun ne malbenas Dio?
     Kiel mi tiun malbondiros, kiun ne malbondiras la Eternulo?
9   De la supro de rokoj mi vidas lin,
     Kaj de altaĵoj mi rigardas lin;
     Jen la popolo loĝas aparte
     Kaj ne estas kalkulata inter la nacioj.
10 Kiu kalkulis la polvon de Jakob
     Kaj la nombron de kvarono de Izrael?
     Mortu mia animo per la morto de justuloj,
     Kaj mia fino estu simila al ilia!

11 Tiam Balak diris al Bileam: Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas. 12 Kaj li respondis kaj diris: Ĉu ne tion, kion la Eternulo metas en mian buŝon, mi devas precize diri? 13 Kaj Balak diris al li: Venu do kun mi al alia loko, de kiu vi ilin vidos; nur ilian parton vi vidos, la tutan vi ilin ne vidos; kaj malbenu ilin al mi de tie. 14 Kaj li prenis lin sur la kampon de ĉirkaŭrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virŝafo sur ĉiu altaro. 15 Kaj li diris al Balak: Staru ĉi tie ĉe via brulofero, kaj mi iros renkonte tien. 16 Kaj la Eternulo renkontiĝis al Bileam kaj metis vorton en lian buŝon, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel. 17 Kaj li venis al li, kaj jen li staras ĉe sia brulofero, kaj kun li la ĉefoj de Moab. Kaj Balak diris al li: Kion parolis la Eternulo? 18 Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris:

     Leviĝu, Balak, kaj aŭskultu;
     Atentu min, filo de Cipor.
19 Dio ne estas homo, ke Li mensogus,
     Kaj ne homido, ke Li pentus.
     Ĉu Li dirus kaj ne farus,
     Parolus kaj ne plenumus?
20 Jen beno estas komisiita al mi;
     Li benas, kaj mi ne povas tion ŝanĝi.
21 Li ne vidis pekon ĉe Jakob,
     Kaj Li ne rimarkis malpiecon ĉe Izrael;
     La Eternulo, lia Dio, estas kun li,
     Kaj reĝa aklamado estas ĉe li.
22 Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo,
     Estas por ili kiel la forto de bubalo.
23 Ĉar ne ekzistas sorĉado en Jakob,
     Nek aŭgurado en Izrael;
     Siatempe estas dirate al Jakob kaj al Izrael, kion faras
         Dio.
24 Jen la popolo stariĝas kiel leonino
     Kaj leviĝas kiel leono;
     Ĝi ne kuŝiĝos, antaŭ ol ĝi manĝos rabakiron
     Kaj antaŭ ol ĝi trinkos sangon de mortigitoj.

25 Kaj Balak diris al Bileam: Nek per malbeno malbenu ilin, nek per beno benu ilin. 26 Sed Bileam respondis kaj diris al Balak: Ĉu mi ne diris al vi, ke ĉion, kion diros la Eternulo, tion mi faros? 27 Kaj Balak diris al Bileam: Venu, mi prenos vin sur alian lokon; eble plaĉos al Dio, kaj vi malbenos ilin al mi de tie. 28 Kaj Balak prenis Bileamon sur la supron de Peor, kiu estas turnita al la dezerto. 29 Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn. 30 Kaj Balak faris, kiel diris Bileam, kaj oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.

Ĉapitro 24

1 Ĉar Bileam vidis, ke al la Eternulo plaĉas beni Izraelon, li ne iris, kiel antaŭe, por aŭguri, sed li turnis sian vizaĝon al la dezerto. 2 Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laŭ siaj triboj; kaj la spirito de Dio venis sur lin. 3 Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

     Parolas Bileam, filo de Beor,
     Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
4   Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio,
     Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo;
     Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
5   Kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob,
     Viaj loĝejoj, ho Izrael!
6   Kiel valoj ili etendiĝas,
     Kiel ĝardenoj apud rivero,
     Kiel arboj aloaj, plantitaj de la Eternulo,
     Kiel cedroj apud akvo.
7   Fluos akvo el liaj siteloj,
     Kaj lia semo estos ĉe multaj akvoj;
     Superos Agagon lia reĝo,
     Kaj altiĝos lia regno.
8   Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo,
     Estas por li kiel la forto de bubalo;
     Li formanĝas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li,
     Kaj iliajn ostojn li frakasas
     Kaj per siaj sagoj disbatas.
9   Li genuiĝis, li kuŝiĝis,
     Kiel leono kaj kiel leonino;
     Kiu lin levos?
     Viaj benantoj estas benataj,
     Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.

10 Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraŭ Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam: Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn! 11 Kaj nun foriĝu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro. 12 Kaj Bileam diris al Balak: Ĉu eĉ al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene: 13 Se Balak eĉ donus al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aŭ malbonon laŭ mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros. 14 Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo. 15 Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

     Parolas Bileam, filo de Beor,
     Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
16 Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio
     Kaj scias la penson de la Plejaltulo,
     Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo;
     Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
17 Mi vidas lin, sed ne nun;
     Mi rigardas lin, sed ne proksime.
     Eliros stelo el Jakob,
     Kaj leviĝos sceptro el Izrael,
     Detruos la randojn de Moab
     Kaj frakasos ĉiujn filojn de malordo.
18 Kaj Edom estos submetito,
     Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj;
     Sed Izrael havos venkon.
19 Kaj la reganto eliros el Jakob,
     Kaj li pereigos la restintojn el la urbo.

20 Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

     La unua el la popoloj estis Amalek,
     Sed lia fino estos pereo.

21 Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

     Fortika estas via loĝejo,
     Kaj aranĝita sur roko estas via nesto;
22 Sed ruinigita estos Kain,
     Baldaŭ Aŝur vin kaptos.

23 Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

     Ve! kiu vivos, kiam Dio tion faros?
24 Kaj venos ŝipoj de la lando de la Kitidoj,
     Kaj ili humiligos Aŝuron kaj humiligos Eberon;
     Sed ankaŭ ili pereos.

25 Kaj Bileam leviĝis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaŭ Balak iris sian vojon.

Ĉapitro 25

1 Kaj Izrael loĝis en Ŝitim, kaj la popolo komencis malĉastadi kun la filinoj de Moab. 2 Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo manĝadis kaj kliniĝadis antaŭ iliaj dioj. 3 Kaj Izrael aliĝis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael. 4 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu ĉiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraŭ la suno, kaj deturniĝos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo. 5 Kaj Moseo diris al la juĝistoj de Izrael: Mortigu ĉiu siajn homojn, kiuj aliĝis al Baal-Peor. 6 Kaj jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj Midjanidinon antaŭ la okuloj de Moseo kaj antaŭ la okuloj de la tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 7 Kiam tion vidis Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li leviĝis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon. 8 Kaj li iris post la Izraelido en la dormejon, kaj trapikis ilin ambaŭ, la Izraelidon kaj la virinon tra ŝia ventro; kaj tiam ĉesiĝis la punfrapado de la Izraelidoj. 9 Kaj la nombro de la mortintoj per la punfrapado estis dudek kvar mil.

10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 11 Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, ĉar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco. 12 Tial diru: Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco; 13 kaj ĝi estu por li kaj por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn. 14 La nomo de la mortigita Izraelido, kiu estis mortigita kune kun la Midjanidino, estis Zimri, filo de Salu, ĉefo de patrodomo el la Simeonidoj; 15 kaj la nomo de la mortigita Midjanidino estis Kozbi, filino de Cur, estro de la anoj de patrodomo en Midjan.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Estu malamikoj al la Midjanidoj kaj batu ilin; 18 ĉar ili estas malamikoj al vi per sia insido, kiun ili faris al vi per Peor, kaj per Kozbi, la filino de la Midjana estro, ilia fratino mortigita en la tago de la punfrapado pro Peor.

Ĉapitro 26

1 Kaj post la punfrapado la Eternulo ekparolis al Moseo, kaj al Eleazar, filo de la pastro Aaron, dirante: 2 Kalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj patrodomoj, ĉiujn militkapablajn en Izrael. 3 Kaj ekparolis al ili Moseo kaj la pastro Eleazar sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan, dirante: 4 Kalkulu la popolon en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta.

5 Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben: de Ĥanoĥ, la familio de la Ĥanoĥidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj; 6 de Ĥecron, la familio de la Ĥecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj. 7 Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek. 8 Kaj la filoj de Palu: Eliab. 9 Kaj la filoj de Eliab: Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraŭ Moseo kaj Aaron en la anaro de Koraĥ, kiam ili ribelis kontraŭ la Eternulo 10 kaj la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj Koraĥon ĉe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili fariĝis averto. 11 Sed la filoj de Koraĥ ne mortis.

12 La filoj de Simeon laŭ iliaj familioj: de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jaĥin, la familio de la Jaĥinidoj; 13 de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj; de Ŝaul, la familio de la Ŝaulidoj. 14 Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent.

15 La filoj de Gad laŭ iliaj familioj: de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de Ĥagi, la familio de la Ĥagiidoj; de Ŝuni, la familio de la Ŝuniidoj; 16 de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj; 17 de Arod, la familio de la Arodidoj; de Areli, la familio de la Areliidoj. 18 Tio estas la familioj de la Gadidoj, laŭ ilia nombro kvardek mil kvincent.

19 La filoj de Jehuda: Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. 20 Kaj la filoj de Jehuda laŭ iliaj familioj estis: de Ŝela, la familio de la Ŝelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj. 21 Kaj la filoj de Perec estis: de Ĥecron, la familio de la Ĥecronidoj; de Ĥamul, la familio de la Ĥamulidoj. 22 Tio estas la familioj de Jehuda, laŭ ilia nombro sepdek ses mil kvincent.

23 La filoj de Isaĥar laŭ iliaj familioj: de Tola, la familio de la Tolaidoj; de Puva, la familio de la Puvaidoj; 24 de Jaŝub, la familio de la Jaŝubidoj; de Ŝimron, la familio de la Ŝimronidoj. 25 Tio estas la familioj de Isaĥar, laŭ ilia nombro sesdek kvar mil tricent.

26 La filoj de Zebulun laŭ iliaj familioj: de Sered, la familio de la Seredidoj; de Elon, la familio de la Elonidoj; de Jaĥleel, la familio de la Jaĥleelidoj. 27 Tio estas la familioj de la Zebulunidoj, laŭ ilia nombro sesdek mil kvincent.

28 La filoj de Jozef laŭ iliaj familioj: Manase kaj Efraim. 29 La filoj de Manase: de Maĥir, la familio de la Maĥiridoj; kaj de Maĥir naskiĝis Gilead; de Gilead, la familio de la Gileadidoj. 30 Jen estas la filoj de Gilead: de Iezer, la familio de la Iezeridoj; de Ĥelek, la familio de la Ĥelekidoj; 31 kaj de Asriel, la familio de la Asrielidoj; kaj de Ŝeĥem, la familio de la Ŝeĥemidoj; 32 kaj de Ŝemida, la familio de la Ŝemidaidoj; kaj de Ĥefer, la familio de la Ĥeferidoj. 33 Kaj Celofĥad, filo de Ĥefer, ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj la nomoj de la filinoj de Celofĥad estis: Maĥla kaj Noa kaj Ĥogla kaj Milka kaj Tirca. 34 Tio estas la familioj de Manase, laŭ ilia nombro kvindek du mil sepcent.

35 Jen estas la filoj de Efraim laŭ iliaj familioj: de Ŝutelaĥ, la familio de la Ŝutelaĥidoj; de Beĥer, la familio de la Beĥeridoj; de Taĥan, la familio de la Taĥanidoj. 36 Kaj jen estas la filoj de Ŝutelaĥ: de Eran, la familio de la Eranidoj. 37 Tio estas la familioj de la filoj de Efraim, laŭ ilia nombro tridek du mil kvincent. Tio estas la filoj de Jozef laŭ iliaj familioj.

38 La filoj de Benjamen laŭ iliaj familioj: de Bela, la familio de la Belaidoj; de Aŝbel, la familio de la Aŝbelidoj; de Aĥiram, la familio de la Aĥiramidoj; 39 de Ŝefufam, la familio de la Ŝefufamidoj; de Ĥufam la familio de la Ĥufamidoj. 40 Kaj la filoj de Bela estis: Ard kaj Naaman; de Ard, la familio de la Ardidoj; de Naaman, la familio de la Naamanidoj. 41 Tio estas la filoj de Benjamen laŭ iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil sescent.

42 Jen estas la filoj de Dan laŭ iliaj familioj: de Ŝuĥam, la familio de la Ŝuĥamidoj. Tio estas la familioj de Dan laŭ iliaj familioj. 43 Ĉiuj familioj de la Ŝuĥamidoj prezentis la nombron de sesdek kvar mil kvarcent.

44 La filoj de Aŝer laŭ iliaj familioj: de Jimna, la familio de la Jimnaidoj; de Jiŝvi, la familio de la Jiŝviidoj; de Beria, la familio de la Beriaidoj. 45 De la filoj de Beria: de Ĥeber, la familio de la Ĥeberidoj; de Malkiel, la familio de la Malkielidoj. 46 Kaj la nomo de la filino de Aŝer estis Seraĥ. 47 Tio estas la familioj de la filoj de Aŝer, laŭ ilia nombro kvindek tri mil kvarcent.

48 La filoj de Naftali laŭ iliaj familioj: de Jaĥceel, la familio de la Jaĥceelidoj; de Guni, la familio de la Guniidoj; 49 de Jecer, la familio de la Jeceridoj; de Ŝilem la familio de la Ŝilemidoj. 50 Tio estas la familioj de Naftali laŭ iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil kvarcent.

51 Tia estis la kalkulita nombro de la Izraelidoj: sescent unu mil sepcent tridek.

52 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 53 Al tiuj estu dividita la tero kiel posedaĵo laŭ la nombro de la nomoj. 54 Al la plinombra donu pli grandan posedaĵon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedaĵon; al ĉiu laŭ lia nombro estu donita lia posedaĵo. 55 Sed per loto oni dividu la teron; laŭ la nomo de siaj patraj triboj ili ricevu posedaĵon. 56 Per la loto oni dividu al ĉiu lian posedaĵon, kiel al la plinombraj, tiel al la malplinombraj.

57 Kaj jen estas la kalkulitoj de Levi laŭ iliaj familioj: de Gerŝon, la familio de la Gerŝonidoj; de Kehat, la familio de la Kehatidoj; de Merari, la familio de la Merariidoj. 58 Jen estas la familioj de Levi: la familio de la Libniidoj, la familio de la Ĥebronidoj, la familio de la Maĥliidoj, la familio de la Muŝiidoj, la familio de la Koraĥidoj. Kaj de Kehat naskiĝis Amram. 59 Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Joĥebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj ŝi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam. 60 Kaj al Aaron naskiĝis Nadab kaj Abihu kaj Eleazar kaj Itamar. 61 Sed Nadab kaj Abihu mortis, kiam ili alportis fremdan fajron antaŭ la Eternulon. 62 Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de pli ol unu monato; ĉar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, ĉar al ili ne estis donita posedaĵo inter la Izraelidoj.

63 Tio estas la nombro, kiun kalkulis Moseo kaj la pastro Eleazar, kiuj kalkulis la Izraelidojn sur la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan. 64 Kaj inter ili estis neniu el tiuj, kiujn kalkulis Moseo kaj la pastro Aaron, kiam ili kalkulis la Izraelidojn en la dezerto Sinaj. 65 Ĉar la Eternulo diris pri ili: Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

Ĉapitro 27

1 Kaj aliris la filinoj de Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de Manase, filo de Jozef; kaj jen estas la nomoj de liaj filinoj: Maĥla kaj Noa kaj Ĥogla kaj Milka kaj Tirca; 2 kaj ili stariĝis antaŭ Moseo kaj antaŭ la pastro Eleazar kaj antaŭ la estroj kaj la tuta komunumo ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj diris: 3 Nia patro mortis en la dezerto, kaj li ne estis inter la anaro, kiu ribelis kontraŭ la Eternulo en la anaro de Koraĥ; sed pro sia peko li mortis, kaj filojn li ne havis. 4 Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, ĉar li ne havis filon? Donu al ni posedaĵon inter la fratoj de nia patro. 5 Kaj Moseo prezentis ilian aferon antaŭ la Eternulon. 6 Kaj la Eternulo diris al Moseo jene: 7 Prave parolas la filinoj de Celofĥad; efektive donu al ili heredan posedaĵon inter la fratoj de ilia patro, kaj transirigu la posedaĵon de ilia patro al ili. 8 Kaj al la Izraelidoj diru jene: Se iu mortos, ne havante filon, tiam transirigu lian posedaĵon al lia filino; 9 kaj se li ne havas filinon, tiam donu lian posedaĵon al liaj fratoj; 10 kaj se li ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al la fratoj de lia patro; 11 kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu ĝin. Kaj tio estu por la Izraelidoj leĝa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

12 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj. 13 Kaj kiam vi estos vidinta ĝin, vi alkolektiĝos al via popolo, vi ankaŭ, kiel alkolektiĝis via frato Aaron; 14 ĉar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru ĉe la akvo Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj--tiu Akvo de Malpaco ĉe Kadeŝ en la dezerto Cin. 15 Kaj Moseo ekparolis al la Eternulo, dirante: 16 La Eternulo, Dio de la spiritoj de ĉiu karno, starigu super la komunumo viron, 17 kiu eliradus antaŭ ili kaj kiu eniradus antaŭ ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtiston. 18 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin; 19 kaj starigu lin antaŭ Eleazar, la pastro, kaj antaŭ la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaŭ iliaj okuloj; 20 kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke aŭskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj. 21 Kaj li staru antaŭ la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaŭ la Eternulo; laŭ lia vorto devas eliri kaj laŭ lia vorto devas eniri li kaj ĉiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo. 22 Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaŭ la pastro Eleazar kaj antaŭ la tuta komunumo; 23 kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.

Ĉapitro 28

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili: Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odoraĵon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo. 3 Kaj diru al ili: Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn po du en ĉiu tago, kiel konstantan bruloferon. 4 Unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; 5 kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo. 6 Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata ĉe la monto Sinaj, kiel agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo. 7 Kaj ĝia verŝofero estu po kvarono de hino ĉe unu ŝafido; en la sanktejo vi devas verŝi la vinon al la Eternulo. 8 Kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia verŝofero faru fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.

9 Sed en la tago sabata du ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj ĝian verŝoferon; 10 tio estas la brulofero de ĉiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero.

11 Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo: du bovidojn kaj unu virŝafon, sep jaraĝajn sendifektajn ŝafidojn; 12 kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por ĉiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virŝafo; 13 kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por ĉiu ŝafido; tio estas brulofero, agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo. 14 Kaj iliaj verŝoferoj estu: duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virŝafo, kaj kvarono de hino por ŝafido. Tio estas ĉiumonata brulofero por ĉiuj monatoj de la jaro. 15 Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia verŝofero.

16 Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo. 17 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni manĝu macojn. 18 En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 19 kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo: du bovidojn kaj unu virŝafon kaj sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe vi; 20 kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virŝafo; 21 po unu dekono alportu por ĉiu el la sep ŝafidoj; 22 kaj unu virkapron, por pekliberigi vin. 23 Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion. 24 Tiel faru en ĉiu el la sep tagoj; tio estas manĝaĵo, fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun ĝia verŝofero. 25 Kaj en la sepa tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.

26 Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 27 kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo: du bovidojn, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn; 28 kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por ĉiu bovido, du dekonojn por la unu virŝafo; 29 po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj; 30 unu virkapron, por pekliberigi vin. 31 Krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero alportu tion; sendifektaj ili estu ĉe vi kaj kun siaj verŝoferoj.

Ĉapitro 29

1 Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado ĝi estu por vi. 2 Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo: unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 3 kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la virŝafo; 4 kaj po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj; 5 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin; 6 krom la monata brulofero kaj ĝia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero; kaj iliajn verŝoferojn laŭ ilia regularo; kiel agrablan odoraĵon, fajroferon al la Eternulo.

7 Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron; 8 kaj alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odoraĵon: unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe vi; 9 kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la unu virŝafo; 10 po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj; 11 unu virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj.

12 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj; 13 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo: dek tri bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn, sendifektaj ili estu; 14 kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por ĉiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por ĉiu el la du virŝafoj; 15 kaj po unu dekono por ĉiu el la dek kvar ŝafidoj; 16 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.

17 Kaj en la dua tago: dek du bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 18 kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 19 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj.

20 Kaj en la tria tago: dek unu bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 21 kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 22 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.

23 Kaj en la kvara tago: dek bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 24 ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 25 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.

26 Kaj en la kvina tago: naŭ bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 27 kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 28 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.

29 Kaj en la sesa tago: ok bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 30 kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 31 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.

32 Kaj en la sepa tago: sep bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 33 kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 34 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.

35 En la oka tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 36 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo; unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 37 ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovido, por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 38 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.

39 Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitaĵoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj verŝoferoj kaj viaj pacoferoj. 40 Kaj Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.

Ĉapitro 30

1 Kaj Moseo ekparolis al la tribestroj de la Izraelidoj, dirante: Jen kion ordonis la Eternulo: 2 Se iu faros sanktan promeson al la Eternulo aŭ ĵuros ĵuron, ligante sian animon, li ne rompu sian vorton, sed konforme al ĉio, kio eliris el lia buŝo, li faru. 3 Kaj se virino faros sanktan promeson al la Eternulo aŭ ligos sin en la domo de sia patro, en sia juneco, 4 kaj ŝia patro aŭdos ŝian promeson, kaj la ligon, kiun ŝi metas sur sian animon, kaj ŝia patro silentos pri tio; tiam valoras ĉiuj ŝiaj promesoj, kaj ĉiu ligo, kiun ŝi metis sur sian animon, valoras. 5 Sed se ŝia patro malpermesos al ŝi en la tago, kiam li aŭdis, tiam ĉiuj ŝiaj promesoj kaj ĉiuj ŝiaj ligoj, per kiuj ŝi ligis sian animon, ne valoras; kaj la Eternulo pardonos al ŝi, ĉar ŝia patro malpermesis al ŝi. 6 Se ŝi fariĝos edzino, kaj sur ŝi estos ŝiaj promesoj, aŭ vorto, kiu elglitis el ŝia buŝo kaj ligis ŝian animon, 7 kaj ŝia edzo aŭdos, kaj li silentos en la tago, kiam li aŭdis; tiam valoras ŝiaj promesoj, kaj ŝiaj ligoj, per kiuj ŝi ligis sian animon, valoras. 8 Sed se en la tago, kiam ŝia edzo aŭdis, li malpermesas al ŝi, tiam li neniigas ŝian promeson, kiu estas sur ŝi, kaj tion, kio elglitis el ŝia buŝo kaj per kio ŝi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al ŝi. 9 La promeso de vidvino kaj de eksedzino, ĉio, per kio ŝi ligis sian animon, valoras sur ŝi. 10 Se virino en la domo de sia edzo faris sanktan promeson aŭ per ĵuro metis ligon sur sian animon, 11 kaj ŝia edzo aŭdis kaj silentis, ne malpermesis al ŝi; tiam valoras ĉiuj ŝiaj promesoj, kaj ĉiu ligo, kiun ŝi metis sur sian animon, valoras. 12 Sed se ŝia edzo neniigis ilin en la tago, kiam li aŭdis; tiam ĉio, kio eliris el ŝia buŝo, ŝiaj promesoj kaj la ligoj de ŝia animo, ne valoras: ŝia edzo ilin neniigis; kaj la Eternulo pardonos al ŝi. 13 Ĉiun promeson kaj ĉiun ligiĝon per ĵuro fari premon al sia animo ŝia edzo povas valorigi aŭ ŝia edzo povas neniigi. 14 Se ŝia edzo silentis tagon por tago, tiam li valorigas ĉiujn ŝiajn promesojn, aŭ ĉiujn ligiĝojn, kiuj estas sur ŝi, li valorigas; ĉar li silentis en la tago, kiam li aŭdis. 15 Kaj se li neniigis ilin, post kiam li aŭdis, tiam li prenis sur sin ŝian kulpon. 16 Tio estas la leĝoj, kiujn la Eternulo donis al Moseo pri la rilatoj inter edzo kaj lia edzino, inter patro kaj lia filino en ŝia juneco en la domo de ŝia patro.

Ĉapitro 31

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Faru venĝon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektiĝu al via popolo. 3 Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante: Armu inter vi virojn por milito, ke ili iru kontraŭ Midjan, por fari venĝon de la Eternulo sur Midjan. 4 Po mil el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael, sendu en militon. 5 Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelidoj, po mil el ĉiu tribo, dek du mil armitojn por milito. 6 Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pineĥason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano. 7 Kaj ili militis kontraŭ Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis ĉiujn virseksulojn. 8 Kaj la reĝojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj: Evin, Rekemon, Curon, Ĥuron, kaj Reban, la kvin reĝojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo. 9 Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj ĉiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedaĵon kaj havon ili rabis. 10 Kaj ĉiujn iliajn urbojn en iliaj lokoj de loĝado kaj ĉiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro. 11 Kaj ili prenis la tutan kaptitaĵon kaj rabitaĵon, kiel la homojn, tiel ankaŭ la brutojn. 12 Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitaĵon kaj la rabitaĵon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan.

13 Kaj eliris Moseo kaj la pastro Eleazar kaj ĉiuj estroj de la komunumo renkonte al ili ekster la tendaron. 14 Kaj Moseo ekkoleris kontraŭ la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito. 15 Kaj Moseo diris al ili: Vi lasis vivi ĉiujn virinojn! 16 Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laŭ la vortoj de Bileam, instigo por deturniĝi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo. 17 Kaj nun mortigu ĉiun virseksan infanon; kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis viron sur kuŝejo de viro, mortigu. 18 Sed ĉiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kuŝejon de viro, lasu viva por vi. 19 Kaj vi restu ekster la tendaro dum sep tagoj; ĉiu el vi kaj viaj kaptitoj, kiu mortigis homon, kaj ĉiu, kiu ektuŝis mortigiton, pekpurigu sin en la tria tago kaj en la sepa tago. 20 Kaj ĉiun veston kaj ĉiun objekton el felo kaj ĉion faritan el kapra lano kaj ĉiun lignan vazon pekpurigu. 21 Kaj la pastro Eleazar diris al la militistoj, kiuj iris en la militon: Tio estas la leĝa instrukcio, kiun la Eternulo ordonis al Moseo: 22 Nur oron, arĝenton, kupron, feron, stanon, kaj plumbon, 23 ĉion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj ĝi estos pura, tamen per puriga akvo oni ĝin pekpurigu; ĉion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo. 24 Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj fariĝu puraj, kaj poste vi povas veni en la tendaron.

25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 26 Kalkulu la kvanton de la prenita kaptitaĵo, kiel de la homoj, tiel ankaŭ de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo. 27 Kaj dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo. 28 Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la ŝafoj. 29 Prenu tion el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por la Eternulo. 30 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la bovoj, el la azenoj, kaj el la ŝafoj, el ĉiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de la Eternulo. 31 Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 32 Kaj la kvanto de la kaptitaĵo, krom la rabitaĵo, kiun rabis la militistoj, estis: da ŝafoj sescent sepdek kvin mil; 33 kaj da bovoj sepdek du mil; 34 kaj da azenoj sesdek unu mil; 35 kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro, la nombro de ĉiuj estis tridek du mil. 36 La duono, la parto de tiuj, kiuj iris en la militon, estis: da ŝafoj tricent tridek sep mil kvincent; 37 kaj la tributo por la Eternulo estis el la ŝafoj sescent sepdek kvin; 38 kaj da bovoj estis tridek ses mil, kaj el ili la tributo al la Eternulo sepdek du; 39 kaj da azenoj estis tridek mil kvincent, kaj el ili la tributo al la Eternulo sesdek unu; 40 kaj da homoj estis dek ses mil, kaj el ili la tributo por la Eternulo tridek du animoj. 41 Kaj Moseo donis la tributon, la oferdonon por la Eternulo, al la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 42 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, kiun apartigis Moseo de la viroj, kiuj militis 43 (kaj la duono, apartenanta al la komunumo, estis: da ŝafoj tricent tridek sep mil kvincent, 44 kaj da bovoj tridek ses mil, 45 kaj da azenoj tridek mil kvincent, 46 kaj da homoj dek ses mil)-- 47 Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, unu prenitaĵon el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj plenumas oficojn en la tabernaklo de la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 48 Kaj aliris al Moseo la estroj de la miloj da militistoj, la milestroj kaj la centestroj; 49 kaj ili diris al Moseo: Viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu; 50 tial ni alportas oferon al la Eternulo, kion ĉiu el ni trovis, orajn vazojn, ĉenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaŭ la Eternulo. 51 Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis de ili la oron en la formo de diversaj objektoj. 52 Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona, kiun ili oferdonis al la Eternulo, estis dek ses mil sepcent kvindek sikloj de la milestroj kaj de la centestroj. (53 Ĉar la militistoj rabis ĉiu por si.) 54 Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis ĝin en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigaĵon de la Izraelidoj antaŭ la Eternulo.

Ĉapitro 32

1 La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj. 2 Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene: 3 Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj Ĥeŝbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon -- 4 tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaŭ la komunumo de Izrael--estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn. 5 Kaj ili diris: Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedaĵo; ne irigu nin trans Jordanon. 6 Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben: Ĉu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos ĉi tie? 7 Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo? 8 Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadeŝ-Barnea, por rigardi la landon. 9 Ili iris ĝis la valo Eŝkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo. 10 Kaj ekflamis en tiu tago la kolero de la Eternulo, kaj Li ĵuris, dirante: 11 Tiuj homoj, kiuj eliris el Egiptujo, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ne vidos la landon, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob; ĉar ili ne sekvis Min; 12 krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, ĉar ili sekvis Min. 13 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj, ĝis mortis la tuta generacio, kiu faris malbonon en la okuloj de la Eternulo. 14 Kaj jen vi leviĝis anstataŭ viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraŭ plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraŭ Izrael. 15 Se vi deturniĝos de Li, tiam Li denove restigos ilin en la dezerto; kaj vi pereigos tiun tutan popolon. 16 Kaj ili aliris al li, kaj diris: Baraĵojn por ŝafoj ni konstruos ĉi tie por niaj brutaroj kaj urbojn por niaj infanoj; 17 sed ni mem rapidos armitaj antaŭ la Izraelidoj, ĝis ni alkondukos ilin al iliaj lokoj; kaj niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro la loĝantoj de la lando. 18 Ni ne revenos al niaj domoj, ĝis la Izraelidoj ekposedos ĉiu sian posedaĵon. 19 Ni ne prenos kun ili posedaĵon transe de Jordan kaj plue; ĉar ni ricevos nian posedaĵon sur ĉi tiu orienta flanko de Jordan. 20 Kaj Moseo diris al ili: Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaŭ la Eternulo en la militon, 21 kaj ĉiu el vi armita transiros Jordanon antaŭ la Eternulo, ĝis Li forpelos Siajn malamikojn antaŭ Si, 22 kaj la lando estos militakirita antaŭ la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Izrael, kaj ĉi tiu lando estos via posedaĵo antaŭ la Eternulo. 23 Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaŭ la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin. 24 Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj baraĵojn por viaj ŝafoj; kaj faru tion, kio eliris el via buŝo. 25 Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene: Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas. 26 Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj ĉiuj niaj brutoj estos ĉi tie, en la urboj de Gilead; 27 sed viaj servantoj, ĉiuj armitaj militiste, iros antaŭ la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras.

28 Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj; 29 kaj Moseo diris al ili: Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, ĉiuj armitaj por la milito antaŭ la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaŭ vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedaĵon; 30 sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedaĵon inter vi en la lando Kanaana. 31 Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante: Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros. 32 Ni transiros armitaj antaŭ la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedaĵo estos sur ĉi tiu flanko de Jordan. 33 Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, reĝo de Baŝan, la landon kun ĝiaj urboj laŭ la limoj de la urboj de la lando ĉirkaŭe. 34 Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron 35 kaj Atrot-Ŝofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan 36 kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj baraĵojn por ŝafoj. 37 Kaj la filoj de Ruben rekonstruis Ĥeŝbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon, 38 kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni ŝanĝis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis. 39 Kaj la filoj de Maĥir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris ĝin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie. 40 Kaj Moseo donis Gileadon al Maĥir, filo de Manase, kaj tiu ekloĝis tie. 41 Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilaĝojn, kaj li donis al ili la nomon Vilaĝoj de Jair. 42 Kaj Nobaĥ iris kaj militakiris Kenaton kaj ĝiajn vilaĝojn, kaj donis al ĝi la nomon Nobaĥ, laŭ sia nomo.

Ĉapitro 33

1 Jen estas la iroj de la Izraelidoj, per kiuj ili eliris el la lando Egipta, laŭ siaj taĉmentoj, sub la kondukado de Moseo kaj Aaron. 2 Kaj Moseo priskribis iliajn lokojn de eliro, laŭ ilia irado, konforme al la ordono de la Eternulo; kaj jen estas ilia irado laŭ iliaj lokoj de eliro: 3 el Rameses ili eliris en la unua monato, en la dek-kvina tago de la unua monato; en la dua tago de Pasko la Izraelidoj eliris kun forta mano antaŭ la okuloj de la tuta Egiptujo. 4 Dume la Egiptoj estis enterigantaj ĉiujn unuenaskitojn, kiujn la Eternulo mortigis inter ili; kaj super iliaj dioj la Eternulo faris juĝon. 5 Kaj la Izraelidoj eliris el Rameses kaj haltis tendare en Sukot. 6 Kaj ili eliris el Sukot, kaj haltis tendare en Etam, kiu estas ĉe la rando de la dezerto. 7 Kaj ili eliris el Etam, kaj turnis sin al Pi-Haĥirot, kiu estas kontraŭ Baal-Cefon, kaj ili haltis tendare antaŭ Migdol. 8 Kaj ili eliris el Pi-Haĥirot kaj transiris meze de la maro en la dezerton, kaj ili iris tritagan vojon tra la dezerto Etam kaj haltis tendare en Mara. 9 Kaj ili eliris el Mara kaj venis Elimon; en Elim estis dek du fontoj de akvo kaj sepdek daktilaj palmoj, kaj ili haltis tie tendare. 10 Kaj ili eliris el Elim kaj haltis tendare ĉe la Ruĝa Maro. 11 Kaj ili foriris de la Ruĝa Maro kaj haltis tendare en la dezerto Sin. 12 Kaj ili foriris el la dezerto Sin kaj haltis tendare en Dofka. 13 Kaj ili eliris el Dofka kaj haltis tendare en Aluŝ. 14 Kaj ili eliris el Aluŝ kaj haltis tendare en Refidim, kaj tie ne estis akvo por la popolo por trinki. 15 Kaj ili eliris el Refidim kaj haltis en la dezerto Sinaj. 16 Kaj ili eliris el la dezerto Sinaj kaj haltis tendare en Kibrot-Hataava. 17 Kaj ili eliris el Kibrot-Hataava kaj haltis tendare en Ĥacerot. 18 Kaj ili eliris el Ĥacerot kaj haltis tendare en Ritma. 19 Kaj ili eliris el Ritma kaj haltis tendare en Rimon-Perec. 20 Kaj ili eliris el Rimon-Perec kaj haltis tendare en Libna. 21 Kaj ili eliris el Libna kaj haltis tendare en Risa. 22 Kaj ili eliris el Risa kaj haltis tendare en Kehelata. 23 Kaj ili eliris el Kehelata kaj haltis tendare ĉe la monto Ŝefer. 24 Kaj ili foriris de la monto Ŝefer kaj haltis tendare en Ĥarada. 25 Kaj ili eliris el Ĥarada kaj haltis tendare en Makhelot. 26 Kaj ili eliris el Makhelot kaj haltis tendare en Taĥat. 27 Kaj ili eliris el Taĥat kaj haltis tendare en Teraĥ. 28 Kaj ili eliris el Teraĥ kaj haltis tendare en Mitka. 29 Kaj ili eliris el Mitka kaj haltis tendare en Ĥaŝmona. 30 Kaj ili eliris el Ĥaŝmona kaj haltis tendare en Moserot. 31 Kaj ili eliris el Moserot kaj haltis tendare en Bene-Jaakan. 32 Kaj ili eliris el Bene-Jaakan kaj haltis tendare en Ĥor-Hagidgad. 33 Kaj ili eliris el Ĥor-Hagidgad kaj haltis tendare en Jotbata. 34 Kaj ili eliris el Jotbata kaj haltis tendare en Abrona. 35 Kaj ili eliris el Abrona kaj haltis tendare en Ecjon-Geber. 36 Kaj ili eliris el Ecjon-Geber kaj haltis tendare en la dezerto Cin (tio estas Kadeŝ). 37 Kaj ili eliris el Kadeŝ, kaj haltis tendare ĉe la monto Hor, ĉe la rando de la lando de Edom. 38 Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laŭ la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato. 39 Kaj Aaron havis la aĝon de cent dudek tri jaroj, kiam li mortis sur la monto Hor. 40 Kaj la Kanaanido, la reĝo de Arad, kiu loĝis en la sudo de la lando Kanaana, aŭdis, ke venas la Izraelidoj. 41 Kaj ili foriris de la monto Hor kaj haltis tendare en Calmona. 42 Kaj ili eliris el Calmona kaj haltis tendare en Punon. 43 Kaj ili eliris el Punon kaj haltis tendare en Obot. 44 Kaj ili eliris el Obot, kaj haltis tendare en Ije-Abarim, ĉe la limo de Moab. 45 Kaj ili eliris el Ije-Abarim kaj haltis tendare en Dibon-Gad. 46 Kaj ili eliris el Dibon-Gad kaj haltis tendare en Almon-Diblataim. 47 Kaj ili eliris el Almon-Diblataim, kaj haltis tendare ĉe la montoj Abarim, antaŭ Nebo. 48 Kaj ili foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan. 49 Kaj ili aranĝis sian tendaron ĉe Jordan, de Bet-Jeŝimot ĝis Abel-Ŝitim, en la stepoj de Moab.

50 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan, dirante: 51 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan, 52 tiam forpelu de antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando, kaj detruu ĉiujn iliajn figurojn, kaj ĉiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj ĉiujn iliajn altaĵojn ekstermu; 53 kaj ekposedu la landon kaj ekloĝu en ĝi, ĉar al vi Mi donas la landon, ke vi posedu ĝin. 54 Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj; al la plinombra donu pli grandan posedaĵon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedaĵon; kie al iu trafos la loto, tie estu lia posedaĵo; laŭ la triboj de viaj patroj prenu al vi posedaĵojn. 55 Sed se vi ne forpelos de antaŭ vi la loĝantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili premos vin en la lando, en kiu vi loĝos. 56 Kaj tiam tion, kion Mi intencis fari al ili, Mi faros al vi.

Ĉapitro 34

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando fariĝu via posedaĵo, la lando Kanaana laŭ siaj limoj. 3 La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente; 4 kaj la suda limo turniĝos ĉe vi al la altaĵo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros suden ĝis Kadeŝ-Barnea kaj atingos ĝis Ĥacar-Adar kaj pasos tra Acmon; 5 kaj de Acmon la limo turniĝos al la Egipta torento, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la maro. 6 Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta. 7 Kaj tia estu por vi la limo norda: de la Granda Maro vi tiros ĝin al vi ĝis la monto Hor; 8 de la monto Hor tiru ĝin ĝis Ĥamat, kaj la elstaraĵoj de la limo iros al Cedad; 9 kaj la limo iros ĝis Zifron, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros ĝis Ĥacar-Enan; tio estu por vi la limo norda. 10 Kaj la limon orientan vi tiros al vi de Ĥacar-Enan ĝis Ŝefam; 11 de Ŝefam la limo iros ĝis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro Kineret oriente; 12 kaj pluen la limo iros ĝis Jordan, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la Sala Maro. Tia estos via lando laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe. 13 Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante: Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naŭ triboj kaj al duontribo; 14 ĉar la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton; 15 la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jeriĥa Jordan, oriente, sur la flanko de sunleviĝo.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon: Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun. 18 Kaj po unu estro el ĉiu tribo prenu por la dividado de la lando. 19 Kaj jen estas la nomoj de la viroj: por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune; 20 kaj por la tribo de la Simeonidoj, Ŝemuel, filo de Amihud; 21 por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon; 22 kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli; 23 por la filoj de Jozef: por la tribo de la Manaseidoj, la estro Ĥaniel, filo de Efod, 24 kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel, filo de Ŝiftan; 25 kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnaĥ; 26 kaj por la tribo de la Isaĥaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan; 27 kaj por la tribo de la Aŝeridoj, la estro Aĥihud, filo de Ŝelomi; 28 kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud. 29 Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la posedaĵojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.

Ĉapitro 35

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan, dirante: 2 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili donu al la Levidoj el siaj posedaĵoj urbojn por loĝi; ankaŭ la kampojn ĉirkaŭ tiuj urboj donu al la Levidoj. 3 Kaj la urboj estos por ili por loĝi, kaj la kampoj estos por iliaj brutoj kaj por ilia havo kaj por ĉiuj iliaj bezonoj de la vivo. 4 Kaj la kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendiĝi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj ĉirkaŭe. 5 Kaj mezuru ekster la urbo sur la orienta flanko du mil ulnojn kaj sur la suda flanko du mil ulnojn kaj sur la okcidenta flanko du mil ulnojn kaj sur la norda flanko du mil ulnojn, kaj la urbo estos en la mezo; tiaj estu por ili la kampoj de la urboj. 6 Kaj el la urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, estos ses urboj de rifuĝo, en kiujn vi al mortiginto permesos forkuri; kaj krom tiuj donu kvardek du urbojn. 7 La nombro de ĉiuj urboj, kiujn vi devas doni al la Levidoj, estas kvardek ok urboj kune kun iliaj kampoj. 8 La urbojn, kiujn vi donos el la posedaĵoj de la Izraelidoj, de la plimultaj prenu pli multe kaj de la malplimultaj prenu malpli multe; ĉiu konforme al sia posedaĵo, kiun li ricevos, devas doni el siaj urboj al la Levidoj.

9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan, 11 tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu ĉe vi urboj de rifuĝo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence. 12 Kaj tiuj urboj estos ĉe vi rifuĝejo kontraŭ venĝanto, por ke ne mortu la mortiginto, antaŭ ol li staros antaŭ la komunumo por juĝo. 13 Kaj el la urboj, kiujn vi donos, ses urboj de rifuĝo estu ĉe vi. 14 Tri urbojn donu transe de Jordan kaj tri urbojn donu en la lando Kanaana; urboj de rifuĝo ili estu. 15 Por la Izraelidoj kaj por la fremdulo kaj por la pasloĝanto inter ili estu tiuj ses urboj por rifuĝo, por ke forkuru tien ĉiu, kiu mortigis homon senintence. 16 Sed se per fera objekto li batis lin kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 17 Kaj se li batis lin per mana ŝtono, de kiu oni povas morti, kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 18 Aŭ se li batis lin per mana objekto ligna, de kiu oni povas morti, kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 19 La venĝanto de la sango mem povas mortigi la mortiginton; kiam li renkontos lin, li povas mortigi lin. 20 Se iu puŝis iun pro malamo aŭ sin kaŝinte ĵetis ion sur lin kaj ĉi tiu mortis, 21 aŭ se li malamike per sia mano batis lin kaj ĉi tiu mortis, tiam oni devas mortigi la batinton: li estas mortiginto; la venĝanto de la sango povas mortigi la mortiginton, kiam li renkontos lin. 22 Sed se per hazardo kaj ne pro malamikeco li puŝis lin, aŭ se li ĵetis sur lin ian objekton sen malbonintenco, 23 aŭ se ŝtonon, de kiu oni povas morti, li ĵetis sur lin ne vidante, kaj ĉi tiu mortis, sed li ne estis lia malamiko kaj ne deziris al li malbonon: 24 tiam la komunumo devas juĝi inter la batinto kaj la venĝanto de la sango laŭ ĉi tiuj leĝoj; 25 kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la venĝanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifuĝo, kien li forkuris; kaj li devas loĝi tie ĝis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo. 26 Sed se la mortiginto eliris el la limoj de sia urbo de rifuĝo, kien li forkuris, 27 kaj la venĝanto de la sango trovis lin ekster la limoj de lia urbo de rifuĝo kaj la venĝanto de la sango mortigis la mortiginton, tiam li ne estas kulpa pri la sango; 28 ĉar en sia urbo de rifuĝo li devas resti ĝis la morto de la granda pastro, kaj post la morto de la granda pastro la mortiginto povas reveni sur la teron de sia posedaĵo. 29 Kaj tio estu por vi leĝa regulo en viaj generacioj, en ĉiuj viaj lokoj de loĝado. 30 Ĉiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne sufiĉas, por kondamni homon al morto. 31 Ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi. 32 Kaj ne prenu elaĉeton pro homo, kiu forkuris en urbon de rifuĝo, ke li povu reveni kaj loĝi sur sia tero antaŭ la morto de la pastro. 33 Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, ĉar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu verŝis sangon, la tero povas puriĝi de la sango, kiu estas verŝita sur ĝi. 34 Kaj ne malpurigu la landon, en kiu vi loĝas kaj en kies mezo Mi restas; ĉar Mi, la Eternulo, restas inter la Izraelidoj.

Ĉapitro 36

1 Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj ekparolis antaŭ Moseo kaj antaŭ la eminentuloj, la familiestroj de la Izraelidoj; 2 kaj ili diris: Al nia sinjoro la Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedaĵon per loto al la Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton de nia frato Celofĥad al liaj filinoj. 3 Sed se ili fariĝos edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam ilia posedaĵo estos forprenita el la posedaĵo de niaj patroj, kaj aliĝos al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj el nia lote ricevita posedaĵo ĝi estos forprenita. 4 Kaj kiam eĉ estos jubilea jaro ĉe la Izraelidoj, ilia posedaĵo restos aligita al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili apartenos; kaj el la posedaĵo de la tribo de niaj patroj ilia posedaĵo restos forprenita. 5 Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laŭ la instrukcio de la Eternulo, dirante: Prave parolas la tribo de la Jozefidoj. 6 Jen kion ordonis la Eternulo koncerne la filinojn de Celofĥad: Ili povas fariĝi edzinoj de tiuj, kiuj plaĉos al ili, sed nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edziniĝu; 7 por ke ne transiru hereda posedaĵo de la Izraelidoj el unu tribo en alian tribon, ĉar ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj. 8 Kaj ĉiu filino, kiu heredas posedaĵon en la triboj de la Izraelidoj, devas edziniĝi kun iu el la familioj de la tribo de ŝia patro, por ke la Izraelidoj heredu ĉiu la posedaĵon de siaj patroj; 9 kaj por ke posedaĵo ne transiru el unu tribo en alian tribon, sed ĉiu tribo de la Izraelidoj restu fortike ĉe sia posedaĵo. 10 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la filinoj de Celofĥad; 11 kaj Maĥla, Tirca kaj Ĥogla kaj Milka kaj Noa, la filinoj de Celofĥad, edziniĝis kun filoj de siaj onkloj. 12 En la familioj de la filoj de Manase, filo de Jozef, ili edziniĝis, kaj ilia posedaĵo restis en la tribo de la familio de ilia patro.

13 Tio estas la ordonoj kaj la leĝoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.