SAMUEL

LIBRO UNUA

Ĉapitro 1

1 Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jeroĥam, filo de Elihu, filo de Toĥu, filo de Cuf, Efratano. 2 Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis Ĥana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed Ĥana ne havis infanojn. 3 Tiu viro ĉiujare iradis el sia urbo, por adorkliniĝi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en Ŝilo; kaj tie Ĥofni kaj Pineĥas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo. 4 Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al ĉiuj ŝiaj filoj kaj filinoj partojn; 5 kaj al Ĥana li kun malĝojo donis unu parton, ĉar Ĥanan li amis, sed la Eternulo ŝlosis ŝian uteron. 6 Kaj ŝia konkurantino afliktis ŝin kaj tre incitis ŝin kaŭze de tio, ke la Eternulo ŝlosis ŝian uteron. 7 Tiel estis farate ĉiujare; kiam ŝi iradis al la domo de la Eternulo, la konkurantino tiel incitadis ŝin, ke ŝi ploris kaj ne manĝis. 8 Kaj ŝia edzo Elkana diris al ŝi: Ĥana, kial vi ploras? kaj kial vi ne manĝas? kaj kial tiel afliktiĝas via koro? ĉu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj? 9 Kaj Ĥana leviĝis, manĝinte en Ŝilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur seĝo ĉe la fosto de la templo de la Eternulo. 10 Kaj ŝi estis tre malĝoja, kaj preĝis al la Eternulo, kaj forte ploris. 11 Kaj ŝi faris sanktan promeson, kaj diris: Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tuŝos lian kapon. 12 Dum ŝi longe preĝis antaŭ la Eternulo, Eli atente rigardis ŝian buŝon. 13 Ĥana parolis en sia koro; nur ŝiaj lipoj moviĝadis, sed ŝian voĉon oni ne aŭdis; tial Eli pensis, ke ŝi estas ebria. 14 Kaj Eli diris al ŝi: Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi. 15 Sed Ĥana respondis kaj diris: Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malĝoja koro; vinon aŭ ebriigaĵon mi ne trinkis, mi nur elverŝas mian animon antaŭ la Eternulo. 16 Ne opiniu pri via sklavino, ke ŝi estas virino malmorala; pro mia granda malĝojo kaj sufero mi parolis ĝis nun. 17 Tiam Eli respondis kaj diris: Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li. 18 Kaj ŝi diris: Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj ŝi manĝis, kaj ŝia vizaĝo ne estis plu malgaja. 19 Kaj ili leviĝis frue matene kaj adorkliniĝis antaŭ la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon Ĥana, kaj la Eternulo rememoris ŝin. 20 Post kelka tempo Ĥana gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Samuel, ĉar: De la Eternulo mi lin elpetis. 21 La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la ĉiujaran oferon kaj sian promesitaĵon. 22 Sed Ĥana ne iris, sed ŝi diris al sia edzo: Kiam la knabo estos demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaŭ la Eternulo kaj restu tie por ĉiam. 23 Kaj ŝia edzo Elkana diris al ŝi: Faru tion, kio plaĉas al vi; restu, ĝis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj suĉigis sian infanon, ĝis ŝi demamigis lin. 24 Kaj post kiam ŝi demamigis lin, ŝi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj ŝi venigis lin en la domon de la Eternulo en Ŝilo; kaj la knabo estis ankoraŭ juna. 25 Kaj oni buĉis bovon kaj venigis la knabon al Eli. 26 Kaj ŝi diris: Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris ĉi tie apud vi kaj preĝis al la Eternulo. 27 Pri ĉi tiu knabo mi preĝis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton, pri kiu mi petis Lin. 28 Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorkliniĝis antaŭ la Eternulo.

Ĉapitro 2

1 Kaj Ĥana preĝis kaj diris:

     Ĝojas mia koro pri la Eternulo,
     Mia korno altiĝis pro la Eternulo;
     Larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj,
     Ĉar mi ĝojas pro Via helpo.
2   Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo;
     Ĉar ekzistas neniu krom Vi,
     Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.
3   Ne parolu plu fieraĵon;
     Malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo;
     Ĉar la Eternulo estas Dio ĉioscianta,
     Kaj Li starigis la aferojn.
4   La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata,
     Kaj la malfortuloj zoniĝas per forto.
5   Satuloj sin dungigas pro pano,
     Kaj malsatuloj jam ne malsatas;
     Senfruktulino naskis sep,
     Kaj multinfanulino senfortiĝis.
6   La Eternulo mortigas kaj vivigas,
     Malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas.
7   La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas,
     Malaltigas kaj altigas.
8   Li levas malriĉulon el polvo,
     El koto Li altigas senhavulon,
     Por sidigi lin kun altranguloj,
     Kaj tronon de gloro Li heredigas al li;
     Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero,
     Kaj sur ili Li starigis la mondon.
9   La piedojn de Siaj piuloj Li gardas,
     Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo;
     Ĉar ne per sia forto potenciĝas la homo.
10 La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraŭ Li;
     El la ĉielo Li tondras kontraŭ ili.
     La Eternulo juĝos la finojn de la tero,
     Kaj donos forton al Sia reĝo,
     Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.

11 Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo fariĝis servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.

12 La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon, 13 nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu buĉis oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando, havante en sia mano tridentan forkon, 14 kaj li enpuŝadis ĝin en la lavujon aŭ en la kaldronon aŭ en la poton aŭ en la kaserolon, kaj ĉion, kion trafis la forko, prenadis la pastro. Tiel ili agadis kun ĉiuj Izraelidoj, kiuj venadis tien en Ŝilon. 15 Eĉ antaŭ la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero: Donu viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon kuiritan, sed nur krudan. 16 Se la homo diris al li: Antaŭe oni oferbruligu la sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li diradis: Donu tuj, alie mi prenos per forto. 17 La peko de la knaboj estis tre granda antaŭ la Eternulo, ĉar la homoj malestimis la oferdonon, faratan al la Eternulo.

18 Samuel estis servisto antaŭ la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo. 19 Kaj malgrandan tunikon faradis al li lia patrino, kaj alportadis al li ĉiujare, kiam ŝi venadis kun sia edzo, por alporti la ĉiujaran oferon. 20 Kaj Eli benadis Elkanan kaj lian edzinon, kaj diradis: La Eternulo donu al vi idojn de ĉi tiu virino rekompence pro la konsekrito, kiun vi konsekris al la Eternulo. Kaj ili iradis al sia loko. 21 La Eternulo atentis Ĥanan, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis tri filojn kaj du filinojn; kaj la knabo Samuel kreskis antaŭ la Eternulo.

22 Eli estis tre maljuna; li aŭdis ĉion, kiel agas liaj filoj kun ĉiuj Izraelidoj, kaj ke ili kuŝas kun la virinoj, kiuj kolektiĝas antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno. 23 Kaj li diris al ili: Kial vi faras tiajn agojn? ĉar mi aŭdas pri viaj malbonaj agoj de ĉi tiu tuta popolo. 24 Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi aŭdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo. 25 Se pekas homo kontraŭ homo, povas defendi lin Dio; sed se homo pekas kontraŭ la Eternulo, tiam kiu defendos lin? Sed ili ne aŭskultis la voĉon de sia patro, ĉar la Eternulo decidis mortigi ilin. 26 Dume la knabo Samuel ĉiam pli kreskis, kaj li plaĉis kiel al la Eternulo, tiel ankaŭ al la homoj.

27 Kaj venis homo de Dio al Eli, kaj diris al li: Tiel diras la Eternulo: Mi montris Min ja al la domo de via patro, kiam ili estis en Egiptujo, en la domo de Faraono; 28 kaj Mi elektis lin el ĉiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaŭ Mi; kaj Mi donis al la domo de via patro ĉiujn fajroferojn de la Izraelidoj. 29 Kial do vi piedpremas Mian buĉoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la loĝejo? vi honoras viajn filojn pli ol Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de ĉiuj oferdonoj de Mia popolo Izrael. 30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras: Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaŭ Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; ĉar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj. 31 Jen venos baldaŭ la tempo, kiam Mi rompos vian brakon kaj la brakon de via patrodomo, ke ne estos maljunulo en via domo; 32 kaj vi vidos konkuranton en la loĝejo, dum ĉiuj bonoj, kiuj estos farataj al Izrael; kaj neniam estos maljunulo en via domo. 33 Sed Mi neniun ekstermos ĉe vi de antaŭ Mia altaro, por ke viaj okuloj konsumiĝu kaj via animo turmentiĝu; ĉiu, kiu naskiĝas en via domo, mortos en la vira aĝo. 34 Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu plenumiĝos sur viaj du filoj, sur Ĥofni kaj Pineĥas: en unu tago ili ambaŭ mortos. 35 Kaj Mi starigos por Mi pastron fidelan, kiu agados laŭ Mia koro kaj laŭ Mia animo; kaj Mi konstruos al li domon fidindan, kaj li irados ĉiam antaŭ Mia sanktoleito. 36 Kaj ĉiu, kiu restos el via domo, venos kaj kliniĝos antaŭ li ĝis la tero pro malgranda monero kaj pro bulo da pano, kaj diros: Mi petas, lasu min aliĝi al ia el la pastraĵoj, por ke mi povu manĝi pecon da pano.

Ĉapitro 3

1 La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaŭ Eli; kaj la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte profetaj vizioj. 2 En tiu tempo unu fojon Eli kuŝis sur sia loko (lia vidado komencis malakriĝi, ke li ne povis vidi); 3 kaj la lucerno de Dio ankoraŭ ne estingiĝis, kaj Samuel kuŝis en la templo de la Eternulo, kie estis la kesto de Dio; 4 tiam la Eternulo vokis Samuelon, kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas. 5 Kaj li kuris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis; iru returne kaj kuŝiĝu. Kaj li iris kaj kuŝiĝis. 6 Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kuŝiĝu. 7 Samuel ankoraŭ ne konis la Eternulon, kaj ankoraŭ ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo. 8 Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon. 9 Kaj Eli diris al Samuel: Iru, kuŝiĝu; kaj se vi estos vokata, tiam diru: Parolu, ho Eternulo, ĉar Via sklavo aŭskultas. Kaj Samuel iris kaj kuŝiĝis sur sia loko. 10 Kaj venis la Eternulo kaj stariĝis, kaj vokis kiel la antaŭajn fojojn: Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris: Parolu, ĉar Via sklavo aŭskultas. 11 Tiam la Eternulo diris al Samuel: Jen Mi faros en Izrael tian faron, ke al ĉiu, kiu tion aŭdos, eksonoros ambaŭ liaj oreloj. 12 En tiu tago Mi plenumos super Eli ĉion, kion Mi diris pri lia domo; Mi komencos kaj finos. 13 Mi sciigis al li, ke Mi juĝos lian domon por ĉiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin. 14 Kaj tial Mi ĵuris al la domo de Eli, ke neniam pekliberiĝos la krimo de la domo de Eli per buĉofero nek per farunofero. 15 Kaj Samuel kuŝis ĝis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli. 16 Kaj Eli vokis Samuelon, kaj diris: Samuel, mia filo! Kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas. 17 Kaj tiu diris: Kia estas la afero, pri kiu Li parolis al vi? mi petas, ne kaŝu antaŭ mi; tion kaj ankoraŭ pli faru al vi Dio, se vi kaŝos antaŭ mi ion el ĉio, kion Li diris al vi. 18 Kaj Samuel rakontis al li ĉion, kaj nenion kaŝis antaŭ li. Kaj li diris: Li estas la Eternulo; Li faru tion, kio plaĉas al Li. 19 Kaj Samuel kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur la teron. 20 Kaj eksciis la tuta Izrael, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, ke Samuel fariĝis fidinda profeto de la Eternulo. 21 Kaj la Eternulo plue aperadis en Ŝilo, post kiam la Eternulo revelaciis Sin al Samuel en Ŝilo per la parolo de la Eternulo.

Ĉapitro 4

1 Kaj Samuel parolis al la tuta Izrael.

Kaj Izrael eliris milite kontraŭ la Filiŝtojn, kaj stariĝis tendare apud Eben-Ezer, kaj la Filiŝtoj stariĝis tendare apud Afek. 2 Kaj la Filiŝtoj starigis siajn vicojn kontraŭ Izrael, kaj la batalo vastiĝis, kaj Izrael estis venkobatita de la Filiŝtoj, kaj ili mortigis sur la kampo de la batalo pli-malpli kvar mil homojn. 3 Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejaĝuloj de Izrael diris: Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaŭ antaŭ la Filiŝtoj? ni prenu al ni el Ŝilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke ĝi venu inter nin kaj savu nin kontraŭ la manoj de niaj malamikoj. 4 Kaj la popolo sendis en Ŝilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas. 5 Kaj kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis en la tendaron, tiam la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis. 6 Kiam la Filiŝtoj aŭdis la laŭtan kriadon, ili diris: Kion signifas ĉi tiu granda kaj forta kriado en la tendaro de la Hebreoj? Kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron. 7 Kaj la Filiŝtoj ektimis, ĉar ili diris: Venis Dio en la tendaron. Kaj ili diris: Ve al ni! ĉar ne estis tiel antaŭe. 8 Ve al ni! kiu savos nin kontraŭ la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la Egiptojn per ĉiaj frapoj en la dezerto. 9 Estu kuraĝaj kaj viraj, ho Filiŝtoj, por ke vi ne fariĝu sklavoj al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu. 10 Kaj la Filiŝtoj batalis, kaj la Izraelidoj estis venkobatitaj, kaj ili forkuris ĉiu al sia tendo; kaj la venkobato estis tre granda, kaj falis el la Izraelidoj tridek mil piedirantoj. 11 Kaj la kesto de Dio estis prenita, kaj la du filoj de Eli, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis. 12 Unu Benjamenido kuris el la militistaro kaj venis en Ŝilon en la sama tago, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj, kaj tero estis sur lia kapo. 13 Kiam li venis, Eli sidis sur seĝo, rigardante sur la vojon, ĉar lia koro tremis pri la kesto de Dio. Kaj tiu homo venis, por sciigi en la urbo, kaj ekkriis la tuta urbo. 14 Kiam Eli aŭdis la kriadon, li diris: Kion signifas ĉi tiu tumulta kriado? Kaj la viro rapide venis kaj sciigis al Eli. 15 Eli tiam havis la aĝon de naŭdek ok jaroj, kaj liaj okuloj malakriĝis, kaj li ne povis vidi. 16 Kaj tiu viro diris al Eli: Mi venis el la militistaro, mi alkuris hodiaŭ el la militistaro. Kaj Eli diris: Kia estis la afero, mia filo? 17 Kaj la sciiganto respondis kaj diris: Izrael forkuris antaŭ la Filiŝtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaŭ viaj du filoj, Ĥofni kaj Pineĥas, mortis, kaj la kesto de Dio estas forprenita. 18 Apenaŭ li menciis la keston de Dio, Eli falis de la seĝo malantaŭen ĉe la pordego, rompis al si la kolon, kaj mortis; ĉar li estis maljuna kaj peza. Li estis juĝisto de Izrael dum kvardek jaroj. 19 Lia bofilino, la edzino de Pineĥas, estis graveda, baldaŭ naskonta. Kiam ŝi aŭdis la sciigon pri la forpreno de la kesto de Dio kaj pri la morto de sia bopatro kaj de sia edzo, ŝi kliniĝis kaj naskis, ĉar subite atakis ŝin la naskaj doloroj. 20 Kaj dum ŝi estis mortanta, la virinoj, kiuj ŝin ĉirkaŭis, diris: Ne timu, ĉar vi naskis filon; sed ŝi ne respondis, kaj ne prenis tion al sia koro. 21 Kaj ŝi donis al la knabo la nomon Ikabod, dirante: For estas la gloro de Izrael; ĉar forprenita estis la kesto de Dio kaj pereis ŝia bopatro kaj ŝia edzo. 22 Kaj ŝi diris: For estas la gloro de Izrael, ĉar forprenita estas la kesto de Dio.

Ĉapitro 5

1 La Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj portis ĝin el Eben-Ezer en Aŝdodon. 2 Kaj la Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj enportis ĝin en la templon de Dagon kaj starigis ĝin apude de Dagon. 3 Sed kiam la Aŝdodanoj en la morgaŭa tago leviĝis, ili vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko. 4 Kiam ili en la morgaŭa tago matene leviĝis, ili vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo; la kapo de Dagon kaj liaj ambaŭ manoj dehakitaj kuŝas sur la sojlo, nur la torso restis. 5 Pro tio la pastroj de Dagon, kaj ĉiuj, kiuj eniras en la templon de Dagon en Aŝdod, ne paŝas sur la sojlon de Dagon ĝis la nuna tago.

6 Kaj la mano de la Eternulo peze falis sur la Aŝdodanojn, kaj Li komencis ekstermi ilin kaj frapis ilin per tuberoj, en Aŝdod kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. 7 Kiam la Aŝdodanoj vidis, ke estas tiel, tiam ili diris: Ne restu ĉe ni la kesto de la Dio de Izrael, ĉar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon. 8 Ili sendis kaj kunvenigis al si ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris: Kion ni faru kun la kesto de la Dio de Izrael? Kaj tiuj diris: Oni transportu la keston de la Dio de Izrael en Gaton. Kaj oni transportis la keston de la Dio de Izrael. 9 Sed kiam oni transportis ĝin, la mano de la Eternulo faris en la urbo tre grandan tumulton, kaj Li frapis la loĝantojn de la urbo, kiel la malgrandajn, tiel ankaŭ la grandajn, kaj aperis sur ili tuberoj. 10 Tiam ili forsendis la keston de Dio en Ekronon. Sed kiam la kesto de Dio venis en Ekronon, la Ekronanoj ekkriis, dirante: Oni alportis al ni la keston de la Dio de Izrael, por mortigi nin kaj nian popolon. 11 Ili sendis kaj kunvenigis ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris: Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke ĝi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; ĉar en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio. 12 Kaj la homoj, kiuj ne mortis, estis frapitaj per tuberoj, kaj la kriado de la urbo leviĝis ĝis la ĉielo.

Ĉapitro 6

1 La kesto de la Eternulo estis en la lando de la Filiŝtoj dum sep monatoj. 2 Kaj la Filiŝtoj vokis la pastrojn kaj la aŭguristojn, kaj diris: Kion ni faru kun la kesto de la Eternulo? sciigu al ni, kiamaniere ni resendu ĝin sur ĝian lokon. 3 Kaj tiuj diris: Se vi volas resendi la keston de la Dio de Izrael, ne resendu ĝin sen donacoj, sed repagu al Li prokulpan oferon; tiam vi resaniĝos, kaj ekscios, kial ne foriĝas de vi Lia mano. 4 Kaj ili diris: Kian prokulpan oferon ni repagu al Li? Kaj tiuj diris: Laŭ la nombro de la estroj de la Filiŝtoj kvin orajn tuberojn kaj kvin orajn musojn; ĉar la sama frapo trafis vin ĉiujn kaj viajn estrojn. 5 Faru bildojn de viaj tuberoj kaj bildojn de viaj musoj, kiuj ruinigis la landon, kaj faru honoron al la Dio de Izrael; tiam Li eble malplipezigos Sian manon sur vi kaj sur viaj dioj kaj sur via lando. 6 Kial vi obstinigus vian koron, kiel obstinigis sian koron Faraono kaj la Egiptoj? kiam Li montris sur ili Sian forton, ili ja forliberigis ilin, ke ili iru. 7 Nun faru novan ĉaron, kaj prenu du suĉigantajn bovinojn, kiuj ankoraŭ ne havis sur si jugon, kaj jungu la bovinojn al la ĉaro, kaj iliajn idojn forkonduku de ili hejmen. 8 Kaj prenu la keston de la Eternulo, kaj metu ĝin sur la ĉaron; kaj la orajn objektojn, kiujn vi donos al Li kiel prokulpan oferon, metu en kesteton apud ĝin, kaj forsendu ĝin, ke ĝi iru. 9 Kaj rigardu: se ĝi iros laŭ la vojo al sia regiono, al Bet-Ŝemeŝ, tiam Li faris al ni tiun grandan malbonon; se ne, tiam ni scios, ke ne Lia mano frapis nin, sed ke tio trafis nin blindokaze. 10 Kaj la homoj faris tiel, kaj ili prenis du suĉigantajn bovinojn kaj aljungis ilin al ĉaro, kaj iliajn idojn ili enŝlosis hejme; 11 kaj ili metis la keston de la Eternulo sur la ĉaron, kaj ankaŭ la kesteton kun la oraj musoj kaj kun la bildoj de siaj tuberoj. 12 Kaj la bovinoj direktis sian iradon al la vojo, kiu kondukas al Bet-Ŝemeŝ; ili iris nur sur unu vojeto, iris kaj blekis, sed ne forflankiĝis dekstren nek maldekstren; kaj la estroj de la Filiŝtoj iris post ili ĝis la limo de Bet-Ŝemeŝ. 13 Kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ estis rikoltantaj tritikon en la valo; kiam ili levis la okulojn kaj ekvidis la keston, ili ekĝojis pro tio, kion ili vidis. 14 La ĉaro venis sur la kampon de Josuo, Bet-Ŝemeŝano, kaj haltis tie; tie estis granda ŝtono. Kaj oni dishakis la lignon de la ĉaro, kaj la bovinojn oni oferis brulofere al la Eternulo. 15 La Levidoj malsuprenprenis la keston de la Eternulo, kaj la kesteton, kiu estis apud ĝi kaj enhavis la orajn objektojn, kaj ili metis tion sur la grandan ŝtonon; kaj la loĝantoj de Bet- Ŝemeŝ faris bruloferojn kaj buĉis buĉoferojn al la Eternulo en tiu tago. 16 Kaj la kvin estroj de la Filiŝtoj vidis, kaj reiris en Ekronon en la sama tago.

17 Kaj jen estas la oraj tuberoj, kiujn la Filiŝtoj donis kiel prokulpan oferon al la Eternulo: unu pro Aŝdod, unu pro Gaza, unu pro Aŝkelon, unu pro Gat, unu pro Ekron. 18 La oraj musoj, laŭ la nombro de ĉiuj urboj Filiŝtaj en la kvin provincoj, kiel de la urboj fortikigitaj, tiel ankaŭ de la neŝirmitaj vilaĝoj, kaj ankaŭ la granda ŝtono, sur kiun oni metis la keston de la Eternulo, estas kaŝitaj ĝis nun sur la kampo de Josuo, la Bet- Ŝemeŝano. 19 Kaj Li frapis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ pro tio, ke ili enrigardis en la keston de la Eternulo; Li mortigis el la popolo [kvindek mil] sepdek homojn; kaj ekfunebris la popolo pro tio, ke la Eternulo frapis la popolon per granda frapo. 20 Kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ diris: Kiu povas stari antaŭ la Eternulo, tiu sankta Dio? kaj al kiu Li iros de ni? 21 Kaj ili sendis senditojn al la loĝantoj de Kirjat-Jearim, por diri: La Filiŝtoj redonis la keston de la Eternulo; venu, prenu ĝin al vi.

Ĉapitro 7

1 Kaj venis la loĝantoj de Kirjat-Jearim, kaj prenis la keston de la Eternulo kaj alportis ĝin en la domon de Abinadab sur la monteton, kaj lian filon Eleazar ili konsekris, por gardi la keston de la Eternulo.

2 De la tago, de kiam la kesto restis en Kirjat-Jearim, pasis multe da tempo, pasis dudek jaroj. Kaj la tuta domo de Izrael sopiris pri la Eternulo. 3 Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene: Se per via tuta koro vi konvertiĝis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Aŝtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filiŝtoj. 4 Kaj la Izraelidoj forigis la Baalojn kaj la Aŝtarojn, kaj komencis servadi al la Eternulo sola.

5 Kaj Samuel diris: Kunvenigu la tutan Izraelon en Micpan, kaj mi preĝos por vi al la Eternulo. 6 Kaj ili kunvenis en Micpan, kaj ĉerpis akvon kaj verŝis antaŭ la Eternulo, kaj fastis en tiu tago, kaj diris tie: Ni pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Samuel juĝis la Izraelidojn en Micpa. 7 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke la Izraelidoj kolektiĝis en Micpa, la estroj de la Filiŝtoj elmoviĝis kontraŭ Izraelon. Aŭdinte tion, la Izraelidoj ektimis antaŭ la Filiŝtoj. 8 Kaj la Izraelidoj diris al Samuel: Ne ĉesu krii por ni al la Eternulo, nia Dio, ke Li savu nin kontraŭ la manoj de la Filiŝtoj. 9 Tiam Samuel prenis unu suĉantan ŝafidon kaj oferis ĝin tutan brulofere al la Eternulo, kaj Samuel vokis al la Eternulo por Izrael, kaj la Eternulo aŭskultis lin. 10 Kaj dum Samuel estis oferanta la bruloferon, la Filiŝtoj venis, por batali kontraŭ la Izraelidoj. Sed la Eternulo ektondris en tiu tago per granda tondro super la Filiŝtoj kaj teruris ilin, kaj ili estis frapitaj antaŭ Izrael. 11 Kaj la viroj de Izrael eliris el Micpa kaj persekutis la Filiŝtojn, kaj batis ilin ĝis sub Bet- Kar. 12 Kaj Samuel prenis unu ŝtonon, kaj metis ĝin inter Micpa kaj Ŝen, kaj donis al ĝi la nomon Eben-Ezer, dirante: Ĝis ĉi tiu loko helpis nin la Eternulo. 13 Tiamaniere la Filiŝtoj estis kvietigitaj, kaj ne venadis plu en la regionon de Izrael. Kaj la mano de la Eternulo estis super la Filiŝtoj dum la tuta vivo de Samuel. 14 Kaj estis redonitaj al Izrael la urboj, kiujn la Filiŝtoj prenis de Izrael, de Ekron ĝis Gat, kaj iliajn regionojn Izrael savis el la manoj de la Filiŝtoj. Kaj estis paco inter Izrael kaj la Amoridoj. 15 Kaj Samuel estis juĝisto de Izrael dum sia tuta vivo. 16 Kaj li iradis ĉiujare ĉirkaŭe en Bet-Elon, Gilgalon, kaj Micpan, kaj juĝadis Izraelon en ĉiuj tiuj lokoj. 17 Kaj li revenadis en Raman, ĉar tie estis lia domo; kaj tie ankaŭ li juĝadis Izraelon, kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.

Ĉapitro 8

1 Kiam Samuel maljuniĝis, li faris siajn filojn juĝistoj de Izrael. 2 La nomo de lia unuenaskita filo estis Joel, kaj la nomo de lia dua filo estis Abija; ili juĝadis en Beer-Ŝeba. 3 Sed liaj filoj ne iris laŭ lia vojo; ili serĉis profiton, ili prenadis subaĉeton kaj juĝadis maljuste.

4 Kaj kolektiĝis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael kaj venis al Samuel en Raman, 5 kaj diris al li: Jen vi maljuniĝis, kaj viaj filoj ne iras laŭ via vojo; starigu do al ni reĝon, por ke li juĝadu nin, kiel ĉe ĉiuj popoloj. 6 Ne plaĉis la afero al Samuel, kiam ili diris: Starigu al ni reĝon, por ke li juĝadu nin. Kaj Samuel ekpreĝis al la Eternulo. 7 Kaj la Eternulo diris al Samuel: Obeu la voĉon de la popolo en ĉio, kion ili diros al vi; ĉar ne vin ili forpuŝis, sed Min ili forpuŝis de regado super ili. 8 Simile al ĉiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, ĝis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaŭ kun vi. 9 Nun obeu ilian voĉon, tamen klarigu al ili kaj sciigu al ili la rajtojn de la reĝo, kiu reĝos super ili.

10 Kaj Samuel raportis ĉiujn vortojn de la Eternulo al la popolo, kiu petis de li reĝon. 11 Kaj li diris: Tiaj estos la rajtoj de la reĝo, kiu reĝos super vi: viajn filojn li prenos por siaj ĉaroj kaj por siaj ĉevaloj, kaj ili kurados antaŭ lia ĉaro; 12 kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenaĵojn de lia ĉaro; 13 kaj viajn filinojn li prenos kiel ŝmiraĵistinojn, kuiristinojn, kaj bakistinojn. 14 Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn li prenos, kaj donos al siaj servantoj. 15 Kaj el viaj semitaĵoj kaj vinberĝardenoj li prenos dekonaĵon, kaj donos al siaj korteganoj kaj al siaj servantoj. 16 Kaj viajn servantojn kaj servantinojn kaj viajn plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn li prenos, kaj uzos por siaj laboroj. 17 El viaj ŝafoj li prenos dekonon, kaj vi fariĝos por li sklavoj. 18 Tiam vi ekkrios pro via reĝo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne aŭskultos vin. 19 Sed la popolo ne volis obei la voĉon de Samuel kaj diris: Ne, reĝo estu super ni; 20 kaj ni ankaŭ estu kiel ĉiuj popoloj, kaj nia reĝo juĝadu nin kaj iradu antaŭ ni kaj kondukadu niajn militojn. 21 Kaj Samuel aŭskultis ĉiujn vortojn de la popolo, kaj raportis ilin al la Eternulo. 22 Kaj la Eternulo diris al Samuel: Obeu ilian voĉon, kaj starigu super ili reĝon. Kaj Samuel diris al la viroj de Izrael: Iru ĉiu en sian urbon.

Ĉapitro 9

1 Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kiŝ, filo de Abiel, filo de Ceror, filo de Beĥorat, filo de Afiaĥ, Benjamenido, viro forta. 2 Li havis filon, kies nomo estis Saul; ĉi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli bela ol li; de siaj ŝultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo. 3 Perdiĝis azeninoj de Kiŝ, patro de Saul; kaj Kiŝ diris al sia filo Saul: Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj leviĝu, kaj iru serĉi la azeninojn. 4 Kaj li iris sur la monton de Efraim kaj trairis la landon Ŝaliŝa, sed ili ne trovis; kaj ili trairis la landon Ŝaalim, sed tie ne troviĝis; kaj li trairis la landon de Benjamen, sed ili ne trovis. 5 Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li: Venu, ni reiru hejmen, ĉar alie mia patro eble ĉesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni. 6 Kaj tiu diris al li: Jen en ĉi tiu urbo estas Dia homo, homo respektata; ĉio, kion li diras, nepre plenumiĝas; ni iru do tien, eble li montros al ni la vojon, kiun ni devas iri. 7 Kaj Saul diris al sia junulo: Bone, ni iros, sed kion ni alportos al la homo? ĉar la pano elĉerpiĝis en nia sako, kaj ni havas nenian donacon, por alporti al la Dia homo; kion ni havas? 8 La junulo plue respondis al Saul kaj diris: Jen en mia mano troviĝas kvarono de arĝenta siklo; mi donos ĝin al la Dia homo, kaj li montros al ni la vojon. 9 (En la antaŭa tempo ĉe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion: Ni iru al la antaŭvidisto; ĉar kion oni nun nomas profeto, tion oni antaŭe nomis antaŭvidisto.) 10 Kaj Saul diris al sia junulo: Bone vi diris; ni iru. Kaj ili iris en la urbon, en kiu loĝis la Dia homo. 11 Irante supren en la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj eliris, por ĉerpi akvon; kaj ili diris al tiuj: Ĉu la antaŭvidisto estas ĉi tie? 12 Kaj tiuj respondis al ili kaj diris: Ĉi tie; jen li estas antaŭ vi; nun rapidu, ĉar hodiaŭ li venis en la urbon, ĉar hodiaŭ la popolo alportas buĉoferon sur la altaĵo. 13 Kiam vi eniros en la urbon, vi tuj trovos lin, antaŭ ol li iros sur la altaĵon, por manĝi; ĉar la popolo ne manĝas antaŭ lia veno, ĉar li benas la buĉoferon, kaj nur poste manĝas la invititoj. Iru do, ĉar nun vi lin trovos. 14 Kaj ili iris supren en la urbon. Apenaŭ ili venis en la mezon de la urbo, jen Samuel eliras renkonte al ili, por iri sur la altaĵon.

15 Dume la Eternulo revelaciis al la oreloj de Samuel, unu tagon antaŭ la veno de Saul, dirante: 16 Morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin kiel ĉefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el la manoj de la Filiŝtoj; ĉar Mi vidis Mian popolon, kaj ĝiaj krioj atingis Min. 17 Kiam Samuel ekvidis Saulon, la Eternulo diris al li: Jen estas la homo, pri kiu Mi diris al vi, ke li regos super Mia popolo. 18 Saul alproksimiĝis al Samuel en la pordego, kaj diris: Diru al mi, mi petas, kie estas ĉi tie la domo de la antaŭvidisto. 19 Kaj Samuel respondis al Saul kaj diris: Mi estas la antaŭvidisto; iru antaŭ mi sur la altaĵon; vi manĝos kun mi hodiaŭ, kaj morgaŭ mi lasos vin for, kaj mi diros al vi ĉion, kio estas en via koro. 20 Kaj pri la azeninoj, kiuj perdiĝis ĉe vi antaŭ tri tagoj, ne zorgu, ĉar ili estas trovitaj. Kaj al kiu apartenos ĉio plej bona en Izrael? ĉu ne al vi kaj al la tuta domo de via patro? 21 Saul respondis kaj diris: Mi estas ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej malgranda el ĉiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn? 22 Tiam Samuel prenis Saulon kaj lian junulon, kaj enkondukis ilin en la manĝoĉambron, kaj donis al ili lokon supraloke de la invititoj, kiuj estis en la nombro de ĉirkaŭ tridek homoj. 23 Kaj Samuel diris al la kuiristo: Donu tiun porcion, kiun mi donis al vi kaj pri kiu mi diris al vi, ke vi retenu ĝin ĉe vi. 24 Kaj la kuiristo prezentis femuron, kaj tion, kio estas kun ĝi, kaj metis tion antaŭ Saulon, kaj Samuel diris: Jen estas, kio restis; metu ĝin antaŭ vin kaj manĝu, ĉar ĝi estas rezervita por vi por la tempo, por kiu mi invitis la popolon. Kaj Saul manĝis kun Samuel en tiu tago. 25 Kaj ili malsupreniris de la altaĵo en la urbon, kaj Samuel parolis kun Saul sur la tegmento. 26 Kaj ili leviĝis frue; kaj kiam la matenruĝo leviĝis, Samuel vokis Saulon sur la tegmenton, kaj diris: Leviĝu, mi lasos vin for. Kaj Saul leviĝis, kaj ili eliris ambaŭ, li kaj Samuel, eksteren. 27 Kiam ili atingis la finon de la urbo, Samuel diris al Saul: Diru al la junulo, ke li iru antaŭen (kaj tiu iris antaŭen); kaj vi haltu nun, kaj mi anoncos al vi la diron de Dio.

Ĉapitro 10

1 Tiam Samuel prenis kruĉeton kun oleo kaj verŝis sur lian kapon, kaj kisis lin, kaj diris: Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel ĉefon super Sia heredaĵo. 2 Kiam vi hodiaŭ foriros de mi, vi trovos ĉe la tombo de Raĥel, en la regiono de Benjamen, en Celcaĥ, du homojn, kiuj diros al vi: Estas trovitaj la azeninoj, kiujn vi iris serĉi, kaj jen via patro ĉesis pensi pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante: Kion mi faru koncerne mian filon? 3 Kaj kiam vi foriros de tie pluen kaj venos al la kverko de Tabor, renkontos vin tie tri homoj, irantaj al Dio en Bet-Elon; unu portas tri kapridojn, la dua portas tri bulojn da pano, kaj la tria portas felsakon da vino. 4 Kaj ili salutos vin, kaj donos al vi du panojn; kaj vi prenu el iliaj manoj. 5 Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filiŝtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altaĵo, kaj antaŭ ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas. 6 Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos kune kun ili, kaj vi fariĝos alia homo. 7 Kiam plenumiĝos super vi ĉi tiuj antaŭsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, ĉar Dio estas kun vi. 8 Kaj vi iros antaŭ mi en Gilgalon; poste mi venos al vi, por fari bruloferojn, por buĉi pacoferojn. Sep tagojn atendu, ĝis mi venos al vi, kaj sciigos al vi, kion vi devas fari. 9 Kaj kiam li turnis siajn ŝultrojn, por foriri de Samuel, Dio donis al li alian koron, kaj ĉiuj tiuj antaŭsignoj plenumiĝis en tiu tago.

10 Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj li ekprofetis meze de ili. 11 Kaj kiam ĉiuj, kiuj konis lin de antaŭe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris unu al alia: Kio fariĝis kun la filo de Kiŝ? ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj? 12 Kaj unu el tie respondis kaj diris: Kiu estas ilia patro? De tio devenis la proverbo: Ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj? 13 Kaj ĉesinte profeti, li venis sur la altaĵon.

14 Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo: Kien vi iris? Kaj li respondis: Por serĉi la azeninojn; sed kiam ni vidis, ke ili ne troviĝas, ni iris al Samuel. 15 Tiam diris la onklo de Saul: Diru al mi, mi petas, kion diris al vi Samuel. 16 Kaj Saul diris al sia onklo: Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la reĝado, li ne diris al li.

17 Dume Samuel kunvenigis la popolon al la Eternulo en Micpan. 18 Kaj li diris al la Izraelidoj: Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de ĉiuj regnoj, kiuj premis vin. 19 Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el ĉiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li: Reĝon starigu super ni. Stariĝu do nun antaŭ la Eternulo laŭ viaj triboj kaj familioj. 20 Kaj Samuel alvenigis ĉiujn tribojn de Izrael; kaj la loto trafis la tribon de Benjamen. 21 Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laŭ ĝiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kiŝ. Oni serĉis lin, sed oni lin ne trovis. 22 Tiam oni demandis ankoraŭ la Eternulon: Ĉu la viro ankoraŭ venos ĉi tien? Kaj la Eternulo diris: Jen li kaŝis sin inter la vazaro. 23 Kaj oni kuris, kaj prenis lin de tie; kaj li stariĝis meze de la popolo, kaj de la ŝultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo. 24 Kaj Samuel diris al la tuta popolo: Ĉu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? ĉar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris: Vivu la reĝo!

25 Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la reĝado, kaj skribis tion en libron kaj metis antaŭ la Eternulon. Kaj Samuel foririgis la tutan popolon ĉiun al lia domo. 26 Kaj Saul ankaŭ iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektuŝis. 27 Sed la sentaŭguloj diris: Kiamaniere helpos nin ĉi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li ŝajnigis, ke li ne aŭdas.

Ĉapitro 11

1 Venis Naĥaŝ la Amonido, kaj stariĝis tendare antaŭ Jabeŝ en Gilead. Kaj ĉiuj loĝantoj de Jabeŝ diris al Naĥaŝ: Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi. 2 Sed Naĥaŝ la Amonido diris al ili: Mi faros kun la kondiĉo, ke al ĉiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon. 3 Tiam diris al li la plejaĝuloj de Jabeŝ: Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en ĉiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi. 4 Kaj venis la senditoj en Gibean de Saul kaj diris tiujn vortojn al la oreloj de la popolo, kaj la tuta popolo laŭte ekploris. 5 Sed jen Saul venas de la kampo malantaŭ la bovoj. Kaj Saul diris: Kio estas al la popolo, ke ili ploras? Kaj oni transdiris al li la vortojn de la loĝantoj de Jabeŝ. 6 Kaj la spirito de Dio penetris Saulon, kiam li aŭdis tiujn vortojn, kaj forte ekflamis lia kolero. 7 Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj en ĉiujn regionojn de Izrael, dirante: Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaŭ la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo. 8 Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil. 9 Kaj ili diris al la venintaj senditoj: Tiel diru al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead: Morgaŭ venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la loĝantoj de Jabeŝ, kaj tiuj ĝojis. 10 Kaj la loĝantoj de Jabeŝ diris: Morgaŭ ni eliros al vi, por ke vi agu kun ni, kiel plaĉos al vi. 11 En la sekvanta tago Saul dividis la popolon en tri taĉmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaŭ ol la tago fariĝis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis eĉ du kune. 12 Kaj la popolo diris al Samuel: Kiuj estas tiuj, kiuj diris: Ĉu Saul reĝos super ni? Donu tiujn homojn, ke ni ilin mortigu. 13 Sed Saul diris: Neniun oni devas mortigi en ĉi tiu tago, ĉar hodiaŭ la Eternulo faris savon al Izrael.

14 Kaj Samuel diris al la popolo: Venu, ni iru en Gilgalon, kaj ni novofestos tie la reĝecon. 15 Kaj la tuta popolo iris en Gilgalon, kaj ili reĝigis tie Saulon antaŭ la Eternulo en Gilgal, kaj buĉis tie pacoferojn antaŭ la Eternulo, kaj forte gajis tie Saul kaj ĉiuj Izraelidoj.

Ĉapitro 12

1 Tiam Samuel diris al ĉiuj Izraelidoj: Jen mi obeis vian voĉon pri ĉio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi reĝon. 2 Kaj nun jen la reĝo iras antaŭ vi, kaj mi maljuniĝis kaj griziĝis, kaj miaj filoj estas ĉi tie inter vi; mi iradis antaŭ vi de mia juneco ĝis la nuna tago. 3 Jen mi estas; parolu pri mi antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia sanktoleito: kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraŭ kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subaĉeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi. 4 Sed ili diris: Vi faris al ni nenian perfortaĵon nek maljustaĵon, kaj vi nenion prenis el ies mano. 5 Kaj li diris al ili: La Eternulo estas atestanto antaŭ vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaŭ, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris: Atestanto. 6 Tiam Samuel diris al la popolo: La Eternulo, kiu starigis Moseon kaj Aaronon, kaj kiu elkondukis viajn patrojn el la lando Egipta. 7 Nun stariĝu, kaj mi faru juĝan analizon koncerne vin antaŭ la Eternulo pri ĉiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj. 8 Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj ekloĝigis ilin sur ĉi tiu loko. 9 Sed ili forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Sisera, militestro de Ĥacor, kaj en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la reĝo de Moab, kiuj militis kontraŭ ili. 10 Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris: Ni pekis, ĉar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi. 11 Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftaĥon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj ĉirkaŭe, kaj vi restis eksterdanĝeraj. 12 Sed kiam vi vidis, ke Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, venis kontraŭ vin, vi diris al mi: Ne, reĝo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via reĝo. 13 Nun jen estas la reĝo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis reĝon super vi. 14 Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian voĉon kaj ne ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaŭ la reĝo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio. 15 Sed se vi ne obeos la voĉon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraŭ vi, kiel kontraŭ viaj patroj. 16 Eĉ nun stariĝu, kaj vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaŭ vi. 17 Ĉu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaŭ la Eternulo, petante por vi reĝon. 18 Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon. 19 Kaj la tuta popolo diris al Samuel: Preĝu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; ĉar al ĉiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraŭ malbonagon per tio, ke ni petis por ni reĝon. 20 Sed Samuel diris al la popolo: Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturniĝu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro. 21 Kaj ne forkliniĝu al la vantaĵoj, kiuj ne helpas nek savas, ĉar ili estas vantaĵo. 22 La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; ĉar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo. 23 Mi ankaŭ ne permesos al mi peki antaŭ la Eternulo, ĉesante preĝi por vi, kaj mi gvidados vin laŭ la vojo bona kaj ĝusta. 24 Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, ĉar vi vidas, kion grandan Li faris al vi. 25 Sed se vi agos malbone, tiam ambaŭ, kiel vi, tiel ankaŭ via reĝo, pereos.

Ĉapitro 13

1 Unu jaro pasis post la reĝiĝo de Saul, kaj jam du jarojn li reĝis super Izrael. 2 Kaj Saul elektis al si tri mil virojn el Izrael; du mil estis kun Saul en Miĥmaŝ kaj sur la monto Bet-El, kaj mil estis kun Jonatan en Gibea de Benjamen; la ceterajn el la popolo li foririgis ĉiun al lia tendo. 3 Kaj Jonatan venkobatis la garnizonon de la Filiŝtoj, kiu estis en Geba. Kaj tion aŭdis la Filiŝtoj; kaj Saul disblovigis per trumpeto tra la tuta lando, dirante: Aŭdu tion la Hebreoj. 4 Kaj la tuta Izrael aŭdis jenon: Saul venkobatis la garnizonon de la Filiŝtoj, kaj Izrael fariĝis malamata por la Filiŝtoj. Kaj oni kunvokis la popolon al Saul en Gilgalon.

5 Kaj la Filiŝtoj kolektiĝis, por militi kontraŭ Izrael, tridek mil ĉaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo sur la bordo de la maro. Kaj ili eliris kaj stariĝis tendare en Miĥmaŝ, oriente de Bet-Aven. 6 La Izraelidoj vidis, ke ili estas en mizero, ĉar la popolo perdis la kuraĝon, kaj la homoj kaŝis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj en putoj. 7 Hebreoj transiris ankaŭ trans Jordanon en la landon de Gad kaj en Gileadon. Sed Saul estis ankoraŭ en Gilgal, kaj la tuta popolo tremis ĉe li.

8 Kaj li atendis sep tagojn ĝis la templimo, kiun difinis Samuel, sed Samuel ne venis en Gilgalon; kaj la popolo komencis disiĝi de li. 9 Tiam Saul diris: Alportu al mi la bruloferon kaj la pacoferojn. Kaj li oferis la bruloferon. 10 Apenaŭ li finis la oferadon de la brulofero, venis Samuel. Kaj Saul eliris renkonte al li, por saluti lin. 11 Sed Samuel diris: Kion vi faris? Saul respondis: Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filiŝtoj kolektiĝis en Miĥmaŝ; 12 kaj mi diris: Nun la Filiŝtoj atakos min ĉi tie en Gilgal, kaj mi ankoraŭ ne preĝis antaŭ la Eternulo; mi detenis min, sed fine mi oferis la bruloferon. 13 Tiam Samuel diris al Saul: Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; ĉar nun la Eternulo fortikigus vian reĝadon super Izrael por eterne. 14 Sed nun via reĝado ne longe daŭros: la Eternulo elserĉis al Si viron laŭ Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, ĉar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.

15 Kaj Samuel leviĝis kaj iris de Gilgal al Gibea de Benjamen. Kaj Saul kalkulis la popolon, kiu troviĝis ĉe li, ĉirkaŭ sescent homoj. 16 Saul kaj lia filo Jonatan, kaj la popolo, kiu estis kun ili, restis en Gibea de Benjamen, kaj la Filiŝtoj staris tendare en Miĥmaŝ. 17 Kaj eliris el la tendaro de la Filiŝtoj tri taĉmentoj da ekstermantoj: unu taĉmento direktis sin laŭ la vojo al Ofra, al la lando Ŝual; 18 la dua taĉmento direktis sin laŭ la vojo al Bet-Ĥoron; kaj la tria taĉmento direktis sin laŭ la lima vojo, kiu kondukas al la valo Ceboim, al la dezerto.

19 Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forĝiston, ĉar la Filiŝtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aŭ ponardegon. 20 Kaj ĉiuj Izraelidoj devis iri al la Filiŝtoj, se iu bezonis akrigi sian plugilon aŭ sian fosilon aŭ sian hakilon aŭ sian rikoltilon. 21 Kaj la tranĉrandoj de la plugilferoj kaj de la fosiloj kaj de la tridentoj kaj de la hakiloj kaj de la pikstangoj malakriĝis. 22 Tial en la tago de la batalo ne troviĝis glavo nek ponardego en la manoj de la tuta popolo, kiu estis kun Saul kaj kun Jonatan, sed troviĝis nur ĉe Saul kaj ĉe lia filo Jonatan. 23 Dume gardistaro el la Filiŝtoj eliris al la trapasejo de Miĥmaŝ.

Ĉapitro 14

1 Unu tagon Jonatan, filo de Saul, diris al sia junulo armilportisto: Venu, ni transiru al la garnizono de la Filiŝtoj, kiu estas tie transe; sed al sia patro li tion ne diris. 2 Kaj Saul estis en la randa parto de Gibea, sub granatarbo, kiu estis en Migron; kaj da popolo estis kun li ĉirkaŭ sescent homoj. 3 Kaj Aĥija, filo de Aĥitub, frato de Ikabod, filo de Pinaĥas, filo de Eli, la pastro de la Eternulo en Ŝilo, estis portanto de la efodo; kaj la popolo ne sciis, ke Jonatan foriris. 4 Inter la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono de la Filiŝtoj, estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko; la nomo de unu estis Bocec, kaj la nomo de la dua estis Sene. 5 Unu roko elstaris norde kontraŭ Miĥmaŝ, kaj la dua sude kontraŭ Geba. 6 Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto: Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; ĉar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aŭ per malmulto. 7 Kaj lia armilportisto diris al li: Faru ĉion, kion diras al vi via koro; iru antaŭen, mi iros kun vi, kien vi volas. 8 Tiam Jonatan diris: Jen ni transiros al tiuj homoj, kaj montros nin al ili. 9 Se ili diros al ni tiel: Restu, ĝis ni atingos vin--tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili; 10 sed se ili diros tiel: Venu al ni supren--tiam ni supreniros; ĉar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno. 11 Kaj ili ambaŭ aperis antaŭ la garnizono de la Filiŝtoj, kaj la Filiŝtoj diris: Jen Hebreoj eliras el la truoj, en kiuj ili sin kaŝis. 12 Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris: Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al sia armilportisto: Sekvu min, ĉar la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Izrael. 13 Kaj Jonatan ekgrimpis per siaj manoj kaj piedoj, kaj lia armilportisto post li. Tiam ili ekfalis antaŭ Jonatan, kaj lia armilportisto mortigis ilin post li. 14 La unua mortigo, kiun faris Jonatan kaj lia armilportisto, estis ĉirkaŭ dudek homoj, sur la spaco de ĉirkaŭ duontaga plugado. 15 Tiam fariĝis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaŭ ektimis, kaj la tero ektremis, kaj ekregis tumulto, farita de Dio. 16 La gardostarantoj de Saul en Gibea de Benjamen ekvidis, ke la amaso disŝutiĝis kaj kuras en diversajn flankojn.

17 Tiam Saul diris al la homoj, kiuj estis ĉe li: Esploru kaj rigardu, kiu foriris de ni. Kaj oni esploris, kaj montriĝis, ke forestas Jonatan kaj lia armilportisto. 18 Kaj Saul diris al Aĥija: Venigu la keston de Dio; ĉar la kesto de Dio estis en tiu tago kun la Izraelidoj. 19 Kaj dum Saul parolis ankoraŭ kun la pastro, la tumulto en la tendaro de la Filiŝtoj fariĝis ankoraŭ pli granda. Kaj Saul diris al la pastro: Retiru vian manon. 20 Kaj kolektiĝis Saul kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke la glavo de ĉiu frapas lian proksimulon kaj la konfuzo estas tre granda. 21 Kaj la Hebreoj, kiuj estis kun la Filiŝtoj antaŭe kaj venis kune kun ili en tendaro ĉirkaŭen, ili ankaŭ aliĝis al la Izraelidoj, kiuj estis kun Saul kaj Jonatan. 22 Kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj sin kaŝis sur la monto de Efraim, aŭdis, ke la Filiŝtoj forkuras, kaj ili ankaŭ aliĝis kontraŭ ili batale. 23 Kaj la Eternulo helpis en tiu tago Izraelon; la batalo daŭris ĝis Bet-Aven. 24 La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed Saul ĵurligis la popolon, dirante: Malbenita estu tiu, kiu manĝos panon antaŭ la vespero, antaŭ ol mi venĝos al miaj malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon. 25 Kaj ĉiuj venis en arbaron; kaj tie estis mielo sur la tero. 26 Kiam la popolo venis en la arbaron, ili vidis, ke jen fluas la mielo; sed neniu levis sian manon al la buŝo, ĉar la popolo timis la ĵuron. 27 Sed Jonatan ne aŭdis, kiam lia patro ĵurligis la popolon; kaj li etendis la pinton de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj trempis ĝin en la mielĉelaro, kaj almetis sian manon al la buŝo, kaj liaj okuloj revigliĝis. 28 Tiam unu el la popolo ekparolis, kaj diris: Via patro ĵurligis la popolon, dirante: Malbenita estu tiu, kiu ion manĝos hodiaŭ; kaj la popolo laciĝis. 29 Tiam Jonatan diris: Mia patro malgajigis la landon; rigardu, kiel revigliĝis miaj okuloj, kiam mi gustumis iom el ĉi tiu mielo. 30 Se la popolo manĝus hodiaŭ el la militakiraĵo, kion ĝi prenis de siaj malamikoj kaj kion ĝi trovis, ĉu nun ne pligrandiĝus la venkobato kontraŭ la Filiŝtoj? 31 Kaj ili venkobatis en tiu tago la Filiŝtojn de Miĥmaŝ ĝis Ajalon; kaj la popolo forte laciĝis. 32 Kaj la popolo ĵetis sin sur la militakiraĵon; kaj ili prenis ŝafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj buĉis ilin sur la tero, kaj la popolo manĝis kune kun la sango. 33 Oni raportis al Saul, dirante: Jen la popolo pekas antaŭ la Eternulo, manĝante kun la sango. Kaj li diris: Vi faris kontraŭleĝaĵon; rulu nun al mi grandan ŝtonon. 34 Kaj Saul diris: Disiru en la popolon, kaj diru al ĝi: Ĉiu alkonduku al mi sian bovon kaj sian ŝafon, kaj buĉu ĝin ĉi tie kaj manĝu, kaj ne peku antaŭ la Eternulo, manĝante kun la sango. Kaj ĉiu el la popolo propramane alkondukis en tiu nokto sian bovon kaj buĉis tie. 35 Kaj Saul konstruis altaron al la Eternulo; tio estis la unua altaro, kiun li konstruis al la Eternulo.

36 Kaj Saul diris: Ni postkuru la Filiŝtojn en la nokto kaj ni prirabu ilin, ĝis eklumos la mateno, kaj ni neniun restigu el ili. Kaj ili diris: Faru ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj la pastro diris: Ni turnu nin ĉi tie al Dio. 37 Kaj Saul demandis Dion: Ĉu mi iru post la Filiŝtoj? ĉu Vi transdonos ilin en la manojn de la Izraelidoj? Sed Li ne respondis al li en tiu tago. 38 Tiam Saul diris: Venu ĉi tien ĉiuj estroj de la popolo; eksciu kaj vidu, en kio konsistis la peko hodiaŭ. 39 Ĉar kiel vivas la Eternulo, la helpanto de Izrael: se la kulpo estas en Jonatan, mia filo, li estos mortigita. Sed neniu el la tuta popolo respondis al li. 40 Tiam li diris al ĉiuj Izraelidoj: Vi estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul: Faru tion, kio plaĉas al vi. 41 Kaj Saul diris al la Eternulo, Dio de Izrael: Montru, kiu estas prava. Tiam estis trafitaj Jonatan kaj Saul, sed la popolo eliris senkulpa. 42 Tiam Saul diris: Lotu inter mi kaj mia filo Jonatan. Kaj trafita estis Jonatan. 43 Tiam Saul diris al Jonatan: Raportu al mi, kion vi faris. Kaj Jonatan raportis al li kaj diris: Mi gustumis per la pinto de la bastono, kiu estas en mia mano, iom da mielo: nun mi mortu. 44 Kaj Saul diris: Dio faru tiel kaj pli; Jonatan devas morti. 45 Sed la popolo diris al Saul: Ĉu devas morti Jonatan, kiu faris tiun grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, eĉ unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, ĉar kun Dio li agis hodiaŭ. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis. 46 Kaj Saul foriris de la Filiŝtoj, kaj la Filiŝtoj iris sur sian lokon.

47 Kaj Saul prenis en siajn manojn la regadon super Izrael, kaj li militis ĉirkaŭe kontraŭ ĉiuj siaj malamikoj, kontraŭ Moab kaj kontraŭ la Amonidoj kaj kontraŭ Edom kaj kontraŭ la reĝoj de Coba kaj kontraŭ la Filiŝtoj; kaj kien ajn li sin direktis, li venkobatis. 48 Li aranĝis militistaron kaj venkobatis Amalekon kaj liberigis Izraelon el la manoj de liaj rabantoj.

49 La filoj de Saul estis: Jonatan kaj Jiŝvi kaj Malki-Ŝua; kaj la nomoj de liaj du filinoj estis: la nomo de la unuenaskita estis Merab, kaj la nomo de la pli juna estis Miĥal. 50 Kaj la nomo de la edzino de Saul estis Aĥinoam, filino de Aĥimaac; kaj la nomo de lia militestro estis Abner, filo de Ner kaj onklo de Saul. 51 Kiŝ estis la patro de Saul; kaj Ner, patro de Abner, estis filo de Abiel.

52 Forta estis la milito kontraŭ la Filiŝtoj dum la tuta vivo de Saul. Kaj ĉiufoje, kiam Saul vidis ian viron fortan kaj bravan, li prenis lin al si.

Ĉapitro 15

1 Kaj Samuel diris al Saul: Min sendis la Eternulo, por sanktolei vin kiel reĝon super Lia popolo, super Izrael; aŭskultu do la voĉon de la vortoj de la Eternulo. 2 Tiel diris la Eternulo Cebaot: Mi rememoris, kion faris Amalek al Izrael, kiel li baris la vojon al li, kiam ĉi tiu iris el Egiptujo. 3 Nun iru kaj frapu Amalekon, kaj ekstermu ĉion, kion li havas; ne indulgu lin, sed mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj suĉinfanojn, bovojn kaj ŝafojn, kamelojn kaj azenojn.

4 Tiam Saul faris alvokon al la popolo, kaj li kalkulis ilin en Telaim, tie estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el Jehuda. 5 Kaj Saul venis al la urbo de Amalek kaj faris batalon ĉe la torento. 6 Kaj Saul diris al la Kenidoj: Iru, deturnu vin kaj foriĝu el inter la Amalekidoj, por ke mi ne ekstermu vin kune kun ili; vi faris ja favorkoraĵon al ĉiuj Izraelidoj, kiam ili iris el Egiptujo. Kaj la Kenidoj foriris el inter la Amalekidoj. 7 Kaj Saul venkobatis Amalekon de Ĥavila ĝis Ŝur, kiu estas antaŭ Egiptujo. 8 Kaj li kaptis Agagon, reĝon de Amalek, vivantan, sed la tutan popolon li ekstermis per glavo. 9 Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn ŝafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj ŝafidojn, kaj ĉion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed ĉion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis.

10 Tiam la Eternulo ekparolis al Samuel, dirante: 11 Mi bedaŭras, ke Mi faris Saulon reĝo; ĉar li deturnis sin de Mi, kaj Miajn vortojn li ne plenumis. Tio malĝojigis Samuelon, kaj li vokis al la Eternulo dum la tuta nokto. 12 Kaj Samuel leviĝis frue matene, por iri renkonte al Saul. Oni raportis al Samuel, ke Saul venis al Karmel, ke li tie starigis al si monumenton kaj poste turnis sin kaj foriris kaj venis en Gilgalon. 13 Kiam Samuel venis al Saul, Saul diris al li: Estu benita de la Eternulo; mi plenumis la diron de la Eternulo. 14 Sed Samuel diris: Kion do signifas tiu voĉo de ŝafoj en miaj oreloj, kaj la voĉo de bovoj, kiun mi aŭdas? 15 Kaj Saul respondis: De la Amalekidoj oni venigis ilin, ĉar la popolo indulgis la plej bonajn ŝafojn kaj bovojn, por buĉoferi ilin al la Eternulo, via Dio; la ceterajn ni ekstermis. 16 Sed Samuel diris al Saul: Permesu, mi diros al vi, kion parolis al mi la Eternulo en ĉi tiu nokto. Kaj tiu respondis al li: Diru. 17 Kaj Samuel diris: Ĉu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj tamen vi fariĝis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo sanktoleis vin reĝo super Izrael? 18 Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris: Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraŭ ili, ĝis vi tute ekstermos ilin. 19 Kial do vi ne obeis la voĉon de la Eternulo, sed direktiĝis al militakiraĵo kaj faris la malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo? 20 Kaj Saul diris al Samuel: Mi obeis la voĉon de la Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo, kaj mi venigis Agagon, reĝon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi ekstermis. 21 Kaj la popolo prenis el la militakiraĵo ŝafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitaĵo, por buĉoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal. 22 Sed Samuel diris: Ĉu bruloferoj kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj. 23 Ĉar malobeo estas kiel peko de sorĉado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malŝatis la diron de la Eternulo, Li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo. 24 Tiam Saul diris al Samuel: Mi pekis, ĉar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis ĝian voĉon. 25 Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru kun mi returne, por ke mi adorkliniĝu antaŭ la Eternulo. 26 Sed Samuel diris al Saul: Mi ne iros kun vi returne; ĉar vi malŝatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo super Izrael. 27 Kaj kiam Samuel deturnis sin por iri, li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj ĝi disŝiriĝis. 28 Tiam Samuel diris al li: La Eternulo forŝiris de vi hodiaŭ la regnon de Izrael, kaj transdonis ĝin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi. 29 Kaj la Potenculo de Izrael ne ŝanĝos Sian decidon kaj ne pentos; ĉar Li ne estas homo, ke Li pentu. 30 Kaj tiu diris: Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaŭ la plejaĝuloj de mia popolo kaj antaŭ Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorkliniĝu antaŭ la Eternulo, via Dio. 31 Tiam Samuel reiris post Saul, kaj Saul adorkliniĝis antaŭ la Eternulo.

32 Kaj Samuel diris: Alkonduku al mi Agagon, reĝon de Amalek; kaj venis al li Agag en katenoj, kaj Agag diris: Ho, alproksimiĝas la maldolĉeco de la morto. 33 Kaj Samuel diris: Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino fariĝos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaŭ la Eternulo en Gilgal.

34 Kaj Samuel foriris en la direkto al Rama, kaj Saul iris al sia domo en Gibea de Saul. 35 Kaj Samuel ne plu vidis Saulon ĝis la tago de sia morto; tamen Samuel funebris pri Saul; kaj la Eternulo bedaŭris, ke Li faris Saulon reĝo super Izrael.

Ĉapitro 16

1 Kaj la Eternulo diris al Samuel: Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jiŝaj la Bet-Leĥemano, ĉar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi reĝon. 2 Kaj Samuel diris: Kiel mi iros? Saul aŭdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris: Prenu kun vi bovidinon, kaj diru: Mi venis, por fari buĉoferon al la Eternulo. 3 Kaj invitu Jiŝajon al la ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi. 4 Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet-Leĥemon. Kun timo iris al li renkonte la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris: Ĉu en paco vi venas? 5 Kaj li respondis: En paco; mi venis, por buĉoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la buĉofero. Kaj li sanktigis Jiŝajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero. 6 Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon, kaj diris: Jen antaŭ la Eternulo estas Lia sanktoleito. 7 Sed la Eternulo diris al Samuel: Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, ĉar Mi malŝatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo: ĉar homo vidas tion, kio estas antaŭ la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron. 8 Tiam Jiŝaj vokis Abinadabon, kaj pasigis lin antaŭ Samuel; sed ĉi tiu diris: Ankaŭ ĉi tiun la Eternulo ne elektis. 9 Kaj Jiŝaj pasigis Ŝaman; sed Samuel diris: Ankaŭ ĉi tiun la Eternulo ne elektis. 10 Tiel Jiŝaj pasigis siajn sep filojn antaŭ Samuel; sed Samuel diris al Jiŝaj: La Eternulo ne elektis ĉi tiujn. 11 Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Ĉu tio estas jam ĉiuj knaboj? Kaj ĉi tiu diris: Restas ankoraŭ la plej juna, li paŝtas nun la ŝafojn. Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Sendu, kaj venigu lin, ĉar ni ne sidiĝos al la tablo, antaŭ ol li venos ĉi tien. 12 Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis ruĝa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris: Leviĝu, sanktoleu lin, ĉar tio estas li. 13 Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel leviĝis kaj iris en Raman.

14 Kaj la spirito de la Eternulo foriĝis de Saul, kaj ekturmentis lin spirito malbona, sendita de la Eternulo. 15 Kaj la servantoj de Saul diris al li: Jen malbona spirito, sendita de Dio, turmentas vin; 16 tial nia sinjoro diru al siaj servantoj, ke ili elserĉu homon, kiu povoscias ludi harpon: kaj kiam atakos vin la malbona spirito, sendita de Dio, li ekludos per sia mano, kaj tiam fariĝos al vi bone. 17 Kaj Saul diris al siaj servantoj: Elserĉu al mi homon, kiu bone ludas, kaj venigu lin al mi. 18 Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris: Ĉe Jiŝaj la Bet- Leĥemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li. 19 Kaj Saul sendis senditojn al Jiŝaj, kaj dirigis: Sendu al mi vian filon David, kiu estas ĉe la ŝafoj. 20 Tiam Jiŝaj prenis azenon, ŝarĝitan per pano, kaj felsakon kun vino, kaj unu kapridon, kaj li sendis tion per sia filo David al Saul. 21 Kaj David venis al Saul, kaj ekservis antaŭ li; kaj ĉi tiu tre ekamis lin, kaj li fariĝis lia armilportisto. 22 Kaj Saul sendis al Jiŝaj, por diri: Mi petas, David restu ĉe mi, ĉar li plaĉas al mi. 23 Kaj ĉiufoje, kiam la spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, David prenadis la harpon kaj ludadis per sia mano; tiam al Saul fariĝadis pli facile kaj bone, kaj la malbona spirito foriĝadis de li.

Ĉapitro 17

1 La Filiŝtoj kolektis siajn militistarojn por milito, kaj kuniĝis apud Soĥo de Jehuda, kaj stariĝis tendare inter Soĥo kaj Azeka, en Efes-Damim. 2 Kaj Saul kaj la viroj de Izrael kolektiĝis, kaj stariĝis tendare en la valo de Ela, kaj pretigis sin por batalo kontraŭ la Filiŝtoj. 3 La Filiŝtoj staris sur la monto unuflanke, kaj la Izraelidoj staris sur la monto duaflanke, kaj la valo estis inter ili. 4 Kaj eliris grandegulo el la tendaroj de la Filiŝtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlarĝo. 5 Kaj kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis vestita, kaj la pezo de la kiraso estis kvin mil sikloj da kupro. 6 Kaj kupraj armaĵetoj estis sur liaj piedoj, kaj kupra ŝildo sur liaj ŝultroj. 7 La tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto, kaj la fero de lia lanco havis la pezon de sescent sikloj da fero; kaj antaŭ li iris ŝildoportisto. 8 Kaj li stariĝis, kaj ekkriis al la taĉmentoj de Izrael, kaj diris al ili: Por kio vi eliris batale? ĉu mi ne estas Filiŝto, kaj vi sklavoj de Saul? elektu inter vi viron, kaj li malsupreniru al mi. 9 Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj; sed se mi lin venkos kaj batos, tiam vi estos niaj sklavoj kaj vi servos al ni. 10 Kaj la Filiŝto diris: Mi hontigos hodiaŭ la taĉmentojn de Izrael; donu al mi viron, ke ni ambaŭ interbatalu. 11 Kiam Saul kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis la vortojn de tiu Filiŝto, ili eksentis teruron kaj tre ektimis.

12 Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Leĥem de Jehuda, kies nomo estis Jiŝaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la tempo de Saul estis jam maljuna, profundaĝa inter la viroj. 13 La tri plej maljunaj filoj de Jiŝaj iris, sekvante Saulon, en la militon; la nomoj de liaj tri filoj, kiuj iris en la militon, estis: Eliab, la unuenaskito, kaj la dua post li Abinadab, kaj la tria Ŝama. 14 David estis la plej juna; kaj la tri plej maljunaj iris post Saul. 15 Sed David venadis al Saul kaj reiradis de li, por paŝti la ŝafojn de sia patro en Bet-Leĥem. 16 La Filiŝto eliradis matene kaj vespere, kaj stariĝadis dum kvardek tagoj.

17 Kaj Jiŝaj diris al sia filo David: Prenu por viaj fratoj ĉi tiun efon da rostitaj grajnoj kaj ĉi tiujn dek panojn, kaj kuru en la tendaron al viaj fratoj; 18 kaj ĉi tiujn dek fromaĝojn alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision. 19 Kaj Saul kaj ili kaj ĉiuj viroj de Izrael estis en la valo de Ela, militante kontraŭ la Filiŝtoj. 20 Kaj David leviĝis frue matene, lasis la ŝafojn al la gardisto, prenis la portotaĵon kaj iris, kiel ordonis al li Jiŝaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin aranĝi kaj oni trumpetis por batalo. 21 Kaj aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj, fronton kontraŭ fronto. 22 David lasis la vazojn, kiujn li portis, ĉe la gardisto de ilaroj, kuris al la fronto, kaj demandis pri la farto de siaj fratoj. 23 Dum li parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filiŝto estis lia nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filiŝtoj kaj komencis paroli kiel antaŭe; kaj David tion aŭdis. 24 Kaj ĉiuj Izraelidoj, ekvidinte tiun viron, forkuris de li kaj tre timis. 25 Kaj la Izraelidoj diris: Ĉu vi vidis tiun viron, kiu tiel sin levas? por moki Izraelon li sin levas; kiu lin venkobatos, tiun la reĝo riĉigos per granda riĉeco, kaj sian filinon li donos al li, kaj la domon de lia patro li faros libera en Izrael. 26 Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li: Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filiŝton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? ĉar kiu estas tiu necirkumcidita Filiŝto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio? 27 Kaj la popolo diris al li kiel antaŭe: Tio estos farita al la homo, kiu venkobatos lin. 28 Kiam lia plej maljuna frato Eliab aŭdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraŭ David, kaj li diris: Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan ŝafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon. 29 Tiam David diris: Kion do mi nun faris? ĉu mi venis sen bezono? 30 Kaj li deturnis sin de li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antaŭe; kaj la homoj respondis al li kiel la unuan fojon. 31 Kiam oni aŭdis la vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj ĉi tiu venigis lin. 32 Kaj David diris al Saul: Neniu perdu la kuraĝon pro li: via sklavo iros kaj batalos kontraŭ tiu Filiŝto. 33 Sed Saul diris al David: Vi ne povas iri kontraŭ tiun Filiŝton, por batali kontraŭ li; ĉar vi estas knabo, kaj li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj. 34 Tiam David diris al Saul: Via sklavo estis ĉe sia patro paŝtanto de ŝafoj; kaj venadis leono aŭ urso kaj forportadis ŝafon el la ŝafaro; 35 tiam mi kuradis post tiu, batadis ĝin, kaj savadis el ĝia buŝo; se ĝi stariĝis kontraŭ mi, mi kaptis ĝin je la makzelo, batis kaj mortigis ĝin. 36 Kiel la leonon, tiel ankaŭ la urson via sklavo venkobatis; ankaŭ kun ĉi tiu necirkumcidita Filiŝto estos la sama afero, kiel kun ĉiu el tiuj, ĉar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio. 37 Kaj David diris: La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, savos min kontraŭ ĉi tiu Filiŝto. Tiam Saul diris al David: Iru, kaj la Eternulo estu kun vi. 38 Kaj Saul vestis Davidon per siaj vestoj, kaj metis kupran kaskon sur lian kapon, kaj vestis lin per kiraso. 39 Kaj David zonis lian glavon supre de siaj vestoj, kaj provis iri, ĉar li ne kutimis; sed David diris al Saul: Mi ne povas iri en ĉi tio, ĉar mi ne kutimis. Kaj David demetis tion de si. 40 Kaj li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn ŝtonojn el la torento, kaj metis ilin en la paŝtistan vazon, kiun li havis, kaj en la saketon, kaj kun la ĵetilo en la mano li iris al la Filiŝto. 41 Kaj la Filiŝto eliris kaj komencis alproksimiĝi al David, kaj lia ŝildoportisto iris antaŭ li. 42 Kiam la Filiŝto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malŝatis lin, ĉar li estis knabo, ruĝvanga kaj belaspekta. 43 Kaj la Filiŝto diris al David: Ĉu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? Kaj la Filiŝto malbenis Davidon per siaj dioj. 44 Kaj la Filiŝto diris al David: Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la kampo. 45 Sed David diris al la Filiŝto: Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris. 46 Hodiaŭ la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaŭ la kadavrojn de la Filiŝtaj taĉmentoj al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion. 47 Kaj ekscios ĉi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, ĉar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn. 48 Kaj kiam la Filiŝto leviĝis kaj ekiris, por alproksimiĝi al David, tiam David rapide ekkuris al la fronto kontraŭ la Filiŝton. 49 Kaj David etendis sian manon al la vazo, kaj prenis el tie ŝtonon, ĵetis per la ĵetilo kaj trafis la Filiŝton en lian frunton, kaj la ŝtono penetris en lian frunton, kaj li falis kun la vizaĝo sur la teron. 50 Tiamaniere David venkis la Filiŝton per la ĵetilo kaj per la ŝtono, kaj batis la Filiŝton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la mano de David. 51 David alkuris, stariĝis super la Filiŝto, prenis lian glavon, elprenis ĝin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per ĝi lian kapon. Kiam la Filiŝtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris. 52 Tiam leviĝis la viroj de Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filiŝtojn ĝis la eniro en la valon kaj ĝis la pordego de Ekron. Kaj falis la mortigitoj el la Filiŝtoj sur la vojo al Ŝaaraim, ĝis Gat kaj ĝis Ekron. 53 Kaj la Izraelidoj revenis de la kurado post la Filiŝtoj kaj disrabis ilian tendaron. 54 Kaj David prenis la kapon de la Filiŝto, kaj alportis ĝin en Jerusalemon, kaj liajn armilojn li metis en sian tendon.

55 Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraŭ la Filiŝton, li diris al Abner, la militestro: Kies filo estas ĉi tiu junulo, Abner? Kaj Abner respondis: Mi ĵuras per via animo, ho reĝo, ke mi ne scias. 56 Kaj la reĝo diris: Demandu, kies filo estas ĉi tiu junulo. 57 Kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, Abner prenis lin kaj venigis lin antaŭ Saulon, kaj la kapo de la Filiŝto estis en lia mano. 58 Kaj Saul diris al li: Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis: Filo de via sklavo Jiŝaj, la Bet-Leĥemano.

Ĉapitro 18

1 Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon. 2 Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro. 3 Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon. 4 Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon. 5 Kaj David iradis ĉien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio plaĉis al la tuta popolo kaj ankaŭ al la servantoj de Saul.

6 Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, eliris la virinoj el ĉiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la reĝo Saul, kun tamburinoj, ĝojkrioj, kaj cimbaloj. 7 Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al la aliaj, kaj diris:

     Saul frapis milojn,
     Kaj David dekmilojn.

8 Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne plaĉis al li, kaj li diris: Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun mankas al li ankoraŭ nur la reĝeco. 9 De tiu tago kaj plue Saul malamike rigardadis Davidon.

10 En la morgaŭa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis per sia mano, kiel ĉiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco. 11 Kaj Saul ĵetis la lancon, kaj pensis: Mi alpikos Davidon al la muro. Sed David forturnis sin de li du fojojn. 12 Tiam Saul ektimis Davidon, ĉar la Eternulo estis kun li, kaj de Saul Li Sin forturnis. 13 Kaj Saul forigis lin de si kaj faris lin milestro, kaj li iradis kaj venadis antaŭ la popolo. 14 Kaj David estis prudenta en ĉiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li. 15 Kaj Saul vidis, ke li agas tre prudente, kaj li timis lin. 16 Sed la tuta Izrael kaj Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis kaj venadis antaŭ ili.

17 Kaj Saul diris al David: Jen estas mia pliaĝa filino Merab, mi donos ŝin al vi kiel edzinon; nur estu al mi kuraĝa kaj konduku la militojn de la Eternulo. Ĉar Saul pensis: Mia mano lin ne tuŝu, sed li pereu de la manoj de la Filiŝtoj. 18 Sed David diris al Saul: Kiu mi estas, kaj kia estas la vivo de la familio de mia patro en Izrael, ke mi fariĝu bofilo de la reĝo? 19 Tamen, kiam venis la tempo, ke Merab, la filino de Saul, estu donata al David, ŝi estis fordonita kiel edzino al Adriel, la Meĥolatano. 20 Dume Miĥal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj oni diris tion al Saul, kaj la afero plaĉis al li. 21 Kaj Saul pensis: Mi donos ŝin al li, por ke ŝi fariĝu por li falilo, kaj por ke trafu lin la manoj de la Filiŝtoj. Kaj Saul diris al David: Per la dua filino fariĝu nun mia bofilo. 22 Kaj Saul ordonis al siaj servantoj: Parolu al David sekrete, kaj diru: Jen la reĝo vin favoras, kaj ĉiuj liaj servantoj vin amas; boparenciĝu do nun kun la reĝo. 23 Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris: Ĉu vi opinias, ke estas afero facila boparenciĝi kun la reĝo? mi estas ja homo malriĉa kaj ne eminenta. 24 Kaj la servantoj de Saul raportis al li, dirante: Tiajn vortojn diris David. 25 Tiam Saul diris: Tiamaniere diru al David: La reĝo ne deziras alian edziĝan donacon krom cent prepucioj de Filiŝtoj, por venĝi al la malamikoj de la reĝo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filiŝtoj. 26 Kaj liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David plaĉis la afero, ke li boparenciĝos kun la reĝo. Kaj antaŭ ol venis la destinita tempo, 27 David leviĝis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filiŝtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la reĝo, por boparenciĝi kun la reĝo. Kaj Saul donis al li sian filinon Miĥal kiel edzinon. 28 Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Miĥal, la filino de Saul, lin amas. 29 Tiam Saul ankoraŭ pli ektimis Davidon, kaj Saul fariĝis malamiko de David por ĉiam.

30 La estroj de la Filiŝtoj eliradis, kaj ĉiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol ĉiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo fariĝis tre glora.

Ĉapitro 19

1 Saul diris al sia filo Jonatan kaj al ĉiuj siaj servantoj, ke ili mortigu Davidon. 2 Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante: Mia patro Saul intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaŭ matene: iru en sekretan lokon kaj kaŝu vin. 3 Kaj mi eliros kaj stariĝos apud mia patro sur tiu kampo, kie vi estos, kaj mi parolos pri vi al mia patro; kaj kiam mi vidos, kiel la afero staras, mi diros al vi. 4 Kaj Jonatan parolis pri David bonon al sia patro Saul, kaj diris al li: La reĝo ne peku kontraŭ sia sklavo David, ĉar li ne pekis kontraŭ vi kaj ĉar liaj agoj estas tre bonaj por vi; 5 li riskis sian vivon kaj mortigis la Filiŝton, kaj la Eternulo faris grandan savon al la tuta Izrael; vi tion vidis, kaj vi ĝojis; kial do vi volas peki kontraŭ senkulpa sango kaj mortigi Davidon senkaŭze? 6 Kaj Saul aŭskultis la voĉon de Jonatan, kaj Saul ĵuris: Mi ĵuras per la Eternulo, li ne mortos. 7 Tiam Jonatan alvokis Davidon, kaj Jonatan rakontis al li ĉion ĉi tion; kaj Jonatan alkondukis Davidon al Saul, ke li estu antaŭ ĉi tiu kiel antaŭe.

8 Komenciĝis denove milito; kaj David eliris kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj, kaj frapis ilin per granda frapo, kaj ili forkuris de li. 9 Sed la malbona spirito, sendita de la Eternulo, denove venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj lia lanco estis en lia mano kaj David ludis per la mano. 10 Kaj Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro; sed David forsaltis de Saul, kaj la lanco enpikiĝis en la muron, kaj David forkuris kaj saviĝis en tiu nokto. 11 Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraŭ li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Miĥal jene: Se vi ne savos vian animon en ĉi tiu nokto, vi morgaŭ estos mortigita. 12 Kaj Miĥal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj saviĝis. 13 Poste Miĥal prenis doman dion, metis ĝin sur la liton, ĉirkaŭ ĝian kapon ŝi metis tapiŝon el kapra felo, kaj kovris ĝin per vesto. 14 Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, ŝi diris: Li estas malsana. 15 Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili: Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin. 16 La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj ĉirkaŭ ĝia kapo estas tapiŝo el kapra felo. 17 Kaj Saul diris al Miĥal: Kial vi tiel trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li saviĝu? Kaj Miĥal diris al Saul: Li diris al mi: Foririgu min, ĉar alie mi vin mortigos.

18 Dume David forkuris kaj saviĝis, kaj venis al Samuel en Raman, kaj rakontis al li ĉion, kion faris al li Saul. Kaj li kaj Samuel iris kaj restis en Najot. 19 Kaj oni raportis al Saul, dirante: Jen David estas nun en Najot, en la regiono de Rama. 20 Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj ili ankaŭ ekprofetis. 21 Kiam oni tion raportis al Saul, li sendis aliajn senditojn; sed ankaŭ ili ekprofetis. Kaj Saul plue sendis triajn senditojn, sed ankaŭ ili ekprofetis. 22 Tiam li mem iris en Raman, kaj venis al la granda puto, kiu estas en Seĥu, kaj demandis: Kie estas Samuel kaj David? Kaj oni respondis: En Najot, en la regiono de Rama. 23 Kaj li iris tien, en Najoton en la Rama regiono; sed tiam ankaŭ sur lin venis la spirito de Dio, kaj li iris ĉiam profetante, ĝis li venis en Najoton en la Rama regiono. 24 Kaj li ankaŭ demetis siajn vestojn, kaj li ankaŭ profetis antaŭ Samuel, kaj li kuŝis senveste dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Tial oni diras: Ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj?

Ĉapitro 20

1 Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj diris al Jonatan: Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio estas mia peko antaŭ via patro, ke li volas forpreni mian animon? 2 Sed tiu diris al li: Tio certe ne fariĝos, vi ne mortos; mia patro faras nenian aferon grandan aŭ malgrandan, ne sciigante tion al mi; kial do mia patro kaŝus antaŭ mi ĉi tiun aferon? tio ne fariĝos. 3 Tiam David plue ĵuris kaj diris: Via patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si: Jonatan ne devas scii ĉi tion, por ke li ne afliktiĝu; vere, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas nur unu paŝo. 4 Kaj Jonatan diris al David: Kion ajn via animo diros, tion mi faros por vi. 5 Tiam David diris al Jonatan: Jen morgaŭ estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la reĝo ĉe la tagmanĝo; permesu, ke mi foriru kaj kaŝu min sur la kampo ĝis vespero de la tria tago. 6 Se via patro demandos pri mi, tiam diru: David forte petis min, ke li kuru al sia urbo Bet-Leĥem, ĉar tie estas ĉiujara oferado de la tuta familio. 7 Se li diros: Bone, tiam estos paco al via sklavo; sed se li ekkoleros, tiam sciu, ke malbono jam estas decidita de li. 8 Faru do favorkoraĵon al via sklavo, ĉar vi akceptis vian sklavon kun vi en interligon antaŭ la Eternulo; kaj se mi havas sur mi ian kulpon, tiam mortigu min vi; sed por kio vi venigus min al via patro? 9 Sed Jonatan diris: Neniam tio fariĝu al vi, ke mi scius, ke mia patro decidis malbonon kontraŭ vi, kaj mi ne sciigus tion al vi. 10 Kaj David diris al Jonatan: Kiu diros al mi, se via patro donos al vi respondon kruelan? 11 Jonatan diris al David: Venu, ni eliros sur la kampon. Kaj ambaŭ eliris sur la kampon.

12 Tiam Jonatan diris al David: La Eternulo, Dio de Izrael, se mi esploros mian patron ĝis postmorgaŭ, kaj konvinkiĝos, ke li estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkaŝos al viaj oreloj-- 13 tiam la Eternulo punu kaj repunu Jonatanon. Sed se al mia patro plaĉos io malbona kontraŭ vi, tion mi ankaŭ malkaŝos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin, ke vi iru en paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun mia patro. 14 Kaj se mi ankoraŭ vivos, ĉu vi ne agos kun mi favorkore, ke mi ne mortu? 15 Kaj vian favorkorecon ne fortiru de mia domo eterne, eĉ ne tiam, kiam la Eternulo ekstermos ĉiujn malamikojn de David de sur la tero. 16 Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David. 17 Kaj Jonatan plue ĵuris al David pri sia amo al li, ĉar li amis lin kiel sian animon. 18 Kaj Jonatan diris al li: Morgaŭ estos komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, ĉar oni rimarkos vian sidlokon. 19 En la tria tago rapidu kaj venu al la loko, kie vi kaŝis vin dum la labora tago, kaj vi sidos apud la ŝtono Ezel. 20 Kaj mi pafos preter ĝin tri sagojn, kvazaŭ pafante al celo. 21 Kaj poste mi sendos junulon, dirante: Iru, trovu la sagojn. Se mi diros al la junulo: Jen la sagoj estas antaŭ vi, prenu ilin kaj venu--tiam estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la Eternulo. 22 Sed se mi tiel diros al la junulo: Jen la sagoj estas post vi malproksime--tiam foriru, ĉar la Eternulo vin forsendas. 23 Kaj koncerne tion, kion parolis inter ni mi kaj vi, la Eternulo estu inter mi kaj vi por ĉiam.

24 Tiam David kaŝis sin sur la kampo. Kaj kiam estis la monatkomenco, la reĝo sidiĝis al tagmanĝo; 25 kaj kiam la reĝo sidiĝis sur sia loko, kiel ĉiufoje, sur la sidloko apud la muro, Jonatan leviĝis, kaj Abner sidiĝis apud Saul, kaj la loko de David restis neokupita. 26 Sed Saul diris nenion en tiu tago, ĉar li pensis: Io okazis al li, verŝajne li estas malpura, li ne puriĝis. 27 Estis la dua tago de la monatkomenco, kaj la loko de David restis neokupita. Tiam Saul diris al sia filo Jonatan: Kial la filo de Jiŝaj ne venis hieraŭ nek hodiaŭ al la tagmanĝo? 28 Kaj Jonatan respondis al Saul: David forte petis min, ke li iru Bet-Leĥemon, 29 kaj li diris: Forliberigu min, ĉar ni havas en la urbo familian oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie; tial nun, se vi estas favora al mi, permesu, ke mi rapidu tien kaj ke mi vidu miajn fratojn. Tial li ne venis al la tablo de la reĝo. 30 Tiam ekflamis la kolero de Saul kontraŭ Jonatan, kaj li diris al li: Ho, filo de obstina virino! ĉu mi ne scias, ke vi elektis al vi la filon de Jiŝaj, por via malhonoro kaj por la malhonoro de via patrino? 31 Ĉar tiel longe, kiel la filo de Jiŝaj vivos sur la tero, ne fortikiĝos vi nek via regno. Nun sendu, kaj venigu lin al mi, ĉar li meritas la morton. 32 Sed Jonatan respondis al sia patro Saul kaj diris al li: Pro kio oni mortigu lin? kion li faris? 33 Tiam Saul ĵetis sur lin la lancon, por frapi lin. Tiam Jonatan komprenis, ke ĉe lia patro ĝi estas afero decidita, mortigi Davidon. 34 Kaj Jonatan en forta kolero levis sin de ĉe la tablo; kaj li nenion manĝis en tiu dua tago de la monatkomenco; ĉar li malĝojis pro David, ke lia patro tiel insultis lin.

35 En la sekvanta mateno Jonatan eliris sur la kampon en la tempo interkonsentita kun David, kaj malgranda knabo estis kun li. 36 Kaj li diris al sia knabo: Kuru, trovu la sagojn, kiujn mi pafas. La knabo kuris, kaj li pafĵetis la sagon malproksime trans lin. 37 Kiam la knabo venis al la loko, kien Jonatan pafĵetis la sagon, Jonatan ekkriis al la junulo, dirante: La sago kuŝas ja post vi malproksime. 38 Kaj Jonatan kriis al la knabo: Tuj, rapidu, ne staru. Kaj la knabo de Jonatan kolektis la sagojn kaj venis al sia sinjoro. 39 Kaj la knabo nenion sciis; nur Jonatan kaj David sciis la aferon. 40 Jonatan fordonis siajn armilojn al la knabo, kiu estis ĉe li, kaj diris al li: Iru, portu en la urbon. 41 Kiam la knabo foriris, David leviĝis de la suda flanko, ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ kune, sed David pli. 42 Kaj Jonatan diris al David: Iru en paco, kiel ni ĵuris ambaŭ per la nomo de la Eternulo, dirante: La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li leviĝis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon.

Ĉapitro 21

1 Kaj David venis en Nobon al la pastro Aĥimeleĥ, kaj Aĥimeleĥ time eliris renkonte al David, kaj diris al li: Kial vi estas sola kaj neniu estas kun vi? 2 Kaj David respondis al la pastro Aĥimeleĥ: La reĝo ion komisiis al mi, kaj diris al mi: Neniu ion sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun mi komisiis al vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian kaj tian. 3 Nun kion vi havas sub la mano? donu en mian manon kvin panojn, aŭ tion, kio troviĝos. 4 Kaj la pastro respondis al David kaj diris: Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas nur pano sankta, se la junuloj nur detenis sin de virinoj. 5 Tiam David respondis al la pastro kaj diris al li: Virinoj estas for de ni de hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, de la momento, kiam mi eliris, kaj la apartenaĵoj de la junuloj estas sanktaj; se la vojo estas malsankta, ĝi ankoraŭ hodiaŭ sanktiĝos per la apartenaĵoj. 6 Tiam la pastro donis al li la sanktaĵon, ĉar ne estis tie pano krom la panoj de propono, kiuj estis forprenitaj de antaŭ la Eternulo, por meti varman panon post la formeto de tiuj. 7 Tie unu el la servantoj de Saul estis enŝlosita en tiu tago antaŭ la Eternulo; lia nomo estis Doeg la Edomido, la ĉefa el la paŝtistoj de Saul. 8 Kaj David diris al Aĥimeleĥ: Ĉu vi ne havas sub via mano lancon aŭ glavon? ĉar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi, ĉar la afero de la reĝo estis urĝa. 9 Tiam la pastro diris: La glavo de Goljat, la Filiŝto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen ĝi estas, envolvita en vesto, malantaŭ la efodo. Se vi volas preni ĝin al vi, prenu, ĉar ne haviĝas alia krom ĉi tiu. Kaj David diris: Ne ekzistas simila al ĝi, donu ĝin al mi.

10 Kaj David leviĝis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis al Aĥiŝ, reĝo de Gat. 11 Kaj la servantoj de Aĥiŝ diris al li: Tio estas ja David, reĝo de la lando! pri li oni ja kantis, dancante, kaj dirante:

     Saul frapis milojn,
     Kaj David dekmilojn!

12 David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis Aĥiŝon, la reĝon de Gat. 13 Tial li ŝanĝis sian aspekton antaŭ iliaj okuloj, furiozis inter iliaj manoj, desegnis sur la pordoj de la pordego, kaj fluigis salivon sur sian barbon. 14 Tiam Aĥiŝ diris al siaj servantoj: Vi vidas ja, ke ĉi tiu homo estas freneza; kial do vi venigis lin al mi? 15 Ĉu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis ĉi tiun, ke li faru frenezaĵojn antaŭ mi? ĉu tia povas eniri en mian domon?

Ĉapitro 22

1 Kaj David foriris de tie, kaj saviĝis en la kaverno Adulam. Kiam tion aŭdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien. 2 Kaj kolektiĝis al li ĉiuj viroj premataj, ŝulduloj, afliktitoj, kaj li fariĝis ilia estro; ili estis kun li ĉirkaŭ kvarcent viroj.

3 Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la reĝo de Moab: Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti ĉe vi, ĝis mi ekscios, kion faros al mi Dio. 4 Kaj li alkondukis ilin al la reĝo de Moab, kaj ili restis ĉe li la tutan tempon, kiun David estis en la fortikaĵo. 5 Sed la profeto Gad diris al David: Ne restu en la fortikaĵo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron Ĥeret.

6 Saul aŭdis, ke aperis David kaj la viroj, kiuj estis kun li. Saul tiam sidis en Gibea sub la tamarisko sur la altaĵo, kaj lia lanco estis en lia mano, kaj ĉiuj liaj servantoj staris apud li. 7 Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li: Aŭskultu, idoj de Benjamen: ĉu al ĉiuj el vi la filo de Jiŝaj donos kampojn kaj vinberĝardenojn? ĉu vin ĉiujn li faros milestroj kaj centestroj? 8 ĉar vi ĉiuj faris konspiron kontraŭ mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris interligon kun la filo de Jiŝaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraŭ mi, por fari insidon, kiel nun. 9 Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris: Mi vidis, ke la filo de Jiŝaj venis en Nobon al Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub. 10 Kaj ĉi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li manĝaĵon, kaj ankaŭ la glavon de la Filiŝto Goljat li donis al li. 11 Tiam la reĝo sendis voki la pastron Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn, kiuj estis en Nob, kaj ili ĉiuj venis al la reĝo. 12 Kaj Saul diris: Aŭskultu, filo de Aĥitub! Kaj ĉi tiu respondis: Jen mi estas, mia sinjoro. 13 Kaj Saul diris al li: Kial vi faris konspiron kontraŭ mi, vi kaj la filo de Jiŝaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li leviĝu kontraŭ mi inside, kiel nun? 14 Kaj Aĥimeleĥ respondis al la reĝo kaj diris: Kiu do el ĉiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David, kiu estas bofilo de la reĝo kaj fervore vin obeas kaj estas estimata en via domo? 15 ĉu hodiaŭ mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la reĝo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; ĉar via sklavo sciis pri ĉio ĉi tio nenion malgrandan nek grandan. 16 Sed la reĝo diris: Vi devas morti, Aĥimeleĥ, vi kaj la tuta domo de via patro. 17 Kaj la reĝo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li: Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo, ĉar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de la reĝo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo. 18 Tiam la reĝo diris al Doeg: Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn. 19 Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis per la akraĵo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj suĉinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj ŝafojn, ĉion per la akraĵo de la glavo. 20 Sed forsaviĝis unu filo de Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub; lia nomo estis Ebjatar; li forkuris al David. 21 Kaj Ebjatar rakontis al David, ke Saul mortigis la pastrojn de la Eternulo. 22 Tiam David diris al Ebjatar: Mi sciis en tiu tago, kiam tie estis Doeg la Edomido, ke li certe raportos al Saul; mi estas kulpa pri ĉiuj animoj de via patrodomo. 23 Restu ĉe mi, ne timu; ĉar kiu serĉos mian animon, tiu serĉos ankaŭ vian animon; sed vi estos gardata ĉe mi.

Ĉapitro 23

1 Oni raportis al David la sciigon: Jen la Filiŝtoj militas kontraŭ Keila kaj prirabas la draŝejojn. 2 Tiam David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kaj frapu tiujn Filiŝtojn? Kaj la Eternulo diris al David: Iru kaj frapu la Filiŝtojn, kaj savu Keilan. 3 Sed la viroj de David diris al li: Jen ĉi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la taĉmentoj de la Filiŝtoj? 4 Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante: Leviĝu, iru al Keila, ĉar Mi transdonos la Filiŝtojn en viajn manojn. 5 Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la loĝantojn de Keila.

6 Kiam Ebjatar, filo de Aĥimeleĥ, forkuris al David en Keilan, li kunportis kun si efodon. 7 Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris: Dio transdonis lin en mian manon, ĉar li estas enŝlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn. 8 Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por sieĝi Davidon kaj liajn virojn. 9 Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la pastro Ebjatar: Donu la efodon. 10 Kaj David diris: Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo aŭdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi. 11 Ĉu transdonos min la loĝantoj de Keila en lian manon? ĉu venos ĉi tien Saul, kiel aŭdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris: Li venos. 12 Kaj David diris: Ĉu la loĝantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris: Ili transdonos. 13 Tiam leviĝis David kun siaj viroj, ĉirkaŭ sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David foriĝis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri.

14 Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul ĉiam serĉis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon. 15 David vidis, ke Saul eliris, por serĉi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetaĵoj. 16 Kaj leviĝis Jonatan, filo de Saul, kaj iris al David en la arbetaĵojn, kaj kuraĝigis lin per la nomo de Dio, 17 kaj diris al li: Ne timu, ĉar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi reĝos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj eĉ mia patro Saul tion bone scias. 18 Kaj ili ambaŭ faris interligon antaŭ la Eternulo; kaj David restis en la arbetaĵaro, kaj Jonatan iris al sia domo. 19 Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris: David sin kaŝas ĉe ni en nealirebla loko, inter arbetaĵoj, sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas sude de la dezerto; 20 kaj nun laŭ la tuta deziro de via koro, ho reĝo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la reĝo. 21 Kaj Saul diris: La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min. 22 Iru, mi petas, informiĝu ankoraŭ, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie paŝas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; ĉar oni diris al mi, ke li estas tre ruza. 23 Kaj rigardu kaj eksciu ĉiujn kaŝejojn, kie li sin kaŝas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li troviĝas en la lando, mi serĉos lin en ĉiuj milejoj de Jehuda. 24 Ili leviĝis kaj iris en Zifon antaŭ Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenaĵo sude de la dezerto. 25 Kiam Saul kun siaj homoj iris, por serĉi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul aŭdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon. 26 Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin. 27 Sed venis sendito al Saul, kaj diris: Rapide iru, ĉar la Filiŝtoj atakis la landon. 28 Tiam Saul ĉesis postkuri Davidon, kaj iris kontraŭ la Filiŝtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disiĝo. 29 Kaj David leviĝis de tie, kaj ekloĝis sur nealirebla loko de En-Gedi.

Ĉapitro 24

1 Kiam Saul revenis de sia iro kontraŭ la Filiŝtoj, oni raportis al li, dirante: Jen David estas en la dezerto En-Gedi. 2 Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj iris serĉi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj. 3 Kaj li venis al la baraĵoj de la ŝafoj ĉe la vojo; tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno. 4 Tiam la homoj de David diris al li: Jen estas la tago, pri kiu la Eternulo diris al vi: Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn manojn, por ke vi faru al li tion, kio plaĉos al vi. Sed David leviĝis, kaj nerimarkite detranĉis anguleton de la vesto de Saul. 5 Tamen post tio la koro de David ekbatis en li pro tio, ke li detranĉis la vestanguleton de Saul. 6 Kaj li diris al siaj homoj: La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraŭ lin; li estas ja sanktoleito de la Eternulo. 7 Kaj David repuŝis siajn homojn per la vortoj, kaj ne permesis al ili leviĝi kontraŭ Saulon. Kaj Saul leviĝis el la kaverno kaj iris sur la vojon. 8 Post tio leviĝis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene: Mia sinjoro, ho reĝo! Saul ekrigardis malantaŭen, kaj tiam David klinis sian vizaĝon al la tero kaj adorkliniĝis. 9 Kaj David diris al Saul: Kial vi aŭskultas la vortojn de homoj, kiuj diras: Jen David serĉas malbonon kontraŭ vi? 10 Jen hodiaŭ viaj okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaŭ en mian manon en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris: Mi ne etendos mian manon kontraŭ mian sinjoron, ĉar li estas sanktoleito de la Eternulo. 11 Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detranĉis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraŭ vi; sed vi postkuras mian animon, por preni ĝin. 12 La Eternulo juĝu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo venĝu al vi pro mi; sed mia mano ne estos sur vi. 13 Kiel diras antikva proverbo: De malpiuloj eliras malpiaĵo; sed mia mano ne estos sur vi. 14 Post kiu eliris la reĝo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon. 15 La Eternulo estu juĝanto kaj juĝu inter mi kaj vi, kaj Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min kontraŭ via mano. 16 Kaj kiam David finis la paroladon de tiuj vortoj al Saul, Saul diris: Ĉu tio estas via voĉo, mia filo David? Kaj Saul levis sian voĉon kaj ekploris. 17 Kaj li diris al David: Vi estas pli justa ol mi; ĉar vi repagis al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono. 18 Kaj hodiaŭ vi montris al mi, kiel vi agis bone kun mi; ĉar la Eternulo transdonis min en vian manon, kaj vi ne mortigis min. 19 Kiam homo trovas sian malamikon, ĉu li forliberigas lin en bona maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi hodiaŭ faris al mi. 20 Kaj jen nun mi eksciis, ke vi fariĝos reĝo, kaj fortikiĝos en via mano la regno de Izrael. 21 Ĵuru do al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi kaj vi ne malaperigos mian nomon el la domo de mia patro. 22 Kaj David ĵuris al Saul. Tiam Saul foriris al sia domo, kaj David kun siaj homoj iris en la rifuĝejon.

Ĉapitro 25

1 Samuel mortis; kaj kolektiĝis ĉiuj Izraelidoj, kaj priploris lin kaj enterigis lin en lia domo en Rama. Kaj David leviĝis, kaj foriris en la dezerton Paran.

2 Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo estis tre potenca, li havis tri mil ŝafojn kaj mil kaprojn. Tiam oni estis tondanta liajn ŝafojn en Karmel. 3 La nomo de tiu viro estis Nabal, kaj la nomo de lia edzino estis Abigail. La virino estis prudenta kaj belaspekta; sed la viro estis malmola kaj malbona en siaj agoj, kaj li estis Kalebido. 4 Kiam David aŭdis en la dezerto, ke Nabal tondas siajn ŝafojn, 5 tiam David sendis dek junulojn, kaj David diris al la junuloj: Iru Karmelon, kaj venu al Nabal kaj salutu lin en mia nomo, 6 kaj diru: Feliĉon al vi! paco estu al vi, paco al via domo, kaj paco al ĉio, kio apartenas al vi. 7 Mi aŭdis, ke oni tondas al vi la ŝafojn. Nu, viaj paŝtistoj estis kun ni, kaj ni ne ofendis ilin, kaj nenio perdiĝis ĉe ili dum la tuta tempo, kiun ili estis en Karmel. 8 Demandu viajn junulojn, kaj ili diros al vi; tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli, ke ni venis al festa tago; donu afable, kion trovos via mano, al viaj sklavoj kaj al via filo David. 9 Kaj la servantoj de David iris, kaj diris al Nabal ĉiujn tiujn vortojn en la nomo de David, kaj haltis. 10 Sed Nabal respondis al la servantoj de David, dirante: Kiu estas David? kaj kiu estas la filo de Jiŝaj? nun estas multe da tiaj servantoj, kiuj foriĝis de siaj sinjoroj. 11 Ĉu mi prenu mian panon kaj mian akvon, kaj mian viandon, kiun mi buĉigis por miaj tondantoj, kaj mi donu tion al homoj, pri kiuj mi ne scias, de kie ili estas? 12 Kaj la servantoj de David ekiris returne sian vojon, kaj revenis kaj raportis al li ĉiujn tiujn vortojn. 13 Tiam David diris al siaj homoj: Zonu ĉiu sian glavon! Kaj ili zonis ĉiu sian glavon, kaj ankaŭ David zonis sian glavon; kaj iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent restis ĉe la armilaro. 14 Sed al Abigail, edzino de Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante: Jen David sendis senditojn el la dezerto, por deziri feliĉon al nia sinjoro, sed li forofendis ilin; 15 kaj tiuj homoj estis tre bonaj por ni, kaj ili ne ofendis nin, kaj nenio perdiĝis ĉe ni dum la tuta tempo, kiun ni iradis kun ili, estante sur la kampo; 16 muro ili estis por ni kiel en la nokto, tiel en la tago, la tutan tempon, kiun ni estis kun ili, paŝtante la ŝafojn; 17 tial nun pripensu kaj rigardu, kion vi devas fari, ĉar decidita estas malbono kontraŭ nia sinjoro kaj kontraŭ lia tuta domo; kaj li estas ja malhumila homo, oni ne povas paroli kun li. 18 Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn ŝafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis ĉion sur azenojn. 19 Kaj ŝi diris al siaj servantoj: Iru antaŭ mi, jen mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal ŝi nenion diris. 20 Dum ŝi estis rajdanta sur la azeno kaj malleviĝanta al la bazo de la monto, jen David kun siaj homoj malleviĝas renkonte al ŝi, kaj ŝi renkontiĝis kun ili. 21 Dume David estis dirinta: Nur vane mi gardis la apartenaĵon de tiu homo en la dezerto, ke nenio perdiĝis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono; 22 tiel Dio faru al la malamikoj de David kaj pli: el ĉio, kio apartenas al li, mi restigos ĝis la morgaŭa mateniĝo neniun virseksulon. 23 Kiam Abigail ekvidis Davidon, ŝi rapide deiris de la azeno, kaj ĵetis sin antaŭ David vizaĝaltere kaj adorkliniĝis ĝis la tero. 24 Kaj ŝi ĵetis sin antaŭ liajn piedojn, kaj diris: Sur mi, mia sinjoro, estas la krimo; permesu, ke via sklavino parolu al viaj oreloj, kaj aŭskultu la vortojn de via sklavino. 25 Mia sinjoro ne atentu tiun malvirtan viron Nabal, ĉar kia estas lia nomo, tia li mem estas: Nabal estas lia nomo, kaj malsaĝecon li havas en si; kaj mi, via sklavino, ne vidis la servantojn de mia sinjoro, kiujn vi sendis. 26 Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro. 27 Kaj jen ĉi tiu benaĵo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; ĝi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron. 28 Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, ĉar la Eternulo aranĝos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata ĉe vi. 29 Se leviĝis homo, por vin persekuti kaj serĉi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas ĉirkaŭbarita per ĉirkaŭbaro de vivo ĉe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forĵetita kvazaŭ per ĵetilo. 30 Kiam la Eternulo faros al mia sinjoro ĉion bonan, kiun Li promesis, kaj faros vin estro super Izrael, 31 tiam ĉi tio ne estu por vi puŝiĝilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi verŝos sangon senkaŭze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon. 32 Tiam David diris al Abigail: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaŭ al mi renkonte. 33 Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaŭ de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano. 34 Sed kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, kiu malhelpis min fari al vi malbonon: se vi ne rapidus kaj ne venus al mi renkonte, ĝis la mateniĝo restus ĉe Nabal neniu virseksulo. 35 Kaj David prenis el ŝia mano tion, kion ŝi alportis al li, kaj li diris al ŝi: Iru pace al via domo; vidu, mi aŭskultis vian voĉon kaj honoris vian vizaĝon. 36 Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de reĝo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed ŝi diris al li nenion malgrandan nek grandan ĝis la mateniĝo. 37 Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidiĝis en li lia koro, kaj li fariĝis kiel ŝtono. 38 Post dek tagoj la Eternulo frapis Nabalon, kaj li mortis. 39 Kiam David aŭdis, ke Nabal mortis, li diris: Benata estu la Eternulo, kiu juĝe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni ŝin al si kiel edzinon. 40 Kaj venis la servantoj de David al Abigail en Karmelon, kaj diris al ŝi jene: David sendis nin al vi, por preni vin al li kiel edzinon. 41 Tiam ŝi leviĝis, kaj kliniĝis kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj diris: Jen via sklavino estas servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de mia sinjoro. 42 Kaj Abigail rapide leviĝis kaj ekrajdis sur azeno, kaj ŝiaj kvin servantinoj ekiris post ŝi, kaj ŝi sekvis la senditojn de David kaj fariĝis lia edzino. 43 Ankaŭ Aĥinoamon el Jizreel David prenis, kaj ili ambaŭ fariĝis liaj edzinoj. 44 Sed Saul fordonis sian filinon Miĥal, edzinon de David, al Palti, filo de Laiŝ, el Galim.

Ĉapitro 26

1 Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris: David ja kaŝas sin sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto. 2 Tiam Saul leviĝis kaj ekiris al la dezerto Zif, kaj kun li estis tri mil viroj elektitaj el Izrael, por serĉi Davidon en la dezerto Zif. 3 Kaj Saul starigis sian tendaron sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto, apud la vojo. Kaj David estis en la dezerto, kaj vidis, ke Saul venis en la dezerton, por lin serĉi. 4 Kaj David sendis esplorrigardantojn, kaj konvinkiĝis, ke Saul efektive venis. 5 Tiam David leviĝis, kaj venis al la loko, kie staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kuŝis Saul, kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kuŝis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo ĉirkaŭ li. 6 Kaj David ekparolis kaj diris al Aĥimeleĥ la Ĥetido, kaj al Abiŝaj, filo de Ceruja, frato de Joab, jene: Kiu iros kun mi al Saul en la tendaron? Kaj Abiŝaj diris: Mi iros kun vi. 7 Kaj David kaj Abiŝaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kuŝas kaj dormas en la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo kuŝas ĉirkaŭe. 8 Tiam Abiŝaj diris al David: Dio transdonis hodiaŭ vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li. 9 Sed David diris al Abiŝaj: Ne pereigu lin; ĉar kiu povas senpune etendi sian manon kontraŭ la sanktoleiton de la Eternulo? 10 Kaj David diris: Mi ĵuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aŭ venos lia tago kaj li mortos, aŭ li iros en militon kaj pereos. 11 La Eternulo gardu min, ke mi ne etendu mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo! nun prenu la lancon, kiu estas apud lia kaploko, kaj la vazon kun la akvo, kaj ni foriru. 12 Kaj David prenis la lancon kaj la vazon kun la akvo de la kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu vidis, neniu rimarkis, kaj neniu vekiĝis, sed ĉiuj dormis; ĉar dormego venanta de la Eternulo falis sur ilin. 13 Kaj David transiris sur la alian flankon, kaj stariĝis sur la supro de la monto, malproksime, tiel ke granda interspaco estis inter ili. 14 Kaj David ekkriis al la popolo, kaj al Abner, filo de Ner, jene: Ĉu vi ne respondos, Abner? Kaj Abner respondis kaj diris: Kiu vi estas, kiu krias kontraŭ la reĝo? 15 Tiam David diris al Abner: Ĉu vi ne estas viro? kaj kiu estas egala al vi en Izrael? kial do vi ne gardis vian sinjoron, la reĝon? ĉar venis unu el la popolo, por pereigi la reĝon, vian sinjoron. 16 Ne bona estas tio, kion vi faris. Kiel vivas la Eternulo, vi meritas la morton pro tio, ke vi ne gardis vian sinjoron, la sanktoleiton de la Eternulo. Nun rigardu, kie estas la lanco de la reĝo, kaj la vazo kun la akvo, kiu estis apud lia kaploko. 17 Tiam Saul rekonis la voĉon de David, kaj diris: Ĉu tio estas via voĉo, mia filo David? Kaj David diris: Ĝi estas mia voĉo, mia sinjoro, ho reĝo. 18 Kaj li diris plue: Kial mia sinjoro persekutas sian sklavon? kion mi faris? kaj kia malbono estas en mia mano? 19 Nun mia sinjoro la reĝo volu aŭskulti la vortojn de sia sklavo: se la Eternulo incitas vin kontraŭ mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaŭ la Eternulo; ĉar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredaĵo de la Eternulo, kaj ili diras: Iru, servu al aliaj dioj. 20 Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la vizaĝo de la Eternulo; la reĝo de Izrael eliris ja, por serĉi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj. 21 Tiam Saul diris: Mi pekis; revenu, mia filo David, ĉar mi ne plu faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara antaŭ viaj okuloj hodiaŭ. Jen mi agis malsaĝe kaj tre multe eraris. 22 Kaj David respondis kaj diris: Jen estas la lanco de la reĝo; unu el la servantoj venu kaj prenu ĝin; 23 kaj la Eternulo repagu al ĉiu laŭ lia justeco kaj fideleco. La Eternulo transdonis vin hodiaŭ en miajn manojn, sed mi ne volis etendi mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo. 24 Jen, kiel via animo havis hodiaŭ grandan valoron en miaj okuloj, tiel mia animo havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li savu min de ĉia mizero. 25 Kaj Saul diris al David: Benata vi estu, mia filo David; vi faros vian faron, kaj vi venkos. Kaj David iris sian vojon, kaj Saul reiris al sia loko.

Ĉapitro 27

1 Tamen David diris al si mem: Mi povas enfali iun tagon en la manon de Saul; estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru en la landon de la Filiŝtoj, por ke Saul ĉesu serĉi min plu en la regionoj de Izrael, kaj por ke mi saviĝu kontraŭ lia mano. 2 Kaj David leviĝis kaj transiris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, al Aĥiŝ, filo de Maoĥ, reĝo de Gat. 3 Kaj David ekloĝis ĉe Aĥiŝ en Gat, li kaj liaj viroj, ĉiu kun sia domo, David kun siaj du edzinoj, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino. 4 Kiam oni raportis al Saul, ke David forkuris en Gaton, li ne plu serĉis lin.

5 Kaj David diris al Aĥiŝ: Se mi akiris vian favoron, oni donu al mi, mi petas, lokon en unu el la urboj de la kamparo, por ke mi ekloĝu tie; por kio via sklavo loĝu en via reĝa urbo kune kun vi? 6 Kaj Aĥiŝ donis al li en tiu tago Ciklagon; pro tio Ciklag fariĝis apartenaĵo de la reĝoj de Judujo ĝis nun.

7 La nombro de la tagoj, kiujn David traloĝis en la regiono de la Filiŝtoj, estis unu jaro kaj kvar monatoj. 8 Kaj David kun siaj viroj iris kaj atakis la Geŝuridojn kaj Gezeridojn kaj Amalekidojn, ĉar ili loĝis en tiu lando de antikva tempo ĝis Ŝur kaj ĝis la lando Egipta. 9 Kiam David venkobatis la landon, li lasis la vivon nek al viroj nek al virinoj, sed prenis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj kamelojn kaj vestojn, kaj reiris kaj venis al Aĥiŝ. 10 Kiam Aĥiŝ demandis: Ĉu vi ne faris hodiaŭ atakon? David respondis: Sur la sudan regionon de Jehuda, sur la sudan regionon de la Jeraĥmeelidoj, kaj sur la sudan regionon de la Kenidoj. 11 Nek viron nek virinon David lasis veni viva en Gaton, dirante: Ili ne parolu kontraŭ ni, dirante, ke tiel agis David. Kaj tia estis lia maniero de agado dum la tuta tempo, kiun li loĝis en la regiono de la Filiŝtoj. 12 Kaj Aĥiŝ fidis Davidon, dirante: Li faris sin abomeninda antaŭ sia popolo Izrael, kaj tial li estos mia sklavo por ĉiam.

Ĉapitro 28

1 Okazis en tiu tempo, ke la Filiŝtoj kolektis sian militistaron, por militi kontraŭ Izrael. Kaj Aĥiŝ diris al David: Sciu, ke vi iros kun mi en la militon, vi kaj viaj viroj. 2 Kaj David diris al Aĥiŝ: Tial vi ekscios, kion faros via sklavo. Kaj Aĥiŝ diris al David: Mi faros vin por ĉiam mia kapogardisto.

3 Dume Samuel mortis, kaj ĉiuj Izraelidoj lin priploris, kaj enterigis lin en Rama, en lia urbo. Kaj Saul estis eksterminta el la lando ĉiujn sorĉistojn kaj aŭguristojn. 4 Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis, kaj venis kaj stariĝis tendare en Ŝunem, tiam Saul kolektis ĉiujn Izraelidojn, kaj ili stariĝis tendare en Gilboa. 5 Kiam Saul ekvidis la tendaron de la Filiŝtoj, li ektimis, kaj lia koro forte ektremis. 6 Kaj Saul petis konsilon ĉe la Eternulo, sed la Eternulo ne respondis al li per sonĝoj, nek per la signoj de lumo, nek per profetoj. 7 Tiam Saul diris al siaj servantoj: Elserĉu al mi virinon, kiu povoscias aŭguri, por ke mi iru al ŝi kaj ricevu de ŝi informojn. Kaj liaj servantoj diris: Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias aŭguri. 8 Tiam Saul ŝanĝis siajn vestojn, metis sur sin aliajn vestojn, kaj iris kune kun du viroj, kaj ili venis al la virino nokte. Kaj li diris: Aŭguru al mi, mi petas, per via aŭgura povoscio, kaj elvoku al mi tiun, pri kiu mi diros al vi. 9 Sed la virino diris al li: Vi scias ja, kion faris Saul, kiu ekstermis la sorĉistojn kaj la aŭguristojn el la lando; kial do vi volas retkapti mian animon, por pereigi min? 10 Tiam Saul ĵuris al ŝi per la Eternulo, dirante: Kiel vivas la Eternulo, ne trafos vin puno pro ĉi tiu afero. 11 Kaj la virino diris: Kiun mi elvoku al vi? Kaj li diris: Samuelon elvoku al mi. 12 Kiam la virino ekvidis Samuelon, ŝi ekkriis per laŭta voĉo; kaj la virino diris al Saul: Kial vi min trompis? vi estas ja Saul. 13 Sed la reĝo diris al ŝi: Ne timu; kion vi vidis? Kaj la virino diris al Saul: Iun dian mi vidis leviĝantan el la tero. 14 Kaj li diris al ŝi: Kia estas lia aspekto? Kaj ŝi diris: Leviĝas viro maljuna, kaj li estas vestita per pastra tuniko. Tiam Saul komprenis, ke tio estas Samuel; kaj li klinis sin kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj faris adorsaluton. 15 Tiam Samuel diris al Saul: Kial vi maltrankviligis min, elvokante min supren? Kaj Saul respondis: Mi estas en tre premita stato; la Filiŝtoj militas kontraŭ mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per sonĝoj; tial mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari. 16 Sed Samuel diris: Kial do vi demandas min, se la Eternulo forturnis Sin de vi kaj transiris al via konkuranto? 17 Kaj la Eternulo faros al li, kion Li diris per mi; kaj la Eternulo elŝiros la regnon el viaj manoj kaj donos ĝin al via proksimulo David. 18 Ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo kaj ne plenumis Lian flaman koleron kontraŭ Amalek, tial ĉi tion faris hodiaŭ la Eternulo al vi; 19 kaj la Eternulo transdonos kune kun vi ankaŭ Izraelon en la manojn de la Filiŝtoj; kaj morgaŭ vi kaj viaj filoj estos kun mi; ankaŭ la tendaron de Izrael la Eternulo transdonos en la manojn de la Filiŝtoj. 20 Tiam Saul tuj falis laŭ sia tuta longeco sur la teron, ĉar li tre ektimis pro la vortoj de Samuel; ankaŭ forton li ne havis en si, ĉar li nenion manĝis la tutan tagon kaj la tutan nokton. 21 Kiam la virino aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, ŝi diris al li: Jen via sklavino obeis vian voĉon, kaj mi metis en danĝeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al mi; 22 nun mi petas, aŭskultu ankaŭ vi la voĉon de via sklavino, kaj mi metos antaŭ vin pecon da pano, kaj vi manĝu, por ke vi havu forton, kiam vi iros la vojon. 23 Sed li rifuzis, kaj diris: Mi ne manĝos. Sed kiam insistis super li liaj servantoj kaj ankaŭ la virino, li obeis ilian voĉon, leviĝis de la tero, kaj sidiĝis sur lito. 24 La virino havis en la domo grasigitan bovidon; ŝi rapide ĝin buĉis, kaj ŝi prenis farunon, knedis ĝin, kaj bakis el ĝi macojn. 25 Kaj ŝi alportis tion antaŭ Saulon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ili manĝis; kaj en la sama nokto ili leviĝis kaj foriris.

Ĉapitro 29

1 Dume la Filiŝtoj kolektis sian tutan militistaron en Afek; kaj la Izraelidoj staris tendare apud la fonto, kiu estas en Jizreel. 2 La estroj de la Filiŝtoj preterpasis kun siaj centoj kaj miloj, kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun Aĥiŝ. 3 Kaj la estroj de la Filiŝtoj diris: Por kio estas ĉi tiuj Hebreoj? Sed Aĥiŝ respondis al la estroj de la Filiŝtoj: Tio estas ja David, servanto de Saul, reĝo de Izrael; li estis kun mi kelkan tempon aŭ eĉ jarojn, kaj mi trovis en li nenion de post la tago de la defalo ĝis nun. 4 Sed ekkoleris kontraŭ li la estroj de la Filiŝtoj, kaj la estroj de la Filiŝtoj diris al li: Reirigu tiun viron, kaj li revenu sur sian lokon, kiun vi destinis por li, sed li ne iru kun ni en la batalon kaj ne fariĝu nia kontraŭulo dum la batalo; ĉar per kio ĉi tiu povus favorigi al si sian sinjoron, se ne per la kapoj de niaj viroj? 5 Ĉu tio ne estas ja tiu David, pri kiu oni kantis en la dancrondoj jene:

     Saul frapis milojn,
     Kaj David dekmilojn?

6 Tiam Aĥiŝ alvokis Davidon, kaj diris al li: Kiel vivas la Eternulo, vi estas honesta, kaj plaĉas al mi via agado kun mi en la tendaro; mi ne trovis en vi malbonon de post la tago de via veno al mi ĝis hodiaŭ; sed al la estroj vi ne plaĉas. 7 Reiru do nun kaj iru en paco, por ke vi ne faru ion ne plaĉan al la estroj de la Filiŝtoj. 8 Sed David diris al Aĥiŝ: Kion mi faris, kaj kion vi trovis en via sklavo de post la tago, kiam mi stariĝis antaŭ vi, ĝis nun, ke mi ne iru kaj ne batalu kontraŭ la malamikoj de mia sinjoro la reĝo? 9 Kaj Aĥiŝ respondis kaj diris al David: Mi scias, ke vi estas bona antaŭ miaj okuloj, kiel anĝelo de Dio; sed la estroj de la Filiŝtoj diras: Li ne iru kun ni en la batalon. 10 Leviĝu do frue matene kun la servantoj de via sinjoro, kiuj venis kun vi; leviĝu frue matene kaj, kiam vi havos lumon, foriru. 11 Kaj David, li mem kaj liaj viroj, leviĝis frue, por iri matene, por reveni en la landon de la Filiŝtoj; kaj la Filiŝtoj direktis sin al Jizreel.

Ĉapitro 30

1 Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon, venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj ĝin per fajro. 2 Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj ĝis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon. 3 Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke ĝi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon. 4 Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian voĉon kaj ekploris, ĝis ili jam ne havis forton por plori. 5 La du edzinoj de David ankaŭ estis prenitaj en malliberecon, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino. 6 Kaj al David estis tre malfacile, ĉar la popolo intencis ŝtonmortigi lin, ĉar tre koleris la tuta popolo, ĉiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio.

7 Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Aĥimeleĥ: Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David. 8 Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante: Ĉu mi postkuru tiun amason, kaj ĉu mi ĝin kaptos? Kaj Li diris al li: Postkuru, ĉar vi kaptos kaj vi savos. 9 Kaj David iris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la torento Besor, kaj la postrestintoj haltis. 10 Kaj postkuris David kun kvarcent viroj; haltis ducent viroj, kiuj estis tro lacaj, por transiri la torenton Besor. 11 Kaj ili trovis iun Egipton sur la kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis al li panon, kaj li manĝis, kaj oni trinkigis al li akvon. 12 Kaj oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li manĝis, kaj revenis al li lia spirito, ĉar antaŭ tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne manĝis panon kaj ne trinkis akvon. 13 Kaj David diris al li: Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li respondis: Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, ĉar mi malsaniĝis antaŭ tri tagoj. 14 Ni atakis la sudan regionon de la Keretidoj kaj la regionon de Jehuda kaj la sudan regionon de Kaleb, kaj Ciklagon ni forbruligis per fajro. 15 Tiam David diris al li: Ĉu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis: Ĵuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso. 16 Kaj li alkondukis lin; kaj jen ili, disĵetitaj sur la tuta landpeco, manĝas kaj trinkas kaj festenas pro la tuta granda militakiro, kiun ili prenis el la lando Filiŝta kaj el la lando Juda. 17 Kaj David batis ilin de la mateno ĝis la morgaŭa vespero; kaj neniu el ili sin savis, krom kvarcent junaj viroj, kiuj ekrajdis sur la kameloj kaj forkuris. 18 Kaj David savis ĉion, kion prenis la Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David savis. 19 Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el ĉio, kion ili prenis al si: ĉion David reprenis. 20 Kaj David prenis ĉiujn ŝafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaŭ si, kaj oni diris: Tio estas la militakiro de David. 21 Kaj David venis al la ducent viroj, kiuj pro laceco ne povis sekvi Davidon kaj estis restigitaj ĉe la torento Besor. Kaj ili eliris renkonte al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li. Kaj David aliris al tiuj homoj kaj afable salutis ilin. 22 Tiam kelkaj malbonaj kaj sentaŭgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris: Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni reprenis; nur al ĉiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu kaj iru. 23 Sed David diris: Ne agu tiel, miaj fratoj, kun tio, kion donis al ni la Eternulo, kiu konservis nin, kaj transdonis en niajn manojn la amason, kiu atakis nin. 24 Kaj kiu aŭskultos vin en tiu afero? ĉar la parto de tiu, kiu iris en la batalon, devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis ĉe la ĉararo; egale devas esti dividite. 25 Tiel estis de post tiu tago; kaj li starigis tion kiel leĝon kaj moron en Izrael ĝis nun.

26 Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro al la Judaj plejaĝuloj, al siaj amikoj, dirante: Jen akceptu donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo; 27 al tiuj, kiuj estis en Bet-El, kaj al tiuj, kiuj estis en la suda Ramot, kaj al tiuj, kiuj estis en Jatir, 28 kaj al tiuj, kiuj estis en Aroer, kaj al tiuj, kiuj estis en Sifmot, kaj al tiuj, kiuj estis en Eŝtemoa, 29 kaj al tiuj, kiuj estis en Raĥal, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Jeraĥmeelidoj, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Kenidoj, 30 kaj al tiuj, kiuj estis en Ĥorma, kaj al tiuj, kiuj estis en Kor-Aŝan, kaj al tiuj, kiuj estis en Ataĥ, 31 kaj al tiuj, kiuj estis en Ĥebron, kaj en ĉiuj lokoj, en kiuj estis vaginta David kun siaj viroj.

Ĉapitro 31

1 Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa. 2 Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul. 3 La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj. 4 Tiam Saul diris al sia armilportisto: Eltiru vian glavon kaj trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin. 5 Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li. 6 Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj ĉiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li. 7 Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj ekloĝis en ili.

8 En la sekvanta tago venis la Filiŝtoj, por senvestigi la mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn sur la monto Gilboa. 9 Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen, por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la popolo. 10 Kaj ili metis liajn armilojn en la templon de Aŝtar, kaj lian korpon ili pendigis sur la muro de Bet-Ŝan. 11 Kiam la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead aŭdis pri tio, kion faris la Filiŝtoj al Saul, 12 tiam ĉiuj kuraĝuloj leviĝis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-Ŝan, kaj venis en Jabeŝon kaj forbruligis ilin tie. 13 Kaj ili prenis iliajn ostojn kaj enterigis sub la tamarisko en Jabeŝ, kaj ili fastis dum sep tagoj.