JUĜISTOJ

Ĉapitro 1

1 Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante: Kiu el ni plej antaŭe devas iri kontraŭ la Kanaanidojn, por militi kontraŭ ili? 2 Kaj la Eternulo diris: Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn. 3 Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon: Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraŭ la Kanaanidoj; kaj mi ankaŭ iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li. 4 Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn. 5 Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraŭ li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn. 6 Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj. 7 Kaj Adoni-Bezek diris: Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.

8 Kaj la Jehudaidoj militis kontraŭ Jerusalem kaj prenis ĝin kaj venkobatis ĝin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis. 9 Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraŭ la Kanaanidoj, kiuj loĝis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltaĵo. 10 Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj loĝis en Ĥebron (la nomo de Ĥebron antaŭe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis Ŝeŝajon kaj Aĥimanon kaj Talmajon. 11 Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir (la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer). 12 Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon. 13 Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon. 14 Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno; kaj Kaleb diris al ŝi: Kio estas al vi? 15 Kaj ŝi diris al li: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj Kaleb donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

16 Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj ekloĝis kune kun la popolo. 17 Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Cefat, kaj detruis ĝin, kaj donis al la urbo la nomon Ĥorma. 18 Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun ĝiaj limoj kaj Aŝkelon kun ĝiaj limoj kaj Ekron kun ĝiaj limoj. 19 Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la loĝantojn de la valo, ĉar ili havis ferajn ĉarojn. 20 Kaj oni donis al Kaleb Ĥebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak. 21 Sed la Jebusidojn, kiuj loĝis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj loĝis kun la Benjamenidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.

22 Kaj iris ankaŭ la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili. 23 Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antaŭe estis Luz). 24 Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li: Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favoraĵon. 25 Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis. 26 Kaj la viro iris en la landon de la Ĥetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al ĝi la nomon Luz; tia estas ĝia nomo ĝis la nuna tago.

27 Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-Ŝean kun ĝiaj urbetoj kaj Taanaĥ kun ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantojn de Dor kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Jibleam kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Megido kaj de ĝiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue loĝis en tiu lando. 28 Kiam Izrael fortiĝis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.

29 Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li en Gezer.

30 Zebulun ne forpelis la loĝantojn de Kitron, nek la loĝantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li, kaj fariĝis tributuloj.

31 Aŝer ne forpelis la loĝantojn de Ako, nek la loĝantojn de Cidon, nek de Aĥlab, nek de Aĥzib, nek de Ĥelba, nek de Afek, nek de Reĥob. 32 Kaj la Aŝeridoj loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; ĉar ili ne forpelis ilin.

33 Naftali ne forpelis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ, nek la loĝantojn de Bet-Anat; kaj li loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ kaj de Bet- Anat fariĝis liaj tributuloj.

34 Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon. 35 Kaj la Amoridoj plue loĝis sur la monto Ĥeres, en Ajalon kaj en Ŝaalbim; sed la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili fariĝis tributuloj. 36 Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie leviĝas Akrabim, de Sela pli alten.

Ĉapitro 2

1 Kaj venis anĝelo de la Eternulo el Gilgal al Boĥim, kaj diris: Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al viaj patroj, kaj Mi diris: Mi neniam rompos Mian interligon kun vi; 2 sed vi ne faru interligon kun la loĝantoj de ĉi tiu lando, iliajn altarojn detruu. Sed vi ne obeis Mian voĉon; kial vi tion faris? 3 Tial Mi diras: Mi ne forpelos ilin de vi, kaj ili estos por vi kaptilo, kaj iliaj dioj estos por vi falilo. 4 Kaj kiam la anĝelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al ĉiuj Izraelidoj, la popolo levis sian voĉon kaj ploris. 5 Kaj ili donis al tiu loko la nomon Boĥim. Kaj ili tie buĉis oferojn al la Eternulo.

6 Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris ĉiu al sia hereda parto, por ekposedi la landon. 7 Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael. 8 Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, en la aĝo de cent dek jaroj. 9 Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedaĵo en Timnat-Ĥeres, sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaaŝ. 10 Kaj ankaŭ tiu tuta generacio alkolektiĝis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael.

11 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj. 12 Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis ĉirkaŭ ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon. 13 Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Aŝtar. 14 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj ĉirkaŭe; kaj ili ne povis plu sin teni antaŭ siaj malamikoj. 15 Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraŭ ili por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo ĵuris al ili; kaj ili estis tre premataj. 16 Kaj la Eternulo starigis juĝistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj; 17 tamen ankaŭ la juĝistojn ili ne obeis, sed ili malĉastis kun aliaj dioj kaj adoris ilin, rapide dekliniĝis de la vojo, kiun iris iliaj patroj, obeante la ordonojn de la Eternulo; ili tiel ne agis. 18 Kaj kiam la Eternulo starigis por ili juĝistojn, kaj la Eternulo estis kun la juĝisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la juĝisto, ĉar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili ĝemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj: 19 tiam, apenaŭ la juĝisto mortis, ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj, sekvante aliajn diojn, servante al ili, kaj adorante ilin. Ili ne dekliniĝis de siaj faroj kaj de sia malbona vojo. 20 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li diris: Ĉar ĉi tiu popolo malobeis Mian interligon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ne aŭskultis Mian voĉon, 21 tial Mi ankaŭ forpelos de ili neniun el la popoloj, kiujn restigis Josuo, kiam li mortis; 22 por elprovi per ili Izraelon, ĉu ili observos la vojon de la Eternulo kaj iros ĝin, kiel observis iliaj patroj, aŭ ne. 23 Kaj la Eternulo restigis tiujn popolojn, kaj ne rapidis elpeli ilin, kaj ne transdonis ilin en la manojn de Josuo.

Ĉapitro 3

1 Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por elprovi per ili Izraelon, ĉiujn, kiuj ne sciis pri ĉiuj militoj kontraŭ Kanaan; 2 por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj, por lernigi militon al tiuj, kiuj antaŭe ne konis ĝin: 3 kvin princoj de Filiŝtoj, kaj ĉiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj Ĥividoj, kiuj loĝis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-Ĥermon ĝis la eniro de Ĥamat. 4 Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciiĝi, ĉu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo. 5 Kaj la Izraelidoj loĝis meze de la Kanaanidoj, Ĥetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj Ĥividoj kaj Jebusidoj. 6 Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.

7 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj. 8 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kuŝan-Riŝataim, reĝo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kuŝan-Riŝataim dum ok jaroj. 9 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin: Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb. 10 Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis juĝisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kuŝan-Riŝataimon, reĝon de Mezopotamio, kaj lia mano fariĝis forta super Kuŝan-Riŝataim. 11 Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz.

12 Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, reĝon de Moab, kontraŭ Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo. 13 Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj. 14 Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, reĝo de Moab, dum dek ok jaroj. 15 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, reĝo de Moab. 16 Kaj Ehud faris al si glavon dutranĉan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis ĝin sub sia vesto al sia dekstra femuro. 17 Kaj li prezentis la donacojn al Eglon, reĝo de Moab; Eglon estis homo tre grasdika. 18 Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn. 19 Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris: Mi devas diri al vi ion sekretan, ho reĝo. Kaj tiu diris: Silentu! Kaj eliris de apud li ĉiuj, kiuj staris apud li. 20 Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta ĉambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris: Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li leviĝis de la seĝo. 21 Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpuŝis ĝin en lian ventron tiel, 22 ke eĉ la tenilo eniris post la tranĉfero, kaj la graso kovris la tranĉferon; ĉar li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj ĝi trapenetris la postan parton de la korpo. 23 Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la ĉambreto, kaj ŝlosis ĝin. 24 Kiam li eliris, la servantoj de la reĝo venis, kaj vidis, ke la pordo de la ĉambreto estas ŝlosita, kaj ili diris: Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta ĉambreto. 25 Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la ĉambreto; tiam ili prenis la ŝlosilon kaj malŝlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kuŝas malviva sur la tero. 26 Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira. 27 Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la monto, kaj li estis antaŭ ili. 28 Kaj li diris al ili: Kuru post mi; ĉar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri. 29 Kaj ili mortigis en tiu tempo ĉirkaŭ dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu saviĝis. 30 Kaj en tiu tago Moab humiliĝis sub la manojn de la Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.

31 Post li estis Ŝamgar, filo de Anat; li mortigis sescent virojn el la Filiŝtoj per bova bastono; kaj li ankaŭ savis Izraelon.

Ĉapitro 4

1 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kiam Ehud mortis. 2 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Jabin, Kanaana reĝo, kiu reĝis en Ĥacor; lia militistestro estis Sisera, kiu loĝis en Ĥaroŝet-Goim. 3 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; ĉar tiu havis naŭcent ferajn ĉarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.

4 Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo juĝistino de la Izraelidoj; 5 ŝi sidadis sub la palmo de Debora, inter Rama kaj Bet-El, sur la monto de Efraim; kaj la Izraelidoj venadis al ŝi por juĝo. 6 Kaj ŝi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedeŝ-Naftali, kaj diris al li: La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis: Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj; 7 kaj al la torento Kiŝon Mi alkondukos al vi Siseran, la militistestron de Jabin, kaj liajn ĉarojn kaj lian amasegon; kaj Mi transdonos lin en viajn manojn. 8 Tiam diris al ŝi Barak: Se vi iros kun mi, mi iros; sed se vi ne iros kun mi, mi ne iros. 9 Kaj ŝi respondis: Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; ĉar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran. Kaj Debora leviĝis, kaj iris kun Barak al Kedeŝ. 10 Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedeŝ; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li. 11 Ĥeber, la Kenido, apartiĝis de la Kenidoj, de la idoj de Ĥobab, bofrato de Moseo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedeŝ. 12 Kaj oni sciigis Siseran, ke Barak, filo de Abinoam, supreniris sur la monton Tabor. 13 Kaj Sisera kunvokis ĉiujn siajn ĉarojn, naŭcent ferajn ĉarojn, kaj la tutan popolon, kiu estis kun li, el Ĥaroŝet-Goim al la torento Kiŝon. 14 Tiam Debora diris al Barak: Leviĝu, ĉar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaŭ vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj. 15 Kaj la Eternulo ĵetis konfuzon sur Siseran kaj sur ĉiujn ĉarojn kaj sur la tutan militistaron, antaŭ la glavo de Barak; kaj Sisera deiris de la ĉaro kaj forkuris piede. 16 Kaj Barak persekutis la ĉarojn kaj la militistaron ĝis Ĥaroŝet-Goim; kaj la tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu.

17 Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido Ĥeber; ĉar estis paco inter Jabin, reĝo de Ĥacor, kaj la domo de la Kenido Ĥeber. 18 Kaj Jael eliris renkonte al Sisera, kaj diris al li: Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al ŝi en la tendon, kaj ŝi kovris lin per litkovrilo. 19 Kaj li diris al ŝi: Donu al mi por trinki iom da akvo, ĉar mi soifas. Kaj ŝi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin. 20 Kaj li diris al ŝi: Staru ĉe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros: Ĉu iu estas ĉi tie? tiam diru, ke neniu estas. 21 Kaj Jael, edzino de Ĥeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj aliris al li mallaŭte, kaj enbatis la najlon en lian tempion tiel, ke ĝi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li mortis. 22 Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li: Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi serĉas. Kaj li venis al ŝi, kaj li vidis, ke Sisera kuŝas malviva kaj najlo estas en lia tempio. 23 Tiel Dio humiligis en tiu tago Jabinon, reĝon de Kanaan, antaŭ la Izraelidoj. 24 Kaj la mano de la Izraelidoj ĉiam pli fortiĝis super Jabin, reĝo de Kanaan, ĝis ili ekstermis Jabinon, reĝon de Kanaan.

Ĉapitro 5

1 Kaj ekkantis Debora, kaj Barak, filo de Abinoam, en tiu tago, jene:

2   Ĉar la ĉefoj gvidis en Izrael
     Kaj la popolo montris sin fervora,
     Benu la Eternulon.
3   Aŭskultu, ho reĝoj; atentu, ho princoj:
     Mi al la Eternulo, mi kantas;
     Mi ludas al la Eternulo, Dio de Izrael.
4   Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir,
     Kiam Vi iris de la kampo de Edom,
     Tremis la tero, kaj la ĉielo fluigis gutojn,
     Kaj la nuboj gutigis akvon.
5   La montoj fluis antaŭ la Eternulo,
     Tiu Sinaj antaŭ la Eternulo, Dio de Izrael.
6   En la tempo de Ŝamgar, filo de Anat,
     En la tempo de Jael, forlasitaj estis la vojoj,
     Kaj tiuj, kiuj devis iri sur la vojoj, iris laŭ flankaj
         vojetoj.
7   Forestis juĝistoj en Izrael, forestis,
     Ĝis stariĝis mi, Debora,
     Ĝis stariĝis mi, patrino en Izrael.
8   Oni elektis novajn diojn;
     Kaj tiam milito aperis antaŭ la pordego.
     Ĉu iu vidis ŝildon aŭ lancon
     Ĉe la kvardek miloj de Izrael?
9   Mia koro estas kun la estroj de Izrael,
     Kun la fervoruloj en la popolo;
     Benu la Eternulon.
10 Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj,
     Vi, kiuj sidas sur tapiŝoj,
     Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu!
11 Inter la kantoj de la pafarkistoj ĉe la akvoĉerpejoj,
     Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo,
     La justecon de Lia estrado en Izrael.
     Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo.
12 Vekiĝu, vekiĝu, Debora,
     Vekiĝu, vekiĝu, kantu kanton;
     Leviĝu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam!
13 Tiam eliris la restintoj el la fortuloj de la popolo;
     La Eternulo eliris kun mi inter la herooj.
14 De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek;
     Post vi venis Benjamen en via popolo;
     De Maĥir venis estroj,
     Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono.
15 Kaj princoj el Isaĥar estis kun Debora,
     Kaj Isaĥar, kiel Barak, kuris en la valon.
     Ĉe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiliĝoj.
16 Kial vi sidas inter la baraĵoj,
     Aŭskultante la fajfadon ĉe la brutaroj?
     Ĉe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiliĝoj.
17 Gilead restis transe de Jordan;
     Kaj kial Dan sidas sur la ŝipoj?
     Aŝer sidas sur la bordo de la maro,
     Kaj loĝas ĉe siaj golfoj.
18 Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto,
     Kaj Naftali sur la altaĵoj de la kampo.
19 Venis reĝoj, ili batalis;
     Tiam batalis reĝoj de Kanaan
     En Taanaĥ, ĉe la akvo de Megido;
     Sed ili ricevis neniom da mono.
20 El la ĉielo oni batalis;
     La steloj de siaj vojoj batalis kontraŭ Sisera.
21 La torento Kiŝon forportis ilin,
     La torento antikva, la torento Kiŝon.
     Piedpremu, mia animo, la fortulojn.
22 Tiam frapis la hufoj de ĉevaloj
     Pro la rapidega forkurado de fortuloj.
23 Malbenu la urbon Meroz, diris anĝelo de la Eternulo,
     Malbenu, malbenu ĝiajn loĝantojn;
     Ĉar ili ne venis kun helpo al la Eternulo,
     Kun helpo al la Eternulo inter la herooj.
24 Benita estu inter la virinoj Jael,
     La edzino de la Kenido Ĥeber,
     Inter la virinoj en la tendo ŝi estu benita.
25 Akvon li petis, lakton ŝi donis;
     En belega kaliko ŝi alportis buteron.
26 Ŝi etendis sian manon al najlo
     Kaj sian dekstran manon al martelo de laboristoj;
     Kaj ŝi ekbatis Siseran, ekfrapis lian kapon,
     Kaj frakasis kaj traboris lian tempion.
27 Al ŝiaj piedoj li kliniĝis kaj falis kaj ekkuŝis;
     Al ŝiaj piedoj li kliniĝis kaj falis;
     Kie li kliniĝis, tie li falis pereinta.
28 Tra la fenestro rigardas, kaj plorkrias tra la krado, la
         patrino de Sisera:
     Kial longe ne venas lia ĉaro?
     Kial malfruiĝas la radoj de liaj kaleŝoj?
29 La saĝaj el ŝiaj sinjorinoj respondas al ŝi,
     Kaj ŝi mem al si respondas:
30 Ili ja trovis kaj dividas militakiron;
     Po unu aŭ po du knabinoj por ĉiu viro,
     Diverskolorajn vestojn por Sisera,
     Diverskolorajn vestojn broditajn,
     Ambaŭflanke broditajn por la kolo.
31 Tiel pereu ĉiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo!
     Sed Liaj amantoj estu kiel la leviĝanta suno en sia potenco.

Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.

Ĉapitro 6

1 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Midjan por la daŭro de sep jaroj. 2 Kaj la mano de Midjan forte premis Izraelon. Kontraŭ la Midjanidoj la Izraelidoj faris al si la fendegojn en la montoj kaj la kavernojn kaj la fortikaĵojn. 3 Kaj kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj la orientanoj, kaj atakadis ilin, 4 kaj stariĝadis tendare kontraŭ ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco ĝis Gaza, kaj ne restigadis porvivaĵon ĉe la Izraelidoj, nek ŝafon, nek bovon, nek azenon. 5 Ĉar ili venadis kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile al akridoj; kaj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi ĝin. 6 Kaj Izrael tre mizeriĝis de Midjan; kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.

7 Kaj kiam la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo pro Midjan, 8 tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj ĉi tiu diris al ili: Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael: Mi venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco, 9 kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de ĉiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi donis al vi ilian landon; 10 kaj Mi diris al vi: Mi estas la Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed vi ne obeis Mian voĉon.

11 Kaj venis anĝelo de la Eternulo, kaj sidiĝis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joaŝ la Abiezrido; lia filo Gideon estis draŝanta tritikon en vinpremejo, por kaŝi antaŭ la Midjanidoj. 12 Kaj aperis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj diris al li: La Eternulo estas kun vi, brava heroo! 13 Kaj Gideon diris al li: Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin ĉio ĉi tio? kaj kie estas ĉiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante: La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan. 14 Kaj la Eternulo Sin turnis al li, kaj diris: Iru kun ĉi tiu via forto, kaj savu Izraelon el la manoj de Midjan; jen Mi sendas vin. 15 Kaj tiu diris al Li: Mia Sinjoro! per kio mi savos Izraelon? mia familio estas ja la plej mizera en Manase, kaj mi estas la plej juna en la domo de mia patro! 16 Kaj la Eternulo diris al li: Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon. 17 Kaj li diris al Li: Se mi akiris Vian favoron, donu al mi pruvosignon, ke tio estas Vi, kiu parolas kun mi; 18 ne foriru de ĉi tie, ĝis mi venos al Vi kaj alportos mian oferaĵon kaj metos antaŭ Vin. Kaj Li diris: Mi restos, ĝis vi revenos. 19 Kaj Gideon venis, kaj pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li metis en korbon kaj la brogaĵon li enverŝis en poton, kaj alportis al Li sub la kverkon kaj proponis. 20 Kaj la anĝelo de Dio diris al li: Prenu la viandon kaj la macojn kaj metu sur ĉi tiun rokon, kaj la brogaĵon elverŝu. Kaj li faris tiel. 21 Kaj la anĝelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj ektuŝis la viandon kaj la macojn; kaj tiam eliris fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn; kaj la anĝelo de la Eternulo foriris de antaŭ liaj okuloj. 22 Tiam Gideon vidis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo; kaj Gideon diris: Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! ĉar mi vidis anĝelon de la Eternulo, vizaĝon kontraŭ vizaĝo. 23 Sed la Eternulo diris al li: Paco al vi; ne timu; vi ne mortos. 24 Kaj Gideon konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj donis al ĝi la nomon: La Eternulo estas Paco. Ĝis la nuna tago ĝi estas ankoraŭ en Ofra de la Abiezridoj.

25 Kaj en tiu nokto diris al li la Eternulo: Prenu junan bovon de via patro, kaj alian bovon sepjaran, kaj detruu la altaron de Baal, kiu estas ĉe via patro, kaj la sanktan stangon, kiu estas apud ĝi, dehaku; 26 kaj konstruu altaron al la Eternulo, via Dio, sur la supro de ĉi tiu roko, laŭ la reguloj, kaj prenu la duan bovon, kaj alportu bruloferon sur la ligno de la sankta stango, kiun vi dehakos. 27 Kaj Gideon prenis dek homojn el siaj servantoj, kaj faris, kiel diris al li la Eternulo; sed ĉar li timis la domanojn de sia patro kaj la urbanojn, por fari tion en la tago, tial li faris en la nokto. 28 Kiam frue matene la urbanoj leviĝis, ili ekvidis, ke la altaro de Baal estas detruita, kaj la sankta stango, kiu estas apud ĝi, estas dehakita, kaj la dua bovo estas alportita kiel brulofero sur la konstruita altaro. 29 Kaj ili diris unu al alia: Kiu tion faris? Kaj ili serĉis kaj demandis, kaj oni diris: Gideon, filo de Joaŝ, faris tion. 30 Tiam la urbanoj diris al Joaŝ: Elirigu vian filon; li devas morti, ĉar li detruis la altaron de Baal, kaj ĉar li dehakis la sanktan stangon, kiu estis apud ĝi. 31 Sed Joaŝ diris al ĉiuj, kiuj staris antaŭ li: Ĉu vi bezonas batali por Baal? ĉu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu mortos ĉi tiun matenon. Se li estas dio, li mem batalu por si pro tio, ke oni detruis lian altaron. 32 Kaj de tiu tago oni nomis lin Jerubaal, dirante: Baal batalu kontraŭ li, ĉar li detruis lian altaron.

33 Kaj ĉiuj Midjanidoj kaj Amalekidoj kaj orientanoj kolektiĝis kune, kaj transiris kaj stariĝis tendare en la valo Jizreel. 34 Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektiĝis, por sekvi lin. 35 Kaj li sendis senditojn al la tuta Manase, kaj ankaŭ ili sekvis lin; kaj li sendis senditojn al Aŝer kaj al Zebulun kaj al Naftali, kaj ili eliris renkonte. 36 Kaj Gideon diris al Dio: Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi diris, 37 en tia okazo jen mi metas sur la draŝejon tonditan lanon: se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi diris. 38 Kaj tiel fariĝis: kiam la morgaŭan tagon li matene leviĝis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo. 39 Kaj Gideon diris al Dio: Ne koleru min, se mi ankoraŭ unu fojon ekparolos, kaj ankoraŭ nur unu fojon faros provon kun la lano: estu sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estu roso. 40 Kaj Dio faris tiel en tiu nokto: estis sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estis roso.

Ĉapitro 7

1 Kaj frue matene leviĝis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron ĉe la fonto Ĥarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la norda flanko de la monteto More en la valo.

2 Kaj la Eternulo diris al Gideon: La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fieriĝos kontraŭ Mi Izrael, dirante: Mia mano helpis min. 3 Tial nun proklamu al la oreloj de la popolo jene: Kiu estas timema kaj tremema, tiu iru returne kaj foriru de la monto Gilead. Kaj iris returne el la popolo dudek du mil, kaj dek mil restis.

4 Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ankoraŭ estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu iru kun vi--tiu devas iri kun vi; kaj ĉiu, pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu ne iru kun vi--tiu ne devas iri. 5 Kaj li alvenigis la popolon al la akvo. Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ĉiun, kiu lektrinkos akvon per sia lango, kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte; ankaŭ ĉiun, kiu kliniĝos sur siaj genuoj, por trinki. 6 Kaj la nombro de tiuj, kiuj lektrinkis el la mano al la buŝo, estis tricent homoj; la tuta cetera popolo kliniĝis sur siaj genuoj, por trinki la akvon. 7 Kaj la Eternulo diris al Gideon: Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru ĉiu al sia loko. 8 Kaj ili prenis al si la manĝotaĵon de la popolo, kaj iliajn trumpetojn; kaj ĉiujn Izraelidojn li forsendis ĉiun al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis. La tendaro de Midjan estis malsupre de li en la valo.

9 En tiu nokto la Eternulo diris al li: Leviĝu, iru malsupren en la tendaron; ĉar Mi transdonas ĝin en viajn manojn. 10 Sed se vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la tendaro, 11 kaj aŭskultu, kion oni parolas; tiam fortiĝos viaj manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia junulo Pura al la unua armita taĉmenteto de la tendaro. 12 La Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj ĉiuj orientanoj kuŝis en la valo en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis sennombraj, en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la maro. 13 Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado sonĝon, kaj diras: Mi vidis en sonĝo, ke jen elbakita hordea pano ruliĝis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis ĝin tiel, ke ĝi falis, kaj renversis ĝin, kaj la tendo tute kuŝis. 14 Tiam lia kamarado respondis, dirante: Tio estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joaŝ, Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.

15 Kaj kiam Gideon aŭdis la rakonton pri la sonĝo kaj la klarigon de ĝia signifo, li adorkliniĝis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris: Leviĝu, ĉar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan. 16 Kaj li dividis la tricent homojn en tri taĉmentojn, kaj donis al ĉiuj en la manojn trumpetojn kaj malplenajn kruĉojn, kun torĉoj interne de la kruĉoj. 17 Kaj li diris al ili: Rigardu min, kaj faru tion saman, kion mi faros; jen mi iras al la rando de la tendaro, kaj kion mi faros, tion faru ankaŭ vi. 18 Kiam mi kaj tiuj, kiuj estas kun mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaŭ vi blovu per la trumpetoj ĉirkaŭ la tuta tendaro, kaj kriu: Pro la Eternulo kaj pro Gideon!

19 Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam ĵus stariĝis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la kruĉojn, kiujn ili havis en la manoj. 20 Tiam ekblovis la tri taĉmentoj per la trumpetoj kaj rompis la kruĉojn, kaj ili tenis en la maldekstra mano la torĉojn, kaj en la dekstra la trumpetojn por blovi, kaj ili kriis: Glavo pro la Eternulo kaj pro Gideon! 21 Kaj ili staris ĉiu sur sia loko ĉirkaŭ la tendaro; kaj la tuta tendaranaro ekkuris; kaj ĉiuj ekkriis kaj forkuris. 22 Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraŭ alian; kaj la tendaranoj kuris ĝis Bet-Ŝita, al Cerera, ĝis la limo de Abel- Meĥola apud Tabat. 23 Kaj oni kunvokis la Izraelidojn el Naftali kaj el Aŝer kaj el la tuta Manase, kaj ili postkuris la Midjanidojn. 24 Kaj Gideon sendis senditojn sur la tutan monton de Efraim, por diri: Kuru renkonte al la Midjanidoj kaj baru al ili la akvon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan. Kaj kolektiĝis ĉiuj Efraimidoj kaj baris la vojon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan. 25 Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis Orebon ĉe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis ĉe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon.

Ĉapitro 8

1 Kaj la Efraimidoj diris al li: Kial vi tion faris al ni, ke vi ne vokis nin, kiam vi iris batali kontraŭ Midjan? Kaj ili forte kverelis kun li. 2 Sed li diris al ili: Kion mi faris nun similan al via faro? ĉu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer? 3 En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietiĝis ilia kolero kontraŭ li, kiam li diris tion. 4 Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj. 5 Kaj li diris al la loĝantoj de Sukot: Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; ĉar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebaĥon kaj Calmunan, reĝojn de Midjan. 6 Sed la estroj de Sukot diris: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon? 7 Tiam Gideon diris: Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebaĥon kaj Calmunan en miajn manojn, mi draŝos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj. 8 Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al ĝiaj loĝantoj tion saman; kaj la loĝantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel respondis la loĝantoj de Sukot. 9 Kaj li diris ankaŭ al la loĝantoj de Penuel jene: Kiam mi revenos feliĉe, mi detruos ĉi tiun turon.

10 Kaj Zebaĥ kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, ĉirkaŭ dek kvin mil, ĉiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon. 11 Kaj Gideon iris laŭ la vojo de la tendoloĝantoj orienten de Nobaĥ kaj Jogbeha, kaj venkobatis la tendaron, kiam la tendaro opiniis sin tute eksterdanĝera. 12 Kaj Zebaĥ kaj Calmuna forkuris; sed li postkuris ilin, kaj kaptis Zebaĥon kaj Calmunan, la du reĝojn de Midjan, kaj la tutan militistaron li ektremigis. 13 Kaj revenis Gideon, filo de Joaŝ, de la milito, de la deklivo de Ĥeres. 14 Kaj li kaptis junulon el la loĝantoj de Sukot, kaj demandis lin; kaj tiu skribis al li la estrojn de Sukot kaj ĝiajn plejaĝulojn, sepdek sep homojn. 15 Kaj li venis al la loĝantoj de Sukot, kaj diris: Jen estas Zebaĥ kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon? 16 Kaj li prenis la plejaĝulojn de la urbo, kaj la dornojn de dezerto kaj la kardojn, kaj punis per ili la loĝantojn de Sukot. 17 Kaj la turon de Penuel li detruis, kaj mortigis la loĝantojn de la urbo. 18 Kaj li diris al Zebaĥ kaj Calmuna: Kiaj estis la homoj, kiujn vi mortigis ĉe Tabor? Kaj ili diris: Ili estis tiaj, kiel vi, ĉiuj aspektis kiel reĝidoj. 19 Tiam li diris: Tio estis miaj fratoj, filoj de mia patrino. Per la vivo de la Eternulo, se vi restigus ilin vivaj, mi ne mortigus vin. 20 Kaj li diris al sia unuenaskito Jeter: Leviĝu, mortigu ilin. Sed la junulo ne eltiris sian glavon; ĉar li timis, ĉar li estis ankoraŭ juna. 21 Kaj Zebaĥ kaj Calmuna diris: Leviĝu mem kaj frapu nin, ĉar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon leviĝis kaj mortigis Zebaĥon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamaĵojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj.

22 Kaj la Izraelidoj diris al Gideon: Regu nin, vi kaj via filo kaj la filo de via filo; ĉar vi savis nin el la manoj de Midjan. 23 Sed Gideon diris al ili: Mi ne regos vin, kaj ankaŭ mia filo ne regos vin: la Eternulo regu vin. 24 Kaj Gideon diris al ili: Mi petas de vi peton, ĉiu el vi donu al mi la orelringon el sia militakiro. Ili havis orajn orelringojn, ĉar estis afero kun Iŝmaelidoj. 25 Kaj ili diris: Ni donos. Kaj ili sternis veston, kaj ĉiu ĵetis tien orelringon el sia militakiro. 26 Kaj la pezo de la oraj orelringoj, kiujn li elpetis, estis mil sepcent sikloj da oro, krom la ornamaĵoj kaj la ringoj kaj la purpuraj vestoj, kiuj estis sur la reĝoj de Midjan, kaj krom la kolornamaĵoj, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj. 27 Kaj Gideon faris el tio efodon, kaj lokmetis ĝin en sia urbo, en Ofra; kaj ĉiuj Izraelidoj malĉastiĝis per ĝi tie; kaj tio fariĝis falilo por Gideon kaj por lia domo. 28 Kaj humiliĝis la Midjanidoj antaŭ la Izraelidoj kaj ne levis plu sian kapon. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj en la tempo de Gideon.

29 Kaj Jerubaal, filo de Joaŝ, iris kaj ekloĝis en sia domo. 30 Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, ĉar li havis multe da edzinoj. 31 Kaj lia kromvirino, kiu estis en Ŝeĥem, ankaŭ naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimeleĥ. 32 Kaj Gideon, filo de Joaŝ, mortis en tre maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joaŝ, lia patro, en Ofra de la Abiezridoj.

33 Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malĉaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion. 34 Kaj la Izraelidoj ne memoris la Eternulon, sian Dion, kiu savadis ilin el la manoj de ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe. 35 Kaj ili ne estis favorkoraj al la domo de Jerubaal-Gideon rekompence al la tuta bono, kiun li faris al Izrael.

Ĉapitro 9

1 Abimeleĥ, filo de Jerubaal, iris en Ŝeĥemon, al la fratoj de sia patrino, kaj ekparolis al ili kaj al la tuta familio de la domo de sia patrinpatro jene: 2 Diru al la oreloj de ĉiuj loĝantoj de Ŝeĥem: Kio estas pli bona al vi, ĉu ke regu vin sepdek homoj, ĉiuj filoj de Jerubaal, aŭ ke regu vin unu homo? memoru ankaŭ, ke mi estas via osto kaj via karno. 3 Kaj la fratoj de lia patrino diris pri li al la oreloj de ĉiuj loĝantoj de Ŝeĥem ĉiujn tiujn vortojn, kaj ilia koro inkliniĝis al Abimeleĥ; ĉar ili diris: Li estas nia frato. 4 Kaj ili donis al li sepdek arĝentajn monerojn el la domo de Baal-Berit, kaj Abimeleĥ dungis per ili homojn mallaboremajn kaj facilanimajn, kaj ili sekvis lin. 5 Kaj li venis en la domon de sia patro en Ofra, kaj mortigis siajn fratojn, la filojn de Jerubaal, sepdek homojn, sur unu ŝtono; restis Jotam, la plej juna filo de Jerubaal, ĉar li kaŝiĝis.

6 Kaj kolektiĝis ĉiuj loĝantoj de Ŝeĥem kaj la tuta domo de Milo, kaj ili iris kaj faris Abimeleĥon reĝo, ĉe la kverko, kiu staras en Ŝeĥem. 7 Kaj oni diris pri tio al Jotam, kaj li iris kaj stariĝis sur la supro de la monto Gerizim, kaj laŭte ekkriis, kaj diris al ili: Aŭskultu min, loĝantoj de Ŝeĥem, kaj aŭskultos vin Dio. 8 Iris la arboj, por sanktolei reĝon super si; kaj ili diris al la olivarbo: Reĝu super ni. 9 Sed la olivarbo diris al ili: Ĉu mi perdis mian grason, per kiu estas honorataj Dio kaj homoj, ke mi iru vagi super la arboj? 10 Kaj la arboj diris al la figarbo: Iru vi, reĝu super ni. 11 Sed la figarbo diris al ili: Ĉu mi perdis mian dolĉecon kaj miajn bonajn fruktojn, ke mi iru vagi super la arboj? 12 Kaj la arboj diris al la vinberujo: Iru vi, reĝu super ni. 13 Sed la vinberujo diris al ili: Ĉu mi perdis mian moston, kiu gajigas Dion kaj homojn, ke mi iru vagi super la arboj? 14 Tiam ĉiuj arboj diris al la dornarbusto: Iru vi, reĝu super ni. 15 Kaj la dornarbusto diris al la arboj: Se vere vi sanktoleas min kiel reĝon super vi, tiam venu, ŝirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon. 16 Nun ĉu vi agis ĝuste kaj juste, reĝigante Abimeleĥon? kaj ĉu vi agis bone rilate Jerubaalon kaj lian domon, kaj ĉu vi agis kun li konforme al lia merito? 17 Mia patro batalis pro vi kaj ne ŝatis sian vivon kaj savis vin el la manoj de Midjan; 18 kaj vi leviĝis nun kontraŭ la domon de mia patro, kaj mortigis liajn filojn, sepdek homojn, sur unu ŝtono, kaj Abimeleĥon, filon de lia sklavino, vi reĝigis super la loĝantoj de Ŝeĥem, pro tio, ke li estas via frato. 19 Se ĝuste kaj juste vi agis nun rilate Jerubaalon kaj lian domon, tiam ĝoju pri Abimeleĥ, kaj li ankaŭ ĝoju pri vi. 20 Sed se ne, tiam eliru fajro el Abimeleĥ kaj forbruligu la loĝantojn de Ŝeĥem kaj la domon de Milo; kaj fajro eliru el la loĝantoj de Ŝeĥem kaj el la domo de Milo kaj forbruligu Abimeleĥon. 21 Kaj Jotam forkuris kaj forsavis sin kaj iris en Beeron kaj ekloĝis tie pro timo antaŭ sia frato Abimeleĥ.

22 Kaj Abimeleĥ regis super Izrael tri jarojn. 23 Kaj Dio venigis malbonan spiriton inter Abimeleĥ kaj la loĝantoj de Ŝeĥem; kaj la loĝantoj de Ŝeĥem perfidis Abimeleĥon, 24 por ke la krimo pri la sepdek filoj de Jerubaal kaj ilia sango venu sur Abimeleĥon, ilian fraton, kiu mortigis ilin, kaj sur la loĝantojn de Ŝeĥem, kiuj subtenis liajn manojn, por ke li mortigu siajn fratojn. 25 Kaj la loĝantoj de Ŝeĥem starigis kontraŭ li insidantojn sur la suproj de la montoj, kaj ili prirabadis ĉiun, kiu pasis preter ili sur la vojo. Kaj oni diris tion al Abimeleĥ.

26 Kaj venis Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj, kaj ili iris tra Ŝeĥem; kaj fidis lin la loĝantoj de Ŝeĥem. 27 Kaj ili eliris sur la kampon kaj ŝirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj manĝis kaj drinkis kaj malbenis Abimeleĥon. 28 Kaj Gaal, filo de Ebed, diris: Kiu estas Abimeleĥ, kaj kio estas Ŝeĥem, ke ni servu al li? li estas ja filo de Jerubaal, kaj Zebul estas lia oficisto. Servu al la homoj de Ĥamor, patro de Ŝeĥem, sed al tiu kial ni servu? 29 Se iu donus ĉi tiun popolon en miajn manojn, mi forpelus Abimeleĥon. Kaj oni diris al Abimeleĥ: Plimultigu vian militistaron, kaj eliru. 30 Kiam Zebul, la estro de la urbo, aŭdis la vortojn de Gaal, filo de Ebed, lia kolero ekflamis. 31 Kaj li sendis ruze senditojn al Abimeleĥ, por diri: Jen Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en Ŝeĥemon kaj ribeligas la urbon kontraŭ vi; 32 tial leviĝu en la nokto, vi kaj la popolo, kiu estas kun vi, kaj faru embuskon sur la kampo; 33 kaj matene, kiam leviĝos la suno, leviĝu frue, kaj ataku la urbon; kaj kiam li kaj la popolo, kiu estas kun li, eliros al vi, tiam faru al li, kion via mano povos.

34 Kaj Abimeleĥ, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, leviĝis en la nokto, kaj faris apud Ŝeĥem embuskon el kvar taĉmentoj. 35 Kaj Gaal, filo de Ebed, eliris kaj stariĝis ĉe la pordego de la urbo; kaj Abimeleĥ, kaj la popolo, kiu estis kun li, leviĝis el la embusko. 36 Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al Zebul: Jen popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed Zebul diris al li: La ombro de la montoj ŝajnas al vi homoj. 37 Kaj Gaal parolis plue, kaj diris: Jen popolo malsupreniras de la altaŝo, kaj unu taĉmento venas laŭ la vojo de la kverko de sorĉistoj. 38 Tiam Zebul diris al li: Kie nun estas via buŝo, kiu diris: Kiu estas Abimeleĥ, ke ni servu al li? Tio estas ja tiu popolo, kiun vi malŝatis; nun eliru, kaj batalu kontraŭ ĝi. 39 Kaj Gaal eliris, havante post si la loĝantojn de Ŝeĥem, kaj ekbatalis kontraŭ Abimeleĥ. 40 Kaj Abimeleĥ ekpelis lin, kaj li forkuris, kaj falis multe da mortigitoj ĝis la pordego mem. 41 Kaj Abimeleĥ restis en Aruma; kaj Zebul elpelis Gaalon kaj liajn fratojn, ke ili ne loĝu en Ŝeĥem. 42 En la sekvanta tago la popolo eliris sur la kampon. Kaj oni diris tion al Abimeleĥ. 43 Kaj li prenis sian militistaron kaj dividis ĝin en tri taĉmentojn kaj faris embuskon sur la kampo. Kiam li vidis, ke la popolo eliras el la urbo, li leviĝis kontraŭ ili kaj batis ilin. 44 Kaj Abimeleĥ, kaj la taĉmentoj, kiuj estis kun li, atakis kaj stariĝis antaŭ la pordego de la urbo; kaj du taĉmentoj atakis ĉiujn, kiuj estis sur la kampo, kaj mortigis ilin. 45 Kaj Abimeleĥ batalis kontraŭ la urbo la tutan tiun tagon; kaj li prenis la urbon, kaj mortigis la popolon, kiu estis en ĝi; kaj li detruis la urbon kaj semis sur ĝia loko salon.

46 Kiam tion aŭdis ĉiuj loĝantoj de la turo de Ŝeĥem, ili foriris en la fortikaĵon de la dio Berit. 47 Kaj oni diris al Abimeleĥ, ke kolektiĝis ĉiuj loĝantoj de la turo de Ŝeĥem. 48 Tiam Abimeleĥ iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj Abimeleĥ prenis hakilon en sian manon kaj dehakis branĉon de arbo kaj prenis ĝin kaj metis ĝin sur sian ŝultron, kaj diris al la homoj, kiuj estis kun li: Kion vi vidis, ke mi faris, tion rapide faru kiel mi. 49 Kaj ankaŭ ĉiuj el la tuta popolo dehakis branĉojn kaj iris post Abimeleĥ kaj almetis al la fortikaĵo kaj ekbruligis per ili la fortikaĵon per fajro; kaj mortis ankaŭ ĉiuj homoj de la turo de Ŝeĥem, ĉirkaŭ mil viroj kaj virinoj.

50 Kaj Abimeleĥ iris al Tebec kaj sieĝis Tebecon kaj prenis ĝin. 51 Fortika turo estis meze de la urbo, kaj tien forkuris ĉiuj viroj kaj virinoj kaj ĉiuj loĝantoj de la urbo, kaj enŝlosis sin tie kaj supreniris sur la tegmenton de la turo. 52 Kaj Abimeleĥ venis al la turo kaj sieĝis ĝin, kaj aliris al la pordo de la turo, por forbruligi ĝin per fajro. 53 Tiam iu virino ĵetis muelŝtonon sur la kapon de Abimeleĥ kaj rompis al li la kranion. 54 Tiam li rapide alvokis la junulon, kiu portis liajn batalilojn, kaj diris al li: Eltiru vian glavon kaj mortigu min, por ke oni ne diru pri mi: Virino lin mortigis. Kaj lia junulo lin trapikis, kaj li mortis. 55 Kaj la Izraelidoj vidis, ke Abimeleĥ mortis, kaj ili iris ĉiu al sia loko. 56 Tiel Dio repagis la malbonagon de Abimeleĥ, kiun ĉi tiu faris rilate sian patron, mortigante siajn sepdek fratojn. 57 Kaj la tutan malbonagon de la loĝantoj de Ŝeĥem Dio revenigis sur ilian kapon; kaj venis sur ilin la malbeno de Jotam, filo de Jerubaal.

Ĉapitro 10

1 Post Abimeleĥ leviĝis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isaĥarido. Li loĝis en Ŝamir, sur la monto de Efraim. 2 Kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en Ŝamir.

3 Post li leviĝis Jair, Gileadano, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek du jaroj. 4 Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; ĝis nun oni ilin nomas Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead. 5 Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.

6 Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filiŝtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li. 7 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la Amonidoj. 8 Kaj ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek ok jaroj, ĉiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead. 9 Kaj la Amonidoj transiris Jordanon, por militi ankaŭ kontraŭ Jehuda kaj Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata. 10 Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante: Ni pekis antaŭ Vi, ĉar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj. 11 Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filiŝtoj. 12 Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj; 13 kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin. 14 Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero. 15 Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo: Ni pekis; faru al ni ĉion, kio plaĉas al Vi; nur savu nin hodiaŭ. 16 Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.

17 Kaj kolektiĝis la Amonidoj kaj stariĝis tendare en Gilead; kolektiĝis ankaŭ la Izraelidoj kaj stariĝis tendare en Micpa. 18 Kaj la estroj de Gilead diris unuj al la aliaj: Kiu komencos batalon kontraŭ la Amonidoj, tiu estos estro de ĉiuj loĝantoj de Gilead.

Ĉapitro 11

1 Jiftaĥ, la Gileadano, estis heroa militisto, sed li estis filo de malĉastulino. De Gilead naskiĝis Jiftaĥ. 2 Kaj la edzino de Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino grandiĝis, ili forpelis Jiftaĥon, kaj diris al li: Vi ne heredos en la domo de nia patro; ĉar vi estas filo de alia patrino. 3 Tiam Jiftaĥ forkuris de siaj fratoj kaj ekloĝis en la lando Tob. Kaj kolektiĝis al Jiftaĥ sentaŭgaj homoj kaj eliradis kun li.

4 Post kelka tempo ekmilitis la Amonidoj kontraŭ Izrael. 5 Kaj kiam la Amonidoj militis kontraŭ Izrael, la plejaĝuloj de Gilead iris, por preni Jiftaĥon el la lando Tob. 6 Kaj ili diris al Jiftaĥ: Iru kaj estu nia kondukanto, kaj ni batalos kontraŭ la Amonidoj. 7 Kaj Jiftaĥ diris al la plejaĝuloj de Gilead: Vi malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia patro; kial do vi nun venis al mi, kiam vi estas en mizero? 8 Kaj la plejaĝuloj de Gilead diris al Jiftaĥ: Pro tio ni nun revenas al vi, ke vi iru kun ni, kaj ni batalos kontraŭ la Amonidoj, kaj vi estos ĉe ni estro de ĉiuj loĝantoj de Gilead. 9 Kaj Jiftaĥ diris al la plejaĝuloj de Gilead: Se vi revenigas min, por batali kontraŭ la Amonidoj, kaj la Eternulo transdonos ilin al mi, ĉu tiam mi estos via estro? 10 Kaj la plejaĝuloj de Gilead diris al Jiftaĥ: La Eternulo estu aŭskultanto inter ni, ke ni faros konforme al viaj vortoj. 11 Tiam Jiftaĥ iris kun la plejaĝuloj de Gilead, kaj la popolo faris lin super si estro kaj kondukanto, kaj Jiftaĥ eldiris ĉiujn siajn vortojn antaŭ la Eternulo en Micpa.

12 Jiftaĥ sendis senditojn al la reĝo de la Amonidoj, por diri: Kio estas inter mi kaj vi, ke vi venis al mi, por militi kontraŭ mia lando? 13 Kaj la reĝo de la Amonidoj diris al la senditoj de Jiftaĥ: Pro tio, ke Izrael prenis mian landon, kiam li iris el Egiptujo, de Arnon ĝis Jabok kaj ĝis Jordan; nun redonu ĝin al mi en paco. 14 Tiam Jiftaĥ duan fojon sendis senditojn al la reĝo de la Amonidoj, 15 kaj dirigis al li: Tiel diris Jiftaĥ: Izrael ne prenis landon de Moab, nek landon de la Amonidoj; 16 ĉar irante el Egiptujo, Izrael iris tra la dezerto ĝis la Ruĝa Maro kaj venis al Kadeŝ; 17 kaj tiam Izrael sendis senditojn al la reĝo de Edom, por diri: Permesu al mi trairi vian landon; sed la reĝo de Edom ne konsentis; ankaŭ al la reĝo de Moab estis sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadeŝ; 18 kaj li iris tra la dezerto kaj ĉirkaŭis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj stariĝis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, ĉar Arnon estas la limo de Moab. 19 Kaj Izrael sendis senditojn al Siĥon, reĝo de la Amoridoj, reĝo de Ĥeŝbon, kaj Izrael diris al li: Permesu al ni trairi vian landon ĝis mia loko; 20 sed Siĥon ne volis, ke Izrael trairu liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon, kaj ili stariĝis tendare en Jahac kaj batalis kontraŭ Izrael. 21 Kaj la Eternulo, Dio de Izrael, transdonis Siĥonon kaj lian tutan popolon en la manojn de Izrael, kiu venkobatis ilin; kaj Izrael ekposedis la tutan landon de la Amoridoj, kiuj loĝis en tiu lando. 22 Kaj ili ekposedis la tutan regionon de la Amoridoj, de Arnon ĝis Jabok kaj de la dezerto ĝis Jordan. 23 Tiamaniere la Eternulo, Dio de Izrael, forpelis la Amoridojn de antaŭ Lia popolo Izrael; kaj vi volas preni ĝian posedaĵon? 24 Tion, kion posedigas al vi Kemoŝ, via dio, tion posedu; sed ĉiun, kiun la Eternulo, nia Dio, forpelis de antaŭ ni, tiun ni heredos. 25 Ĉu vi estas pli bona ol Balak, filo de Cipor kaj reĝo de Moab? ĉu tiu malpacis kun Izrael aŭ militis kontraŭ li? 26 De la tempo, kiam Izrael ekloĝis en Ĥeŝbon kaj en ĝiaj dependaĵoj kaj en Aroer kaj en ĝiaj dependaĵoj, kaj en ĉiuj urboj, kiuj estas apud Arnon, pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo? 27 Mi ne pekis kontraŭ vi, kaj vi faras al mi malbonon, militante kontraŭ mi. La Eternulo, la Juĝanto, juĝu nun inter la Izraelidoj kaj la Amonidoj. 28 Sed la reĝo de Amon ne atentis la vortojn de Jiftaĥ, kiujn ĉi tiu sendis al li.

29 Kaj venis sur Jiftaĥon la spirito de la Eternulo, kaj li trapasis Gileadon kaj la regionon de Manase, kaj li trairis Micpan Gileadan, kaj de Micpa Gileada li iris al la Amonidoj. 30 Kaj Jiftaĥ faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris: Se Vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn, 31 tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi feliĉe revenos de la Amonidoj--tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon. 32 Kaj Jiftaĥ venis al la Amonidoj, por batali kontraŭ ili; kaj la Eternulo transdonis ilin en liajn manojn. 33 Kaj li venkobatis ilin de Aroer ĝis Minit, dudek urbojn, kaj ĝis Abel-Keramim--tio estis tre granda venkobato; kaj la Amonidoj humiliĝis antaŭ la Izraelidoj.

34 Kaj Jiftaĥ venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj ŝi estis lia sola infano; krom ŝi li havis neniun filon nek filinon. 35 Kiam li ekvidis ŝin, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Ho ve, mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malĝojigis! mi malfermis mian buŝon antaŭ la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron. 36 Kaj ŝi diris al li: Mia patro! vi malfermis vian buŝon antaŭ la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via buŝo, post kiam la Eternulo faris al vi venĝon kontraŭ viaj malamikoj, kontraŭ la Amonidoj. 37 Kaj ŝi diris al sia patro: Faru por mi jenon: lasu min for por du monatoj, kaj mi iros, mi iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon, mi kune kun miaj amikinoj. 38 Kaj li diris: Iru; kaj li forsendis ŝin por du monatoj. Kaj ŝi iris kune kun siaj amikinoj kaj priploris sian virgecon sur la montoj. 39 Kaj kiam pasis la du monatoj, ŝi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur ŝi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj ŝi ne ekkonis viron. Kaj fariĝis moro en Izrael, 40 ke ĉiujare la filinoj de Izrael iras priplori la filinon de Jiftaĥ, la Gileadano, dum kvar tagoj en jaro.

Ĉapitro 12

1 Kaj kolektiĝis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftaĥ: Kial vi iris militi kontraŭ la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro. 2 Kaj Jiftaĥ diris al ili: Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano. 3 Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraŭ la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaŭ al mi, por malpaci kontraŭ mi? 4 Kaj Jiftaĥ kolektis ĉiujn loĝantojn de Gilead kaj batalis kontraŭ la Efraimidoj. Kaj la loĝantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; ĉar ĉi tiuj diris: Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de Manase. 5 Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris: Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li: Ĉu vi estas Efraimido? Se li diris: Ne, 6 tiam ili diris al li: Diru: Ŝibolet; li diris: Sibolet, ĉar li ne povis elparoli ĝuste; tiam ili kaptis lin kaj buĉis lin ĉe la transirejo de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil.

7 Kaj Jiftaĥ estis juĝisto de Izrael dum ses jaroj. Kaj mortis Jiftaĥ, la Gileadano, kaj oni enterigis lin en la urboj de Gilead.

8 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Ibcan el Bet-Leĥem. 9 Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li estis juĝisto de Izrael dum sep jaroj. 10 Kaj Ibcan mortis, kaj oni enterigis lin en Bet-Leĥem.

11 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Elon, Zebulunido, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dek jaroj. 12 Kaj mortis Elon, la Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon, en la lando de Zebulun.

13 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Abdon, filo de Hilel, Piratonano. 14 Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj rajdadis sur sepdek junaj azenoj. Kaj li estis juĝisto de Izrael dum ok jaroj. 15 Kaj mortis Abdon, filo de Hilel, la Piratonano, kaj oni enterigis lin en Piraton, en la lando de Efraim, sur la monto de la Amalekidoj.

Ĉapitro 13

1 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj por kvardek jaroj.

2 Kaj estis iu homo el Corea, el la tribo de Dan, kies nomo estis Manoaĥ; lia edzino estis senfrukta kaj ne naskis. 3 Kaj aperis anĝelo de la Eternulo al la virino, kaj diris al ŝi: Jen vi estas senfrukta kaj ne naskas; tamen vi gravediĝos kaj naskos filon. 4 Sed nun gardu vin, kaj ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran; 5 ĉar jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tuŝi lian kapon, ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la manoj de la Filiŝtoj. 6 Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene: Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de anĝelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi. 7 Kaj li diris al mi: Jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran; ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro ĝis la tago de lia morto. 8 Tiam Manoaĥ ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Mi petas Vin, ho mia Sinjoro: la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo. 9 Kaj Dio aŭskultis la voĉon de Manoaĥ; kaj la anĝelo de Dio venis denove al la virino, kiam ŝi estis sur la kampo; kaj Manoaĥ, ŝia edzo, ne estis kun ŝi. 10 La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al li: Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago. 11 Kaj Manoaĥ leviĝis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li: Ĉu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris: Mi. 12 Kaj Manoaĥ diris: Se viaj vortoj plenumiĝos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj liaj agoj? 13 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ: Kontraŭ ĉio, pri kio mi parolis al la virino, ŝi sin gardu; 14 nenion el tio, kio devenas el vinberbranĉo, ŝi manĝu, vinon aŭ ebriigaĵon ŝi ne trinku, kaj nenion malpuran ŝi manĝu; ĉion, kion mi ordonis al ŝi, ŝi plenumu. 15 Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo: Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon. 16 Sed la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ: Kvankam vi retenos min, mi tamen ne manĝos vian panon; sed se vi volas fari bruloferon, faru ĝin al la Eternulo. Ĉar Manoaĥ ne sciis, ke tio estas anĝelo de la Eternulo. 17 Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo: Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumiĝos via vorto. 18 Sed la anĝelo de la Eternulo diris al li: Por kio vi demandas pri mia nomo? ĝi estas neordinara. 19 Kaj Manoaĥ prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis: 20 kiam la flamo leviĝis de la altaro al la ĉielo, tiam la anĝelo de la Eternulo leviĝis en la flamo de la altaro. Kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis, kaj ili ĵetis sin vizaĝaltere. 21 Kaj la anĝelo de la Eternulo ne montris sin plu al Manoaĥ kaj al lia edzino. Tiam Manoaĥ konvinkiĝis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo. 22 Kaj Manoaĥ diris al sia edzino: Ni certe mortos, ĉar ni vidis Dion. 23 Sed lia edzino diris al li: Se la Eternulo dezirus mortigi nin, Li ne akceptus el niaj manoj bruloferon kaj farunoferon, kaj ne montrus al ni ĉion tion, kaj nun Li ne aŭdigus al ni tion, kion Li aŭdigis. 24 Kaj la virino naskis filon kaj donis al li la nomon Ŝimŝon. Kaj la knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis. 25 Kaj la spirito de la Eternulo komencis ekscitadi lin en la Tendaro de Dan, inter Corea kaj Eŝtaol.

Ĉapitro 14

1 Ŝimŝon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj. 2 Kaj li iris kaj sciigis tion al sia patro kaj al sia patrino, kaj diris: Mi vidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj; nun prenu ŝin al mi kiel edzinon. 3 Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li: Ĉu ne troviĝas virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filiŝtoj? Sed Ŝimŝon diris al sia patro: Ŝin prenu por mi, ĉar ŝi plaĉas al mi. 4 Kaj lia patro kaj lia patrino ne sciis, ke tio estas de la Eternulo, ĉar Li serĉis pretekston kontraŭ la Filiŝtoj; en tiu tempo la Filiŝtoj regis super Izrael.

5 Kaj Ŝimŝon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan; kiam ili venis al la vinberĝardenoj de Timna, juna leono blekegante venis renkonte al li. 6 Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li disŝiris lin, kiel oni disŝiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris. 7 Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj ŝi plaĉis al Ŝimŝon. 8 Post kelka tempo li iris denove, por preni ŝin, kaj li devojiĝis, por vidi la kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaŭ mielo. 9 Kaj li prenis ĝin en siajn manojn kaj iris, manĝante dum la irado; kaj li iris al siaj gepatroj, kaj donis al ili, kaj ili manĝis; sed li ne diris al ili, ke el la kadavro de la leono li prenis la mielon. 10 Kaj lia patro venis al la virino, kaj Ŝimŝon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj. 11 Kiam ili ekvidis lin, ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li. 12 Kaj Ŝimŝon diris al ili: Mi proponos al vi enigmon; se vi divenos ĝin al mi dum la sep tagoj de la festeno kaj trafos, tiam mi donos al vi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj; 13 sed se vi ne povas diveni al mi, tiam vi donos al mi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj. Kaj ili diris al li: Proponu vian enigmon, kaj ni aŭskultos. 14 Kaj li diris al ili:

     El manĝantaĵo devenis manĝataĵo,
     Kaj el fortaĵo devenis dolĉaĵo.

Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj. 15 En la sepa tago ili diris al la edzino de Ŝimŝon: Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. Ĉu por senhavigi nin vi invitis nin ĉi tien? 16 Tiam la edzino de Ŝimŝon ekploris antaŭ li, kaj diris: Vi nur malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris ĝian solvon. Kaj li diris al ŝi: Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj ĉu al vi mi ĝin diru? 17 Kaj ŝi ploris antaŭ li dum la sep tagoj, kiujn daŭris ĉe ili la festeno; en la sepa tago li diris al ŝi la solvon, ĉar ŝi tre insistis. Kaj ŝi diris la solvon de la enigmo al la filoj de ŝia popolo. 18 Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaŭ la subiro de la suno: Kio estas pli dolĉa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili:

     Se vi ne plugus per mia bovidino,
     Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.

19 Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en Aŝkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon de sia patro. 20 Kaj la edzino de Ŝimŝon fariĝis edzino de lia festena kompaniulo, kiu kompaniis al li.

Ĉapitro 15

1 Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, Ŝimŝon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris: Mi envenos al mia edzino en la internan ĉambron. Sed ŝia patro ne permesis al li eniri. 2 Kaj ŝia patro diris: Mi pensis, ke vi ekmalamis ŝin, kaj mi donis ŝin al via amiko. Jen ŝia pli juna fratino estas ja pli bela ol ŝi; ŝi fariĝu via, anstataŭ tiu. 3 Sed Ŝimŝon diris al ili: Ĉi tiun fojon mi estos senkulpa antaŭ la Filiŝtoj, se mi faros al ili malbonon. 4 Kaj Ŝimŝon iris, kaj kaptis tricent vulpojn kaj prenis torĉojn, kaj turnis voston al vosto kaj alligis po unu torĉo meze inter ĉiuj du vostoj. 5 Kaj li ekbruligis per fajro la torĉojn kaj pelis ilin sur la grenkampojn de la Filiŝtoj kaj forbruligis la garbojn kaj la ankoraŭ ne rikoltitan grenon kaj la vinberĝardenojn kaj la olivarbojn. 6 Kaj la Filiŝtoj diris: Kiu tion faris? Kaj oni respondis: Ŝimŝon, bofilo de la Timnaano; ĉar ĉi tiu prenis lian edzinon kaj fordonis ŝin al lia amiko. Kaj la Filiŝtoj iris kaj forbruligis per fajro ŝin kaj ŝian patron. 7 Tiam Ŝimŝon diris al ili: Se vi agas tiel, tiam mi ne ĉesos, antaŭ ol mi faros venĝon kontraŭ vi. 8 Kaj li forte batis al ili la krurojn kaj la lumbojn; poste li iris kaj ekloĝis en la fendego de la roko Etam.

9 Tiam la Filiŝtoj iris kaj stariĝis tendare en la regiono de Jehuda kaj etendiĝis ĝis Leĥi. 10 Kaj la Jehudaidoj diris: Pro kio vi eliris kontraŭ nin? Kaj ili respondis: Ni venis, por ligi Ŝimŝonon, por agi kun li, kiel li agis kun ni. 11 Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al Ŝimŝon: Ĉu vi ne scias, ke la Filiŝtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili: Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili. 12 Kaj ili diris al li: Ni venis, por ligi vin, por doni vin en la manojn de la Filiŝtoj. Tiam Ŝimŝon diris al ili: Ĵuru al mi, ke vi ne mortigos min. 13 Kaj ili diris al li jene: Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj ŝnuroj kaj elkondukis lin el la roko. 14 Kiam li venis al Leĥi, la Filiŝtoj ĝojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la ŝnuroj, kiuj estis sur liaj brakoj, fariĝis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj. 15 Kaj li trovis freŝan makzelon de azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis ĝin kaj mortigis per ĝi mil homojn. 16 Kaj Ŝimŝon diris:

     Per makzelo de azeno grandegan amason,
     Per makzelo de azeno mi mortigis mil homojn.

17 Kiam li finis paroli, li forĵetis el sia mano la makzelon; kaj li donis al tiu loko la nomon Ramat-Leĥi. 18 Kaj li eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris: Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj! 19 Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Leĥi, kaj eliris el ĝi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li reviviĝis. Tial ĝi ricevis la nomon ĝis la nuna tago: Fonto de la Vokanto en Leĥi. 20 Kaj li estis juĝisto de Izrael en la tempo de la Filiŝtoj dum dudek jaroj.

Ĉapitro 16

1 Ŝimŝon iris en Gazan kaj vidis tie malĉastulinon kaj eniris al ŝi. 2 Al la Gazaanoj oni diris: Ŝimŝon venis ĉi tien; kaj ili ĉirkaŭis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto ĉe la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto, dirante: Antaŭ la mateniĝo ni lin mortigos. 3 Ŝimŝon kuŝis ĝis noktomezo; je noktomezo li leviĝis kaj kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaŭ fostoj kaj levis ilin kune kun la riglilo kaj metis sur siajn ŝultrojn, kaj forportis ilin sur la supron de la monto, kiu estas antaŭ Ĥebron.

4 Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; ŝia nomo estis Delila. 5 Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj, kaj diris al ŝi: Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi ĉiu po mil kaj cent arĝentaj moneroj. 6 Kaj Delila diris al Ŝimŝon: Diru al mi, mi petas, en kio konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por humiligi vin. 7 Kaj Ŝimŝon diris al ŝi: Se oni ligos min per sep freŝaj ne sekiĝintaj ŝnuroj, tiam mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj. 8 Tiam la estroj de la Filiŝtoj alportis al ŝi sep freŝajn ne sekiĝintajn ŝnurojn, kaj ŝi ligis lin per ili. 9 Kaj dum la embuskuloj sidis ĉe ŝi en alia ĉambro, ŝi diris al li: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Tiam li disŝiris la ŝnurojn, kiel oni disŝiras fadenon el stupo, kiam fajro ĝin bruldifektis. Kaj oni ne sciiĝis pri lia forto. 10 Kaj Delila diris al Ŝimŝon: Jen vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi. 11 Kaj li diris al ŝi: Se oni min ligos per novaj ŝnuroj, kiuj ne estis uzitaj por laboro, tiam mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj. 12 Tiam Delila prenis novajn ŝnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Dume la embuskuloj sidis en alia ĉambro. Kaj li deŝiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon. 13 Kaj Delila diris al Ŝimŝon: Ĝis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al ŝi: Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun ŝpinaĵo. 14 Kaj ŝi alfortikigis ilin per najlo, kaj diris al li: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Kaj li vekiĝis el sia dormo kaj eltiris la interteksan najlon kune kun la ŝpinaĵo. 15 Tiam ŝi diris al li: Kial vi diras, ke vi amas min, dum tamen via koro ne estas kun mi? jam tri fojojn vi trompis min, kaj ne diris al mi, en kio konsistas via granda forto. 16 Kaj ĉar ŝi tedadis lin per siaj vortoj ĉiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte laciĝis. 17 Kaj li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, kaj diris al ŝi: Tondilo ne tuŝis mian kapon, ĉar mi estas konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam forlasos min mia forto, mi senfortiĝos kaj fariĝos kiel la aliaj homoj. 18 Kiam Delila vidis, ke li malkaŝis al ŝi sian tutan koron, ŝi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filiŝtoj, dirante: Venu ĉi tiun fojon, ĉar li malkaŝis al mi sian tutan koron. Kaj venis al ŝi la estroj de la Filiŝtoj kaj alportis la arĝenton en siaj manoj. 19 Kaj ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo. Kaj ŝi komencis humiligadi lin, kaj lia forto lin forlasis. 20 Kaj ŝi diris: Filiŝtoj iras al vi, Ŝimŝon! Li vekiĝis de sia dormo, kaj diris: Mi eliros, kiel ĉiufoje, kaj mi vigliĝos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin. 21 Kaj la Filiŝtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj ĉenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo. 22 Dume la haroj de lia kapo komencis rekreski post la fortondo.

23 La estroj de la Filiŝtoj kunvenis, por alporti grandan oferon al sia dio Dagon kaj por festeni, kaj ili diris: Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon Ŝimŝon. 24 Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante: Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni. 25 Kiam ilia koro gajiĝis, ili diris: Voku Ŝimŝonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis Ŝimŝonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj. 26 Kaj Ŝimŝon diris al la junulo, kiu kondukis lin je la mano: Lasu min, ke mi palpu la kolonojn, sur kiuj la domo staras, kaj mi apogos min al ili. 27 Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis ĉiuj estroj de la Filiŝtoj; kaj sur la tegmento estis ĉirkaŭ tri mil viroj kaj virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de Ŝimŝon. 28 Kaj Ŝimŝon vokis al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro, ho Eternulo, mi petas, rememoru min kaj fortigu min nur ĉi tiun fojon, ho Dio, por ke mi faru al la Filiŝtoj venĝon per unu fojo pro miaj du okuloj. 29 Kaj Ŝimŝon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo, kaj apogis sin al ili, al unu per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano. 30 Kaj Ŝimŝon diris: Mortu mia animo kune kun la Filiŝtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en ĝi. Kaj la nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis ĉe sia morto, estis pli granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo. 31 Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin, kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Eŝtaol, en la tombo de lia patro Manoaĥ. Li estis juĝisto de Izrael dum dudek jaroj.

Ĉapitro 17

1 Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Miĥa. 2 Li diris al sia patrino: La mil kaj cent arĝentaj moneroj, kiujn oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaŭ miaj oreloj, jen la arĝento estas ĉe mi; mi prenis ĝin. Kaj lia patrino diris: Mia filo estu benata de la Eternulo. 3 Kaj li redonis la mil kaj cent arĝentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris: Mi dediĉis la arĝenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas ĝin al vi. 4 Sed li redonis la arĝenton al sia patrino. Lia patrino prenis ducent arĝentajn monerojn kaj donis ilin al orfandisto, kaj li faris el tio figuron kaj idolon, kiu restis en la domo de Miĥa. 5 Tiu homo Miĥa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro. 6 En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.

7 Estis junulo el Bet-Leĥem de Jehuda, el familio de Jehudaidoj, li estis Levido kaj loĝis tie. 8 Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Leĥem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li trovos oportune. Kaj li venis dum sia vojirado sur la monton de Efraim al la domo de Miĥa. 9 Kaj Miĥa diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu diris al li: Mi estas Levido el Bet-Leĥem de Jehuda, kaj mi iras, por ekloĝi tie, kie mi trovos oportune. 10 Tiam Miĥa diris al li: Restu ĉe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj mi donados al vi po dek arĝentaj moneroj ĉiujare kaj necesajn vestojn kaj manĝaĵon. Kaj la Levido iris. 11 Kaj la Levido konsentis resti ĉe tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu el liaj filoj. 12 Kaj Miĥa konsekris la Levidon, kaj la junulo fariĝis por li pastro kaj loĝis en la domo de Miĥa. 13 Kaj Miĥa diris: Nun mi scias, ke la Eternulo bonfaros al mi, ĉar Levido fariĝis por mi pastro.

Ĉapitro 18

1 En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan serĉis por si posedaĵon, por ekloĝi, ĉar ĝis tiu tempo ili ne ricevis posedaĵon inter la triboj de Izrael. 2 Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Eŝtaol, por rigardi la landon kaj esplori ĝin, kaj diris al ili: Iru, esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de Miĥa kaj tranoktis tie. 3 Kiam ili estis kun la domanoj de Miĥa, ili rekonis la voĉon de la juna Levido, kaj eniris tien, kaj diris al li: Kiu venigis vin ĉi tien? kaj kion vi faras ĉi tie? kaj kion vi bezonas ĉi tie? 4 Kaj li diris al ili: Tiel kaj tiel agis kun mi Miĥa, kaj li dungis min, kaj mi fariĝis pastro por li. 5 Kaj ili diris al li: Demandu, ni petas, Dion, por ke ni eksciu, ĉu estos sukcesa nia vojo, kiun ni iras. 6 Kaj la pastro diris al ili: Iru en paco; laŭ la Eternulo estas via vojo, kiun vi iras.

7 Kaj tiuj kvin viroj ekiris kaj venis en Laiŝon, kaj vidis la popolon, ke ĝi tie loĝas senzorge, laŭ la maniero de la Cidonanoj, trankvile kaj fide, kaj neniu per io ofendas ilin en la lando aŭ regas super ili, kaj de la Cidonanoj ili estas malproksime kaj kun neniu ili havas ian aferon. 8 Kaj ili venis al siaj fratoj en Corean kaj Eŝtaolon; kaj iliaj fratoj diris al ili: Kion vi raportos? 9 Kaj ili diris: Leviĝu, kaj ni iru kontraŭ ilin; ĉar ni vidis, ke la lando estas tre bona; estu trankvilaj, ne prokrastu iri kaj veni kaj ekposedi la landon. 10 Kiam vi venos, vi venos al popolo, kiu ne pensas pri danĝero, kaj la lando estas vasta; Dio transdonas ĝin en viajn manojn; tio estas loko, kie mankas nenio, kio estas sur la tero.

11 Kaj elmoviĝis el tie el la tribo de la Danidoj, el Corea kaj Eŝtaol, sescent viroj, zonitaj per bataliloj. 12 Kaj ili iris, kaj stariĝis tendare en Kirjat-Jearim, en la regiono de Jehuda. Tial oni ĝis nun nomas tiun lokon Tendaro de Dan; ĝi estas post Kirjat-Jearim. 13 Kaj ili iris de tie sur la monton de Efraim kaj venis al la domo de Miĥa. 14 Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon Laiŝ, diris al siaj fratoj: Ĉu vi scias, ke en ĉi tiuj domoj troviĝas efodo kaj domaj dioj kaj figuro kaj idolo? pripensu do, kion vi devas fari. 15 Kaj ili turniĝis tien kaj eniris en la domon de la juna Levido, en la domon de Miĥa, kaj salutis lin. 16 La sescent viroj el la Danidoj, zonitaj per siaj bataliloj, staris antaŭ la pordego. 17 Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien kaj prenis la figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la idolon. Dume la pastro staris antaŭ la pordego, kun la sescent viroj, zonitaj per bataliloj. 18 Kiam tiuj eniris en la domon de Miĥa, kaj prenis la figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la idolon, la pastro diris al ili: Kion vi faras? 19 Sed ili diris al li: Silentu, metu vian manon sur vian buŝon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; ĉu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael? 20 Kaj tio bone plaĉis al la pastro, kaj li prenis la efodon kaj la domajn diojn kaj la figuron kaj iris inter la popolon. 21 Kaj ili turniĝis kaj iris, kaj sendis la infanojn kaj la brutojn kaj la pakaĵojn antaŭ sin. 22 Kiam ili malproksimiĝis de la domo de Miĥa, la homoj, kiuj estis en la domoj najbaraj de Miĥa, kun krio kolektiĝis kaj kuris post la Danidoj. 23 Kaj ili kriis al la Danidoj; kaj ĉi tiuj turnis siajn vizaĝojn, kaj diris al Miĥa: Kio estas al vi, ke vi faras krion? 24 Kaj li diris: Miajn diojn, kiujn mi faris, vi forprenis, kaj ankaŭ la pastron, kaj vi foriris; kaj kio ankoraŭ estas al mi? kial do vi demandas, kio estas al mi? 25 Kaj la Danidoj diris al li: Ne aŭdigu vian voĉon antaŭ ni, ĉar alie atakos vin koleraj homoj kaj vi pereigos vian animon kaj la animon de via domo. 26 Kaj la Danidoj foriris sian vojon. Kaj Miĥa vidis, ke ili estas pli fortaj ol li; kaj li returniĝis kaj revenis en sian domon. 27 Sed tiuj prenis tion, kion faris Miĥa, kaj la pastron, kiu estis ĉe li; kaj ili venis en Laiŝon, kontraŭ la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis ĝin per la glavo; kaj la urbon ili forbruligis per fajro. 28 Kaj estis neniu savanto, ĉar ĝi estis malproksime de Cidon kaj ili havis neniajn aferojn kun iu, kaj ĝi estis en la valo, kiu troviĝas apud Bet-Reĥob. Ili konstruis la urbon kaj ekloĝis en ĝi. 29 Ili donis al la urbo la nomon Dan, laŭ la nomo de sia patro, kiu naskiĝis de Izrael; antaŭe la nomo de la urbo estis Laiŝ. 30 Kaj la Danidoj starigis al si la figuron; kaj Jehonatan, filo de Gerŝom, filo de Manase, li kaj liaj filoj estis pastroj por la tribo de la Danidoj, ĝis la tago, kiam ili estis forkaptitaj el la lando. 31 Kaj dum la tuta tempo, kiam la domo de Dio estis en Ŝilo, ili havis ĉe si la idolon de Miĥa, kiun li faris.

Ĉapitro 19

1 En tiu tempo, kiam ne ekzistis reĝo ĉe Izrael, loĝis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Leĥem de Jehuda. 2 Kaj lia kromedzino perfidis lin kaj foriris de li en la domon de sia patro en Bet-Leĥem de Jehuda, kaj ŝi restis tie kvar monatojn. 3 Kaj leviĝis ŝia edzo kaj iris al ŝi, por paroli al ŝia koro, por revenigi ŝin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj ŝi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun ĝojo. 4 Kaj retenis lin lia bopatro, la patro de la juna virino, kaj li restis ĉe li dum tri tagoj; kaj ili manĝis kaj trinkis kaj tranoktis tie. 5 En la kvara tago ili leviĝis frue matene, kaj li intencis foriri; sed la patro de la juna virino diris al sia bofilo: Fortigu vian koron per peco da pano; kaj poste vi iros. 6 Kaj ili restis, kaj ambaŭ kune manĝis kaj trinkis. Kaj la patro de la juna virino diris al la viro: Mi petas vin, tranoktu kaj ĝojigu vian koron. 7 La viro leviĝis, por foriri; sed lia bopatro insiste petis lin, kaj li restis kaj tranoktis tie. 8 En la kvina tago li leviĝis frue matene, por iri; sed la patro de la juna virino diris: Fortigu, mi petas, vian koron, kaj ne rapidu, ĝis finiĝos la tago. Kaj ili ambaŭ manĝis. 9 Kaj la viro leviĝis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li: Jen finiĝis la tago kaj fariĝas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finiĝis, tranoktu ĉi tie, ke via koro faru al si ĝojon; morgaŭ frue vi leviĝos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo. 10 Sed la viro ne volis tranokti; li leviĝis kaj iris. Kaj li venis al la ĉirkaŭaĵo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da ŝarĝitaj azenoj, kaj ankaŭ lia kromedzino. 11 Kiam ili estis antaŭ Jebus, la tago jam forte kliniĝis. Kaj la junulo diris al sia sinjoro: Venu, ni eniru en ĉi tiun urbon de la Jebusidoj, kaj ni tranoktu en ĝi. 12 Sed lia sinjoro diris al li: Ni ne eniros en urbon de aligentuloj, kiuj ne estas el la Izraelidoj; ni iros pluen, ĝis Gibea. 13 Kaj li diris al sia junulo: Iru, ke ni alproksimiĝu al unu el la lokoj, kaj ni tranoktu en Gibea aŭ en Rama. 14 Kaj ili iris pluen kaj iris; kaj la suno subiris antaŭ ili apud Gibea, kiu apartenis al la Benjamenidoj. 15 Kaj ili turniĝis tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj sidiĝis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por tranokti. 16 Sed jen iu maljunulo venis vespere de sia laboro de la kampo; li estis de la monto de Efraim kaj loĝis tiutempe en Gibea; kaj la loĝantoj de tiu loko estis Benjamenidoj. 17 Li levis siajn okulojn kaj ekvidis la fremdan homon sur la strato de la urbo. Kaj la maljunulo diris: Kien vi iras? kaj de kie vi venas? 18 Kaj tiu diris al li: Ni iras el Bet-Leĥem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al Bet-Leĥem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon. 19 Ni havas pajlon kaj manĝaĵon por niaj azenoj, ankaŭ panon kaj vinon mi havas por mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo, kiu estas kun viaj sklavoj; nenio mankas al ni. 20 Kaj la maljunulo diris: Paco estu al vi; ĉion, kio mankus al vi, mi prenas sur min; nur ne tranoktu sur la strato. 21 Kaj li envenigis lin en sian domon, kaj li donis manĝaĵon al la azenoj; kaj ili lavis siajn piedojn kaj manĝis kaj trinkis. 22 Dum ili ĝojigadis sian koron, jen la loĝantoj de la urbo, homoj malmoralaj, ĉirkaŭis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene: Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu. 23 Tiam eliris al ili la domomastro, kaj diris al ili: Ne, miaj fratoj, ne faru malbonon; ĉar tiu homo venis en mian domon, ne faru tian malnoblaĵon. 24 Jen mi havas filinon virgulinon, kaj li havas kromedzinon; mi elirigos ilin, kaj vi malhonoru ilin, kaj faru al ili tion, kio plaĉas al vi; sed kun ĉi tiu viro ne faru tian abomenindaĵon. 25 Sed la homoj ne volis aŭskulti lin. Tiam la viro prenis sian kromedzinon kaj elirigis al ili sur la straton. Kaj ili ekkonis ŝin, kaj faris al si amuzon kun ŝi dum la tuta nokto, ĝis la mateno; kaj ili forliberigis ŝin, kiam leviĝis la matenruĝo. 26 Kaj la virino venis antaŭ la mateniĝo, kaj falis antaŭ la pordo de la domo de tiu homo, kie estis ŝia sinjoro; kaj ŝi kuŝis, ĝis fariĝis lume. 27 Matene leviĝis ŝia sinjoro kaj malfermis la pordon de la domo, kaj eliris, por iri sian vojon; kaj jen li vidas, ke la virino, lia kromedzino, kuŝas antaŭ la pordo de la domo, kaj ŝiaj manoj estas sur la sojlo. 28 Kaj li diris al ŝi: Leviĝu, kaj ni iros. Sed estis nenia respondo. Tiam li prenis ŝin sur la azenon, leviĝis, kaj iris al sia loko. 29 Kiam li venis en sian domon, li prenis tranĉilon, prenis sian kromedzinon kaj distranĉis ŝin kun ŝiaj ostoj en dek du partojn kaj dissendis tion en ĉiujn regionojn de Izrael. 30 Kaj ĉiu, kiu tion vidis, diris: Ne estis kaj ne vidiĝis io simila de post la tago, kiam la Izraelidoj eliris el la lando Egipta, ĝis nun; atentu tion, konsiliĝu, kaj decidu.

Ĉapitro 20

1 Kaj eliris ĉiuj Izraelidoj, kaj kolektiĝis la tuta komunumo kiel unu homo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, kaj la lando Gilead, antaŭ la Eternulo en Micpa. 2 Kaj kunvenis la estroj de la tuta popolo, ĉiuj triboj de Izrael, en la kunvenejon de la popolo de Dio, kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon. 3 La Benjamenidoj aŭdis, ke la Izraelidoj venis en Micpan. Kaj la Izraelidoj diris: Diru, kiamaniere okazis tiu malbonaĵo? 4 Tiam respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris: Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por tranokti. 5 Kaj leviĝis kontraŭ min la loĝantoj de Gibea, kaj ĉirkaŭis pro mi la domon nokte. Min ili intencis mortigi, kaj mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke ŝi mortis. 6 Tiam mi prenis mian kromedzinon, distranĉis ŝin kaj dissendis en ĉiujn regionojn de Izrael; ĉar ili faris malĉastaĵon kaj malnoblaĵon en Izrael. 7 Jen vi ĉiuj estas Izraelidoj; faru konsiliĝon kaj decidon ĉi tie. 8 Kaj leviĝis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris: Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo; 9 sed jen estas, kion ni faros al Gibea: ni lotos pri ĝi; 10 kaj ni prenos po dek homoj el ĉiu cento, el ĉiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu manĝaĵon por la popolo, por ke ĉi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraŭ ĝi konforme al la malnoblaĵo, kiun ĝi faris en Izrael. 11 Kaj kolektiĝis kontraŭ la urbo ĉiuj Izraelidoj unuanime, kiel unu homo.

12 Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al ĉiuj familioj de Benjamen, por diri: Kio estas la malbonaĵo, kiu estas farita ĉe vi? 13 Eligu do nun la kanajlajn homojn, kiuj estas en Gibea, kaj ni mortigos ilin kaj ekstermos la malbonon el Izrael. Sed la Benjamenidoj ne volis obei la voĉon de siaj fratoj, la Izraelidoj. 14 Kaj la Benjamenidoj kolektiĝis el la urboj en Gibea, por eliri milite kontraŭ la Izraelidojn. 15 Kaj la nombro de la Benjamenidoj el la urboj en tiu tago estis dudek ses mil homoj pretaj eltiri glavon; krom tio el la loĝantoj de Gibea estis la nombro de sepcent homoj plej taŭgaj. 16 El tiu tuta popolo estis sepcent homoj plej taŭgaj, maldekstruloj; ĉiu el ili povis ĵeti ŝtonon kontraŭ haron, kaj ne maltrafi.

17 Kaj la nombro de la Izraelidoj, krom la Benjamenidoj, estis kvarcent mil homoj pretaj eltiri glavon; ĉiuj ili estis batalkapablaj. 18 Kaj ili leviĝis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris: Kiu el ni devas iri antaŭe milite kontraŭ la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris: Jehuda antaŭe. 19 Kaj la Izraelidoj leviĝis matene kaj eksieĝis Gibean. 20 Kaj la Izraelidoj eliris milite kontraŭ la Benjamenidojn, kaj la Izraelidoj komencis batalon kontraŭ ili antaŭ Gibea. 21 Kaj eliris la Benjamenidoj el Gibea kaj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron. 22 Sed la popolo de la Izraelidoj ekscitis sian kuraĝon, kaj denove komencis batalon sur la loko, kie ili batalis en la unua tago. 23 Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaŭ la Eternulo ĝis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante: Ĉu ni devas plue alproksimiĝi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris: Iru kontraŭ ilin.

24 Kaj la Izraelidoj alpaŝis al la Benjamenidoj en la dua tago. 25 Kaj la Benjamenidoj eliris al ili renkonte el Gibea en la dua tago kaj batis el la Izraelidoj ankoraŭ dek ok mil homojn sur la teron; ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo. 26 Tiam ĉiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaŭ la Eternulo kaj fastis en tiu tago ĝis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaŭ la Eternulon. 27 Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis en tiu tempo la kesto de interligo de Dio, 28 kaj Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaŭ ĝi en tiu tempo); kaj ili diris: Ĉu ni devas plue elpaŝi batale kontraŭ niajn fratojn la Benjamenidojn, aŭ ĉu ni devas ĉesi? Kaj la Eternulo diris: Iru, ĉar morgaŭ Mi transdonos ilin en viajn manojn. 29 Kaj la Izraelidoj aranĝis embuskojn ĉirkaŭe de Gibea.

30 Kaj la Izraelidoj eliris kontraŭ la Benjamenidojn en la tria tago kaj stariĝis kontraŭ Gibea kiel antaŭe. 31 Kaj la Benjamenidoj eliris kontraŭ la popolon, malproksimiĝis de la urbo, kaj komencis batadi la popolon kiel en la antaŭaj fojoj, sur la vojoj, el kiuj unu iras al Bet-El kaj la dua al Gibea, kaj mortigis pli-malpli tridek homojn el la Izraelidoj. 32 Kaj la Benjamenidoj diris al si: Ili falas antaŭ ni kiel antaŭe. Kaj la Izraelidoj diris: Ni kuru, por ke ni ellogu ilin el la urbo sur la vojon. 33 Kaj ĉiuj Izraelidoj leviĝis de sia loko kaj stariĝis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj ĵetis sin el sia loko, el la kaverno Geba. 34 Kaj venis antaŭ Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono. 35 Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaŭ la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo.

36 La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; ĉar ili fidis la embuskon, kiun ili aranĝis ĉe Gibea. 37 Kaj la embuskuloj rapidis kaj ĵetis sin kontraŭ Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo. 38 Estis interkonsentite inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke ĉi tiuj suprenigos grandan kolonon da fumo el la urbo. 39 Kiam la Izraelidoj retiriĝis dum la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi Izraelidojn kaj mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris: Ili falas antaŭ ni kiel en la unua batalo: 40 tiam komencis leviĝadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo leviĝas flamoj al la ĉielo. 41 Kaj la Izraelidoj returniĝis, kaj la Benjamenidoj terure konsterniĝis; ĉar ili vidis, ke malfeliĉo ilin trafis. 42 Kaj ili turniĝis antaŭ la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje, 43 ĉirkaŭis la Benjamenidojn, persekutis ilin ĝis Menuĥa, kaj piedpremis ilin ĝis la orienta flanko de Gibea. 44 Kaj falis el la Benjamenidoj dek ok mil homoj; ĉiuj ili estis fortaj militistoj. 45 Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin ĝis Gidom kaj batis el ili ankoraŭ du mil homojn. 46 La nombro de ĉiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; ĉiuj ili estis fortaj militistoj. 47 Kaj ili sin turnis kaj forkuris en la dezerton, al la roko Rimon, sescent homoj; kaj ili restis ĉe la roko Rimon kvar monatojn. 48 Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj ĉion, kion ili trovis; kaj ĉiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis per fajro.

Ĉapitro 21

1 Kaj la Izraelidoj ĵuris en Micpa, dirante: Neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido. 2 Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie ĝis la vespero antaŭ Dio, kaj levis sian voĉon kaj forte ploris, 3 kaj diris: Kial, ho Eternulo, Dio de Izrael, fariĝis tio en Izrael, ke malaperis nun el Izrael unu tribo? 4 La morgaŭan tagon la popolo leviĝis frue kaj konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn. 5 Kaj la Izraelidoj diris: Kiu homo el ĉiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? Ĉar estis farita granda ĵuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj. 6 Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la Benjamenidoj, kaj diris: Forhakita estas hodiaŭ unu tribo el Izrael! 7 kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne edzinojn? ni ĵuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili edzinojn el niaj filinoj. 8 Kaj ili diris: Kiu homo el la triboj de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montriĝis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabeŝ en Gilead. 9 Kaj oni reviziis la popolon, kaj montriĝis, ke tie estas neniu el la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead. 10 Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene: Iru kaj mortigu per glavo la loĝantojn de Jabeŝ en Gilead, ankaŭ la virinojn kaj infanojn. 11 Kaj tiel agu: ĉiun virseksulon, kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis kuŝejon de viro, ekstermu. 12 Kaj ili trovis inter la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro; kaj ili venigis ilin en la tendaron en Ŝilon, kiu estas en la lando Kanaana.

13 Kaj la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj, kiuj estis ĉe la roko Rimon, kaj anonci al ili pacon. 14 Tiam la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj restis vivaj el la virinoj de Jabeŝ en Gilead; sed ne estis sufiĉe por ili. 15 Kaj la popolo bedaŭris pri Benjamen, ĉar la Eternulo faris fendon en la triboj de Izrael.

16 Kaj la plejaĝuloj de la komunumo diris: Kion ni faru al la restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de Benjamen. 17 Kaj ili diris: La restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael; 18 kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, ĉar la Izraelidoj ĵuris, dirante: Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon al Benjamenido. 19 Sed ili diris: Jen ĉiujare estas festo de la Eternulo en Ŝilo, kiu estas norde de Bet-El, oriente de la vojo, kiu kondukas de Bet-El al Ŝeĥem, kaj sude de Lebona. 20 Kaj ili ordonis al la Benjamenidoj jene: Iru kaj faru insidon en la vinberĝardenoj; 21 kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de Ŝilo eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinberĝardenoj kaj kaptu al vi ĉiu edzinon el la knabinoj de Ŝilo kaj iru en la landon de la Benjamenidoj. 22 Kaj se venos iliaj patroj aŭ fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili: Pardonu nin pro ili; ĉar ni ne prenis por ĉiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj. 23 Kaj tiel agis la Benjamenidoj, kaj prenis edzinojn laŭ sia nombro el la dancrondoj, rabinte ilin; kaj ili iris kaj revenis al sia posedaĵo kaj konstruis urbojn kaj ekloĝis en ili. 24 Kaj en la sama tempo disiris de tie la Izraelidoj, ĉiu al sia tribo kaj al sia familio, kaj ĉiu foriris de tie al sia posedaĵo. 25 En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.