JONA

Ĉapitro 1

1 Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj, dirante: 2 Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraŭ ĝi; ĉar iliaj malbonagoj leviĝis antaŭ Min. 3 Sed Jona leviĝis, por forkuri de antaŭ la Eternulo en Tarŝiŝon; li iris en Jafon, trovis ŝipon, forirontan al Tarŝiŝ, pagis pro la vojaĝo, kaj eniris en ĝin, por veturi kun ili al Tarŝiŝ, for de la Eternulo. 4 Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro fariĝis granda ventego, kaj oni pensis, ke la ŝipo pereos. 5 La ŝipanoj ektimis kaj komencis voki ĉiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj troviĝis en la ŝipo, oni ĵetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la ŝipo, kuŝiĝis, kaj endormiĝis. 6 Kaj aliris al li la ŝipestro, kaj diris al li: Kial vi dormas? leviĝu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos. 7 Kaj oni diris unu al alia: Ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin ĉi tiu malfeliĉo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan. 8 Tiam ili diris al li: Vi, pro kiu nin trafis ĉi tiu malfeliĉo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas? 9 Kaj li respondis al ili: Mi estas Hebreo: mi respektas la Eternulon, Dion de la ĉielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron. 10 Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li: Kion vi faris? Ĉar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaŭ la Eternulo, kiel li mem diris al ili. 11 Kaj ili diris al li: Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietiĝu por ni? ĉar la maro fariĝis ĉiam pli kaj pli malkvieta. 12 Li respondis al ili: Prenu min, kaj ĵetu min en la maron; tiam la maro kvietiĝos por vi; ĉar mi scias, ke pro mi trafis vin ĉi tiu granda ventego. 13 La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, ĉar la maro fariĝadis ĉiam pli kaj pli malkvieta kontraŭ ili. 14 Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris: Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de ĉi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; ĉar Vi, ho Eternulo, povas fari ĉion, kion Vi volas. 15 Kaj ili prenis Jonan kaj ĵetis lin en la maron; tiam la maro ĉesis koleri. 16 Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaŭ la Eternulo; kaj ili buĉis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn promesojn. 17 Kaj la Eternulo pretigis grandan fiŝon, ke ĝi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fiŝo dum tri tagoj kaj tri noktoj.

Ĉapitro 2

1 Kaj Jona ekpreĝis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fiŝo. 2 Kaj li diris:

     Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo,
     Kaj Li respondis al mi;
     El la ventro de Ŝeol mi kriis,
     Kaj Vi aŭskultis mian voĉon.
3   Vi ĵetis min en la profundegon, en la internon de la maro,
     Kaj fluego min ĉirkaŭis;
     Ĉiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
4   Kaj mi pensis: Mi estas forpuŝita de antaŭ Viaj okuloj;
     Tamen mi rigardos ankoraŭ Vian sanktan templon.
5   Ĉirkaŭis min akvo ĝis la animo;
     Abismo min ĉirkaŭis;
     Junko kovris mian kapon.
6   Mi falis malsupren ĝis la fundamento de la montoj;
     La tero baris min por ĉiam per siaj rigliloj;
     Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la
         pereo.
7   Kiam mia animo senfortiĝis en mi, mi rememoris la Eternulon;
     Kaj mia preĝo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
8   Tiuj, kiuj servas al vantaĵoj,
     Senigas sin je favorkoreco.
9   Sed mi kun danka voĉo alportos al Vi oferon;
     Kion mi promesis, tion mi plenumos;
     Savo estas ĉe la Eternulo.

10 Kaj la Eternulo ordonis al la fiŝo, kaj ĝi elvomis Jonan sur la sekteron.

Ĉapitro 3

1 Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante: 2 Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al ĝi la predikon, kiun Mi diros al vi. 3 Tiam Jona leviĝis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo ĉe Dio; ĝi havis la grandecon de tri tagoj da irado. 4 Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris: Post kvardek tagoj Nineve pereos. 5 La loĝantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakaĵon, de la grandaj ĝis la malgrandaj inter ili. 6 Kiam tion aŭdis la reĝo de Nineve, li leviĝis de sia trono, demetis de si sian reĝan veston, kovris sin per sakaĵo, kaj sidiĝis sur cindro. 7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la reĝo kaj de liaj altranguloj jenon: La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la ŝafoj, gustumu nenion, ili ne paŝtiĝu kaj ne trinku akvon; 8 kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakaĵo, kaj voku forte al Dio, kaj ĉiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortaĵoj de siaj manoj: 9 eble Dio bedaŭros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos. 10 Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedaŭris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.

Ĉapitro 4

1 Tio tre forte ĉagrenis Jonan, kaj li ekkoleris. 2 Kaj li ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, tion mi ja diris, kiam mi estis ankoraŭ en mia lando; kaj tial mi preferis forkuri en Tarŝiŝon, ĉar mi sciis, ke Vi estas Dio indulgema kaj kompatema, longepacienca kaj tre favorkora, kaj bedaŭras malbonon. 3 Nun, ho Eternulo, volu forpreni de mi mian animon; ĉar pli bone por mi estas morti, ol vivi. 4 La Eternulo diris: Ĉu vi havas grandan ĉagrenon? 5 Jona eliris el la urbo, sidiĝis oriente de la urbo, faris al si tie laŭbon, kaj sidiĝis sub ĝi en la ombro, ĝis li vidos, kio estos kun la urbo. 6 Dume Dio, la Eternulo, pretigis hederon, kaj ĝi elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo kaj liberiĝu el sia suferado. Kaj Jona forte ekĝojis pro la hedero. 7 Sed kiam leviĝis la matenruĝo de la sekvanta tago, Dio aperigis vermon, kiu difektis la hederon, kaj ĝi forvelkis. 8 Kaj kiam ekbrilis la suno, Dio aperigis bruligan orientan venton, kaj la suno turmentis la kapon de Jona tiel, ke li senfortiĝis kaj petis por si morton; li diris: Pli bone por mi estas morti, ol vivi. 9 Tiam Dio diris al Jona: Ĉu vi havas grandan ĉagrenon pro la hedero? Li respondis: Mi havas grandan ĉagrenon, eĉ ĝis deziro al morto. 10 La Eternulo tiam diris: Vi domaĝas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis, kiu dum unu nokto elkreskis kaj dum unu nokto pereis; 11 kaj ĉu Mi povus ne domaĝi Nineven, la grandan urbon, en kiu troviĝas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?