ZEĤARJA

Ĉapitro 1

1 En la oka monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido, dirante: 2 Forte koleris la Eternulo kontraŭ viaj patroj. 3 Diru do al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. 4 Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antaŭaj profetoj, dirante: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj--sed ili ne aŭskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo. 5 Kie estas viaj patroj? kaj eĉ la profetoj, ĉu ili povas vivi eterne? 6 Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, ĉu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris: Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.

7 En la dudek-kvara tago de la dek-unua monato, tio estas de la monato Ŝebat, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido, dirante: 8 Mi vidis en la nokto: jen viro sidas sur ruĝa ĉevalo, kaj li troviĝas inter mirtoj en ombrita loko, kaj post li troviĝas ĉevaloj ruĝaj, brunaj, kaj blankaj. 9 Mi demandis: Kiuj ili estas, mia sinjoro? Kaj la anĝelo, kiu parolis kun mi, diris al mi: Mi montros al vi, kiuj ili estas. 10 Kaj la viro, kiu troviĝis inter la mirtoj, ekparolis kaj diris: Ili estas tiuj, kiujn la Eternulo sendis, por trairi la teron. 11 Kaj ili mem ekparolis al la anĝelo de la Eternulo, kiu troviĝis inter la mirtoj, kaj diris: Ni trairis la teron, kaj ni trovis, ke la tuta tero estas trankvila kaj paca. 12 Tiam ekparolis la anĝelo de la Eternulo kaj diris: Ho Eternulo Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos Jerusalemon kaj la urbojn de Judujo, kiujn Vi koleras jam dum sepdek jaroj? 13 Kaj la Eternulo respondis al la anĝelo, kiu parolis kun mi, vortojn bonajn, vortojn konsolajn. 14 Tiam diris al mi la anĝelo, kiu parolis kun mi: Proklamu kaj diru: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri Cion per granda fervoro; 15 kaj per granda indigno Mi indignas kontraŭ la nacioj memfidaj; ĉar kiam Mi koleris malmulte, ili akcelis la malfeliĉon. 16 Tial tiele diras la Eternulo: Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en ĝi, diras la Eternulo Cebaot, kaj ŝnuro de ĉarpentistoj estos tirata en Jerusalem. 17 Ankoraŭ proklamu jenon: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Denove pleniĝos Miaj urboj per bonaĵo, denove la Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon.

18 Mi levis miajn okulojn kaj ekvidis: jen estas kvar kornoj. 19 Kaj mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kion tio signifas? Kaj li respondis al mi: Tio estas la kornoj, kiuj disĵetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon. 20 Kaj la Eternulo montris al mi kvar majstrojn. 21 Mi diris: Kion ili intencas fari? Li respondis jene: Tiuj kornoj disĵetis Jehudan tiel, ke neniu povis levi sian kapon; tial nun venas ĉi tiuj, por fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraŭ la loĝantojn de Judujo, por disĵeti ilin.

Ĉapitro 2

1 Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen staras viro, kiu tenas en sia mano mezurŝnuron. 2 Mi demandis: Kien vi iras? Kaj li respondis al mi: Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel larĝa kaj kiel longa ĝi estas. 3 Kaj jen la anĝelo, kiu parolis kun mi, eliris, kaj alia anĝelo iris renkonte al li, 4 kaj diris al li: Kuru, kaj diru al ĉi tiu junulo: Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en ĝi. 5 Sed Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de ĝi. 6 He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; ĉar kiel la kvar ventojn de la ĉielo Mi dispelis vin, diras la Eternulo. 7 He, Cion, kiu loĝas ĉe la filino de Babel, saviĝu! 8 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Post la gloriĝo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; ĉar kiu tuŝas vin, tiu tuŝas la pupilon de Lia okulo. 9 Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili fariĝos rabaĵo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis. 10 Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo. 11 Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo, kaj Mi ekloĝos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi. 12 Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon. 13 Ĉiu karno silentu antaŭ la Eternulo, ĉar Li leviĝis el Sia sankta loĝejo.

Ĉapitro 3

1 Li montris al mi la ĉefpastron Josuo, kiu staris antaŭ la anĝelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontraŭagi al li. 2 Kaj la Eternulo diris al Satano: La Eternulo faras al vi severan riproĉon, ho Satano, severe riproĉas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; ĝi estas ja brulŝtipo, savita el la fajro. 3 Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaŭ la anĝelo. 4 Ĉi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaŭ li: Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris: Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn. 5 Kaj li diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la ĉeesto de la anĝelo de la Eternulo. 6 Kaj la anĝelo de la Eternulo atestis al Josuo, dirante: 7 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se vi irados laŭ Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj staras ĉi tie. 8 Aŭskultu, ho ĉefpastro Josuo, vi kaj viaj amikoj, kiuj sidas apud vi, ĉar ili komprenas misterajn signojn: jen Mi venigos Mian servanton- markoton. 9 Ĉar vidu la ŝtonon, kiun Mi metis antaŭ Josuon: sur ĉi tiu sola ŝtono estas sep okuloj; jen Mi gravuros sur ĝi signojn, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de ĉi tiu lando en unu tago. 10 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, vi vokos unu alian sub vinberbranĉon kaj sub figarbon.

Ĉapitro 4

1 Kaj revenis la anĝelo, kiu antaŭe parolis kun mi; kaj li vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo. 2 Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi respondis: Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon ĝi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur ĝi, kaj po sep tubetoj troviĝas sur la lucernoj supre de ĝi. 3 Kaj du olivarboj troviĝas super ĝi: unu dekstre de la kaliketo kaj la dua maldekstre de ĝi. 4 Kaj mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, ho mia sinjoro? 5 La anĝelo, kiu parolis kun mi, respondis kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro. 6 Tiam li responde diris al mi jene: Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot. 7 Kiu vi estas, ho granda monto? antaŭ Zerubabel vi fariĝos ebenaĵo; kaj li metos la unuan ŝtonon sub komuna vokado: Feliĉo, feliĉo al ĝi! 8 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 9 La manoj de Zerubabel fondis ĉi tiun domon, kaj liaj manoj ankaŭ finos ĝin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi. 10 Ĉar kiu povas malŝati ĉi tiun tagon kiel malgrandan, kiam ĝoje rigardas la vertikalŝnuron en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj trapenetras per sia rigardo la tutan teron? 11 Tiam mi denove parolis kaj diris al li: Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre kaj maldekstre de la kandelabro? 12 Kaj mi parolis ankoraŭ kaj diris al li: Kion signifas la du branĉoj de olivarboj, kiuj troviĝas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro? 13 Li respondis al mi kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro. 14 Tiam li diris: Tio estas du oleitoj, kiuj staras apud la Reganto de la tuta tero.

Ĉapitro 5

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan skribrulaĵon. 2 Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi respondis: Mi vidas disvolvitan skribrulaĵon, kiu havas la longon de dudek ulnoj kaj la larĝon de dek ulnoj. 3 Tiam li diris al mi: Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la supraĵon de la tuta lando; ĉar ĉiu, kiu ŝtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi, kaj ĉiu, kiu ĵuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi. 4 Mi elirigas ĝin, diras la Eternulo Cebaot, kaj ĝi eniros en la domon de ŝtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere ĵuras per Mia nomo; kaj ĝi restos en lia domo kaj ekstermos ĝin kune kun ĝia ligno kaj kun ĝiaj ŝtonoj.

5 La anĝelo, kiu parolis kun mi, elpaŝis, kaj diris al mi: Levu nun viajn okulojn, kaj rigardu, kio aperas. 6 Mi diris: Kio tio estas? Kaj li respondis: Eliras mezurvazo; kaj li diris plue: Tio estas ilia aspekto en la tuta lando. 7 Kaj jen leviĝis kikaro da plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la mezurvazo. 8 Li diris: Tio estas la Malpieco; kaj li ĵetis ŝin sur la fundon de la mezurvazo, kaj sur la aperturon li ĵetis la plumban mason. 9 Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la ĉielon. 10 Mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kien ili forportas tiun mezurvazon? 11 Li respondis al mi: Por konstrui por ĝi domon en la lando Ŝinar; kiam ĉio estos preta, oni starigos ĝin tie sur ĝia bazo.

Ĉapitro 6

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen kvar ĉaroj eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj. 2 La unua ĉaro havis ĉevalojn ruĝajn, la dua ĉaro havis ĉevalojn nigrajn, 3 la tria ĉaro havis ĉevalojn blankajn, kaj la kvara ĉaro havis ĉevalojn makulitajn kaj brunajn. 4 Mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, mia sinjoro? 5 La anĝelo respondis kaj diris al mi: Tio estas la kvar spiritoj de la ĉielo, kiuj eliras post sia starado antaŭ la Reganto de la tuta tero. 6 La ĉaro kun la nigraj ĉevaloj iris al la lando norda, la blankaj iris post ili, kaj la makulitaj iris al la lando suda. 7 La brunaj eliris, kaj deziris trairi la teron; kaj li diris: Iru, trairu la teron; kaj ili trairis la teron. 8 Kaj li kriis al mi, kaj diris al mi jene: Vidu, tiuj, kiuj eliris al la lando norda, kontentigis Mian spiriton en la lando norda.

9 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 10 Prenu de la forkondukitoj, de Ĥeldaj, de Tobija, kaj de Jedaja, kaj iru en la domon de Joŝija, filo de Cefanja, iru en la sama tago, kiam ili venos el Babel; 11 prenu arĝenton kaj oron, kaj faru kronojn kaj metu sur la kapon de la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, 12 kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen estas viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj konstruos la templon de la Eternulo. 13 Li konstruos la templon de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia trono; li estos ankaŭ pastro sur sia trono, kaj konsiliĝo paca estos inter ambaŭ. 14 Kaj tiuj kronoj estos ĉe Ĥelem, Tobija, Jedaja, kaj Ĥen, filo de Cefanja, kiel memoraĵo en la templo de la Eternulo. 15 Kaj malproksime loĝantoj venos kaj konstruos en la templo de la Eternulo, kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi; kaj tio okazos, se vi obeados la voĉon de la Eternulo, via Dio.

Ĉapitro 7

1 En la kvara jaro de la reĝo Dario aperis vorto de la Eternulo al Zeĥarja, en la kvara tago de la naŭa monato, tio estas de Kislev; 2 kiam Bet-El sendis Ŝareceron kaj Regem-Meleĥon kun iliaj akompanantoj, por preĝi antaŭ la Eternulo, 3 kaj demandi la pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la profetojn, jene: Ĉu ni devas plori en la kvina monato, kaj fasti, kiel ni faradis jam dum multe da jaroj? 4 Tiam aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante: 5 Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene: Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj--ĉu por Mi vi fastis? ĉu por Mi? 6 Kaj kiam vi manĝas kaj trinkas, ĉu ne por vi mem vi manĝas kaj trinkas? 7 Ĉu la esenco ne estas tiuj vortoj, kiujn la Eternulo proklamis per la antaŭaj profetoj, kiam Jerusalem estis priloĝata kaj bonstata, kaj la urboj ĉirkaŭ ĝi, la suda regiono kaj la malaltaĵo, estis priloĝataj?

8 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Zeĥarja, dirante: 9 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Faru juĝon justan, ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato; 10 vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malriĉulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn kontraŭ via frato. 11 Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili ŝtopis, por ne aŭdi. 12 Sian koron ili faris kiel diamanta ŝtono, por ne obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia spirito per la antaŭaj profetoj; pro tio aperis granda kolero de la Eternulo Cebaot. 13 Kaj ĉar Li vokis, kaj ili ne aŭskultis, tial ankaŭ Mi ne aŭskultis, kiam ili vokis, diras la Eternulo Cebaot. 14 Kaj Mi disblovis ilin inter ĉiujn naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la lando post ili dezertiĝis tiel, ke neniu en ĝi iris tien aŭ reen; tiamaniere la ĉarman landon ili faris dezerto.

Ĉapitro 8

1 Kaj aperis vorto de la Eternulo, dirante: 2 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Cion per granda fervoro, kaj kun granda kolero Mi ekfervoris pri ĝi. 3 Tiele diras la Eternulo: Mi revenos al Cion, Mi ekloĝos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la Eternulo Cebaot, monto sankta. 4 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Denove sidos maljunuloj kaj maljunulinoj sur la placoj de Jerusalem, ĉiu kun bastono en la mano, pro profundeco de la aĝo. 5 Kaj la stratoj de la urbo pleniĝos de infanoj kaj infaninoj, ludantaj sur ĝiaj stratoj. 6 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se en la okuloj de la restintoj de la popolo en ĉi tiu tempo tio ŝajnas ne ebla, ĉu tio estas ne ebla ankaŭ en Miaj okuloj? diras la Eternulo Cebaot. 7 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi savos Mian popolon el la lando orienta kaj el la lando okcidenta; 8 Mi venigos ilin, kaj ili ekloĝos interne de Jerusalem; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio, en vero kaj justo. 9 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Fortigu viajn manojn, vi, kiuj aŭdas en ĉi tiuj tagoj ĉi tiujn vortojn el la buŝo de la profetoj, en la tago, kiam estas farata fondo por la konstruado de la domo de la Eternulo Cebaot, la templo. 10 Ĉar antaŭ ĉi tiuj tagoj ne ekzistis rekompenco por la laboro de homo, nek por la laboro de bruto; nek la eliranto nek la eniranto povis esti trankvila antaŭ la malamiko; kaj Mi permesis al ĉiuj homoj ataki unu la alian. 11 Sed nun Mi estas por la restintoj de tiu popolo ne tia, kia Mi estis antaŭe, diras la Eternulo Cebaot; 12 ĉar estos semo de paco: la vinberbranĉo donos siajn fruktojn, la tero donos siajn produktaĵojn, la ĉielo donos sian roson, kaj ĉion ĉi tion Mi posedigos al la restintoj de ĉi tiu popolo. 13 Kaj kiel vi, ho domo de Jehuda kaj domo de Izrael, estis malbeno inter la nacioj, tiel Mi savos vin, kaj vi fariĝos beno; ne timu do, kaj viaj manoj fortiĝu. 14 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Tiel same, kiel Mi intencis plagi vin, kiam viaj patroj Min kolerigis, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi ne fordecidis tion, 15 tiel Mi returnis Min kaj intencas nun fari bonon al Jerusalem kaj al la domo de Jehuda: ne timu. 16 Jen estas la aferoj, kiujn vi devas fari: parolu veron unu al la alia, veran kaj pacan juĝon faru en viaj pordegoj; 17 ne intencu en via koro malbonon unu kontraŭ la alia, kaj ne amu mensogan ĵuron; ĉar ĉion ĉi tion Mi malamas, diras la Eternulo.

18 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante: 19 Tiele diras la Eternulo Cebaot: La fastotago de la kvara monato kaj la fastotago de la kvina kaj la fastotago de la sepa kaj la fastotago de la deka estos por la domo de Jehuda ĝojo kaj gajeco kaj agrablaj festoj; tial amu la veron kaj la pacon. 20 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Venados ankoraŭ popoloj kaj loĝantoj de multaj urboj; 21 kaj la loĝantoj de unu urbo venos al la loĝantoj de alia urbo, kaj diros: Ni iru rapide, por preĝi antaŭ la Eternulo kaj por turni nin al la Eternulo Cebaot; mi ankaŭ iros. 22 Kaj venos multaj popoloj kaj potencaj nacioj, por serĉi la Eternulon Cebaot en Jerusalem kaj por preĝi antaŭ la Eternulo. 23 Tiele diras la Eternulo Cebaot: En tiu tempo forte kaptos dek homoj el ĉialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros: Ni iros kun vi, ĉar ni aŭdis, ke Dio estas kun vi.

Ĉapitro 9

1 Profeta vorto de la Eternulo pri la lando Ĥadraĥ kaj pri ĝia ripozejo Damasko (ĉar la Eternulo rigardas ĉiujn homojn, kiel ĉiujn tribojn de Izrael), 2 kaj pri Ĥamat, kiu havas sian limon apud ĝi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre saĝaj. 3 Tiro konstruis al si fortikaĵon, kaj kolektis arĝenton kiel polvon, kaj oron kiel stratan koton; 4 sed jen la Sinjoro faros ĝin malriĉa kaj ĵetos en la maron ĝian remparon, kaj ĝi mem estos ekstermita de fajro. 5 Aŝkelon tion vidos kaj ektimos, Gaza forte ektremos, ankaŭ Ekron, ĉar ĝia fido kovriĝos per honto; pereos la reĝo de Gaza, kaj Aŝkelon ne plu estos loĝata. 6 En Aŝdod loĝos fremduloj, kaj Mi ekstermos la fierecon de Filiŝtujo. 7 Mi forigos la sangon el ĝia buŝo kaj la abomenindan manĝaĵon el ĝiaj dentoj, kaj ĝi mem fariĝos apartenaĵo de nia Dio, kaj ĝi estos distrikto de Judujo, kaj Ekron fariĝos kiel la Jebusidoj. 8 Mi gardos Mian domon kontraŭ la militistoj, por ke neniu trairu tien kaj reen, kaj ne plu venos al ĝi premanto; ĉar Mi rigardas ĝin nun per Miaj okuloj.

9 Ĝoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem: jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino. 10 Ĉar Mi ekstermos ĉarojn ĉe Efraim kaj ĉevalojn en Jerusalem, kaj ekstermita estos milita pafarko; li proklamos pacon al la nacioj, kaj lia regado estos de maro ĝis maro, de la Rivero ĝis la finoj de la tero. 11 Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos viajn malliberulojn el la senakva kavo. 12 Reiru al la fortikaĵo, vi, ligitaj de espero! ĉar hodiaŭ Mi sciigas, ke Mi redonos al vi duoble. 13 Mi streĉos al Mi Judujon kiel pafarkon, Mi armos Efraimon, Mi levos viajn filojn, ho Cion, kontraŭ viajn filojn, ho Grekujo, kaj Mi faros vin kiel glavo de heroo. 14 La Eternulo aperos super ili, Lia sago elflugos kiel fulmo, la Sinjoro, la Eternulo, ekblovos per trumpeto kaj paŝos en suda ventego. 15 La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la ŝtonojn de la ŝtonĵetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaŭ de vino; ili pleniĝos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro. 16 Kaj savos ilin la Eternulo, ilia Dio, en tiu tempo, kiel la ŝafojn de Sia popolo; ĉar kiel ŝtonoj de krono ili brilos sur Lia tero. 17 Ĉar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.

Ĉapitro 10

1 Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros fulmojn, kaj donos abundan pluvon por ĉiuj kreskaĵoj sur la kampo. 2 La domaj dioj parolas sensencaĵon, la antaŭdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn sonĝojn, kaj konsolas per vantaĵo; tial ili diskuras kiel ŝafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas paŝtiston. 3 Kontraŭ la paŝtistoj ekflamis Mia kolero, kaj la antaŭirantajn virkaprojn Mi punos; sed la Eternulo Cebaot vizitos Sian ŝafaron, la domon de Jehuda, kaj faros ĝin kiel ornamita ĉevalo en batalo. 4 El ĝi eliros la angula ŝtono, el ĝi la ĉefa stango, el ĝi la batala pafarko, el ĝi eliros ĉiuj regantoj. 5 Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaŭ koton sur la strato; kaj ili batalos, ĉar la Eternulo estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur ĉevaloj. 6 Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enloĝigos ilin, ĉar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaŭ Mi neniam ilin forlasis; ĉar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj Mi aŭskultos ilin. 7 Efraim estos kiel fortegulo; kaj ilia koro estos gaja, kiel de vino; iliaj filoj vidos kaj ĝojos; ilia koro triumfos per la Eternulo. 8 Mi fajfos al ili kaj kunvenigos ilin, ĉar Mi elaĉetis ilin; kaj ili multiĝos, kiel ili multiĝis antaŭe. 9 Mi semos ilin inter la popoloj, kaj en malproksimaj landoj ili memoros Min, kaj ili vivos kun siaj infanoj kaj revenos. 10 Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan kaj sur Lebanonon, kaj ne troviĝos sufiĉe da loko por ili. 11 Malfeliĉo trairos la maron, batos la ondojn de la maro, kaj sekiĝos ĉiuj profundaj lokoj de Nilo; malaltiĝos la fiereco de Asirio, kaj malaperos la sceptro de Egiptujo. 12 Mi faros ilin forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la Eternulo.

Ĉapitro 11

1 Malfermu, ho Lebanon, viajn pordojn, ke la fajro ekstermu viajn cedrojn. 2 Ĝemegu, ho cipreso, ĉar falis la cedro kaj la potenculoj estas ruinigitaj. Ĝemegu, ho kverkoj de Baŝan, ĉar falis la fortika arbaro. 3 Oni aŭdas ploradon de paŝtistoj, ĉar ilia belegaĵo estas ruinigita; oni aŭdas kriadon de junaj leonoj, ĉar forigita estas la beleco de Jordan. 4 Tiele diras la Eternulo, mia Dio: Paŝtu la buĉotajn ŝafojn, 5 kiujn iliaj aĉetintoj mortigas, ne farante pekon, kaj iliaj vendintoj diras: Dank' al la Eternulo, mi riĉiĝis; kaj iliaj paŝtistoj ne bedaŭras ilin. 6 Pro tio Mi ne plu indulgos la loĝantojn de la tero, diras la Eternulo; jen Mi transdonos la homojn ĉiun en la manon de lia proksimulo kaj en la manon de lia reĝo, kaj ili frapados la teron, kaj Mi ne savos el ilia mano. 7 Kaj mi paŝtis la ŝafojn buĉotajn, la plej malfeliĉajn el la ŝafoj. Kaj mi prenis al mi du bastonojn, la unu mi nomis Afableco kaj la duan Ligilo; kaj mi paŝtis la ŝafojn. 8 Kaj mi forigis tri paŝtistojn en unu monato; kaj deturnis sin de ili mia animo, kiel ankaŭ ilia animo deturnis sin de mi. 9 Kaj mi diris: Mi vin ne paŝtos: la mortonta mortu, la pereonta pereu, kaj la ceteraj manĝu unu la karnon de la alia. 10 Kaj mi prenis mian bastonon Afableco kaj rompis ĝin, por detrui la interligon, kiun mi faris kun ĉiuj popoloj; 11 kaj ĝi estis detruita en tiu tago. Kaj tiam la malfeliĉaj ŝafoj, kiuj atentadis min, eksciis, ke tio estas vorto de la Eternulo. 12 Kaj mi diris al ili: Se plaĉas al vi, donu al mi mian laborpagon; se ne, tiam ne faru tion. Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek arĝentajn monerojn. 13 Kaj la Eternulo diris al mi: Ĵetu tion en la trezorejon; bela prezo, per kiu ili taksis Min! Kaj mi prenis la tridek arĝentajn monerojn kaj ĵetis ilin en la trezorejon de la domo de la Eternulo. 14 Kaj mi rompis mian duan bastonon Ligilo, por detrui la fratecon inter Jehuda kaj Izrael.

15 Kaj la Eternulo diris al mi: Prenu al vi ankoraŭ la ilaron de paŝtisto malsaĝa; 16 ĉar jen Mi starigos sur la tero paŝtiston, kiu ne serĉos la ŝafojn perdiĝintajn, ne zorgos pri la junaj, ne kuracos la malsanajn, ne nutros la sanajn, sed manĝos la viandon de la grasaj kaj disbatos iliajn hufojn. 17 Ve al la malsaĝa paŝtisto, kiu forlasas la ŝafojn! la glavo trafos lian brakon kaj lian dekstran okulon; lia brako velksekiĝos, kaj lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon.

Ĉapitro 12

1 Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael.

Diro de la Eternulo, kiu etendis la ĉielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li: 2 Jen Mi faros Jerusalemon freneziga kaliko por ĉiuj popoloj ĉirkaŭe, kaj eĉ por Judujo, kiam Jerusalem estos sieĝata. 3 En tiu tempo Mi faros Jerusalemon peza ŝtono por ĉiuj popoloj: ĉiuj, kiuj ĝin levos, faros al si vundojn; kaj kolektiĝos kontraŭ ĝi ĉiuj nacioj de la tero. 4 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi frapos ĉiun ĉevalon per rabio kaj ĝian rajdanton per frenezeco; kaj sur la domon de Jehuda Mi malfermos Miajn okulojn; ĉiujn ĉevalojn de la popoloj Mi frapos per blindeco. 5 Kaj la estroj de Judujo diros en sia koro: Mia forto estas la loĝantoj de Jerusalem, dank' al la Eternulo Cebaot, ilia Dio. 6 En tiu tempo Mi faros la estrojn de Judujo kiel pato kun fajro inter ligno kaj kiel brulanta torĉo inter garboj, kaj ili formanĝos dekstre kaj maldekstre ĉiujn popolojn ĉirkaŭe; kaj Jerusalem estos denove priloĝata sur sia loko, en Jerusalem. 7 Kaj antaŭe la Eternulo savos la tendojn de Judujo, por ke la gloro de la domo de David kaj la gloro de la loĝantoj de Jerusalem ne estu tro alta super Judujo. 8 En tiu tempo la Eternulo defendos la loĝantojn de Jerusalem, kaj la plej malforta el ili estos en tiu tempo kiel David, kaj la domo de David estos kiel Dio, kiel anĝelo de la Eternulo antaŭ ili. 9 En tiu tempo Mi decidos ekstermi ĉiujn naciojn, kiuj atakas Jerusalemon. 10 Sed sur la domon de David kaj sur la loĝantojn de Jerusalem Mi verŝos spiriton de amo kaj de preĝoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malĝojos pri li, kiel oni malĝojas pri unuenaskito. 11 En tiu tempo estos granda plorado en Jerusalem, kiel la plorado en Hadadrimon en la valo de Megidon. 12 Ploros la lando, ĉiu familio aparte: la familio de la domo de David aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la domo de Natan aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; 13 la familio de la domo de Levi aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la Ŝimeiidoj aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; 14 ĉiuj ceteraj familioj ĉiu familio aparte, kaj iliaj edzinoj aparte.

Ĉapitro 13

1 En tiu tempo malfermiĝos por la domo de David kaj por la loĝantoj de Jerusalem fonto, por purigi sin de pekoj kaj de malpureco. 2 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi ekstermos de la lando la nomojn de la idoloj, kaj ili ne plu estos rememorataj; ankaŭ la profetojn kaj la malpuran spiriton Mi forigos de la lando. 3 Se iu tiam diros profetaĵon, tiam lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, diros al li: Vi ne devas vivi, ĉar vi parolis malveraĵon en la nomo de la Eternulo; kaj lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, trapikos lin, kiam li profetos. 4 En tiu tempo ĉiu el la profetoj hontos pri sia vizio, kiam li volos profeti, kaj oni ne metos sur sin harkovritan mantelon por trompi; 5 sed ĉiu diros: Mi ne estas profeto, mi estas terkultivisto, ĉar al la tero mi alkutimiĝis de mia infaneco. 6 Se oni diros al li: Kio estas ĉi tiuj vundoj sur viaj manoj? tiam li respondos: Oni batis min en la domo de miaj amantoj.

7 Ho glavo, leviĝu kontraŭ Mian paŝtiston kaj kontraŭ Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la paŝtiston, por ke diskuru la ŝafoj; kaj Mi returnos Mian manon al la malgranduloj. 8 Kaj sur la tuta tero, diras la Eternulo, du partoj estos ekstermitaj kaj pereos, kaj la tria parto restos sur ĝi. 9 Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas arĝenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi aŭskultos ilin, kaj Mi diros: Tio estas Mia popolo; kaj ili diros: La Eternulo estas nia Dio.

Ĉapitro 14

1 Jen de la Eternulo venos tago, kiam oni dividos vian havaĵon meze de vi. 2 Mi kolektos ĉiujn naciojn milite kontraŭ Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo. 3 Sed la Eternulo eliros kaj militos kontraŭ tiuj nacioj, kiel iam Li militis en tago de batalo. 4 Liaj piedoj en tiu tempo stariĝos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaŭ Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendiĝos en la mezo en du partojn, de oriento ĝis okcidento, tiel, ke fariĝos tre granda valo, unu duono de la monto forŝoviĝos norden kaj la dua duono suden. 5 Kaj vi kuros en la valo inter Miaj montoj, ĉar la intermonta valo atingos ĝis Acel; vi kuros, kiel vi kuris de la tertremo en la tempo de Uzija, reĝo de Judujo; tiam venos la Eternulo, mia Dio, kune kun ĉiuj sanktuloj. 6 En tiu tago ne estos lumo, sed estos malvarmo kaj densa nebulo. 7 Kaj tio estos tago sola, konata nur de la Eternulo, nek tago nek nokto; nur vespere montriĝos lumo. 8 En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, duono de ĝi al la maro orienta kaj duono al la maro okcidenta; ĝi fluados en somero kaj en vintro. 9 Kaj la Eternulo estos Reĝo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo estos sola, kaj Lia nomo estos sola. 10 La tuta lando fariĝos ebenaĵo, de Geba ĝis Rimon, sude de Jerusalem; ĉi tiu altiĝos kaj staros sur sia loko, de la Pordego de Benjamen ĝis la loko de la unua pordego, ĝis la Pordego Angula, kaj de la turo de Ĥananel ĝis la reĝaj vinpremejoj. 11 Kaj oni loĝos en ĝi, kaj anatemo ne plu ekzistos; kaj Jerusalem estos ekster ĉia danĝero. 12 Kaj tia estos la plago, per kiu la Eternulo frapos ĉiujn popolojn, kiuj batalis kontraŭ Jerusalem: ilia karno putros, kiam ili staros ankoraŭ sur siaj piedoj, iliaj okuloj putros en siaj kavoj, kaj ilia lango putros en ilia buŝo. 13 En tiu tempo estos inter ili granda tumulto, venanta de la Eternulo, kaj ĉiu kaptos la manon de sia proksimulo, kaj leviĝos lia mano kontraŭ lian proksimulon. 14 Eĉ Judujo militos kontraŭ Jerusalem, kaj oni kolektos la havaĵon de ĉiuj nacioj ĉirkaŭe, tre multe da oro, arĝento, kaj vestoj. 15 Tia sama plago estos sur la ĉevaloj, muloj, kameloj, azenoj, kaj sur ĉiuj brutoj, kiuj estos en tiuj tendaroj. 16 Ĉiuj restintoj el ĉiuj nacioj, kiuj venis kontraŭ Jerusalemon, venados ĉiujare, por adorkliniĝi antaŭ la Reĝo, la Eternulo Cebaot, kaj por festi la feston de laŭboj. 17 Se iu el la gentoj de la tero ne iros en Jerusalemon, por adorkliniĝi antaŭ la Reĝo, la Eternulo Cebaot, tiam ili ne havos pluvon super si. 18 Se la gento Egipta, kiu ne havas pluvon, ne iros kaj ne venos, trafos ilin la plago, per kiu la Eternulo frapos tiujn naciojn, kiuj ne venos, por festi la feston de laŭboj. 19 Tio estos puno de Egiptujo, kaj puno de ĉiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la feston de laŭboj. 20 En tiu tempo sur la tintiloj de la ĉevaloj estos skribite: SANKTA AL LA ETERNULO; kaj la kaldronoj en la domo de la Eternulo estos kiel la kalikoj antaŭ la altaro. 21 Kaj ĉiuj kaldronoj en Jerusalem kaj en Judujo estos sanktaj al la Eternulo Cebaot; kaj ĉiuj oferontoj venos kaj prenos el ili kaj kuiros en ili; kaj ne plu estos komercisto en la domo de la Eternulo Cebaot en tiu tempo.