SAMUEL

LIBRO DUA

Ĉapitro 1

1 Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj, 2 okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li ĵetis sin sur la teron kaj adorkliniĝis. 3 Kaj David diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu diris al li: El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min. 4 Kaj David diris al li: Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj mortis, kaj ke ankaŭ Saul kaj lia filo Jonatan mortis. 5 Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li: Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan? 6 Kaj la junulo raportanta al li diris: Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la ĉaroj kaj rajdantoj atingas lin. 7 Kaj li ekrigardis malantaŭen, kaj ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris: Jen mi estas. 8 Kaj li diris al mi: Kiu vi estas? Kaj mi diris al li: Mi estas Amalekido. 9 Kaj li diris al mi: Stariĝu, mi petas, super mi, kaj mortigu min, ĉar kaptis min agonio; ĉar mia animo ĝis nun ankoraŭ estas en mi. 10 Tiam mi stariĝis super li kaj mortigis lin, ĉar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro ĉi tien. 11 Tiam David kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin, ankaŭ ĉiuj homoj, kiuj estis kun li. 12 Kaj ili funebris kaj ploris kaj fastis ĝis la vespero, pro Saul, kaj pro Jonatan, lia filo, kaj pro la popolo de la Eternulo, kaj pro la domo de Izrael, ke ili falis de glavo. 13 Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li: De kie vi estas? Kaj tiu respondis: Mi estas filo de fremdulo Amalekido. 14 Tiam David diris al li: Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo? 15 Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris: Alproksimiĝu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis. 16 Kaj David diris al li: Via sango estu sur via kapo; ĉar via buŝo atestas kontraŭ vi per tio, ke vi diris: Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo. 17 Kaj David eldiris la sekvantan funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo Jonatan 18 (kaj li ordonis instrui al la Judoj la uzadon de pafarko, kiel estas skribite en la libro de la Justulo):

19 La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altaĵoj!
     Kiel falis la herooj!
20 Ne sciigu en Gat,
     Ne anoncu sur la stratoj de Aŝkelon;
     Por ke ne ĝoju la filinoj de la Filiŝtoj,
     Por ke ne ĝojkriu la filinoj de la necirkumciditoj.
21 Montoj en Gilboa,
     Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj;
     Ĉar tie estas malhonorita la ŝildo de herooj,
     La ŝildo de Saul, kvazaŭ li ne estus oleita per sankta oleo.
22 Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj,
     La pafarko de Jonatan neniam venis returne,
     Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.
23 Saul kaj Jonatan, amindaj kaj ĉarmaj ĉe sia vivo,
     Eĉ ĉe sia morto ne disiĝis;
     Pli rapidaj ili estis ol agloj,
     Pli fortaj ol leonoj.
24 Filinoj de Izrael, ploru pri Saul,
     Kiu vestis vin per purpuro kun ornamaĵoj,
     Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.
25 Kiel falis herooj meze de la batalo!
     Mortigita estas Jonatan sur viaj altaĵoj.
26 Mi malĝojas pro vi, mia frato Jonatan;
     Vi estis al mi tre kara;
     Via amo estis al mi pli kara,
     Ol la amo de virinoj.
27 Kiel falis herooj,
     Kaj pereis batalaj armiloj!

Ĉapitro 2

1 Post tio David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li: Eniru. Kaj David diris: Kien mi eniru? Kaj Li respondis: En Ĥebronon. 2 Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino. 3 Ankaŭ siajn virojn, kiuj estis kun li, David alkondukis, ĉiun kun lia domo; kaj ili ekloĝis en la urboj de Ĥebron. 4 Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel reĝon super la domo de Jehuda.

Kiam oni sciigis al David, ke la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead enterigis Saulon, 5 David sendis senditojn al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kaj dirigis al ili: Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke vi faris tiun favorkoraĵon al via sinjoro, al Saul, kaj enterigis lin; 6 nun la Eternulo faru al vi favorkoraĵon kaj justaĵon; kaj mi ankaŭ repagos al vi tiun bonaĵon, kiun vi faris; 7 nun fortiĝu viaj manoj, kaj estu kuraĝaj; ĉar mortis via sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel reĝon super ili.

8 Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Iŝ-Boŝeton, filon de Saul, kaj transkondukis lin en Maĥanaimon, 9 kaj starigis lin kiel reĝon super Gilead kaj super la Aŝuridoj kaj super Jizreel kaj super Efraim kaj super Benjamen kaj super la tuta Izrael. 10 Iŝ-Boŝet, filo de Saul, havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li fariĝis reĝo de Izrael, kaj du jarojn li reĝis. Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon. 11 La daŭro de la tempo, dum kiu David estis reĝo en Ĥebron super la domo de Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.

12 Kaj Abner, filo de Ner, kun la servantoj de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, eliris el Maĥanaim en Gibeonon. 13 Kaj Joab, filo de Ceruja, kun la servantoj de David, eliris kaj renkontiĝis kun ili ĉe la akvejo de Gibeon; kaj sidiĝis unuj ĉe unu flanko de la akvejo, kaj la aliaj ĉe la dua flanko de la akvejo. 14 Kaj Abner diris al Joab: La junuloj leviĝu, kaj amuziĝu antaŭ ni. Kaj Joab diris: Ili leviĝu. 15 Kaj leviĝis kaj eliris dek du de la flanko de Benjamen kaj de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, kaj dek du el la servantoj de David. 16 Kaj ili kaptis ĉiu la kapon de sia kontraŭulo kaj enpikis sian glavon en la flankon de sia kontraŭulo, kaj ili falis kune. Tial oni donis al tiu loko la nomon Kampo de la Fortuloj en Gibeon. 17 Kaj fariĝis tre kruela batalo en tiu tago; kaj frapitaj estis Abner kaj la Izraelidoj antaŭ la servantoj de David. 18 Kaj tie estis tri filoj de Ceruja: Joab kaj Abiŝaj kaj Asahel; Asahel estis rapidpieda kiel gazelo sur la kampo. 19 Kaj Asahel postkuris Abneron, kaj, ne flankiĝante dekstren nek maldekstren, sekvis Abneron. 20 Abner turniĝis malantaŭen, kaj diris: Ĉu vi estas Asahel? Kaj tiu respondis: Mi. 21 Tiam Abner diris al li: Flankeniĝu dekstren aŭ maldekstren, kaj kaptu al vi unu el la junuloj, kaj prenu al vi liajn armilojn. Sed Asahel ne volis cedi de li. 22 Abner denove diris al Asahel: Forcedu de mi; por kio mi batu vin sur la teron? kaj kiel mi poste montros mian vizaĝon al via frato Joab? 23 Sed tiu ne volis foriĝi. Tiam Abner ekbatis lin per la malantaŭa fino de la lanco en la ventron tiel, ke la lanco eliris tra lia malantaŭa parto; kaj li tie falis, kaj mortis sur la sama loko. Kaj ĉiu, kiu venis al la loko, kie Asahel falis kaj mortis, haltis. 24 Kaj Joab kaj Abiŝaj postkuris Abneron. Kiam la suno malleviĝis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas kontraŭ Giaĥ sur la vojo al la dezerto Gibeona. 25 Kaj la Benjamenidoj kolektiĝis ĉirkaŭ Abner kaj formis unu taĉmenton kaj stariĝis sur la supro de unu monteto. 26 Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris: Ĉu eterne manĝados la glavo? ĉu vi ne scias, kiel maldolĉaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos al la popolo ĉesigi la atakadon de siaj fratoj? 27 Kaj Joab respondis: Kiel vivas la Eternulo, se vi ne estus elvokinta, tiam ankoraŭ matene la popolo ĉesus atakadi ĉiu sian fraton. 28 Kaj Joab ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo haltis kaj ne persekutis plu la Izraelidojn kaj ne plu batalis. 29 Abner kaj liaj viroj marŝis sur la ebenaĵo tiun tutan nokton kaj transiris Jordanon kaj trairis la tutan Bitronon kaj venis en Maĥanaimon. 30 Kaj Joab revenis de la persekutado de Abner kaj kolektis la tutan popolon; kaj mankis el la servantoj de David dek naŭ viroj kaj Asahel. 31 Sed la servantoj de David frapis el la Benjamenidoj kaj el la viroj de Abner tricent sesdek virojn, kiuj mortis. 32 Kaj ili levis Asahelon, kaj enterigis lin en la tombo de lia patro, kiu estas en Bet-Leĥem. Kaj Joab kaj liaj viroj iris dum la tuta nokto, kaj la mateno trafis ilin en Ĥebron.

Ĉapitro 3

1 Kaj la milito estis longedaŭra inter la domo de Saul kaj la domo de David. Sed David fariĝadis ĉiam pli forta, kaj la domo de Saul fariĝadis ĉiam pli malforta.

2 Al David naskiĝis filoj en Ĥebron. Lia unuenaskito estis Amnon, de Aĥinoam, la Jizreelanino; 3 lia dua filo estis Kilab, de Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino; la tria, Abŝalom, de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; 4 la kvara, Adonija, filo de Ĥagit; la kvina, Ŝefatja, filo de Abital; 5 la sesa, Jitream, de Egla, edzino de David. Ĉi tiuj naskiĝis al David en Ĥebron.

6 Dum la tempo, kiam estis milito inter la domo de Saul kaj la domo de David, Abner subtenadis la domon de Saul. 7 Saul havis kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de Aja. Kaj Iŝ-Boŝet diris al Abner: Kial vi envenis al la kromvirino de mia patro? 8 Tiam Abner forte ekkoleris pro la vortoj de Iŝ-Boŝet, kaj li diris: Ĉu mi estas kapo de hundo, mi, kiu kontraŭ Jehuda faras favorkoraĵon al la domo de via patro Saul, al liaj fratoj kaj al liaj amikoj, kaj ne transdonis vin en la manon de David? kaj vi riproĉas al mi hodiaŭ krimon pro la virino! 9 Tiel kaj pli Dio punu Abneron, se mi ne agos konforme al tio, kiel la Eternulo ĵuris al David; 10 por forpreni la regnon de la domo de Saul, kaj starigi la tronon de David super Izrael kaj Jehuda, de Dan ĝis Beer-Ŝeba. 11 Kaj li ne povis plu respondi al Abner eĉ unu vorton, ĉar li timis lin.

12 Tiam Abner sendis senditojn al David anstataŭ si, por diri: Al kiu apartenas la lando? faru vian interligon kun mi, kaj tiam mia mano estos kun vi, por turni al vi la tutan Izraelon. 13 Kaj tiu diris: Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu aferon mi petos de vi, nome: vi ne vidos mian vizaĝon, se vi antaŭe ne alkondukos al mi Miĥalon, filinon de Saul, kiam vi venos, por vidi mian vizaĝon. 14 Kaj David sendis senditojn al Iŝ-Boŝet, filo de Saul, por diri: Donu mian edzinon Miĥal, kiun mi edzinigis al mi per cent prepucioj de Filiŝtoj. 15 Tiam Iŝ-Boŝet sendis, kaj prenis ŝin de la edzo, de Paltiel, filo de Laiŝ. 16 Kaj ŝia edzo iris kun ŝi, ne ĉesante plori pro ŝi ĝis Baĥurim; sed Abner diris al li: Iru returne; kaj li iris returne.

17 Kaj Abner ekparolis kun la plejaĝuloj de Izrael, dirante: Jam de longe vi volas havi Davidon kiel reĝon super vi; 18 nun faru do tion; ĉar la Eternulo diris pri David jene: Per la mano de Mia servanto David Mi savos Mian popolon Izrael el la manoj de la Filiŝtoj kaj el la manoj de ĉiuj iliaj malamikoj. 19 Ankaŭ al la oreloj de la Benjamenidoj Abner parolis. Kaj Abner ankaŭ iris, por diri al la oreloj de David en Ĥebron ĉion, kio plaĉas al la Izraelidoj kaj al la tuta domo de Benjamen. 20 Kiam Abner venis al David en Ĥebronon kaj kun li dudek viroj, David faris por Abner kaj por liaj viroj festenon. 21 Kaj Abner diris al David: Mi leviĝos, kaj iros kaj kunvenigos al mia sinjoro la reĝo la tutan Izraelon, por ke ili faru kun vi interligon, kaj por ke vi reĝu super ĉio, kiel deziros via animo. Kaj David forliberigis Abneron, kaj li iris en paco. 22 Sed jen la servantoj de David kaj Joab venis el batalo, kaj alportis kun si multe da militakiro; Abner tiam jam ne estis kun David en Ĥebron, ĉar ĉi tiu forliberigis lin kaj li foriris en paco. 23 Kiam venis Joab kun la tuta militistaro, kiu estis kun li, oni sciigis al Joab, dirante: Abner, filo de Ner, venis al la reĝo; kaj ĉi tiu forliberigis lin kaj li iris en paco. 24 Tiam Joab venis al la reĝo, kaj diris: Kion vi faris? jen Abner venis al vi; kial do vi forliberigis lin, ke li foriris? 25 Vi konas ja Abneron, filon de Ner; nur por tromplogi vin li venis, kaj por ekkoni ĉiujn viajn elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii ĉion, kion vi faras. 26 Kaj Joab eliris de David kaj sendis senditojn post Abner, kaj ili revenigis lin de la puto Sira; kaj David ne sciis pri tio. 27 Kiam Abner revenis Ĥebronon, Joab kondukis lin en la mezon de la pordego, por paroli kun li sekrete, kaj frapis lin tie en la ventron; kaj li mortis, pro la sango de lia frato Asahel. 28 Kiam David poste aŭdis pri tio, li diris: Senkulpa estas mi kaj mia regno antaŭ la Eternulo por eterne pri la sango de Abner, filo de Ner. 29 Ĝi falu sur la kapon de Joab kaj de lia tuta patrodomo; ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo, nek apoganta sin sur bastono, nek falanta de glavo, nek havanta mankon de pano. 30 Tiel Joab kaj lia frato Abiŝaj mortigis Abneron pro tio, ke li mortigis Asahelon, ilian fraton, en Gibeon dum la batalo.

31 Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis kun li: Disŝiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj funebru pro Abner. Kaj la reĝo David sekvis la mortintportilon. 32 Kaj oni enterigis Abneron en Ĥebron; kaj la reĝo levis sian voĉon kaj ploris super la tombo de Abner, kaj ploris la tuta popolo. 33 Kaj la reĝo eldiris funebran parolon pri Abner, kaj diris:

     Ĉu Abner devis morti tiel, kiel mortas malnoblulo?
34 Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis en
         katenoj;
     Vi falis, kiel oni falas de krimuloj.

Kaj ankoraŭ pli ploris pro li la popolo. 35 Poste venis la tuta popolo, por igi Davidon manĝi, dum estis ankoraŭ tago; sed David ĵuris, dirante: Tiel kaj pli punu min Dio, se mi antaŭ la sunsubiro gustumos panon aŭ ion ajn. 36 Kaj la tuta popolo tion komprenis; kaj tio plaĉis al ĝi, tiel same, kiel ĉio, kion faris la reĝo, plaĉis al la tuta popolo. 37 Kaj eksciis en tiu tago la tuta popolo kaj la tuta Izrael, ke ne de la reĝo tio venis, ke oni mortigis Abneron, filon de Ner. 38 Kaj la reĝo diris al siaj servantoj: Ĉu vi ne scias, ke princo kaj grandulo falis hodiaŭ en Izrael? 39 Sed mi hodiaŭ estas ankoraŭ malforta kaj apenaŭ sanktoleita kiel reĝo, kaj tiuj homoj, la filoj de Ceruja, estas pli fortaj ol mi; la Eternulo repagu al la malbonaganto konforme al lia malbonago.

Ĉapitro 4

1 Kiam la filo de Saul aŭdis, ke mortis Abner en Ĥebron, tiam liaj manoj malleviĝis kaj la tuta Izrael konsterniĝis. 2 Du viroj taĉmentestroj estis ĉe la filo de Saul; la nomo de unu estis Baana, kaj la nomo de la dua Reĥab, filoj de Rimon, Beerotano, el la Benjamenidoj; ĉar Beerot ankaŭ estis kalkulata kiel apartenaĵo de la Benjamenidoj. 3 Sed la Beerotanoj forkuris en Gitaimon kaj loĝis tie kiel fremduloj ĝis nun.

4 De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la aĝon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj ŝi rapidis forkuri, li falis kaj fariĝis lama. Lia nomo estis Mefiboŝet.

5 Reĥab kaj Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, iris kaj venis en la varmego de la tago en la domon de Iŝ-Boŝet, kiam li kuŝis sian tagmezan kuŝadon. 6 Kaj jen ili eniris en la mezon de la domo, kvazaŭ por preni tritikon, kaj frapis lin en la ventron; poste Reĥab kaj lia frato Baana forkuris. 7 Kiam ili eniris en la domon, li kuŝis sur sia lito en sia dormoĉambro; tial ili frapis lin kaj mortigis lin, kaj dehakis lian kapon, kaj prenis lian kapon, kaj iris laŭ la vojo al la ebenaĵo dum la tuta nokto. 8 Kaj ili alportis la kapon de Iŝ-Boŝet al David en Ĥebronon, kaj diris al la reĝo: Jen estas la kapo de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, via malamiko, kiu serĉis vian animon; la Eternulo donis al nia sinjoro, la reĝo, venĝon hodiaŭ pro Saul kaj pro lia idaro. 9 Sed David respondis al Reĥab kaj al lia frato Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, kaj diris al ili: Kiel vivas la Eternulo, kiu savis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj, 10 se tiun, kiu sciigis al mi, ke Saul mortis, kaj kiu pensis, ke li estas agrabla sciiganto, mi kaptis kaj mortigis en Ciklag, por rekompenci lin pro la sciigo: 11 kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? ĉu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero? 12 Kaj David ordonis al la servantoj; kaj ĉi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en Ĥebron; kaj la kapon de Iŝ-Boŝet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner en Ĥebron.

Ĉapitro 5

1 Kaj venis ĉiuj triboj de Izrael al David en Ĥebronon, kaj diris jene: Jen ni estas via osto kaj via karno; 2 jam antaŭe, kiam Saul estis reĝo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi: Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael. 3 Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael al la reĝo en Ĥebronon, kaj la reĝo David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael.

4 La aĝon de tridek jaroj havis David, kiam li fariĝis reĝo; kvardek jarojn li reĝis. 5 En Ĥebron li reĝis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda. 6 Kaj la reĝo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraŭ la Jebusidojn, la loĝantojn de tiu lando. Sed ili diris al David: Vi ne eniros ĉi tien, ĉar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis: David ne venos ĉi tien. 7 Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David. 8 Kaj David diris en tiu tago: Ĉiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras: Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon. 9 Kaj David ekloĝis en la fortikaĵo, kaj donis al ĝi la nomon: Urbo de David. Kaj David konstruis ĉirkaŭe, komencante de Milo kaj internen. 10 Kaj David fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.

11 Kaj Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj ĉarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David. 12 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael.

13 Kaj David prenis ankoraŭ kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el Ĥebron. Kaj naskiĝis al David ankoraŭ filoj kaj filinoj. 14 Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝamua kaj Ŝobab kaj Natan kaj Salomono 15 kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Nefeg kaj Jafia 16 kaj Eliŝama kaj Eljada kaj Elifelet.

17 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke oni sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj eniris en la fortikaĵon. 18 Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim. 19 Kaj David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David: Iru, ĉar Mi certe transdonos la Filiŝtojn en vian manon. 20 Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris: La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaŭ mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim. 21 Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.

22 Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim. 23 Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris: Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj; 24 kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; ĉar tiam la Eternulo eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj. 25 Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filiŝtojn de Geba ĝis Gezer.

Ĉapitro 6

1 Kaj denove David kolektis ĉiujn elektitojn en Izrael, tridek mil. 2 Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, leviĝis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj. 3 Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis ĝin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Aĥjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon. 4 Kaj oni prenis ĝin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto de Dio, kaj Aĥjo iris antaŭ la kesto. 5 Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaŭ la Eternulo per ĉiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj. 6 Kiam ili venis al la draŝejo de Naĥon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis ĝin, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin. 7 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud la kesto de Dio. 8 Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la nuna tago. 9 Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo? 10 Kaj David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo en la urbon de David, kaj David direktis ĝin en la domon de Obed-Edom, la Gatano. 11 Kaj la kesto de la Eternulo restis en la domo de Obed-Edom, la Gatano, dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis Obed-Edomon kaj lian tutan domon. 12 Kaj oni sciigis al la reĝo David, dirante: La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj ĉion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun ĝojo. 13 Kaj ĉiufoje, kiam la portantoj de la kesto de la Eternulo trapaŝis ses paŝojn, li oferbuĉis bovon kaj grasan ŝafon. 14 Kaj David dancis per ĉiuj fortoj antaŭ la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo. 15 Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun ĝojkriado kaj trumpetado. 16 Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Miĥal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo David saltas kaj dancas antaŭ la Eternulo, ŝi ekmalestimis lin en sia koro. 17 Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis ĝin sur ĝian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj David alportis antaŭ la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn. 18 Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo Cebaot. 19 Kaj li disdonis al la tuta popolo, al la tuta amaso de la Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaŭ al la virinoj, al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj. Kaj la tuta popolo iris ĉiu al sia domo. 20 Kiam David revenis, por beni sian domon, Miĥal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris: Kiel majesta estis hodiaŭ la reĝo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaŭ antaŭ la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj! 21 Sed David diris al Miĥal: Antaŭ la Eternulo, kiu preferis min antaŭ via patro kaj antaŭ lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaŭ la Eternulo mi ludis. 22 Kaj mi senvalorigos min ankoraŭ pli ol tio, kaj mi humiligos min antaŭ miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj, pri kiuj vi parolis, mi estos honorata. 23 Kaj Miĥal, la filino de Saul, ne havis infanojn ĝis la tago de ŝia morto.

Ĉapitro 7

1 Kiam la reĝo loĝis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate ĉiujn liajn malamikojn ĉirkaŭe, 2 la reĝo diris al la profeto Natan: Vidu, mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapiŝoj. 3 Kaj Natan diris al la reĝo: Ĉion, kio estas en via koro, iru kaj faru, ĉar la Eternulo estas kun vi. 4 Sed en tiu sama nokto aperis vorto de la Eternulo al Natan, dirante: 5 Iru, kaj diru al Mia servanto David: Tiele diris la Eternulo: Ĉu vi konstruos al Mi domon por Mia loĝado? 6 Ĉar Mi ne loĝis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis la Izraelidojn el Egiptujo, ĝis la nuna tempo; sed Mi migradis en tendo kaj en tabernaklo. 7 Kien ajn Mi iris kun ĉiuj Izraelidoj, ĉu Mi diris eĉ unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis paŝti Mian popolon Izrael, dirante: Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon? 8 Kaj nun diru jenon al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi prenis vin el ŝafejo, de ŝafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael; 9 kaj Mi estis kun vi ĉie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kaj Mi faris al vi grandan nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero; 10 kaj Mi aranĝis lokon por Mia popolo Izrael; kaj Mi plantis ĝin, ke ĝi loĝu trankvile sur sia loko kaj ne tremu plu; kaj malbonuloj ne plu premos ĝin, kiel antaŭe; 11 kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis juĝistojn super Mia popolo Izrael kaj donis al vi trankvilecon rilate ĉiujn viajn malamikojn, la Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo. 12 Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi kuŝiĝos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon. 13 Li konstruos domon al Mia nomo; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne. 14 Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj. 15 Kaj Mia favorkoreco ne deturniĝos de li, kiel Mi deturnis ĝin de Saul, kiun Mi forigis antaŭ vi. 16 Kaj fidinda estos via domo kaj via regno eterne antaŭ vi; via trono estos fortikigita por eterne. 17 Konforme al ĉiuj ĉi tiuj vortoj kaj konforme al ĉi tiu tuta vizio Natan parolis al David.

18 Kaj venis la reĝo David kaj sidiĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Kiu estas mi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min ĝis ĉi tie? 19 Sed eĉ tio estis nesufiĉa antaŭ Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj Vi parolis pri la domo de Via sklavo eĉ por la malproksima estonteco, laŭ la maniero de homo, mia Sinjoro, ho Eternulo. 20 Kion pli David povas diri al Vi? Vi konas ja Vian sklavon, mia Sinjoro, ho Eternulo. 21 Pro Via vorto kaj laŭ Via koro Vi faris tiun tutan grandaĵon, por montri al Via sklavo. 22 Pro tio Vi estas granda, ho Dio Eternulo; ĉar ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laŭ ĉio, kion ni aŭdis per niaj oreloj. 23 Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elaĉeti ĝin al Si kiel popolon, kaj fari al Si nomon, kaj fari grandaĵojn por Vi kaj timindaĵojn por Via tero, antaŭ Via popolo, kiun Vi liberigis al Vi el Egiptujo, de ĝiaj popoloj kaj ĝiaj dioj? 24 Kaj Vi starigis al Vi Vian popolon Izrael, por ke ĝi estu por Vi popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por ĝi. 25 Kaj nun, ho Dio Eternulo, la vorton, kiun Vi diris pri Via sklavo kaj pri lia domo, fortikigu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris. 26 Kaj granda estu Via nomo por eterne, por ke oni diru: La Eternulo Cebaot estas Dio super Izrael. Kaj la domo de Via sklavo David estu fortikigita antaŭ Vi. 27 Ĉar Vi, ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sciigis al la orelo de Via sklavo, dirante: Domon mi konstruos al vi; tial Via sklavo trovis kuraĝon en sia koro preĝi al Vi ĉi tiun preĝon. 28 Kaj nun, mia Sinjoro, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Viaj vortoj estas veraj; kaj Vi diris pri Via sklavo ĉi tiun bonaĵon. 29 Nun komencu beni la domon de Via sklavo, ke ĝi restu eterne antaŭ Vi; ĉar Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, parolis; kaj per Via beno estos benita la domo de Via sklavo eterne.

Ĉapitro 8

1 Post tio okazis, ke David venkobatis la Filiŝtojn kaj humiligis ilin, kaj David prenis la ĉefurbon el la manoj de la Filiŝtoj. 2 Li ankaŭ venkobatis la Moabidojn, kaj, kuŝiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per ŝnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn. 3 Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Reĥob, reĝon de Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero Eŭfrato. 4 Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis ĉiujn ĉarĉevalojn, sed restigis el ili por cent ĉaroj. 5 La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, reĝo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn. 6 Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris. 7 Kaj David prenis la orajn ŝildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon. 8 Kaj el Betaĥ kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la reĝo David prenis tre multe da kupro. 9 Kiam Toi, reĝo de Ĥamat, aŭdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer, 10 tiam Toi sendis sian filon Joram al la reĝo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li militis kontraŭ Hadadezer kaj venkobatis lin (ĉar Toi estis en milito kontraŭ Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn. 11 Ilin ankaŭ la reĝo David dediĉis al la Eternulo, kune kun la arĝento kaj oro, kiun li dediĉis el tio, kion li akiris de ĉiuj nacioj, kiujn li venkis: 12 de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Reĥob kaj reĝo de Coba. 13 Kaj David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de la Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj. 14 Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj ĉiuj Edomidoj submetiĝis al David. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.

15 Kaj David reĝis super la tuta Izrael, kaj David faradis juĝon kaj justecon al sia tuta popolo. 16 Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto; 17 Cadok, filo de Aĥitub, kaj Aĥimeleĥ, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto; 18 Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis pastroj.

Ĉapitro 9

1 Kaj David diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon pro Jonatan? 2 El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la reĝo diris al li: Ĉu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis: Mi, via sklavo. 3 Tiam la reĝo diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la reĝo: Ekzistas ankoraŭ filo de Jonatan, lamulo. 4 Kaj la reĝo diris al li: Kie li estas? Kaj Ciba diris al la reĝo: Jen li estas en la domo de Maĥir, filo de Amiel, en Lo-Debar. 5 Tiam la reĝo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar. 6 Kaj venis Mefiboŝet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis. Kaj David diris: Mefiboŝet! Kaj tiu diris: Jen mi estas, via sklavo. 7 Kaj David diris al li: Ne timu, ĉar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi ĉiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi manĝados ĉiam ĉe mia tablo. 8 Kaj tiu adorkliniĝis, kaj diris: Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas? 9 Kaj la reĝo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li: Ĉion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro; 10 prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por manĝado; sed Mefiboŝet, filo de via sinjoro, manĝados ĉiam ĉe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn. 11 Kaj Ciba diris al la reĝo: Ĉion, kion mia sinjoro la reĝo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros. Kaj Mefiboŝet manĝados ĉe mia tablo egale al la filoj de la reĝo. 12 Mefiboŝet havis malgrandan filon, kies nomo estis Miĥa. Kaj ĉiuj, kiuj loĝis en la domo de Ciba, estis servantoj al Mefiboŝet. 13 Kaj Mefiboŝet loĝis en Jerusalem, ĉar li ĉiam manĝadis ĉe la tablo de la reĝo. Kaj li estis lama je siaj ambaŭ piedoj.

Ĉapitro 10

1 Okazis poste, ke mortis la reĝo de la Amonidoj, kaj lia filo Ĥanun fariĝis reĝos anstataŭ li. 2 Tiam David diris: Mi estos favorkora al Ĥanun, filo de Naĥaŝ, konforme al tio, kiel lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj. 3 Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro Ĥanun: Ĉu efektive David deziras honori vian patron antaŭ vi, ke li sendis al vi konsolantojn? ĉu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi ĝin, David sendis al vi siajn servantojn? 4 Tiam Ĥanun prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detranĉis iliajn vestojn ĝis duono, ĝis la lumboj, kaj foririgis ilin. 5 Kiam oni tion raportis al David, li sendis al ili renkonte, ĉar tiuj homoj tre hontis. Kaj la reĝo diris: Restu en Jeriĥo, ĝis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu. 6 Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Reĥob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la reĝo de Maaĥa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn. 7 Kiam David aŭdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuraĝuloj. 8 Kaj eliris la Amonidoj kaj batalaranĝiĝis ĉe la enirejo de la pordego; kaj la Sirianoj el Coba kaj el Reĥob kaj la viroj de Tob kaj de Maaĥa estis aparte, sur la kampo. 9 Kiam Joab vidis, ke li havos kontraŭ si batalon antaŭe kaj malantaŭe, li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Sirianoj; 10 kaj la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abiŝaj, kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Amonidoj. 11 Kaj li diris: Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin. 12 Estu kuraĝa, kaj ni tenu nin forte por nia popolo kaj por la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio plaĉos al Li. 13 Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraŭ la Sirianoj; kaj ĉi tiuj forkuris antaŭ li. 14 Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaŭ forkuris antaŭ Abiŝaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon. 15 Kiam la Sirianoj vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektiĝis en unu loko. 16 Kaj Hadadezer sendis, kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj ili venis en Ĥelamon; kaj Ŝobaĥ, militestro de Hadadezer, ilin kondukis. 17 Kiam tio estis raportita al David, li kolektis ĉiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en Ĥelamon. Kaj la Sirianoj aranĝis sin kontraŭ David kaj ekbatalis kontraŭ li. 18 Kaj la Sirianoj forkuris antaŭ Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sepcent ĉaristojn kaj kvardek mil rajdantojn; ankaŭ Ŝobaĥon, la militestron, li frapis, kaj tiu mortis tie. 19 Kiam ĉiuj reĝoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun la Izraelidoj kaj submetiĝis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi plu al la Amonidoj.

Ĉapitro 11

1 Post unu jaro, en la tempo, kiam la reĝoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun ĉiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj sieĝis Raban. Sed David restis en Jerusalem.

2 Okazis, ke vespere David leviĝis de sia kuŝejo kaj ekpromenis sur la tegmento de la reĝa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta. 3 Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke ŝi estas Bat-Ŝeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la Ĥetido. 4 Tiam David sendis senditojn, por preni ŝin; kaj ŝi venis al li, kaj li kuŝis kun ŝi; kiam ŝi repuriĝis de sia malpureco, ŝi revenis en sian domon. 5 Kaj la virino gravediĝis, kaj ŝi sendis, por sciigi Davidon, dirante: Mi gravediĝis. 6 Tiam David sendis al Joab, por diri: Sendu al mi Urijan, la Ĥetidon. Kaj Joab sendis Urijan al David. 7 Kiam Urija venis al li, David demandis pri la farto de Joab kaj pri la farto de la popolo kaj pri la sukceso de la milito. 8 Kaj David diris al Urija: Iru en vian domon, kaj lavu viajn piedojn. Kaj Urija eliris el la domo de la reĝo, kaj lin sekvis donacoj de la reĝo. 9 Sed Urija dormis ĉe la enirejo de la domo de la reĝo, kune kun ĉiuj servantoj de lia sinjoro, kaj li ne iris en sian domon. 10 Kaj oni raportis al David, dirante: Urija ne iris en sian domon. Tiam David diris al Urija: Vi venis ja de la vojo; kial do vi ne iris en vian domon? 11 Kaj Urija respondis al David: La kesto kaj Izrael kaj Jehuda troviĝas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj ĉu mi irus en mian domon, por manĝi kaj trinki, kaj kuŝi kun mia edzino? mi ĵuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion. 12 Tiam David diris al Urija: Restu ĉi tie ankoraŭ hodiaŭ, kaj morgaŭ mi forliberigos vin. Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la sekvantan. 13 Kaj David invitis lin, ke li manĝu kaj trinku ĉe li, kaj ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kuŝejo kun la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris. 14 Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis ĝin per Urija. 15 Kaj en la letero li skribis jenon: Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturniĝu de li, ke li estu frapita kaj mortu. 16 Tial, kiam Joab sieĝis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj. 17 Kiam la loĝantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraŭ Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaŭ Urija, la Ĥetido. 18 Joab sendis kaj raportigis al David ĉiujn cirkonstancojn de la batalo. 19 Kaj al la sendito li donis jenan ordonon: Kiam vi finos raporti al la reĝo ĉiujn cirkonstancojn de la batalo, 20 kaj la reĝo ekkoleros, kaj diros: Kial vi alproksimiĝis al la urbo, por batali? ĉu vi ne sciis, ke oni pafos de la muro? 21 kiu mortigis Abimeleĥon, filon de Jerubeŝet? ĉu ne virino ĵetis sur lin de la muro muelŝtonon, ke li mortis en Tebec? kial vi alproksimiĝis al la muro? tiam diru: Ankaŭ via servanto Urija, la Ĥetido, mortis. 22 La sendito iris, kaj venis kaj raportis al David ĉion, por kio sendis lin Joab. 23 Kaj la sendito diris al David: Kiam tiuj homoj montriĝis pli fortaj ol ni kaj eliris kontraŭ nin sur la kampon, ni komencis premi ilin al la enirejo en la pordegon; 24 tiam la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro, kaj pereis kelkaj el la servantoj de la reĝo, kaj ankaŭ via servanto Urija, la Ĥetido, mortis. 25 Tiam David diris al la sendito: Tiel diru al Joab: Ne afliktiĝu pro tio, ke la glavo formanĝas jen tiun, jen alian; plifortigu vian militon kontraŭ la urbo kaj detruu ĝin, kaj estu kuraĝa. 26 Kiam la edzino de Urija aŭdis, ke mortis ŝia edzo Urija, ŝi funebris pro sia edzo. 27 Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis ŝin en sian domon; kaj ŝi fariĝis lia edzino, kaj ŝi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplaĉis al la Eternulo.

Ĉapitro 12

1 Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj ĉi tiu venis al li, kaj diris al li: En unu urbo estis du viroj, unu riĉulo kaj la dua malriĉulo; 2 la riĉulo havis tre multe da ŝafoj kaj da bovoj; 3 kaj la malriĉulo havis nenion, krom unu malgranda ŝafeto, kiun li aĉetis kaj nutris, kaj ĝi elkreskis ĉe li kaj ĉe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco ĝi manĝadis, el lia kaliko ĝi trinkadis, kaj sur lia sino ĝi dormadis, kaj ĝi estis por li kiel filino. 4 Sed venis gasto al la riĉa homo, kaj ĉi tiu domaĝis preni el siaj ŝafoj aŭ el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la ŝafeton de la viro malriĉa, kaj preparis ĝin por la homo, kiu venis al li. 5 Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraŭ tiu homo, kaj li diris al Natan: Mi ĵuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris; 6 kaj pro la ŝafeto li repagu kvaroble, pro tio, ke li faris tion kaj ke li agis senkompate.

7 Tiam Natan diris al David: Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul, 8 kaj Mi donis al vi la domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne sufiĉus, Mi aldonus ankoraŭ tion kaj alian. 9 Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj? Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj. 10 Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malŝatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la Ĥetido, ke ŝi estu via edzino. 11 Tiele diris la Eternulo: Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaŭ viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kuŝos kun viaj edzinoj antaŭ ĉi tiu suno. 12 Ĉar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaŭ la tuta Izrael kaj antaŭ la suno. 13 Tiam David diris al Natan: Mi pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Natan diris al David: La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos; 14 sed ĉar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskiĝis al vi, mortos. 15 Kaj Natan iris en sian domon.

Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj ĝi danĝere malsaniĝis. 16 Kaj David ekpreĝis al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj pasigis la nokton sur la tero. 17 Kaj ekinsistis super li la plejaĝuloj de lia domo, por igi lin leviĝi de la tero; sed li ne volis, kaj li ne manĝis kun ili. 18 En la sepa tago la infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la infano mortis; ĉar ili pensis: Jen dum la infano ankoraŭ vivis, ni parolis al li, kaj li ne aŭskultis nian voĉon; kiel do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon. 19 Sed kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj servantoj: Ĉu la infano mortis? Kaj ili respondis: Ĝi mortis. 20 Tiam David leviĝis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj ŝanĝis siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj adorkliniĝis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni donu al li panon, kaj li manĝis. 21 Tiam diris al li liaj servantoj: Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraŭ vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi leviĝis kaj manĝis! 22 Kaj li respondis: Dum la infano ankoraŭ vivis, mi fastis kaj ploris; ĉar mi pensis: Kiu scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos. 23 Sed nun ĝi mortis; por kio do mi fastos? ĉu mi povas ankoraŭ revenigi ĝin? mi iros al ĝi, sed ĝi ne revenos al mi. 24 Kaj David konsolis sian edzinon Bat-Ŝeba, kaj envenis al ŝi kaj kuŝis kun ŝi; kaj ŝi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis. 25 Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; ĉi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.

26 Joab ekmilitis kontraŭ Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la reĝan urbon. 27 Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis: Mi militis kontraŭ Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj; 28 nun kolektu la reston de la popolo, kaj sieĝu la urbon kaj prenu ĝin; ĉar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus ĝin per mia nomo. 29 Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraŭ ĝi kaj prenis ĝin. 30 Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; ĝi havis la pezon de kikaro da oro; en ĝi estis multekosta ŝtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakiraĵo li elportis el la urbo tre multe. 31 Kaj la popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj metis ĝin al segiloj kaj al feraj draŝiloj kaj al feraj hakiloj kaj forkondukis al brikfarejoj. Tiele li agis kun ĉiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.

Ĉapitro 13

1 Poste okazis jeno: Abŝalom, filo de David, havis belan fratinon, kies nomo estis Tamar; ŝin ekamis Amnon, filo de David. 2 Kaj Amnon suferis multe kaj preskaŭ malsaniĝis pro sia fratino Tamar; ĉar ŝi estis virgulino, kaj al Amnon ŝajnis malfacile fari ion al ŝi. 3 Sed Amnon havis amikon, kies nomo estis Jonadab, filo de Ŝimea, frato de David; kaj Jonadab estis homo tre saĝa. 4 Kaj li diris al li: Kial vi tiel malgrasiĝas, ho reĝido, kun ĉiu tago? ĉu vi ne diros al mi? Kaj Amnon diris al li: Tamaron, fratinon de mia frato Abŝalom, mi amas. 5 Tiam Jonadab diris al li: Kuŝiĝu en vian liton, kaj ŝajnigu vin malsana; kaj kiam venos via patro, por vidi vin, diru al li: Mi petas, ke mia fratino Tamar venu, kaj ŝi donu al mi manĝi kaj ŝi pretigu antaŭ mi la manĝaĵon, por ke mi vidu kaj mi manĝu el ŝiaj manoj. 6 Amnon kuŝiĝis, kaj ŝajnigis sin malsana; kaj venis la reĝo, por vidi lin, kaj Amnon diris al la reĝo: Mi petas, ke venu mia fratino Tamar, kaj ke ŝi pretigu antaŭ miaj okuloj du kuketojn, por ke mi manĝu el ŝiaj manoj. 7 Tiam David sendis al Tamar en la domon, por diri: Iru, mi petas, en la domon de via frato Amnon, kaj pretigu al li manĝaĵon. 8 Kaj Tamar iris en la domon de sia frato Amnon; li kuŝis. Kaj ŝi prenis paston, knedis ĝin, preparis antaŭ liaj okuloj, kaj bakis la kuketojn. 9 Kaj ŝi prenis la paton, kaj elskuis antaŭ li; sed li ne volis manĝi. Kaj Amnon diris: Forigu de mi ĉiujn. Kaj ĉiuj eliris de li. 10 Tiam Amnon diris al Tamar: Alportu la manĝaĵon en la internan ĉambron, por ke mi manĝu el viaj manoj. Tamar prenis la kuketojn, kiujn ŝi faris, kaj alportis ilin al sia frato Amnon en la internan ĉambron. 11 Sed, kiam ŝi ilin alportis al li por manĝi, li kaptis ŝin, kaj diris al ŝi: Venu, kuŝiĝu kun mi, mia fratino. 12 Tiam ŝi diris al li: Ne, mia frato, ne perfortu min; ĉar tiel ne estas farate en Izrael; ne faru tian malnoblaĵon. 13 Kien mi irus kun mia malhonoro? kaj vi fariĝus kiel iu el la malnobluloj en Izrael. Parolu kun la reĝo, mi petas; kaj li ne rifuzos min al vi. 14 Sed li ne volis obei ŝiajn vortojn, kaj kaptis ŝin kaj perfortis ŝin kaj kuŝis kun ŝi. 15 Post tio Amnon ekmalamis ŝin per tre granda malamo; pli granda estis la malamo, kiun li eksentis al ŝi, ol la amo, kiun li antaŭe havis por ŝi. Kaj Amnon diris al ŝi: Leviĝu, foriru. 16 Kaj ŝi diris al li: Se vi forpelas min, tiam ĉi tiu granda malbono estas pli granda, ol la alia, kiun vi faris al mi. Sed li ne volis aŭskulti ŝin. 17 Kaj li alvokis sian junulon- servanton, kaj diris: Forpelu de mi ĉi tiun for, kaj ŝlosu la pordon post ŝi. 18 Ŝi havis sur si diverskoloran veston, ĉar per tiaj tunikoj vestadis sin la filinoj de la reĝo. Kaj lia servanto elkondukis ŝin eksteren kaj ŝlosis la pordon post ŝi. 19 Tiam Tamar prenis cindron sur sian kapon, kaj la diverskoloran veston, kiu estis sur ŝi, ŝi disŝiris; kaj ŝi metis sian manon sur sian kapon, kaj iris kaj kriis. 20 Kaj diris al ŝi ŝia frato Abŝalom: Ĉu via frato Amnon estis kun vi? nun, mia fratino, silentu; li estas via frato; ne tro afliktiĝu pro tiu afero. Kaj Tamar restis malĝoja en la domo de sia frato Abŝalom. 21 Kiam la reĝo David aŭdis ĉion ĉi tion, li tre koleris. 22 Abŝalom parolis kun Amnon nek malbonon nek bonon; ĉar Abŝalom malamis Amnonon pro tio, ke li perfortis lian fratinon Tamar.

23 Okazis post du jaroj, ke oni tondis la ŝafojn ĉe Abŝalom en Baal-Ĥacor, kiu estas apud Efraim; kaj Abŝalom invitis ĉiujn filojn de la reĝo. 24 Kaj Abŝalom venis al la reĝo, kaj diris: Jen oni tondas ĉe via sklavo; mi petas, ke la reĝo kun siaj servantoj venu al via sklavo. 25 Sed la reĝo diris al Abŝalom: Ne, mia filo, ni ne iros ĉiuj, por ke ni ne estu ŝarĝo por vi. Tiu insiste lin petis; sed li ne volis iri, li nur benis lin. 26 Tiam Abŝalom diris: Se ne, tiam almenaŭ mia frato Amnon iru kun ni. Kaj la reĝo diris al li: Por kio li iru kun vi? 27 Sed Abŝalom insiste lin petis; tial li lasis iri kun li Amnonon kaj ĉiujn filojn de la reĝo. 28 Kaj Abŝalom ordonis al siaj servantoj jene: Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajiĝos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; ĉar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuraĝaj. 29 Kaj la servantoj de Abŝalom faris al Amnon, kiel ordonis Abŝalom. Tiam leviĝis ĉiuj filoj de la reĝo, kaj sidiĝis ĉiu sur sia mulo kaj forkuris. 30 Kiam ili estis ankoraŭ sur la vojo, al David venis la famo, ke Abŝalom mortigis ĉiujn filojn de la reĝo kaj neniu el ili restis. 31 La reĝo leviĝis, kaj disŝiris siajn vestojn, kaj kuŝiĝis sur la tero; kaj ĉiuj liaj servantoj staris kun disŝiritaj vestoj. 32 Tiam ekparolis Jonadab, filo de Ŝimea, frato de David, kaj diris: Mia sinjoro ne diru, ke ĉiuj junuloj filoj de la reĝo estas mortigitaj; ĉar nur Amnon sola mortis; ĉar ĉe Abŝalom tio estis decidita de post la tago, kiam tiu perfortis lian fratinon Tamar. 33 Kaj nun mia sinjoro la reĝo ne atentu la famon, kiu diras, ke ĉiuj filoj de la reĝo mortis; nur Amnon sola mortis. 34 Dume Abŝalom forkuris. La gardostaranta servanto levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke multe da homoj iras de la vojo malantaŭa laŭ la deklivo de la monto. 35 Kaj Jonadab diris al la reĝo: Jen la filoj de la reĝo venas; kiel via sklavo diris, tiel fariĝis. 36 Kiam li finis paroli, venis la filoj de la reĝo, kaj ili levis sian voĉon kaj ploris; kaj ankaŭ la reĝo kaj ĉiuj liaj servantoj ploris per tre granda ploro. 37 Sed Abŝalom forkuris, kaj venis al Talmaj, filo de Amihud, reĝo de Geŝur. Kaj David funebris pro sia filo dum la tuta tempo.

38 Abŝalom forkuris, kaj iris Geŝuron, kaj restis tie dum tri jaroj. 39 Kaj la reĝo David forte sopiris al Abŝalom; ĉar li konsoliĝis pri la morto de Amnon.

Ĉapitro 14

1 Joab, filo de Ceruja, rimarkis, ke la koro de la reĝo plifavoriĝis por Abŝalom. 2 Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie saĝan virinon, kaj diris al ŝi: Ŝajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne ŝmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto; 3 kaj venu al la reĝo, kaj diru al li jenon; kaj Joab inspiris al ŝi, kion ŝi devas diri. 4 Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la reĝo, kaj ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis, kaj diris: Helpu min, ho reĝo! 5 Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi? Kaj ŝi respondis: Ho ve, mi estas vidvino, mia edzo mortis. 6 Sed via sklavino havis du filojn; ili ambaŭ ekkverelis sur la kampo, kaj ĉar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin. 7 Kaj jen leviĝis kontraŭ vian sklavinon la tuta familio, dirante: Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaŭ la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraŭ restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restaĵon sur la tero. 8 Tiam la reĝo diris al la virino: Iru hejmen, kaj mi donos ordonon pri vi. 9 Sed la virino el Tekoa diris al la reĝo: Sur mi, mia sinjoro, ho reĝo, estu la krimo, kaj sur la domo de mia patro; sed la reĝo kaj lia trono estas senkulpaj. 10 Kaj la reĝo diris: Alkonduku al mi tiun, kiu parolas kontraŭ vi, kaj li ne plu tuŝos vin. 11 Kaj ŝi diris: La reĝo volu memori pri la Eternulo, lia Dio, por ke la sangovenĝantoj ne faru pli da pereo kaj ne ekstermu mian filon. Li diris: Mi ĵuras per la Eternulo, ke ne falos eĉ haro de via filo sur la teron. 12 Kaj la virino diris: Permesu, ke via sklavino diru vorton al mia sinjoro la reĝo. Li diris: Parolu. 13 Kaj la virino diris: Kial do vi tiel pensas pri la popolo de Dio? eldirante tian vorton, la reĝo fariĝas kvazaŭ kulpulo, ke li ne revenigas sian elpeliton. 14 Ĉar ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpuŝito ne estu forpuŝata ankaŭ de Li. 15 Nur nun mi venis, por diri tion al la reĝo, mia sinjoro, ĉar la popolo min timigis; sed via sklavino diris al si: Mi provos paroli al la reĝo; eble la reĝo plenumos la vorton de sia sklavino; 16 eble la reĝo aŭskultos, por savi sian sklavinon el la mano de tiu homo, kiu volas ekstermi min kaj mian filon kune el la heredaĵo de Dio. 17 Kaj via sklavino diris al si: La vorto de mia sinjoro la reĝo donos trankvilecon; ĉar kiel anĝelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la reĝo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi. 18 Tiam ekparolis la reĝo, kaj diris al la virino: Mi petas, kaŝu antaŭ mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris: Mia sinjoro la reĝo volu paroli. 19 Kaj la reĝo diris: Ĉu ne la mano de Joab estas kun vi en ĉio ĉi tio? Kaj la virino respondis kaj diris: Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho reĝo, ne estas eble dekliniĝi dekstren nek maldekstren de ĉio, kion diris mia sinjoro la reĝo; ĉar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino ĉiujn ĉi tiujn vortojn. 20 Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas saĝa per saĝeco de anĝelo de Dio, kaj scias ĉion, kio estas sur la tero. 21 Tiam la reĝo diris al Joab: Jen mi tion faris; iru do kaj revenigu la junulon Abŝalom. 22 Joab ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis, kaj dankis la reĝon. Kaj Joab diris: Hodiaŭ via sklavo scias, ke mi akiris vian favoron, mia sinjoro, ho reĝo, ĉar la reĝo plenumis la vorton de sia sklavo. 23 Kaj Joab leviĝis, kaj iris en Geŝuron, kaj venigis Abŝalomon en Jerusalemon. 24 Sed la reĝo diris: Li reiru en sian domon, sed mian vizaĝon li ne vidu. Kaj Abŝalom revenis en sian domon, sed la vizaĝon de la reĝo li ne vidis.

25 En la tuta Izrael estis neniu homo tiel famege bela, kiel Abŝalom: de la plando de lia piedo ĝis lia verto estis en li nenia mallaŭdindaĵo. 26 Kaj kiam li tondis sian kapon (li tondadis ĉiujare, ĉar la haroj fariĝadis por li tro pezaj, kaj estis necese tondi), la haroj de lia kapo pezis ducent siklojn laŭ la reĝa pesilo. 27 Al Abŝalom naskiĝis tri filoj, kaj unu filino, kies nomo estis Tamar; ŝi estis virino belaspekta.

28 Abŝalom restis en Jerusalem du jarojn, kaj la vizaĝon de la reĝo li ne vidis. 29 Kaj Abŝalom sendis al Joab, por sendi lin al la reĝo; sed tiu ne volis veni al li. Li sendis ankoraŭ duan fojon, sed tiu ne volis veni. 30 Tiam li diris al siaj servantoj: Rigardu la kampoparton de Joab apud mia; li havas tie hordeon; iru, kaj forbruligu ĝin per fajro. Kaj la servantoj de Abŝalom forbruligis la kampoparton per fajro. 31 Tiam Joab leviĝis, kaj venis al Abŝalom en la domon, kaj diris al li: Kial viaj servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton? 32 Abŝalom respondis al Joab: Jen mi sendis al vi, por diri al vi: Venu ĉi tien, por ke mi sendu vin al la reĝo, por demandi, kial mi venis el Geŝur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi volas vidi la vizaĝon de la reĝo; kaj se mi havas en mi krimon, li mortigu min. 33 Kaj Joab iris al la reĝo, kaj diris al li tion; kaj ĉi tiu alvokis Abŝalomon, kiu venis al la reĝo, kaj adorkliniĝis vizaĝaltere antaŭ la reĝo; kaj la reĝo kisis Abŝalomon.

Ĉapitro 15

1 Post tio Abŝalom havigis al si ĉaron kaj ĉevalojn kaj kvindek virojn, kiuj kuradis antaŭ li. 2 Kaj Abŝalom leviĝadis frue, kaj stariĝadis ĉe la vojo al la pordego; kaj ĉiun homon, kiu havis plendon kaj iris al la reĝo por juĝo, Abŝalom vokis al si, kaj diris al li: El kiu urbo vi estas? Kaj kiam tiu respondis: Via sklavo estas el tiu aŭ tiu tribo de Izrael, 3 Abŝalom diris al li: Via afero estas bona kaj justa, sed ne ekzistas por vi aŭskultanto ĉe la reĝo. 4 Kaj plue Abŝalom parolis: Ho, kiu farus min juĝisto en la lando, por ke al mi venu ĉiu homo, kiu havas plendon aŭ juĝan aferon, kaj por ke mi faru al li juston! 5 Kaj kiam iu alproksimiĝis, por adorkliniĝi antaŭ li, li etendis sian manon, kaptis lin, kaj kisis lin. 6 Tiel Abŝalom agis kun ĉiuj Izraelidoj, kiuj iris por juĝo al la reĝo; kaj Abŝalom ŝtele allogis al si la korojn de la Izraelidoj.

7 Atinginte la aĝon de kvardek jaroj, Abŝalom diris al la reĝo: Permesu al mi iri kaj plenumi en Ĥebron mian sanktan promeson, kiun mi faris al la Eternulo; 8 ĉar sanktan promeson faris via sklavo, kiam mi estis en Geŝur en Sirio, nome: Se la Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo. 9 Kaj la reĝo diris al li: Iru en paco. Kaj li leviĝis, kaj iris Ĥebronon. 10 Kaj Abŝalom sendis esplorrigardantojn al ĉiuj triboj de Izrael kun la sekvanta instrukcio: Kiam vi aŭdos la sonon de trumpeto, tiam diru: Abŝalom fariĝis reĝo en Ĥebron. 11 Kune kun Abŝalom iris ducent viroj el Jerusalem; ili estis invititaj, kaj iris sen ia kulpa intenco, nenion sciante. 12 Kaj Abŝalom sendis inviti ankaŭ Aĥitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la buĉoferojn. Tiam la konspiro plifortiĝis, kaj la popolo ĉiam pli kaj pli amase iris al Abŝalom.

13 Dume venis raportanto al David, kaj diris: La koroj de la Izraelidoj turniĝis al Abŝalom. 14 Tiam David diris al ĉiuj siaj servantoj, kiuj estis kun li en Jerusalem: Leviĝu, kaj ni forkuru, ĉar alie ni ne povos saviĝi kontraŭ Abŝalom; rapidu foriri, por ke li, rapidinte, ne atingu nin, ne venigu sur nin malfeliĉon, kaj ne pereigu la urbon per glavo. 15 Kaj la servantoj de la reĝo diris al la reĝo: Kion ajn elektos nia sinjoro la reĝo, ni estas viaj sklavoj. 16 Tiam la reĝo kaj lia tuta domo eliris piede, kaj la reĝo restigis la dek kromvirinojn, por gardi la domon. 17 Kaj la reĝo, kun la tuta popolo, kiu sekvis lin, eliris; kaj ili haltis ĉe malproksima domo. 18 Kaj ĉiuj liaj servantoj preteriris preter li, kaj ĉiuj Keretidoj kaj Peletidoj, kaj ĉiuj Gatanoj, sescent viroj, kiuj sekvis lin el Gat, preteriris antaŭ la reĝo. 19 Kaj la reĝo diris al Itaj, la Gatano: Kial vi ankaŭ iras kun ni? iru returne kaj restu kun la reĝo, ĉar vi estas fremdulo kaj vi estas elŝirita el via loko. 20 Hieraŭ vi venis; kaj ĉu mi povas hodiaŭ altrudi al vi la iradon kun ni? mi iras, kien mi povas iri. Iru returne, kaj rekonduku viajn fratojn kun vi; favorkoreco kaj justeco estu al vi. 21 Sed Itaj respondis al la reĝo kaj diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per mia sinjoro la reĝo: nur en tiu loko, en kiu estos mia sinjoro la reĝo, ĉu por vivo, ĉu por morto, nur tie estos via sklavo. 22 Tiam David diris al Itaj: Venu, kaj preteriru. Kaj preteriris Itaj, la Gatano, kaj ĉiuj liaj viroj, kune kun ĉiuj infanoj, kiuj estis kun li. 23 Kaj ĉiuj ploris per laŭta voĉo, kaj la tuta popolo preteriris. Kaj la reĝo transiris la torenton Kidron, kaj la tuta popolo iris antaŭen laŭ la vojo al la dezerto. 24 Aperis ankaŭ Cadok, kune kun ĉiuj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de Dio; kaj ili starigis la keston de Dio; kaj Ebjatar staris pli alte, ĝis preteriris la tuta popolo el la urbo. 25 Kaj la reĝo diris al Cadok: Revenigu la keston de Dio en la urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo, tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi ĝin kaj Sian loĝejon; 26 sed se Li diros: Vi ne plaĉas al Mi, tiam mi estas preta; Li faru kun mi, kiel plaĉas al Li. 27 Kaj la reĝo diris al la pastro Cadok: Vi estas antaŭvidema; reiru en paco en la urbon, kaj via filo Aĥimaac, kaj Jonatan, filo de Ebjatar, ambaŭ viaj filoj, iru kun vi. 28 Vidu, mi restos sur la ebenaĵoj de la dezerto, ĝis venos io de vi, por sciigi al mi. 29 Tiam Cadok kaj Ebjatar reportis la keston de Dio en Jerusalemon, kaj ili tie restis.

30 Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kovris ĉiu sian kapon kaj iris supren, senĉese plorante. 31 Kiam oni diris al David, ke Aĥitofel estas inter la konspirantoj kun Abŝalom, David diris: Mi petas Vin, ho Eternulo, malsaĝigu la konsilon de Aĥitofel. 32 David venis sur la supron, kie oni adorkliniĝas al Dio; kaj jen renkonte al li iras Ĥuŝaj, la Arkano; lia vesto estas disŝirita, kaj tero estas sur lia kapo. 33 Kaj David diris al li: Se vi iros kun mi, vi estos por mi ŝarĝo; 34 sed se vi reiros en la urbon, kaj diros al Abŝalom: Mi estos via sklavo, ho reĝo; kiel mi estis la sklavo de via patro delonge, tiel mi de nun estos via sklavo-- tiam vi detruos por mi la konsilon de Aĥitofel. 35 Tie estos kun vi la pastroj Cadok kaj Ebjatar; kaj ĉion, kion vi aŭdos en la domo de la reĝo, diru al la pastroj Cadok kaj Ebjatar. 36 Jen tie estas kun ili iliaj du filoj, Aĥimaac ĉe Cadok, kaj Jonatan ĉe Ebjatar; per ili vi transsendos al mi ĉion, kion vi aŭdos. 37 Kaj Ĥuŝaj, amiko de David, venis en la urbon. Ankaŭ Abŝalom venis Jerusalemon.

Ĉapitro 16

1 Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefiboŝet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino. 2 Kaj la reĝo diris al Ciba: Por kio tio estas kun vi? Kaj Ciba respondis: La azenoj estas por la domo de la reĝo, por rajdi sur ili, kaj la pano kaj la fruktoj por la servantoj por manĝi, kaj la vino por trinki por la laciĝintoj en la dezerto. 3 Kaj la reĝo diris: Kie estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la reĝo: Li sidas en Jerusalem, ĉar li diras: Nun la domo de Izrael redonos al mi la regnon de mia patro. 4 Tiam la reĝo diris al Ciba: Nun al vi apartenu ĉio, kion havas Mefiboŝet. Kaj Ciba diris: Mi adorkliniĝas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho reĝo.

5 Kiam la reĝo David venis ĝis Baĥurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis Ŝimei, filo de Gera; elirante, li senĉese insultadis. 6 Li ĵetis ŝtonojn sur Davidon kaj sur ĉiujn servantojn de la reĝo David; la tuta popolo kaj ĉiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li. 7 Kaj tiel parolis Ŝimei, insultante: For, for, sangavidulo, malbonagulo! 8 la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi fariĝis reĝo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Abŝalom; tion vi havas pro via malboneco, ĉar vi estas sangavidulo. 9 Tiam Abiŝaj, filo de Ceruja, diris al la reĝo: Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron, la reĝon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon. 10 Sed la reĝo diris: Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; ĉar la Eternulo diris al li: Insultu Davidon. Kiu povas diri: Kial vi tion faras? 11 Kaj David diris al Abiŝaj kaj al ĉiuj siaj servantoj: Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, ĉar la Eternulo tion ordonis al li. 12 Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataŭ lia hodiaŭa insultado. 13 Kaj David kun siaj homoj daŭrigis sian vojon. Kaj Ŝimei iris laŭ la deklivo de la monto, kontraŭ li, iris kaj insultis, ĵetadis ŝtonojn sur lin, kaj ŝutadis sur lin teron. 14 La reĝo kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, venis lacaj kaj ripozis tie.

15 Dume Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj venis en Jerusalemon, kaj Aĥitofel kun li. 16 Kiam Ĥuŝaj, la Arkano, amiko de David, venis al Abŝalom, li diris al Abŝalom: Vivu la reĝo! vivu la reĝo! 17 Kaj Abŝalom diris al Ĥuŝaj: Tia estas via amo al via amiko! kial vi ne iris kun via amiko? 18 Sed Ĥuŝaj respondis al Abŝalom: Ne, sed kiun elektis la Eternulo kaj ĉi tiu popolo kaj ĉiuj Izraelidoj, al tiu mi apartenos, kaj kun li mi restos. 19 Due, kiun mi servos? ĉu ne lian filon? kiel mi servis vian patron, tiel mi estos al vi. 20 Tiam Abŝalom diris al Aĥitofel: Konsiliĝu inter vi, kion ni devas fari. 21 Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom: Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortiĝos la manoj de ĉiuj, kiuj estas kun vi. 22 Tiam oni starigis por Abŝalom tendon sur la tegmento, kaj Abŝalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj. 23 La konsiloj de Aĥitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis ĉiuj konsiloj de Aĥitofel, kiel por David, tiel ankaŭ por Abŝalom.

Ĉapitro 17

1 Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom: Permesu al mi elekti dek du mil virojn, kaj mi leviĝos kaj postkuros Davidon en la nokto. 2 Mi atakos lin, kiam li estos laca kaj liaj manoj estos malfortaj; mi teruros lin tiel, ke forkuros la tuta popolo, kiu estas kun li; tiam mi mortigos la reĝon solan. 3 Kaj mi revenigos la tutan popolon al vi; kiam revenos ĉiuj, krom tiu, kiun vi serĉas, tiam al la tuta popolo fariĝos paco. 4 Kaj la afero plaĉis al Abŝalom kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael.

5 Tamen Abŝalom diris: Alvoku ankoraŭ Ĥuŝajon, la Arkanon, por ke ni aŭdu ankaŭ tion, kion li diros. 6 Kiam Ĥuŝaj venis al Abŝalom, Abŝalom diris al li: Jen kion diris Aĥitofel; ĉu ni faru tion, kion li diris? se ne, tiam diru vi. 7 Tiam Ĥuŝaj diris al Abŝalom: Ne bona estas la konsilo, kiun donis Aĥitofel ĉi tiun fojon. 8 Kaj Ĥuŝaj diris plue: Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo. 9 Jen nun li kaŝiĝas en ia kaverno aŭ en ia alia loko. Se en la komenco iu el la niaj falos, kaj disvastiĝos la famo, ke havis malvenkon la popolo, kiu sekvas Abŝalomon, 10 tiam eĉ la plej kuraĝa, kiu havas koron, similan al la koro de leono, senkuraĝiĝos; ĉar la tuta Izrael scias, kiel fortaj estas via patro, kaj la militistoj, kiuj estas kun li. 11 Tial mi konsilas: kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, tian multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone iru meze de ili. 12 Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li troviĝos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron; kaj el li, kun ĉiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos eĉ unu. 13 Kaj se li enfermiĝos en urbo, tiam la tuta Izrael ĉirkaŭigos tiun urbon per ŝnuroj, kaj trenos ĝin en la riveron, ĝis ne restos tie eĉ ŝtoneto. 14 Tiam diris Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj: La konsilo de Ĥuŝaj, la Arkano, estas pli bona, ol la konsilo de Aĥitofel. Sed la Eternulo decidis detrui la bonan konsilon de Aĥitofel, por ke la Eternulo venigu malfeliĉon sur Abŝalomon.

15 Kaj Ĥuŝaj diris al la pastroj Cadok kaj Ebjatar: Tiel kaj tiel konsilis Aĥitofel al Abŝalom kaj al la plejaĝuloj de Izrael, kaj tiel kaj tiel konsilis mi; 16 nun sendu rapide, kaj dirigu al David jenon: Ne pasigu ĉi tiun nokton sur la ebenaĵo de la dezerto, sed transiru, por ke ne pereu la reĝo, kaj la tuta popolo, kiu estas kun li. 17 Jonatan kaj Aĥimaac staris apud En- Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru kaj sciigu al la reĝo David, ĉar ili ne devis sin montri kaj veni en la urbon. 18 Sed ilin ekvidis iu junulo, kaj raportis al Abŝalom; dume ili ambaŭ rapide iris, kaj venis en Baĥurimon en la domon de unu homo, sur kies korto troviĝis puto, kaj ili malsupreniris tien. 19 Kaj lia edzino prenis kaj sternis kovrotukon super la aperturo de la puto kaj ŝutis sur ĝin grion, por ke oni nenion rimarku. 20 Kiam la servantoj de Abŝalom venis al la virino en la domon, kaj demandis, kie estas Aĥimaac kaj Jonatan, la virino respondis al ili: Ili iris trans la akvujon. Kaj ili serĉis kaj ne trovis, kaj ili revenis Jerusalemon. 21 Kiam ili foriris, tiuj eliris el la puto, kaj iris kaj raportis al la reĝo David, kaj diris al David: Leviĝu, kaj transiru rapide la akvon, ĉar tiel kaj tiel konsilis kontraŭ vi Aĥitofel. 22 Tiam leviĝis David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili transiris Jordanon antaŭ la mateniĝo; kaj restis neniu, kiu ne estus transirinta Jordanon. 23 Kiam Aĥitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, leviĝis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.

24 Dume David venis en Maĥanaimon, kaj Abŝalom transiris Jordanon, li kaj ĉiuj viroj de Izrael kun li. 25 Kaj Amasan Abŝalom starigis super la militistaro anstataŭ Joab; Amasa estis filo de viro, kies nomo estis Jitra, el Jizreel, kaj kiu envenis al Abigail, filino de Naĥaŝ, fratino de Ceruja, patrino de Joab. 26 Kaj Izrael kaj Abŝalom stariĝis tendare en la lando Gilead.

27 Kiam David venis en Maĥanaimon, tiam Ŝobi, filo de Naĥaŝ, el Raba de la Amonidoj, kaj Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar, kaj Barzilaj, la Gileadano, el Roglim, 28 alportis litojn kaj tapiŝojn kaj argilajn vazojn, kaj tritikon kaj hordeon kaj farunon kaj rostitajn grajnojn, kaj fabojn kaj lentojn, ankaŭ rostitajn, 29 kaj mielon kaj buteron kaj ŝafojn kaj fromaĝojn; ili alportis al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li, por manĝi; ĉar ili diris: La popolo estas malsata kaj laca kaj soifa en la dezerto.

Ĉapitro 18

1 David prikalkulis la popolon, kiu estis kun li, kaj starigis super ĝi milestrojn kaj centestrojn. 2 Kaj David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab, kaj trionon sub la disponon de Abiŝaj, filo de Ceruja kaj frato de Joab, kaj trionon sub la disponon de Itaj, la Gatano. Kaj la reĝo diris al la popolo: Mi ankaŭ iros kun vi. 3 Sed la popolo diris: Ne iru; ĉar se ni eĉ forkuros, ili ne tre atentos nin; eĉ se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo. 4 Tiam la reĝo diris al ili: Kion vi deziras, tion mi faros. Kaj la reĝo stariĝis apud la pordego, kaj la tuta popolo eliris laŭ centoj kaj miloj. 5 Kaj la reĝo ordonis al Joab kaj al Abiŝaj kaj al Itaj: Estu singardaj kun la junulo Abŝalom. Kaj la tuta popolo aŭdis, kiel la reĝo ordonis al ĉiuj estroj koncerne Abŝalomon. 6 Kaj la popolo eliris sur la kampon kontraŭ Izraelon, kaj fariĝis batalo en la arbaro de Efraim. 7 Kaj la popolo Izraela estis tie venkobatita de la servantoj de David, kaj tie estis granda venkobato en tiu tago: falis dudek mil. 8 La batalo disvastiĝis tie sur la tutan regionon; kaj la arbaro pereigis pli da homoj, ol ekstermis la glavo en tiu tago. 9 Kaj Abŝalom renkontiĝis kun la servantoj de David; Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko, kaj li ekpendis inter la ĉielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris. 10 Tion ekvidis unu homo, kaj sciigis al Joab, kaj diris: Jen mi vidis Abŝalomon, kiu pendas de kverko. 11 Kaj Joab diris al la homo, kiu raportis al li: Se vi vidis, kial do vi ne batis lin tie sur la teron? mi donus al vi dek arĝentajn monerojn kaj unu zonon. 12 Sed la homo diris al Joab: Se vi donus en miajn manojn eĉ mil arĝentajn monerojn, mi ne etendus mian manon kontraŭ la filo de la reĝo; ĉar antaŭ niaj oreloj la reĝo ordonis al vi kaj al Abiŝaj kaj al Itaj, dirante: Gardu al mi la junulon Abŝalom. 13 Kaj se mi farus falsaĵon kontraŭ mia animo, nenio kaŝiĝus antaŭ la reĝo, kaj vi starus flanke. 14 Joab diris: Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li prenis en sian manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de Abŝalom, kiam ĉi tiu ankoraŭ estis vivanta inter la branĉoj de la kverko. 15 Poste dek junuloj armilportistoj de Joab ĉirkaŭis Abŝalomon, batis, kaj mortigis lin. 16 Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo ĉesis postkuri la Izraelidojn; ĉar Joab haltigis la popolon. 17 Kaj oni prenis Abŝalomon kaj ĵetis lin en la arbaro en grandan kavon, kaj oni metis super li tre grandan amason da ŝtonoj; kaj ĉiuj Izraelidoj forkuris ĉiu al sia tendo. 18 Sed Abŝalom ankoraŭ dum sia vivo starigis al si monumenton, kiu troviĝas en la Valo de la Reĝo; ĉar li diris: Mi ne havas filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la monumenton per sia nomo. Kaj oni nomas ĝin ĝis nun monumento de Abŝalom.

19 Aĥimaac, filo de Cadok, diris: Mi kuros, kaj sciigos al la reĝo, ke la Eternulo faris al li juston kontraŭ liaj malamikoj. 20 Sed Joab diris al li: Ne bona sciiganto vi estos hodiaŭ; vi sciigos en alia tago, kaj hodiaŭ ne sciigu, ĉar mortis la filo de la reĝo. 21 Kaj Joab diris al Etiopo: Iru, diru al la reĝo, kion vi vidis. La Etiopo adorkliniĝis antaŭ Joab kaj ekkuris. 22 Tamen Aĥimaac, filo de Cadok, parolis plue, kaj diris al Joab: Kio ajn estos, permesu ankaŭ al mi kuri post la Etiopo. Sed Joab diris: Por kio vi kuros, mia filo? venu, la sciigo ne estos agrabla. 23 Kaj li diris: Kio ajn estos, mi kuros. Kaj tiu diris al li: Kuru. Kaj Aĥimaac ekkuris laŭ la vojo de la ebenaĵo, kaj kurantaŭiĝis antaŭ la Etiopon.

24 David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras. 25 Kaj la gardostaranto ekkriis, kaj raportis al la reĝo. Kaj la reĝo diris: Se li estas sola, tiam bona sciigo estas en lia buŝo. Kaj dum tiu ĉiam pli alproksimiĝadis, 26 la gardostaranto ekvidis, ke ankoraŭ alia viro kuras; kaj la gardostaranto ekkriis al la pordegisto, kaj diris: Jen ankoraŭ iu viro sola kuras. Kaj la reĝo diris: Ankaŭ ĉi tiu havas bonan sciigon. 27 La gardostaranto diris: Mi vidas la kuradon de la unua, ĝi estas kiel la kurado de Aĥimaac, filo de Cadok. Kaj la reĝo diris: Li estas bona homo, kun bona sciigo li venas. 28 Kaj Aĥimaac ekkriis, kaj diris: Paco al la reĝo! Kaj li adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere, kaj diris: Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraŭ mian sinjoron la reĝon. 29 Kaj la reĝo diris: Ĉu bone fartas la junulo Abŝalom? Aĥimaac respondis: Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la servanton de la reĝo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio estis. 30 Tiam la reĝo diris: Deturniĝu, kaj stariĝu tie. Kaj li deturniĝis, kaj stariĝis. 31 Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris: Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la reĝo; la Eternulo hodiaŭ faris al vi juston kontraŭ ĉiuj, kiuj leviĝis kontraŭ vin. 32 Kaj la reĝo diris al la Etiopo: Ĉu bone fartas la junulo Abŝalom? La Etiopo respondis: Kio fariĝis al la junulo, tio fariĝu al la malamikoj de mia sinjoro la reĝo, kaj al ĉiuj, kiuj malbonintence leviĝis kontraŭ vin. 33 Tiam la reĝo malĝojiĝis, kaj li foriris en la superpordegan ĉambreton, kaj ekploris. Kaj, irante, li parolis: Mia filo Abŝalom, mia filo, mia filo Abŝalom! ho, se mi mortus anstataŭ vi, Abŝalom, mia filo, mia filo!

Ĉapitro 19

1 Oni sciigis al Joab: Jen la reĝo ploras kaj malĝojas pri Abŝalom. 2 Kaj la triumfo en tiu tago fariĝis funebro por la tuta popolo; ĉar la popolo aŭdis en tiu tago, ke la reĝo malĝojas pri sia filo. 3 Kaj la popolo kvazaŭ ŝtelmaniere iris en tiu tago en la urbon, kiel ŝtelmaniere iras homoj hontigitaj per tio, ke ili forkuris el batalo. 4 Kaj la reĝo kovris sian vizaĝon, kaj la reĝo kriadis laŭte: Mia filo Abŝalom, Abŝalom, mia filo, mia filo! 5 Tiam Joab venis al la reĝo en la domon, kaj diris: Vi malhonoris hodiaŭ la vizaĝon de ĉiuj viaj servantoj, kiuj savis hodiaŭ vian animon kaj la animon de viaj filoj kaj de viaj filinoj kaj la animon de viaj edzinoj kaj la animon de viaj kromvirinoj; 6 ĉar vi amas viajn malamikojn, kaj malamas viajn amantojn; ĉar vi montris hodiaŭ, ke ne ekzistas por vi estroj nek sklavoj. Mi komprenas hodiaŭ, ke se Abŝalom vivus kaj ni ĉiuj hodiaŭ mortus, tio plaĉus al vi. 7 Leviĝu do, eliru kaj parolu ion al la koro de viaj servantoj; ĉar mi ĵuras per la Eternulo, se vi ne eliros, en ĉi tiu nokto ne restos eĉ unu homo ĉe vi; kaj tio estos por vi pli malbona, ol ĉiuj malbonoj, kiuj trafis vin de via juneco ĝis nun. 8 Tiam la reĝo leviĝis, kaj sidiĝis ĉe la pordego. Kaj oni sciigis al la tuta popolo, dirante: Jen la reĝo sidas ĉe la pordego. Kaj la tuta popolo venis antaŭ la reĝon.

Sed la Izraelidoj forkuris ĉiu en sian tendon. 9 Kaj la tuta popolo disputadis inter si en ĉiuj triboj de Izrael, dirante: La reĝo savis nin el la manoj de niaj malamikoj, li savis nin el la manoj de la Filiŝtoj; kaj nun li forkuris el sia lando pro Abŝalom! 10 Kaj Abŝalom, kiun ni sanktoleis super ni, mortis en la batalo. Kial do vi nun hezitas revenigi la reĝon?

11 Dume la reĝo David sendis al la pastroj Cadok kaj Ebjatar, por diri: Parolu kun la plejaĝuloj de Jehuda, kaj diru: Kial vi volas esti la lastaj koncerne la revenigon de la reĝo en lian domon, kiam la paroloj de la tuta Izrael jam venis al la reĝo en lian domon? 12 Vi estas miaj fratoj, vi estas mia osto kaj mia karno; kial do vi devas esti la lastaj ĉe la revenigo de la reĝo? 13 Kaj al Amasa diru: Vi estas ja mia osto kaj mia karno; tiel kaj pli punu min Dio, se vi ne estos ĉe mi por ĉiam militestro anstataŭ Joab. 14 Kaj li inklinigis la koron de ĉiuj viroj de Jehuda kiel unu viron; kaj ili sendis al la reĝo, kaj diris: Revenu vi kaj ĉiuj viaj servantoj. 15 Kaj la reĝo revenis; li venis al Jordan; kaj la viroj de Jehuda venis en Gilgalon, por iri renkonte al la reĝo, por akompani la reĝon trans Jordanon.

16 Tiam Ŝimei, filo de Gera, la Benjamenido, el Baĥurim, rapide iris kun la viroj de Jehuda renkonte al la reĝo David. 17 Kun li estis mil viroj el Benjamen, ankaŭ Ciba, servanto de la domo de Saul, kaj liaj dek kvin filoj kaj liaj dudek servantoj kun li; kaj ili transiris Jordanon antaŭ la reĝon. 18 La pramo transiradis, por transveturigi la familion de la reĝo, kaj fari tion, kion li deziros; tiam Ŝimei, filo de Gera, falis antaŭ la reĝo, kiam ĉi tiu transiris Jordanon. 19 Kaj li diris al la reĝo: Mia sinjoro ne kalkulu tion al mi kiel krimon, kaj ne rememoru tion, kion malbonagis via sklavo en tiu tago, kiam mia sinjoro la reĝo eliris el Jerusalem, kaj la reĝo ne metu tion en sian koron. 20 Ĉar via sklavo konscias, ke mi pekis; kaj nun mi venis la unua el la tuta domo de Jozef, por iri renkonte al mia sinjoro la reĝo. 21 Tiam ekparolis Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj diris: Ĉu efektive Ŝimei ne estos mortigita pro tio, ke li insultis la sanktoleiton de la Eternulo? 22 Sed David diris: Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja, ke vi hodiaŭ malhelpas min? ĉu hodiaŭ oni povas iun mortigi en Izrael? ĉu mi ne scias, ke mi nun estas reĝo super Izrael? 23 Kaj la reĝo diris al Ŝimei: Vi ne mortos. Kaj la reĝo ĵuris al li.

24 Ankaŭ Mefiboŝet, ido de Saul, iris renkonte al la reĝo. Li ne ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis siajn vestojn, de post la tago, kiam la reĝo foriris, ĝis la tago, kiam li bonfarte revenis. 25 Kiam li venis Jerusalemon renkonte al la reĝo, la reĝo diris al li: Kial vi ne iris kun mi, Mefiboŝet? 26 Ĉi tiu respondis: Mia sinjoro, ho reĝo! mia servanto min trompis; ĉar via sklavo diris: Selu al mi azenon, por ke mi rajdu sur ĝi kaj mi iru kun la reĝo; ĉar via sklavo estas lama. 27 Sed li kalumniis kontraŭ via sklavo al mia sinjoro la reĝo; tamen vi, mia sinjoro, ho reĝo, estas kiel anĝelo de Dio; agu, kiel plaĉas al vi. 28 Ĉar la tuta domo de mia patro meritis morton antaŭ mia sinjoro la reĝo; vi tamen metis vian sklavon inter tiujn, kiuj manĝas ĉe via tablo. Kian justecon mi do ankoraŭ bezonas? kaj kion mi havas por plendi al la reĝo? 29 Kaj la reĝo diris al li: Kial vi parolas ankoraŭ pri viaj aferoj? mi jam diris, ke vi kaj Ciba dividu inter vi la kampojn. 30 Sed Mefiboŝet diris al la reĝo: Li prenu eĉ ĉion, post kiam mia sinjoro la reĝo venis bonfarte en sian domon.

31 Ankaŭ Barzilaj, la Gileadano, venis el Roglim, kaj akompanis la reĝon trans Jordanon, por konduki lin transe de Jordan. 32 Barzilaj estis tre maljuna; li havis la aĝon de okdek jaroj. Li donadis manĝaĵon al la reĝo, kiam ĉi tiu estis en Maĥanaim, ĉar li estis homo tre bonstata. 33 Kaj la reĝo diris al Barzilaj: Iru kun mi, kaj mi zorgados pri vi ĉe mi en Jerusalem. 34 Sed Barzilaj diris al la reĝo: Kiel longe mi havas ankoraŭ por vivi, ke mi iru kun la reĝo Jerusalemon? 35 Mi havas nun la aĝon de okdek jaroj; ĉu mi povas distingi inter bono kaj malbono? ĉu via sklavo sentos la guston de tio, kion mi manĝos aŭ kion mi trinkos? ĉu mi povas ankoraŭ kompreni la voĉon de kantistoj kaj kantistinoj? por kio via sklavo estu ŝarĝo por mia sinjoro la reĝo? 36 Iomete iros via sklavo kun la reĝo trans Jordanon; por kio la reĝo volas rekompenci min per tia rekompenco? 37 Permesu al via sklavo, ke mi reiru, kaj ke mi mortu en mia urbo, ĉe la tombo de mia patro kaj mia patrino. Sed jen via sklavo Kimham iru kun mia sinjoro la reĝo; kaj faru por li tion, kio plaĉos al vi. 38 Kaj la reĝo diris: Kimham iru kun mi, kaj mi faros por li tion, kio estos agrabla al vi; kaj ĉion, kion vi deziros de mi, mi faros por vi. 39 La tuta popolo transiris Jordanon, kaj ankaŭ la reĝo transiris. Kaj la reĝo kisis Barzilajon kaj benis lin, kaj ĉi tiu reiris al sia loko.

40 La reĝo transiris en Gilgalon, kaj Kimham iris kun li; kaj la tuta popolo Juda akompanis la reĝon, kaj ankaŭ duono de la popolo Izraela. 41 Sed jen ĉiuj Izraelidoj venis al la reĝo, kaj diris al la reĝo: Kial ŝtelis vin niaj fratoj la Judoj, kaj transkondukis trans Jordanon la reĝon kaj lian familion kaj ĉiujn liajn virojn kun li? 42 Tiam ĉiuj Judoj respondis al la Izraelidoj: Ĉar la reĝo estas nia parenco; kaj kial tio ĉagrenas vin? ĉu ni ion manĝis de la reĝo, aŭ ĉu li donis al ni donacojn? 43 Kaj la Izraelidoj respondis al la Judoj kaj diris: Dek partojn ni havas en la reĝo; kaj eĉ en David ni havas pli grandan parton ol vi; kial do vi malŝatis nin? ĉu ne ni la unuaj ekparolis pri revenigo de nia reĝo? Sed la vortoj de la Judoj estis pli obstinaj, ol la vortoj de la Izraelidoj.

Ĉapitro 20

1 Troviĝis tie viro malbonaga, kies nomo estis Ŝeba, filo de Biĥri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris: Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj: iru, Izraelidoj, ĉiu en sian tendon. 2 Kaj ĉiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis Ŝeban, filon de Biĥri; sed la Judoj restis fidelaj al sia reĝo, de Jordan ĝis Jerusalem.

3 Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la reĝo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis ŝlositaj ĝis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.

4 Kaj la reĝo diris al Amasa: Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaŭ venu ĉi tien. 5 Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li. 6 Tiam David diris al Abiŝaj: Nun Ŝeba, filo de Biĥri, faros al ni pli da malbono, ol Abŝalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne ŝirmu sin kontraŭ niaj okuloj. 7 Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj ĉiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri. 8 Kiam ili estis ĉe la granda ŝtono, kiu troviĝas en Gibeon, Amasa venis antaŭ ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur ĝi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri. 9 Kaj Joab diris al Amasa: Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin. 10 Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj ĉi tiu frapis lin per ĝi en la ventron tiel, ke liaj internaĵoj elŝutiĝis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abiŝaj postkuris Ŝeban, filon de Biĥri. 11 Ĉe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris: Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon. 12 Amasa kuŝis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke ĉiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj ĵetis sur lin veston, ĉar li vidis, ke ĉiu, kiu venis al li, haltis. 13 Kiam li estis forigita for de la vojo, ĉiuj iris post Joab, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri. 14 Ĉi tiu trairis ĉiujn tribojn de Izrael, ĝis Abel kaj Bet-Maaĥa, kaj ĉiuj Beriidoj; kaj oni kolektiĝis, kaj sekvis lin. 15 Kaj ili venis, kaj eksieĝis lin en Abel-Bet-Maaĥa, kaj ŝutis ĉirkaŭ la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron. 16 Tiam ekkriis unu saĝa virino el la urbo: Aŭskultu, aŭskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimiĝu ĉi tien, por ke mi parolu kun li. 17 Kiam li alproksimiĝis al ŝi, la virino diris: Ĉu vi estas Joab? Li respondis: Mi. Kaj ŝi diris al li: Aŭskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis: Mi aŭskultas. 18 Tiam ŝi diris: En antaŭaj tempoj oni diradis: Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu. 19 Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedaĵon de la Eternulo? 20 Tiam Joab respondis kaj diris: Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi; 21 ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim--Ŝeba, filo de Biĥri, estas lia nomo--levis sian manon kontraŭ la reĝon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab: Jen lia kapo estos ĵetita al vi trans la muron. 22 Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia saĝa parolo; kaj ili dehakis la kapon de Ŝeba, filo de Biĥri, kaj ĵetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo ĉiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la reĝo.

23 Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja, filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj; 24 kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto; 25 kaj Ŝeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj; 26 ankaŭ Ira, la Jairano, estis pastro ĉe David.

Ĉapitro 21

1 Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon ĉe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis: Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn. 2 Tiam la reĝo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restaĵoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj ĵuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.) 3 Kaj David diris al la Gibeonanoj: Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberiĝu, por ke vi benu la heredaĵon de la Eternulo? 4 La Gibeonanoj diris al li: Ni ne postulas arĝenton aŭ oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la reĝo diris: Kion vi diros, tion mi faros por vi. 5 Tiam ili diris al la reĝo: Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraŭ ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en ĉiuj limoj de Izrael, 6 oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaŭ la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la reĝo diris: Mi donos. 7 Sed la reĝo indulgis Mefiboŝeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la ĵuro antaŭ la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul. 8 Kaj la reĝo prenis Armonin kaj Mefiboŝeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn ŝi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Miĥal, filino de Saul, kiujn ŝi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Meĥolatano. 9 Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj ĉi tiuj pendigis ilin sur la monto antaŭ la Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo. 10 Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis ĝin super si ĉe la roko, de la komenco de la rikolto ĝis ekpluvis sur ilin el la ĉielo; kaj ŝi ne permesis, ke la birdoj de la ĉielo ripozu sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte. 11 Oni raportis al David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul. 12 Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kiuj forŝtelis ilin el la strato de Bet-Ŝan, kie pendigis ilin la Filiŝtoj en la tago, kiam la Filiŝtoj venkobatis Saulon sur Gilboa. 13 Kaj li forportis de tie la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan; kaj oni kunigis ilin kun la ostoj de la pendigitoj. 14 Kaj oni enterigis la ostojn de Saul kaj de lia filo Jonatan en la tero de Benjamen, en Cela, en la tombo de lia patro Kiŝ; kaj oni faris ĉion, kion ordonis la reĝo. Post tio Dio repaciĝis kun la tero.

15 Estis denove milito inter la Filiŝtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj. Kaj David laciĝis. 16 Jiŝbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon. 17 Sed venis kun helpo Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filiŝton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David ĵuris al li, dirante: Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingiĝu la lucerno de Izrael.

18 Post tio estis denove milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; tiam Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto. 19 Kaj denove estis milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; kaj Elĥanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Leĥemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto. 20 Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaŭ naskiĝis al la giganto. 21 Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de Ŝimea, frato de David. 22 Tiuj kvar naskiĝis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.

Ĉapitro 22

1 Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. 2 Li diris:

     La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia
         Savanto.
3   Dion, mian Rokon, mi fidas;
     Mia ŝildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia
         rifuĝejo;
     Mia Savanto, kiu helpas min kontraŭ maljusteco.
4   Mi vokas al la Eternulo, la glorinda;
     Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
5   Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto,
     Torentoj pereigaj min teruris;
6   La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis;
     La retoj de la morto min atingis.
7   En mia premiteco mi vokis la Eternulon,
     Kaj al mia Dio mi vokis;
     Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon,
     Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.
8   Ektremis kaj ekskuiĝis la tero,
     La fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis
     Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
9   Leviĝis fumo el Lia nazo,
     Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo;
     Karboj ekflamis de ĝi.
10 Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren,
     Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
11 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis,
     Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
12 Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo,
     Per densaj nuboj, plenaj de akvo.
13 De la brilo antaŭ Li
     Ekbrulis karboj per fajro.
14 El la ĉielo ektondris la Eternulo,
     Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon.
15 Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis
         ilin.
16 Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro,
     Nudiĝis la fundamentoj de la universo,
     De la minaca voĉo de la Eternulo,
     De la kolera spirado de Lia nazo.
17 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min;
     Li eltiras min el grandaj akvoj;
18 Li savas min de mia potenca malamiko,
     De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
19 Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo;
     Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
20 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon;
     Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
21 La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco;
     Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
22 Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo,
     Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
23 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi,
     Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
24 Mi estis senkulpa antaŭ Li,
     Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
25 Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco,
     Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj.
26 Kun favorkorulo Vi estas favorkora,
     Kun piulo Vi estas pia;
27 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco,
     Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
28 Popolon humilan Vi helpas;
     Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.
29 Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo;
     La Eternulo lumigas mian mallumon.
30 Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron;
     Kun mia Dio mi transsaltas muron.
31 La vojo de Dio estas perfekta;
     La parolo de la Eternulo estas tute pura;
     Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
32 Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo?
     Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
33 Dio fortikigas min per forto;
     Kaj Li perfektigas mian vojon.
34 Li similigas miajn piedojn al cervaj,
     Kaj starigas min sur miaj altaĵoj.
35 Li instruas mian manon militi,
     Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
36 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo;
     Kaj Via favoro min grandigas.
37 Vi larĝigas mian paŝon sub mi,
     Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
38 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin;
     Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
39 Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi;
     Ili falas sub miajn piedojn.
40 Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito;
     Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
41 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn,
     Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
42 Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto;
     Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
43 Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero;
     Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.
44 Vi savas min de la ribeloj de mia popolo;
     Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj;
     Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
45 Aligentuloj respektegas min;
     Ili obeas min per atentaj oreloj.
46 Aligentuloj senfortiĝas,
     Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
47 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko;
     Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:
48 Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon
     Kaj submetas al mi popolojn;
49 Kiu forkondukas min de miaj malamikoj,
     Altigas min super miaj atakintoj,
     Kaj savas min de perfortulo.
50 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj,
     Kaj pri Via nomo mi kantas.
51 Li donas grandan helpon al Sia reĝo,
     Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito,
     Al David kaj al lia idaro, por eterne.

Ĉapitro 23

1 Jen estas la lastaj vortoj de David:

     Parolas David, filo de Jiŝaj,
     Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita,
     La sanktoleito de la Dio de Jakob,
     Kantverkisto en Izrael:
2   La spirito de la Eternulo parolas per mi,
     Kaj Lia vorto estas sur mia lango.
3   La Dio de Izrael parolis,
     Al mi diris la Roko de Izrael:
     Justulo regas super homoj,
     Li regas en timo antaŭ Dio.
4   Kaj li estas kiel la lumo de mateno,
     Kiam leviĝas la suno,
     De mateno sennuba,
     Kiam post la pluvo
     Elkreskas la verdaĵo el la tero.
5   Ĉu ne tiel estas mia domo ĉe la Eternulo?
     Ĉar Li faris kun mi eternan interligon,
     Kiu estas bone aranĝita en ĉio, kaj observata;
     Ĉar mia tuta savo, kaj ĉio, kion mi deziras, bone prosperas.
6   La malbonaguloj ĉiuj estas kiel dornoj forĵetitaj,
     Kiujn oni ne povas preni per la mano;
7   Sed se iu volas ektuŝi ilin,
     Tiu devas armi sin per fero aŭ per stango de lanco;
     Kaj per fajro ili estos forbruligitaj sur sia loko.

8 Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis ĉe David: sidanta en la konsilantaro de la saĝuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo. 9 Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Aĥoĥido, en la nombro de la tri herooj ĉe David. Kiam ili mokis la Filiŝtojn kaj kolektiĝis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris, 10 tiam li leviĝis kaj frapis la Filiŝtojn, ĝis lia mano laciĝis kaj alrigidiĝis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returniĝis post li nur por rabakiri. 11 Post li estis Ŝama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo forkuris de la Filiŝtoj, 12 tiam li stariĝis en la mezo de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon. 13 Kaj iris tri el la tridek ĉefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filiŝtoj staris tendare en la valo Refaim. 14 David tiam estis en fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem. 15 Kaj David esprimis deziron kaj diris: Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego? 16 Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo, 17 kaj diris: Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; ĉu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj. 18 Abiŝaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri. 19 De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris. 20 Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel: li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago. 21 Li ankaŭ mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco. 22 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj. 23 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.

24 Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem, 25 Ŝama el Ĥarod, Elika el Ĥarod, 26 Ĥelec, la Paltido, Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano, 27 Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la Ĥuŝaido, 28 Calmon, la Aĥoĥido, Maharaj, la Netofaano, 29 Ĥeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, 30 Benaja, la Piratonano, Hidaj el Naĥale-Gaaŝ, 31 Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la Baĥurimano, 32 Eljaĥba, la Ŝaalbonano, Jonatan el la filoj de Jaŝen, 33 Ŝama, la Hararano, Aĥiam, filo de Ŝarar, la Hararano, 34 Elifelet, filo de Aĥasbaj, la Maaĥatano, Eliam, filo de Aĥitofel, la Giloano, 35 Ĥecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano, 36 Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido, 37 Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja, 38 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido, 39 Urija, la Ĥetido. La nombro de ĉiuj estas tridek sep.

Ĉapitro 24

1 La kolero de la Eternulo denove ekflamis kontraŭ la Izraelidoj, kaj Li incitis Davidon kontraŭ ili, dirante: Iru, kalkulu Izraelon kaj Jehudan. 2 Kaj la reĝo diris al Joab, la militestro, kiu estis ĉe li: Iru, mi petas, tra ĉiuj triboj de Izrael, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, kaj kalkulu la popolon, por ke mi sciu la nombron de la popolo. 3 Tiam Joab diris al la reĝo: La Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed por kio mia sinjoro la reĝo deziras tiun aferon? 4 Sed la vorto de la reĝo superfortis Joabon kaj la militestrojn; tial Joab kaj la militestroj foriris de la reĝo, por kalkuli la popolon Izraelan. 5 Ili transiris Jordanon, kaj starigis siajn tendojn en Aroer, dekstre de la urbo, kiu estas meze de la valo Gad, antaŭ Jazer; 6 kaj ili venis en Gileadon kaj en la landon Taĥtim-Ĥodŝi; poste ili venis en Dan-Jaanon kaj en la ĉirkaŭaĵon de Cidon. 7 Ili venis al la fortikaĵo de Tiro, kaj en ĉiujn urbojn de la Ĥividoj kaj Kanaanidoj, kaj eliris en la sudon de Judujo al Beer-Ŝeba. 8 Ili trapasis la tutan landon, kaj venis Jerusalemon post naŭ monatoj kaj dudek tagoj. 9 Kaj Joab transdonis al la reĝo la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montriĝis, ke da Izraelidoj estas okcent mil viroj militkapablaj, povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvincent mil viroj.

10 Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo: Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; ĉar mi agis tre malsaĝe. 11 David leviĝis matene, kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David, dirante: 12 Iru kaj diru al David: Tiele diris la Eternulo: Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi ĝin faru al vi. 13 Kaj Gad venis al David kaj sciigis al li, kaj diris al li: Ĉu venu al vi sepjara malsato en via lando? aŭ dum tri monatoj vi forkuradu de viaj malamikoj kaj ili persekutu vin? aŭ estu tritaga pesto en via lando? pripensu do kaj decidu, kion mi respondu al mia Sendinto. 14 Tiam David diris al Gad: Estas al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, ĉar granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan. 15 Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, de tiu mateno ĝis la difinita tempo; kaj mortis el la popolo de Dan ĝis Beer-Ŝeba sepdek mil homoj. 16 Kaj la anĝelo etendis sian manon kontraŭ Jerusalemon, por pereigi ĝin; sed la Eternulo bedaŭris la malbonon, kaj diris al la anĝelo, kiu ekstermis la popolon: Sufiĉe! nun haltigu vian manon! La anĝelo de la Eternulo estis tiam ĉe la draŝejo de Aravna, la Jebusido. 17 Kaj, ekvidinte la anĝelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante: Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.

18 En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li: Iru, starigu altaron al la Eternulo en la draŝejo de Aravna, la Jebusido. 19 Kaj David iris konforme al la vortoj de Gad, kiel ordonis la Eternulo. 20 Aravna ekrigardis, kaj ekvidis la reĝon kaj liajn servantojn, kiuj iris al li; kaj Aravna eliris, kaj adorkliniĝis al la reĝo vizaĝaltere. 21 Kaj Aravna diris: Por kio mia sinjoro la reĝo venis al sia sklavo? David respondis: Por aĉeti de vi la draŝejon, kaj konstrui altaron al la Eternulo, por ke ĉesiĝu la pesto inter la popolo. 22 Sed Aravna diris al David: Mia sinjoro la reĝo prenu kaj alportu oferojn, kiel plaĉas al li; jen estas bovoj por brulofero, kaj la draŝiloj kaj la jungilaro de la bovoj servos kiel ligno. 23 Ĉion tion donis Aravna al la reĝo. Kaj Aravna diris al la reĝo: La Eternulo, via Dio, favoru vin. 24 Tamen la reĝo diris al Aravna: Ne; mi volas aĉeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David aĉetis la draŝejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da arĝento. 25 Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn. Kaj la Eternulo repaciĝis kun la lando; kaj ĉesiĝis la pesto inter la Izraelidoj.