NEĤEMJA

Ĉapitro 1

1 Vortoj de Neĥemja, filo de Ĥaĥalja.

En la monato Kislev, en la dudeka jaro, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan. 2 Kaj venis Ĥanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj saviĝis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem. 3 Kaj ili diris al mi: La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, troviĝas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro. 4 Kiam mi aŭdis tiujn vortojn, mi sidiĝis kaj ekploris, kaj funebris dum kelke da tagoj; kaj mi fastis kaj preĝis antaŭ Dio de la ĉielo. 5 Kaj mi diris: Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la ĉielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj! 6 Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por aŭskulti la preĝon de Via servanto, per kiu mi preĝas antaŭ Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaŭ Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis. 7 Ni forte pekis antaŭ Vi, kaj ni ne plenumis la ordonojn kaj la leĝojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al Moseo, Via servanto. 8 Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto Moseo, nome: Se vi pekos, Mi disĵetos vin inter la popolojn; 9 sed se vi returnos vin al Mi kaj konservos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, tiam se viaj forpelitoj eĉ estus ĉe la rando de la ĉielo, Mi eĉ de tie kolektos ilin, kaj venigos ilin sur la lokon, kiun Mi elektis, por loĝigi tie Mian nomon. 10 Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano. 11 Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la preĝo de Via servanto, kaj al la preĝo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaŭ, kaj akirigu al li favorkorecon antaŭ ĉi tiu homo. (Mi estis vinverŝisto ĉe la reĝo.)

Ĉapitro 2

1 En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la reĝo Artaĥŝast, antaŭ li staris vino. Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la reĝo; kaj ĝis tiam mi ne estis malgaja antaŭ li. 2 Kaj la reĝo diris al mi: Kial vi aspektas malbone, kvankam vi ne estas malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi forte ektimis, 3 kaj mi diris al la reĝo: La reĝo vivu eterne; kiel mi povas ne aspekti malbone, kiam la urbo, kiu estas la tomboloko de miaj patroj, estas dezertigita, kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro? 4 Kaj la reĝo diris al mi: Kion do vi deziras? Tiam mi preĝis al Dio de la ĉielo, 5 kaj diris al la reĝo: Se al la reĝo plaĉas, kaj se via sklavo havas vian favoron, permesu al mi veturi en Judujon, en la urbon, kie troviĝas la tomboj de miaj patroj, kaj konstrui ĝin. 6 Kaj la reĝo diris al mi (la reĝino sidis apud li): Kiel longe daŭros via veturado? kaj kiam vi revenos? Kaj la reĝo bonvolis forliberigi min, kaj mi difinis al li templimon. 7 Kaj mi diris al la reĝo: Se al la reĝo plaĉas, oni donu al mi leterojn al la transriveraj regionestroj, ke ili permesu al mi trairi, ĝis mi venos en Judujon; 8 kaj ankaŭ leteron al Asaf, la gardisto de la reĝa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo ĉe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi loĝos. Kaj la reĝo donis al mi, ĉar super mi estis la favora mano de mia Dio. 9 Kaj mi venis al la transriveraj regionestroj, kaj mi donis al ili la leterojn de la reĝo. Kaj la reĝo sendis kun mi oficirojn kaj rajdistojn. 10 Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, ili havis grandan ĉagrenon, ke venis homo, por zorgi pri la bono de la Izraelidoj. 11 Kaj mi venis en Jerusalemon. Kaj restinte tie dum tri tagoj, 12 mi leviĝis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis. 13 Kaj mi trarajdis nokte tra la Pordego de la Valo, al la Fonto de la Drako kaj al la Pordego de Sterko; mi rigardis la muregojn de Jerusalem, kiel detruitaj ili estas, kaj ĝiajn pordegojn, kiel ili estas forbruligitaj per fajro. 14 Kaj mi alrajdis al la Pordego de la Fonto kaj al la Reĝa Lageto; sed tie ne estis sufiĉe da spaco, ke povu trairi la besto, kiu estis sub mi. 15 Kaj mi leviĝis nokte laŭ la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis. 16 Kaj la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek al la Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek al la estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris ĝis nun. 17 Kaj mi diris al ili: Vi vidas la mizeron, en kiu ni troviĝas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro. 18 Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaŭ la vortojn de la reĝo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris: Ni leviĝu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortiĝis por la bono. 19 Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Geŝem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris: Kio estas tiu afero, kiun vi faras? ĉu ne kontraŭ la reĝo vi ribelas? 20 Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili: Dio de la ĉielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, leviĝos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.

Ĉapitro 3

1 Kaj leviĝis la ĉefpastro Eljaŝib, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj konstruis la Pordegon de Ŝafoj; ili sanktigis ĝin kaj starigis ĝiajn pordojn, ili sanktigis ĝis la turo Mea, ĝis la turo Ĥananel. 2 Apud li konstruis la loĝantoj de Jeriĥo, apud ili konstruis Zakur, filo de Imri. 3 La Pordegon de Fiŝoj konstruis la loĝantoj de Senaa; ili tegis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn. 4 Apud ili konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc; apud ili konstruis Meŝulam, filo de Bereĥja, filo de Meŝezabel; apud ili konstruis Cadok, filo de Baana. 5 Apud ili konstruis la Tekoaanoj; tamen iliaj eminentuloj ne metis sian kolon sub laboradon por sia sinjoro. 6 La Malnovan Pordegon konstruis Jojada, filo de Paseaĥ, kaj Meŝulam, filo de Besodja; ili tegis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn, ĝiajn serurojn, kaj ĝiajn riglilojn. 7 Apud ili konstruis Melatja, la Gibeonano, kaj Jadon, la Meronotano, la loĝantoj de Gibeon kaj de Micpa, ĝis la seĝo de la transrivera regionestro. 8 Apud li konstruis Uziel, filo de Ĥarhaja, fandisto; apud li konstruis Ĥananja, filo de ŝmiraĵisto. Kaj ili restarigis Jerusalemon ĝis la Larĝa Murego. 9 Apud ili konstruis Refaja, filo de Ĥur, estro de duondistrikto de Jerusalem. 10 Apud ili kaj kontraŭ sia domo konstruis Jedaja, filo de Ĥarumaf; apud li konstruis Ĥatuŝ, filo de Ĥaŝabneja. 11 Alian parton konstruis Malkija, filo de Ĥarim, kaj Ĥaŝub, filo de Paĥat-Moab; ankaŭ la Turon de la Fornoj. 12 Apude konstruis Ŝalum, filo de Haloĥeŝ, estro de duondistrikto de Jerusalem, li kaj liaj filinoj. 13 La Pordegon de la Valo konstruis Ĥanun kaj la loĝantoj de Zanoaĥ; ili konstruis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn, ĝiajn serurojn, kaj ĝiajn riglilojn, kaj mil ulnojn de la murego ĝis la Pordego de Sterko. 14 La Pordegon de Sterko konstruis Malkija, filo de Reĥab, estro de la distrikto de Bet-Kerem; li konstruis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn. 15 La Pordegon de la Fonto konstruis Ŝalun, filo de Kol-Ĥoze, estro de la distrikto de Micpa; li konstruis ĝin kaj tegis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn; ankaŭ la muregon ĉe la lageto Ŝelaĥ de la reĝa ĝardeno kaj ĝis la ŝtupoj, kiuj iras malsupren de la urbo de David. 16 Post li konstruis Neĥemja, filo de Azbuk, estro de duondistrikto de Bet-Cur, ĝis la loko kontraŭ la tomboj de David kaj ĝis la farita lageto kaj ĝis la Domo de Herooj. 17 Post li konstruis la Levidoj: Reĥum, filo de Bani; apude konstruis Ĥaŝabja, estro de duondistrikto de Keila, por sia distrikto. 18 Post li konstruis iliaj fratoj, Bavaj, filo de Ĥenadad, estro de duondistrikto de Keila. 19 Apud li konstruis Ezer, filo de Jeŝua, estro de Micpa, duan parton, ĉe la angulo, kontraŭ la loko, kie oni supreniras al la armilejo. 20 Post li vigle konstruis Baruĥ, filo de Zakaj, alian parton, de la angulo ĝis la pordo de la domo de Eljaŝib, la ĉefpastro. 21 Post li konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc, alian parton, de la pordo de la domo de Eljaŝib ĝis la fino de la domo de Eljaŝib. 22 Post li konstruis la pastroj, kiuj loĝis en la ĉirkaŭaĵo. 23 Post ili konstruis Benjamen kaj Ĥaŝub, kontraŭ sia domo; post ili konstruis Azarja, filo de Maaseja, filo de Ananja, apud sia domo. 24 Post li konstruis Binuj, filo de Ĥenadad, alian parton, de la domo de Azarja ĝis la angulo kaj la rando. 25 Palal, filo de Uzaj, de kontraŭ la angulo kaj la turo, kiu elstaras el la supra reĝa domo, apud la korto de malliberejo. Post li Pedaja, filo de Paroŝ 26 (La Netinoj loĝis en Ofel.) ĝis kontraŭ la Pordego de la Akvo oriente, kaj ĝis la elstaranta turo. 27 Poste konstruis la Tekoaanoj, alian parton, de kontraŭ la granda elstaranta turo ĝis la muro de Ofel. 28 De post la Pordego de la Ĉevaloj konstruis la pastroj, ĉiu kontraŭ sia domo. 29 Poste konstruis Cadok, filo de Imer, kontraŭ sia domo; post li konstruis Ŝemaja, filo de Ŝeĥanja, gardisto de la Orienta Pordego. 30 Post li konstruis Ĥananja, filo de Ŝelemja, kaj Ĥanun, sesa filo de Calaf, alian parton. Post li konstruis Meŝulam, filo de Bereĥja, kontraŭ sia ĉambro. 31 Post li konstruis Malkija, filo de fandisto, ĝis la domo de la Netinoj kaj de la butikistoj, kontraŭ la Pordego de Depono kaj ĝis la tegmenta ĉambro de la angulo. 32 Inter la tegmenta ĉambro de la angulo kaj la Pordego de Ŝafoj konstruis la fandistoj kaj la butikistoj.

Ĉapitro 4

1 Kiam Sanbalat aŭdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan ĉagrenon, kaj li mokis la Judojn. 2 Kaj li parolis antaŭ siaj fratoj kaj antaŭ la militistoj de Samario, kaj diris: Kion faras tiuj senfortaj Judoj? ĉu oni tion permesos al ili? ĉu efektive ili alportados oferojn? ĉu ili iam finos? ĉu ili revivigos la ŝtonojn, kiuj fariĝis amaso da rubo kaj estas difektitaj de brulo? 3 Kaj Tobija, la Amonido, kiu estis apud li, diris: Eĉ tio, kion ili konstruas, estas tia, ke se venos vulpo, ĝi detruos ilian ŝtonan muregon. 4 Aŭskultu, ho nia Dio, en kia malestimo ni troviĝas; reĵetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco; 5 ne kovru ilian malbonagon, kaj ilia peko ne elviŝiĝu antaŭ Vi; ĉar ili ĉagrenis la konstruantojn. 6 Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita ĝis duono; kaj la popolo laboris kuraĝe.

7 Kiam Sanbalat kaj Tobija kaj la Araboj kaj la Amonidoj kaj la Aŝdodanoj aŭdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj kaj ke la breĉoj komencis esti fermataj, ili tre ekkoleris. 8 Kaj ili faris interkonsenton, ke ili ĉiuj kune iru milite kontraŭ Jerusalemon kaj faru al ĝi malbonon. 9 Sed ni preĝis al nia Dio, kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraŭ ili. 10 La Judoj diris: Malgrandiĝis la forto de la portistoj, kaj da rubo estas multe; kaj ni ne povas konstrui la muregon. 11 Kaj niaj malamikoj diris: Ili ne scios kaj ne vidos, ĝis ni venos en ilian mezon kaj mortigos ilin kaj ĉesigos la laboradon. 12 Kiam la Judoj, kiuj loĝis apud ili, venadis, kaj diradis al ni, dekfoje, el ĉiuj lokoj: Revenu al ni, 13 tiam mi starigis malsupre sur la lokoj malantaŭ la murego, sur la nekovritaj lokoj, mi starigis la popolon laŭfamilie, kun iliaj glavoj, lancoj, kaj pafarkoj. 14 Kaj mi pririgardis, kaj mi stariĝis, kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo: Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj. 15 Kiam niaj malamikoj aŭdis, ke ni scias, tiam Dio detruis ilian intencon, kaj ni ĉiuj revenis al la murego, ĉiu al sia laboro. 16 Kaj de post tiu tago duono de miaj junuloj faradis la laboron, kaj duono tenis lancojn, ŝildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la estroj troviĝadis malantaŭ la tuta domo de Jehuda. 17 Unuj konstruis la muregon, kaj aliaj portis la ŝarĝojn, kiujn ili metis sur sin; per unu mano ĉiu faris la laboron, kaj en la dua mano li tenis batalilon. 18 La konstruantoj ĉiuj havis sian glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto estis apud mi. 19 Kaj mi diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo: La laboro estas granda kaj vasta, kaj ni estas disigitaj sur la murego, malproksime unu de la alia; 20 tial se de iu loko vi aŭdos la sonon de trumpeto, tien kolektiĝu al ni; nia Dio batalos por ni. 21 Tiamaniere ni faradis la laboron; kaj duono de ili tenis lancojn de la leviĝo de la ĉielruĝo ĝis la apero de la steloj. 22 Kaj mi ankaŭ diris en tiu tempo al la popolo, ke ĉiu kun sia knabo noktu en Jerusalem, por ke ili estu por ni nokte kiel gardo, kaj tage ili laboru. 23 Kaj nek mi, nek miaj fratoj, nek miaj knaboj, nek la gardistoj, kiuj estis malantaŭ mi, neniu el ni deprenis de si siajn vestojn; nur ĉiu aparte estis sendata, por sin bani.

Ĉapitro 5

1 Kaj la popolo kaj iliaj edzinoj komencis forte krii kontraŭ siaj fratoj, la Judoj. 2 Estis tiaj, kiuj parolis: Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj manĝu, por ke ni vivu. 3 Aliaj parolis: Niajn kampojn, niajn vinberĝardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni akiru grenon kontraŭ malsato. 4 Aliaj parolis: Ni pruntas monon por impostoj por la reĝo, donante garantiaĵe niajn kampojn kaj vinberĝardenojn; 5 sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinberĝardenoj apartenas al aliaj. 6 Kaj tio forte min ĉagrenis, kiam mi aŭdis ilian kriadon kaj tiujn vortojn. 7 Sed mia koro donis al mi konsilon, kaj mi faris severan riproĉon al la eminentuloj kaj al la estroj, kaj diris al ili: Vi prenas procentegon de viaj fratoj! Kaj mi kunvokis kontraŭ ili grandan kunvenon. 8 Kaj mi diris al ili: Ni elaĉetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi. 9 Kaj mi diris: Ne bona estas tio, kion vi faras. Ĉu vi ne devas konduti kun timo antaŭ nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj? 10 Ankaŭ mi kaj miaj fratoj kaj miaj junuloj donis al ili prunte monon kaj grenon; ni malŝuldigu al ili tiun ŝuldon. 11 Redonu do al ili hodiaŭ iliajn kampojn, vinberĝardenojn, olivĝardenojn, kaj domojn, kaj la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn vi pruntis al ili. 12 Kaj ili diris: Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili ĵuron, ke ili tiel agos. 13 Kaj mi elskuis mian baskon, kaj diris: Tiele Dio elskuu el lia domo kaj el lia akiritaĵo ĉiun homon, kiu ne plenumos tiun vorton; tiele li estu elskuita kaj senhava. Kaj la tuta komunumo diris: Amen; kaj oni gloris la Eternulon. Kaj la popolo agis tiele. 14 Krom tio, de post la tago, kiam al mi estis ordonite esti ilia regionestro en la Juda lando, de la dudeka jaro ĝis la tridek-dua jaro de la reĝo Artaĥŝast, en la daŭro de dek du jaroj, mi kun miaj fratoj ne manĝis la panon de regionestro. 15 La antaŭaj regionestroj, kiuj estis antaŭ mi, ŝarĝadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da arĝento; eĉ iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaŭ Dio. 16 Mi partoprenis ankaŭ en la laborado ĉe tiu murego; kaj kampon ni ne aĉetis; kaj ĉiuj miaj junuloj kolektiĝadis tie al la laboro. 17 Ĉe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaŭ da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ ni. 18 Preparataj estis por unu tago: unu bovo, ses plej bonaj ŝafoj, kaj ankaŭ birdoj estis preparataj ĉe mi; kaj en la daŭro de dek tagoj estis uzata tre multe da vino. Malgraŭ tio mi ne postulis panon de regionestro, ĉar la popolo estis ŝarĝita de malfacila laboro. 19 Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, ĉion, kion mi faris por ĉi tiu popolo.

Ĉapitro 6

1 Kiam Sanbalat, Tobija, la Arabo Geŝem, kaj niaj ceteraj malamikoj aŭdis, ke mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en ĝi difektoj (kvankam ĝis tiu tempo mi ankoraŭ ne starigis pordojn en la pordegoj), 2 tiam Sanbalat kaj Geŝem sendis, por diri al mi: Venu, ni kune kunvenu en la vilaĝoj de la valo Ono. Ili intencis fari al mi malbonon. 3 Sed mi sendis al ili senditojn, por diri: Mi faras grandan laboron, kaj mi ne povas iri; kial ĉesiĝu la laborado, kiam mi ĝin forlasos kaj iros al vi? 4 Kaj ili sendis al mi la saman proponon kvar fojojn, kaj mi respondis tion saman. 5 Kaj Sanbalat sendis al mi kun la sama propono la kvinan fojon sian junulon, kiu havis en sia mano nefermitan leteron. 6 En ĝi estis skribite: Inter la nacioj iras la famo, kaj Geŝem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laŭ tiu famo vi volas esti ilia reĝo. 7 Ankaŭ profetojn vi starigis, por ke ili prediku pri vi en Jerusalem, dirante: Estas reĝo en Judujo. Nun la famo pri tio venos al la reĝo; venu do, ke ni kune interkonsiliĝu. 8 Sed mi sendis al li, por diri: Nenio fariĝis el tio, kion vi diras; vi mem tion elpensis. 9 Ili ĉiuj ja timigis nin, pensante: Ili ellasos el siaj manoj la laboron, kaj ĝi ne estos farata. Sed nun fortiĝu miaj manoj.

10 Kaj mi venis en la domon de Ŝemaja, filo de Delaja, filo de Mehetabel; li sin enŝlosis. Kaj li diris: Ni iru kune en la domon de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni ŝlosu la pordojn de la templo; ĉar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni venos, por mortigi vin. 11 Sed mi diris: Ĉu tia homo, kiel mi, forkuru? ĉu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne iros. 12 Mi komprenis, ke ne Dio lin sendis; ĉar la profetaĵon li eldiris pri mi pro tio, ke Tobija kaj Sanbalat lin subaĉetis. 13 Li estis subaĉetita, por ke mi timu, por ke mi agu tiel kaj peku. Tio donus al ili pretekston por malbona famo, por ke ili min malhonoru. 14 Rememoru, ho mia Dio, pri Tobija kaj Sanbalat tiujn iliajn farojn, ankaŭ pri la profetino Noadja, kaj la aliaj profetoj, kiuj timigis min.

15 La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la daŭro de kvindek du tagoj. 16 Kiam tion aŭdis ĉiuj niaj malamikoj, kaj vidis ĉiuj nacioj, kiuj estis ĉirkaŭ ni, ili multe perdis la kuraĝon; ĉar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio. 17 Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili; 18 ĉar multaj el la Judoj estis en ĵura ligo kun li, ĉar li estis bofilo de Ŝeĥanja, filo de Araĥ, kaj lia filo Jehoĥanan prenis por edzino filinon de Meŝulam, filo de Bereĥja. 19 Ili ankaŭ paroladis bone pri li antaŭ mi, kaj miajn vortojn ili transdonadis al li. Tobija sendis leterojn, por timigi min.

Ĉapitro 7

1 Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj. 2 Kaj mi donis ordonon al mia frato Ĥanani, kaj al Ĥananja, kastelestro de Jerusalem (ĉar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj), 3 kaj mi diris al ili: Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaŭ ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj ŝlositaj; kaj oni starigu gardon el la loĝantoj de Jerusalem, ĉiun sur lia gardoloko kaj ĉiun kontraŭ lia domo. 4 Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da loĝantoj estis en ĝi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj. 5 Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antaŭe, kaj mi trovis, ke en ĝi estas skribite jene: 6 Jen estas la loĝantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, ĉiu en sian urbon, 7 kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua, Neĥemja, Azarja, Raamja, Naĥamani, Mordeĥaj, Bilŝan, Misperet, Bigvaj, Neĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis: 8 de la idoj de Paroŝ, du mil cent sepdek du, 9 de la idoj de Ŝefatja, tricent sepdek du, 10 de la idoj de Araĥ, sescent kvindek du, 11 de la idoj de Paĥat-Moab, el la idoj de Jeŝua kaj Joab, du mil okcent dek ok, 12 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar, 13 de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin, 14 de la idoj de Zakaj, sepcent sesdek, 15 de la idoj de Binuj, sescent kvardek ok, 16 de la idoj de Bebaj, sescent dudek ok, 17 de la idoj de Azgad, du mil tricent dudek du, 18 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep, 19 de la idoj de Bigvaj, du mil sesdek sep, 20 de la idoj de Adin, sescent kvindek kvin, 21 de la idoj de Ater, el la domo de Ĥizkija, naŭdek ok, 22 de la idoj de Ĥaŝum, tricent dudek ok, 23 de la idoj de Becaj, tricent dudek kvar, 24 de la idoj de Ĥarif, cent dek du, 25 de la idoj de Gibeon, naŭdek kvin, 26 de la loĝantoj de Bet-Leĥem kaj de Netofa, cent okdek ok, 27 de la loĝantoj de Anatot, cent dudek ok, 28 de la loĝantoj de Bet-Azmavet, kvardek du, 29 de la loĝantoj de Kirjat-Jearim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek tri, 30 de la loĝantoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu, 31 de la loĝantoj de Miĥmas, cent dudek du, 32 de la loĝantoj de Bet-El kaj Aj, cent dudek tri, 33 de la loĝantoj de Nebo-Aĥer, kvindek du, 34 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar, 35 de la idoj de Ĥarim, tricent dudek, 36 de la idoj de Jeriĥo, tricent kvardek kvin, 37 de la idoj de Lod, Ĥadid, kaj Ono, sepcent dudek unu, 38 de la idoj de Senaa, tri mil naŭcent tridek. 39 De la pastroj: de la idoj de Jedaja, el la domo de Jeŝua, naŭcent sepdek tri, 40 de la idoj de Imer, mil kvindek du, 41 de la idoj de Paŝĥur, mil ducent kvardek sep, 42 de la idoj de Ĥarim, mil dek sep. 43 De la Levidoj: de la idoj de Jeŝua, el la domo de Kadmiel, el la filoj de Hodja, sepdek kvar. 44 De la kantistoj: de la idoj de Asaf, cent kvardek ok. 45 De la pordegistoj: la idoj de Ŝalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de Ĥatita, la idoj de Ŝobaj, cent tridek ok. 46 De la Netinoj: la idoj de Ciĥa, la idoj de Ĥasufa, la idoj de Tabaot, 47 la idoj de Keros, la idoj de Sia, la idoj de Padon, 48 la idoj de Lebana, la idoj de Ĥagaba, la idoj de Ŝalmaj, 49 la idoj de Ĥanan, la idoj de Gidel, la idoj de Gaĥar, 50 la idoj de Reaja, la idoj de Recin, la idoj de Nekoda, 51 la idoj de Gazam, la idoj de Uza, la idoj de Paseaĥ, 52 la idoj de Besaj, la idoj de Meunim, la idoj de Nefiŝesim, 53 la idoj de Bakbuk, la idoj de Ĥakufa, la idoj de Ĥarĥur, 54 la idoj de Baclit, la idoj de Meĥida, la idoj de Ĥarŝa, 55 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de Tamaĥ, 56 la idoj de Neciaĥ, la idoj de Ĥatifa. 57 La idoj de la servantoj de Salomono: la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Perida, 58 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la idoj de Gidel, 59 la idoj de Ŝefatja, la idoj de Ĥatil, la idoj de Poĥeret-Cebaim, la idoj de Amon. 60 La nombro de ĉiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent naŭdek du. 61 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melaĥ, Tel-Ĥarŝa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, ĉu ili devenas de Izrael: 62 la idoj de Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvardek du. 63 Kaj el la pastroj: la idoj de Ĥabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo. 64 Ili serĉis siajn dokumentojn genealogiajn, sed ĉi tiuj ne troviĝis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj. 65 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo. 66 La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj, 67 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kvardek kvin kantistoj kaj kantistinoj. 68 Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin; 69 da kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek. 70 Kelkaj el la ĉefoj de patrodomoj donis por la laboroj: la regionestro donis por la trezorejo: mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn. 71 El la ĉefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min'ojn da arĝento. 72 Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis: dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min'oj da arĝento kaj sesdek sep pastraj vestoj. 73 Kaj ekloĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj.

Kiam venis la sepa monato, la Izraelidoj estis jam en siaj urboj.

Ĉapitro 8

1 Kaj la tuta popolo, kiel unu homo, kolektiĝis sur la placo, kiu estas antaŭ la Pordego de la Akvo, kaj ili diris al Ezra, la skribisto, ke li alportu la libron de instruo de Moseo, kiun la Eternulo ordonis al Izrael. 2 Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaŭ la komunumon, antaŭ la virojn kaj virinojn, antaŭ ĉiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato. 3 Kaj li legis el ĝi sur la placo, kiu estas antaŭ la Pordego de la Akvo, de la tagiĝo ĝis la tagmezo, antaŭ la viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta popolo estis turnitaj al la libro de instruo. 4 Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, Ŝema, Anaja, Urija, Ĥilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li: Pedaja, Miŝael, Malkija, Ĥaŝum, Ĥaŝbadana, Zeĥarja, kaj Meŝulam. 5 Kaj Ezra malfermis la libron antaŭ la okuloj de la tuta popolo, ĉar li staris pli alte ol la tuta popolo; kaj kiam li ĝin malfermis, la tuta popolo stariĝis. 6 Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis: Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili kliniĝis kaj faris adoron antaŭ la Eternulo vizaĝaltere. 7 Kaj Jeŝua, Bani, Ŝerebja, Jamin, Akub, Ŝabtaj, Ĥodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, Ĥanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko. 8 Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legataĵon. 9 Kaj Neĥemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo: Ĉi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malĝoju kaj ne ploru. Ĉar la tuta popolo ploris, aŭskultante la vortojn de la instruo. 10 Kaj li diris al ili: Iru, manĝu grasaĵon kaj trinku dolĉaĵon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; ĉar ĉi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malĝoju, ĉar la ĝojo pri la Eternulo estas via forto. 11 Kaj la Levidoj trankviligadis la tutan popolon, dirante: Ĉesu, ĉar ĉi tiu tago estas sankta; ne malĝoju. 12 Kaj la tuta popolo iris, por manĝi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon; ĉar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.

13 En la dua tago kunvenis la ĉefoj de patrodomoj de la tuta popolo, ankaŭ la pastroj kaj la Levidoj, al la skribisto Ezra, por ke li plue klarigu al ili la vortojn de la instruo. 14 Kaj ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo, estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en laŭboj en la festo de la sepa monato, 15 kaj ke ili aŭdigu kaj proklamu en ĉiuj siaj urboj kaj en Jerusalem, dirante: Iru sur la monton, kaj prenu branĉojn de olivarbo, branĉojn de oleastraj arboj, branĉojn de mirto, branĉojn de palmoj, kaj branĉojn de densfoliaj arboj, por fari laŭbojn, kiel estas skribite. 16 Kaj la popolo eliris kaj prenis, kaj faris al si laŭbojn, ĉiu sur sia tegmento, aŭ sur sia korto, aŭ sur la kortoj de la domo de Dio, aŭ sur la placo de la Pordego de la Akvo, aŭ sur la placo de la Pordego de Efraim. 17 Kaj la tuta komunumo de tiuj, kiuj revenis el la kaptiteco, faris laŭbojn kaj loĝis en la laŭboj; ĉar de la tempo de Josuo, filo de Nun, ĝis tiu tago la Izraelidoj tion ne faris. Kaj estis tre granda ĝojo. 18 Kaj oni legis el la libro de instruo de Dio ĉiutage, de la unua tago ĝis la lasta tago. Kaj oni festis dum sep tagoj, kaj en la oka tago oni faris ferman feston, laŭ la preskribo.

Ĉapitro 9

1 En la dudek-kvara tago de tiu monato kunvenis la Izraelidoj, fastante, en sakaĵoj kaj kun tero sur la kapoj. 2 Kaj la idaro de Izrael apartigis sin de ĉiuj fremduloj, kaj stariĝis, kaj faris konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj. 3 Kaj ili leviĝis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorkliniĝon antaŭ la Eternulo, ilia Dio. 4 Kaj sur la tribuno por la Levidoj stariĝis Jeŝua, Bani, Kadmiel, Ŝebanja, Buni, Ŝerebja, Bani, kaj Kenani, kaj ekvokis per laŭta voĉo al la Eternulo, ilia Dio. 5 Kaj diris la Levidoj Jeŝua, Kadmiel, Bani, Ĥaŝabneja, Ŝerebja, Hodija, Ŝebanja, kaj Petaĥja: Leviĝu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne ĝis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super ĉia beno kaj laŭdo. 6 Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la ĉielon, la ĉielon de ĉieloj, kaj ĝian tutan armeon, la teron, kaj ĉion, kio estas sur ĝi, la marojn, kaj ĉion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al ĉio, kaj la armeo de la ĉielo adorkliniĝas antaŭ Vi. 7 Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu elektis Abramon kaj elirigis lin el Ur la Ĥaldea kaj donis al li la nomon Abraham, 8 kaj trovis lian koron fidela antaŭ Vi, kaj faris kun li interligon, por transdoni la landon de la Kanaanidoj, la Ĥetidoj, la Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj, kaj la Girgaŝidoj, transdoni ĝin al lia idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, ĉar Vi estas justa. 9 Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi aŭdis ilian kriadon ĉe la Ruĝa Maro; 10 kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super ĉiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, ĉar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraŭ ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia ĝi estas ĝis nun. 11 Kaj Vi disfendis antaŭ ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi ĵetis en la profundon, kiel ŝtonon en potencan akvon. 12 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri. 13 Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la ĉielo, kaj donis al ili instrukciojn ĝustajn, instruojn verajn, leĝojn kaj ordonojn bonajn. 14 Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, leĝojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo. 15 Kaj panon en la ĉielo Vi donis al ili kontraŭ ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraŭ ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili. 16 Sed ili kaj niaj patroj fariĝis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn; 17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindaĵojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin. 18 Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris: Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn, 19 Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne foriĝis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri; 20 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia buŝo, kaj akvon Vi donis al ili kontraŭ ilia soifo. 21 Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentaŭgiĝis, kaj iliaj piedoj ne ŝvelis. 22 Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin laŭparte; kaj ili ekposedis la landon de Siĥon, la landon de la reĝo de Ĥeŝbon, kaj la landon de Og, reĝo de Baŝan. 23 Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la ĉielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos ĝin. 24 Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaŭ ili la loĝantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaŭ iliajn reĝojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun ĉi tiuj laŭ sia bontrovo. 25 Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de ĉio bona, putojn elhakitajn en ŝtonoj, vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn, kaj multajn manĝaĵdonajn arbojn. Kaj ili manĝis, satiĝis, grasiĝis, kaj ĝuis, dank' al Via granda boneco. 26 Kaj ili fariĝis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj ĵetis Vian instruon malantaŭ sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn. 27 Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ĉi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la ĉielo aŭdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj. 28 Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaŭ Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi aŭdis el la ĉielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco. 29 Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraŭ Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian ŝultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis aŭskulti. 30 Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj. 31 Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin, ĉar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema. 32 Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn reĝojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la reĝoj de Asirio ĝis la nuna tago. 33 Vi estas justa en ĉio, kio trafis nin; ĉar Vi agis laŭ la vero, kaj ni agis malpie. 34 Kaj niaj reĝoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis. 35 En la tempo de sia regno, kaj ĉe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj. 36 Jen ni hodiaŭ estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni manĝu ĝiajn fruktojn kaj ĝian bonaĵon, jen ni estas sklavoj sur ĝi. 37 Kaj ĝiaj produktaĵoj abunde iras al la reĝoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laŭ sia plaĉo, kaj en granda mizero ni estas. 38 En ĉio ĉi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.

Ĉapitro 10

1 La sigelintoj estas: Neĥemja, la regionestro, filo de Ĥaĥalja, kaj Cidkija, 2 Seraja, Azarja, Jeremia, 3 Paŝĥur, Amarja, Malkija, 4 Ĥatuŝ, Ŝebanja, Maluĥ, 5 Ĥarim, Meremot, Obadja, 6 Daniel, Ginton, Baruĥ, 7 Meŝulam, Abija, Mijamin, 8 Maazja, Bilgaj, Ŝemaja. Tio estas la pastroj. 9 La Levidoj: Jeŝua, filo de Azanja, Binuj, el la filoj de Ĥenadad, Kadmiel; 10 kaj iliaj fratoj: Ŝebanja, Hodija, Kelita, Pelaja, Ĥanan, 11 Miĥa, Reĥob, Ĥaŝabja, 12 Zakur, Ŝerebja, Ŝebanja, 13 Hodija, Bani, Beninu. 14 La ĉefoj de la popolo: Paroŝ, Paĥat-Moab, Elam, Zatu, Bani, 15 Buni, Azgad, Bebaj, 16 Adonija, Bigvaj, Adin, 17 Ater, Ĥizkija, Azur, 18 Hodija, Ĥaŝum, Becaj, 19 Ĥarif, Anatot, Nebaj, 20 Magpiaŝ, Meŝulam, Ĥezir, 21 Meŝezabel, Cadok, Jadua, 22 Pelatja, Ĥanan, Anaja, 23 Hoŝea, Ĥananja, Ĥaŝub, 24 Haloĥeŝ, Pilĥa, Ŝobek, 25 Reĥum, Ĥaŝabna, Maaseja, 26 Aĥija, Ĥanan, Anan, 27 Maluĥ, Ĥarim, Baana. 28 Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj, pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj ĉiuj, kiuj apartiĝis de la aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj filinoj, ĉiuj, kiuj povis kompreni, 29 aliĝis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per ĵura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos ĉiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj leĝojn; 30 ke ni ne donos niajn filinojn al la popoloj de la lando, kaj iliajn filinojn ni ne prenos por niaj filoj; 31 ke kiam la popoloj de la lando venigos la komercaĵojn aŭ ĉiaspecan grenon en sabato, por vendi, ni ne prenos de ili en sabato aŭ en alia sankta tago; ke en ĉiu sepa jaro ni forigos ĉiujn ŝuldojn. 32 Kaj ni starigis al ni kiel leĝon, ke ni donados de ni po triono de siklo ĉiujare por la servado en la domo de nia Dio: 33 por la panoj de propono, por la ĉiutaga farunofero, por la ĉiutaga brulofero, por la sabatoj, monatkomencoj, festoj, por la sanktaĵoj, por pekoferoj, por pekliberigi Izraelon, kaj por ĉiuj laboroj en la domo de nia Dio. 34 Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laŭ niaj patrodomoj, ĉiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la instruo. 35 Kaj ni akceptis kiel devon, ke ni alportados la unuaaĵojn de nia tero kaj la unuaaĵojn de ĉiuj fruktoj de ĉiu arbo ĉiujare en la domon de la Eternulo; 36 ankaŭ la unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj, kiel estas skribite en la instruo, kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de niaj ŝafoj ni alportados en la domon de nia Dio, al la pastroj, kiuj servas en la domo de nia Dio. 37 Kaj la unuaaĵon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de ĉiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la ĉambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonaĵon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonaĵon en ĉiuj urboj, kie ni prilaboras la teron. 38 Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonaĵon; kaj la Levidoj venigos dekonaĵon el la dekonaĵo en la domon de nia Dio, en la ĉambrojn de la provizejo. 39 Ĉar en tiujn ĉambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie troviĝas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.

Ĉapitro 11

1 La estroj de la popolo loĝis en Jerusalem. La cetera popolo faris lotadon, por ke unu parto el dek loĝu en Jerusalem, la sankta urbo, kaj la ceteraj naŭ partoj en la urboj. 2 Kaj la popolo benis ĉiujn homojn, kiuj memvole konsentis loĝi en Jerusalem. 3 Jen estas la ĉefoj de la provinco, kiuj loĝis en Jerusalem; en la urboj de Judujo loĝis ĉiu en sia posedaĵo, laŭ siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono. 4 En Jerusalem loĝis el la idoj de Jehuda kaj el la idoj de Benjamen: el la idoj de Jehuda: Ataja, filo de Uzija, filo de Zeĥarja, filo de Amarja, filo de Ŝefatja, filo de Mahalalel, el la filoj de Perec; 5 kaj Maaseja, filo de Baruĥ, filo de Kol-Ĥoze, filo de Ĥazaja, filo de Adaja, filo de Jojarib, filo de Zeĥarja, filo de la Ŝiloano. 6 La nombro de ĉiuj idoj de Perec, kiuj loĝis en Jerusalem, estis kvarcent sesdek ok, homoj batalkapablaj. 7 Kaj jen estas la idoj de Benjamen: Salu, filo de Meŝulam, filo de Joed, filo de Pedaja, filo de Kolaja, filo de Maaseja, filo de Itiel, filo de Jeŝaja; 8 post li Gabaj, Salaj, naŭcent dudek ok. 9 Kaj Joel, filo de Ziĥri, estis ilia estro; kaj Jehuda, filo de Hasenua, estis dua urbestro. 10 El la pastroj: Jedaja, filo de Jojarib, Jaĥin, 11 Seraja, filo de Ĥilkija, filo de Meŝulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Aĥitub, estro en la domo de Dio. 12 Kaj iliaj fratoj, kiuj plenumadis laboron en la domo, estis en la nombro de okcent dudek du; kaj Adaja, filo de Jeroĥam, filo de Pelalja, filo de Amci, filo de Zeĥarja, filo de Paŝĥur, filo de Malkija; 13 kaj liaj fratoj, ĉefoj de patrodomoj, ducent kvardek du; kaj Amaŝsaj, filo de Azarel, filo de Aĥzaj, filo de Meŝilemot, filo de de Imer; 14 kaj iliaj fratoj, kuraĝaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis Zabdiel, filo de Hagedolim. 15 Kaj el la Levidoj: Ŝemaja, filo de Ĥaŝub, filo de Azrikam, filo de Ĥaŝabja, filo de Buni; 16 kaj Ŝabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el la ĉefoj de la Levidoj; 17 kaj Matanja, filo de Miĥa, filo de Zabdi, filo de Asaf, ĉefa komencisto de laŭdkantado ĉe la preĝoj, kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo de Ŝamua, filo de Galal, filo de Jedutun. 18 La nombro de ĉiuj Levidoj en la sankta urbo estis ducent okdek kvar. 19 Kaj la pordegistoj: Akub, Talmon, kaj iliaj fratoj, gardistoj ĉe la pordegoj, cent sepdek du. 20 La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj Levidoj loĝis en ĉiuj urboj de Judujo, ĉiu en sia posedaĵo. 21 Kaj la Netinoj loĝis en Ofel; Ciĥa kaj Giŝpa estis super la Netinoj. 22 Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de Ĥaŝabja, filo de Matanja, filo de Miĥa, el la idoj de Asaf, kantistoj ĉe la servado en la domo de Dio. 23 Ĉar pri ili estis ordono de la reĝo, kaj por la kantistoj estis difinita ĉiutaga salajro. 24 Kaj Petaĥja, filo de Meŝezabel, el la idoj de Zeraĥ, filo de Jehuda, estis komisiita de la reĝo por ĉiuj aferoj, koncernantaj la popolon. 25 Kaj en la vilaĝoj, sur siaj kampoj multaj el la idoj de Jehuda loĝis en Kirjat-Arba kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en Dibon kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en Kabceel kaj ĝiaj vilaĝoj, 26 en Jeŝua, en Molada, en Bet-Pelet, 27 en Ĥacar-Ŝual, en Beer-Ŝeba kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, 28 en Ciklag, en Meĥona kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, 29 en En-Rimon, en Corea, en Jarmut, 30 en Zanoaĥ, en Adulam, kaj iliaj vilaĝoj, en Laĥiŝ kaj sur ĝiaj kampoj, en Azeka kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Ili starigis siajn tendojn de Beer-Ŝeba ĝis la valo Hinom. 31 Kaj la idoj de Benjamen loĝis komencante de Geba, en Miĥmaŝ, en Aja, en Bet-El kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, 32 en Anatot, en Nob, en Ananja, 33 en Ĥacor, en Rama, en Gitaim, 34 en Ĥadid, en Ceboim, en Nebalat, 35 en Lod, en Ono, en la Valo de Ĉarpentistoj. 36 Kaj el la Levidoj parto el Judujo loĝis en la regiono de Benjamen.

Ĉapitro 12

1 Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj kun Jeŝua: Ŝeraja, Jeremia, Ezra, 2 Amarja, Maluĥ, Ĥatuŝ, 3 Ŝeĥanja, Reĥum, Meremot, 4 Ido, Ginton, Abija, 5 Mijamin, Maadja, Bilga, 6 Ŝemaja, Jojarib, Jedaja, 7 Salu, Amok, Ĥilkija, Jedaja. Tio estas la ĉefoj de la pastroj kaj iliaj fratoj en la tempo de Jeŝua. 8 Kaj la Levidoj: Jeŝua, Binuj, Kadmiel, Ŝerebja, Jehuda, Matanja, super la laŭdkantoj, li kaj liaj fratoj; 9 kaj Bakbukja kaj Uni, iliaj fratoj, deĵoris kun ili. 10 Jeŝua naskigis Jojakimon, Jojakim naskigis Eljaŝibon, Eljaŝib naskigis Jojadan, 11 Jojada naskigis Jonatanon, Jonatan naskigis Jaduan. 12 En la tempo de Jojakim estis pastroj ĉefoj de patrodomoj: de la domo de Seraja: Meraja; de la domo de Jeremia: Ĥananja; 13 de la domo de Ezra: Meŝulam; de la domo de Amarja: Jehoĥanan; 14 de la domo de Meliĥu: Jonatan; de la domo de Ŝebanja: Jozef; 15 de la domo de Ĥarim: Adna; de la domo de Merajot: Ĥelkaj; 16 de la domo de Ido: Zeĥarja; de la domo de Ginton: Meŝulam; 17 de la domo de Abija: Ziĥri; de la domo de Minjamin, de la domo de Moadja: Piltaj; 18 de la domo de Bilga: Ŝamua; de la domo de Ŝemaja: Jehonatan; 19 de la domo de Jojarib: Matnaj; de la domo de Jedaja: Uzi; 20 de la domo de Salaj: Kalaj; de la domo de Amok: Eber; 21 de la domo de Ĥilkija: Ĥaŝabja; de la domo de Jedaja: Netanel. 22 El la Levidoj estis enskribitaj la ĉefoj de patrodomoj en la tempo de Eljaŝib, Jojada, Joĥanan, kaj Jadua; la pastroj dum la reĝado de Dario la Persa. 23 La Levidoj, ĉefoj de patrodomoj, estis enskribitaj en la libron de kroniko ĝis la tempo de Joĥanan, filo de Eljaŝib. 24 La ĉefoj de la Levidoj: Ĥaŝabja, Ŝerebja, Jeŝua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la laŭdkantoj, laŭ la aranĝo de David, la homo de Dio, laŭ deĵorpartoj. 25 Matanja, Bakbukja, Obadja, Meŝulam, Talmon, kaj Akub estis pordegistoj, kaj deĵoris en la provizejoj ĉe la pordegoj. 26 Ili estis en la tempo de Jojakim, filo de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj en la tempo de Neĥemja, la regionestro, kaj de Ezra, la pastro-skribisto.

27 Ĉe la inaŭguro de la murego de Jerusalem oni serĉis la Levidojn el ĉiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inaŭguron kaj ĝojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj. 28 Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono ĉirkaŭ Jerusalem kaj el la vilaĝoj de la Netofaanoj, 29 el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; ĉar la kantistoj konstruis al si vilaĝojn en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem. 30 Kaj purigis sin la pastroj kaj la Levidoj, kaj ili purigis la popolon, la pordegojn, kaj la muregon. 31 Tiam mi suprenirigis la estrojn de Judujo sur la muregon, kaj mi starigis du grandajn ĥorojn kaj procesiojn. Unu sur la dekstra flanko de la murego, ĉe la Pordego de Sterko. 32 Kaj post ili iris Hoŝaja, kaj duono de la estroj de Judujo, 33 kaj Azarja, Ezra, Meŝulam, 34 Jehuda, Benjamen, Ŝemaja, kaj Jeremia. 35 El la pastridoj kun trumpetoj: Zeĥarja, filo de Jonatan, filo de Ŝemaja, filo de Matanja, filo de Miĥaja, filo de Zakur, filo de Asaf; 36 kaj liaj fratoj: Ŝemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, Ĥanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaŭ ili estis Ezra, la skribisto. 37 Apud la Pordego de la Fonto, kontraŭ ĝi, ili iris sur la ŝtupoj de la urbo de David supren sur la muregon al la domo de David, kaj ĝis la Pordego de la Akvo oriente. 38 La dua ĥoro iris kontraŭe de ili, kaj post ĝi iris mi kaj duono de la popolo, supre sur la murego, de la Turo de la Fornoj ĝis la Larĝa Murego, 39 al la Pordego de Efraim, al la Malnova Pordego, al la Pordego de Fiŝoj, al la turo de Ĥananel, al la turo Mea, ĝis la Pordego de Ŝafoj; kaj ili haltis ĉe la Pordego de la Malliberejo. 40 Kaj ambaŭ ĥoroj haltis ĉe la domo de Dio, ankaŭ mi kaj duono de la estroj kun mi, 41 kaj la pastroj Eljakim, Maaseja, Minjamin, Miĥaja, Eljoenaj, Zeĥarja, Ĥananja, kun trumpetoj, 42 kaj Maaseja, Ŝemaja, Eleazar, Uzi, Jehoĥanan, Malkija, Elam, kaj Ezer. Kaj laŭte kantis la kantistoj; ilia ĉefo estis Jizraĥja. 43 Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; ĉar Dio ĝojigis ilin per granda ĝojo; eĉ la virinoj kaj la infanoj ĝojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis aŭdata malproksime.

44 Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la ĉambroj de provizejo, por la oferdonoj, la unuaaĵoj, la dekonaĵoj, por kolekti en tiuj ĉambroj el la kampoj de la urboj la preskribitajn partojn por la pastroj kaj la Levidoj; ĉar la Judoj ĝojis pri la pastroj kaj Levidoj, kiuj staris. 45 Kaj ili observadis la preskribon de sia Dio kaj la preskribon pri la pureco. Kaj la kantistoj kaj pordegistoj staris konforme al la preskribo de David kaj de lia filo Salomono. 46 Ĉar ankaŭ antaŭe, en la tempo de David kaj Asaf, estis ĉefoj de kantistoj, kaj glorkantoj kaj dankokantoj al Dio. 47 Ĉiuj Izraelidoj en la tempo de Zerubabel kaj en la tempo de Neĥemja donadis partojn ĉiutagajn al la kantistoj kaj pordegistoj; kaj ili konsekradis partojn por la Levidoj, kaj la Levidoj konsekradis partojn por la idoj de Aaron.

Ĉapitro 13

1 En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaŭ la oreloj de la popolo; kaj troviĝis, ke estas skribite en ĝi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio; 2 ĉar ili ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis kontraŭ ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio ŝanĝis la malbenon en benon. 3 Kiam ili aŭdis tiun leĝon, ili apartigis de Izrael ĉiun aligentulon.

4 Antaŭ ĉi tio la pastro Eljaŝib, administranto de la ĉambroj de la domo de nia Dio, parenco de Tobija, 5 aranĝis por li grandan ĉambron, en kiu oni antaŭe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonaĵon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj. 6 Dum ĉio ĉi tio mi ne estis en Jerusalem, ĉar en la tridek-dua jaro de Artaĥŝast, reĝo de Babel, mi iris al la reĝo, kaj nur post kelka tempo mi forpetis min de la reĝo. 7 Kiam mi venis en Jerusalemon, mi eksciis pri la malbono, kiun Eljaŝib faris pro Tobija, aranĝante por li ĉambron en la kortoj de la domo de Dio. 8 Tio min forte ĉagrenis, kaj mi elĵetis ĉiujn domobjektojn de Tobija for el la ĉambro. 9 Kaj mi diris, ke oni purigu la ĉambrojn; kaj mi revenigis tien la vazojn de la domo de Dio, la farunoferon kaj la olibanon. 10 Mi ankaŭ eksciis, ke la partoj de la Levidoj ne estis donataj al ili, ke la Levidoj kaj kantistoj, kiuj devis fari la servadon, forkuris ĉiu al sia kampo. 11 Tiam mi faris pro tio severan riproĉon al la estroj, kaj diris: Kial la domo de Dio estas forlasita? Kaj mi kunvenigis ilin kaj starigis ilin sur iliaj lokoj. 12 Kaj ĉiuj Judoj alportadis dekonaĵon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj. 13 Kaj mi starigis super la provizejoj la pastron Ŝelemja, la skribiston Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj al ili Ĥananon, filon de Zakur, filo de Matanja; ĉar ili estis opiniataj fidindaj. Kaj ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj. 14 Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forviŝu miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la servadon al Li.

15 En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en sabato kaj portas garbojn kaj ŝarĝas sur azenoj, ankaŭ vinon, vinberojn, figojn, kaj ĉiaspecan ŝarĝon, kaj veturigas tion en Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riproĉon en la tago, kiam ili vendis manĝaĵon. 16 Ankaŭ Tiranoj loĝis tie, kaj ili alveturigadis fiŝojn kaj ĉiaspecajn komercaĵojn, kaj vendadis en sabato al la loĝantoj de Judujo kaj de Jerusalem. 17 Kaj mi faris mallaŭdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili: Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan? 18 Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj sur ĉi tiun urbon ĉi tiun tutan malfeliĉon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraŭ Izrael, malsanktigante la sabaton! 19 Kiam ĉe la pordegoj de Jerusalem fariĝis krepusko, antaŭ sabato, mi ordonis ŝlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin ĝis post sabato. Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis ĉe la pordegoj, por ke oni ne enportu ŝarĝon en la tago sabata. 20 Kaj la komercistoj kaj vendistoj de ĉiaspeca vendeblaĵo noktis ekstere de Jerusalem unu fojon kaj duan fojon. 21 Kaj mi faris al ili riproĉon, kaj diris al ili: Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion duan fojon, mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne venadis en sabato. 22 Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde ĉe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaŭ ĉi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laŭ Via granda favorkoreco.

23 Ankaŭ en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Aŝdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn; 24 kaj iliaj infanoj duone parolis Aŝdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aŭ alia popolo. 25 Mi faris al ili severan riproĉon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj ŝiris al ili la harojn, kaj devigis ilin ĵuri per Dio: Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aŭ por vi mem. 26 Per tio pekis ja Salomono, reĝo de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis reĝo simila al li, kaj li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris lin reĝo super la tuta Izrael; tamen eĉ lin pekigis la aligentaj edzinoj. 27 Kaj ĉu pri vi oni povas aŭdi, ke vi faras ĉi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraŭ nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn? 28 El la filoj de Jojada, filo de la ĉefpastro Eljaŝib, unu estis bofilo de la Ĥoronano Sanbalat. Mi forpelis lin de mi. 29 Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan. 30 Tiamaniere mi purigis ilin de ĉio aligenta, kaj mi restarigis la servoregulojn de la pastroj kaj Levidoj, de ĉiu en lia ofico, 31 kaj por la oferliverado de ligno en difinitaj tempoj, kaj por la unuaaĵoj. Memoru min, ho mia Dio, al bono.