LA EVANGELIO LAŬ SANKTA LUKO

Ĉapitro 1

1 Ĉar multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni, 2 kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto, 3 ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo, 4 por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.

5 En la tagoj de Herodo, reĝo de Judujo, estis pastro nomata Zeĥarja, el la deĵora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj ŝia nomo estis Elizabeto. 6 Kaj ambaŭ estis justaj antaŭ Dio, irantaj laŭ ĉiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riproĉo. 7 Kaj ili ne havis infanon, ĉar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaŭ estis en profunda aĝo.

8 Kaj dum li plenumis sian pastradon antaŭ Dio en la vico de sia grupo, 9 laŭ la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi. 10 Kaj la tuta amaso de la popolo preĝis ekstere dum la horo de la incensado. 11 Kaj aperis antaŭ li anĝelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado. 12 Kaj Zeĥarja maltrankviliĝis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo. 13 Sed la anĝelo diris al li: Ne timu, Zeĥarja; ĉar via preĝo estas aŭdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano. 14 Kaj vi havos ĝojon kaj feliĉon, kaj multaj ĝojos pro lia naskiĝo. 15 Ĉar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino. 16 Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio. 17 Kaj li iros antaŭ Lia vizaĝo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la saĝeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan. 18 Kaj Zeĥarja diris al la anĝelo: Per kio mi scios tion? ĉar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan aĝon. 19 Kaj la anĝelo responde diris al li: Mi estas Gabriel, kiu staras antaŭ Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon. 20 Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, ĝis la tago, kiam tio okazos, ĉar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumiĝos siatempe. 21 Kaj la popolo atendis Zeĥarjan, kaj miris pro lia restado en la sanktejo. 22 Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta. 23 Kaj kiam finiĝis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.

24 Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravediĝis, kaj kaŝis sin kvin monatojn, dirante: 25 Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riproĉon inter homoj.

26 Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, 27 al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. 28 Kaj li venis al ŝi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi. 29 Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto. 30 Kaj la anĝelo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. 31 Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. 32 Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; 33 kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon. 34 Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron? 35 Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio. 36 Kaj jen via parencino Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por ŝi, kiun oni nomis senfrukta. 37 Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla. 38 Kaj Maria diris: Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro. Kaj la anĝelo foriris de ŝi.

39 Kaj en tiuj tagoj Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo; 40 kaj enirinte en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabeton. 41 Kaj kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito, 42 kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris: Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. 43 Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi? 44 Ĉar jen kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje eksaltis en mia ventro. 45 Kaj feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo. 46 Kaj Maria diris:

     Mia animo altigas la Eternulon,
47 Kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
48 Ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino;
     Ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
49 Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn,
     Kaj sankta estas Lia nomo.
50 Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj
     Al tiuj, kiuj Lin timas.
51 Li montris forton per Sia brako,
     Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
52 Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj,
     Kaj Li altigis humilulojn.
53 Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo,
     Kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
54 Li helpis Sian servanton Izrael,
     Memorante Sian korfavoron.
55 Kiel Li parolis al niaj patroj,
     Al Abraham kaj al lia idaro eterne.

56 Kaj Maria loĝis ĉi ŝi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.

57 Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu ŝi devis naski; kaj ŝi naskis filon. 58 Kaj ŝiaj najbaroj kaj ŝiaj parencoj aŭdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al ŝi; kaj ili ĝojis kun ŝi. 59 Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zeĥarja, laŭ la nomo de lia patro. 60 Kaj lia patrino responde diris: Tute ne; sed li estos nomata Johano. 61 Kaj ili diris al ŝi: El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo. 62 Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata. 63 Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene: Lia nomo estas Johano. Kaj ĉiuj miris. 64 Kaj tuj lia buŝo malfermiĝis, kaj lia lango liberiĝis; kaj li parolis, glorante Dion. 65 Kaj timo venis sur ĉiujn, kiuj loĝis ĉirkaŭ ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastiĝis rakonto pri ĉio tio. 66 Kaj ĉiuj aŭdantoj konservis tion en sia koro, dirante: Kia do estos ĉi tiu knabeto? Ĉar la mano de la Eternulo estis kun li.

67 Kaj lia patro Zeĥarja pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:

68 Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael,
     Ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,
69 Kaj levis kornon de savo por ni
     En la domo de Sia servanto David,
70 Kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, de
         post la komenco de la mondo,
71 Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de ĉiuj niaj
         malamantoj;
72 Por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj,
     Kaj por memori Sian sanktan interligon;
73 La ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;
74 Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj
         malamikoj,
     Ni servu Lin sentime,
75 En sankteco kaj justeco antaŭ Li ĉiujn niajn tagojn.
76 Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo,
     Ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, por pretigi liajn
         vojojn,
77 Por doni al lia popolo scion de savo
     En la pardonado de iliaj pekoj,
78 Pro la kompata koro de nia Dio,
     Per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre,
79 Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de
         morto,
     Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.

80 Kaj kreskis la infano kaj fortiĝis en spirito, kaj estis en la dezertoj ĝis la tago de sia ekmontriĝo al Izrael.

Ĉapitro 2

1 Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita. 2 Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio. 3 Kaj ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo. 4 Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David, 5 por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda. 6 Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo. 7 Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo.

8 Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon. 9 Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo. 10 Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; 11 ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. 12 Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo. 13 Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante:

14 Gloro al Dio en la supera alto,
     Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.

15 Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia: Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni. 16 Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. 17 Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano. 18 Kaj ĉiuj aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj. 19 Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro. 20 Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.

21 Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la anĝelo, antaŭ ol li estis en la ventro. 22 Kaj kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado laŭ la leĝo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo, 23 kiel estas skribite en la leĝo de la Eternulo: Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita al la Eternulo; 24 kaj por alporti oferon laŭ tio, kio estas dirita en la leĝo de la Eternulo: Paron da turtoj, aŭ du kolombidojn. 25 Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj ĉi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li. 26 Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, ĝis li vidos la Kriston de la Eternulo. 27 Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laŭ la kutimo de la leĝo, 28 tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:

29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton,
     Laŭ Via vorto, en paco,
30 Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
31 Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
32 Lumon por malkaŝo al la gentoj,
     Kaj gloron de Via popolo Izrael.

33 Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li; 34 kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino: Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izrael, kaj por signo kontraŭparolata; 35 kaj ankaŭ vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu. 36 Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Aŝer (ŝi estis grandaĝa, loĝinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco, 37 kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj preĝoj nokte kaj tage. 38 Kaj alveninte ĝuste en tiu horo, ŝi dankis Dion, kaj parolis pri li al ĉiuj, kiuj atendadis la elaĉeton de Jerusalem. 39 Kaj kiam ili jam faris ĉion, konforme al la leĝo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret.

40 Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco; kaj la graco de Dio estis sur li.

41 Kaj liaj gepatroj iris ĉiujare al Jerusalem ĉe la Paska festo. 42 Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laŭ la kutimo de la festo; 43 kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, ĉe ilia returniĝo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis; 44 sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojaĝon, kaj serĉis lin inter siaj parencoj kaj konatoj; 45 kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, serĉante lin. 46 Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, aŭskultante ilin kaj metante al ili demandojn; 47 kaj ĉiuj, kiuj aŭdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj. 48 Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li: Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni? jen via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo. 49 Kaj li diris al ili: Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro? 50 Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili. 51 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro.

52 Kaj Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio kaj homoj.

Ĉapitro 3

1 En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarĥo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarĥo de la regiono Iturea kaj Traĥonitis, kaj Lisanio tetrarĥo de Abilene, 2 dum la ĉefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zeĥarja, en la dezerto. 3 Kaj li venis en la tutan regionon ĉirkaŭ Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj, 4 kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja:

     Voĉo de krianto en la dezerto:
     Pretigu la vojon de la Eternulo,
     Rektigu Liajn irejojn.
5   Ĉiu valo leviĝos,
     Kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos,
     Kaj la malebenaĵo fariĝos ebenaĵo,
     Kaj la malglataj vojoj glatiĝos;
6   Kaj ĉiu karno vidos la savon de Dio.

7 Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? 8 Donu do fruktojn taŭgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. 9 Kaj la hakilo jam kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron. 10 Kaj la homamasoj lin demandis, dirante: Kion do ni faru? 11 Kaj responde li diris al ili: Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵon, tiu faru tiel same. 12 Venis ankaŭ impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li: Majstro, kion ni faru? 13 Kaj li diris al ili: Ne postulu pli multe, ol estas ordonite. 14 Kaj ankaŭ soldatoj lin demandis, dirante: Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili: Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.

15 Kaj kiam la popolo atendis, kaj ĉiuj diskutis en siaj koroj pri Johano, ĉu eble li estas la Kristo, 16 Johano respondis al ĉiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; 17 lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian draŝejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.

18 Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo. 19 Sed Herodo, la tetrarĥo, riproĉite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri ĉiuj malbonaĵoj, kiujn Herodo faris, 20 aldonis al ĉio ankaŭ ĉi tion, ke li enŝlosis Johanon en malliberejo.

21 Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaŭ estis baptita, kaj dum li preĝis, la ĉielo malfermiĝis, 22 kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.

23 Kaj Jesuo mem, komencante, havis ĉirkaŭ tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli, 24 de Mattat, de Levi, de Melĥi, de Janaj, de Jozef, 25 de Matatias, de Amos, de Naĥum, de Esli, de Nagaj, 26 de Maat, de Matatias, de Semein, de Jozef, de Joda, 27 de Joĥanan, de Resa, de Zerubabel, de Ŝealtiel, de Neri, 28 de Melĥi, de Adi, de Kosam, de Elmodam, de Er, 29 de Jesu, de Eliezer, de Jorim, de Mattat, de Levi, 30 de Simeon, de Jehuda, de Jozef, de Jonam, de Eljakim, 31 de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David, 32 de Jiŝaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Naĥŝon, 33 de Aminadab, de Ram, de Ĥecron, de Perec, de Jehuda, 34 de Jakob, de Isaak, de Abraham, de Teraĥ, de Naĥor, 35 de Serug, de Reu, de Peleg, de Eber, de Ŝelaĥ, 36 de Kenan, de Arpaĥŝad, de Ŝem, de Noa, de Lemeĥ, 37 de Metuŝelaĥ, de Ĥanoĥ, de Jared, de Mahalalel, de Kenan, 38 de Enoŝ, de Set, de Adam, de Dio.

Ĉapitro 4

1 Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton 2 dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li manĝis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finiĝis, li malsatis. 3 Kaj la diablo diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu al ĉi tiu ŝtono, ke ĝi fariĝu pano. 4 Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo. 5 Kaj kondukinte lin supren, li montris al li ĉiujn regnojn de la mondo en momento da tempo. 6 Kaj la diablo diris al li: Mi donos al vi la tutan ĉi tiun potencon kaj ilian gloron; ĉar ĝi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi ĝin donas. 7 Se do vi adorkliniĝos antaŭ mi, ĉio estos via. 8 Kaj responde Jesuo diris al li: Estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, adorkliniĝu, kaj al Li sola servu. 9 Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin de ĉi tie malsupren; 10 ĉar estas skribite:

     Al siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,

11 kaj:

     Sur la manoj ili vin portos,
     Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

12 Kaj responde Jesuo diris al li: Estas dirite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.

13 Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li ĝis estonta tempo.

14 Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta ĉirkaŭaĵo. 15 Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de ĉiuj.

16 Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj stariĝis, por legi. 17 Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:

18 La spirito de la Eternulo estas sur mi,
     Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj;
     Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj
     Kaj vidpovon al blinduloj,
     Por meti la vunditojn en liberecon,
19 Por proklami favorjaron de la Eternulo.

20 Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis; kaj la okuloj de ĉiuj en la sinagogo atente lin rigardis. 21 Kaj li ekparolis al ili: Hodiaŭ tiu skribo plenumiĝas en viaj oreloj. 22 Kaj ĉiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia buŝo; kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de Jozef? 23 Kaj li diris al ili: Sendube vi diros al mi la jenan sentencon: Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni aŭdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru ĉi tie en via patrujo. 24 Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo. 25 Kun vereco mi diras al vi: Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis ŝlosita la ĉielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando; 26 kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino. 27 Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Eliŝa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano. 28 Kaj ĉiuj en la sinagogo pleniĝis de kolero, aŭdante tion; 29 kaj leviĝinte, ili elĵetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin ĝis la krutaĵo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por ĵeti lin malsupren. 30 Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.

31 Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato; 32 kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto. 33 Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per laŭta voĉo, 34 dirante: Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio. 35 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin. 36 Kaj falis miro sur ĉiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante: Kia vorto estas ĉi tio? ĉar kun aŭtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras. 37 Kaj famo pri li eliris al ĉiu loko de la tuta ĉirkaŭaĵo.

38 Kaj leviĝinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri ŝi. 39 Kaj starante super ŝi, li admonis la febron; kaj ĝi forlasis ŝin, kaj ŝi tuj leviĝis kaj servis al ili.

40 Kaj ĉe la subiro de la suno ĉiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur ĉiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin. 41 Eliris ankaŭ demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante: Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, ĉar ili sciis, ke li estas la Kristo.

42 Kaj kiam tagiĝis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin serĉis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili. 43 Sed li diris al ili: Ankaŭ al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; ĉar por tio mi estas sendita.

44 Kaj li predikis en la sinagogoj de Galileo.

Ĉapitro 5

1 Kaj dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret; 2 kaj li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago, sed la fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili, kaj lavis la retojn. 3 Kaj li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forŝovu iom for de la bordo. Kaj li sidiĝis, kaj instruis la homamason el la ŝipeto. 4 Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al Simon: Forŝovu ĝis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado. 5 Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laŭ via diro mi mallevos la retojn. 6 Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis; 7 kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaŭ ŝipetojn, ĝis ekprofundiĝo. 8 Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaŭ la genuoj de Jesuo, dirante: Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo. 9 Ĉar pro la preno de fiŝoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin, kaj ĉiujn, kiuj estis kun li, 10 kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon: Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj. 11 Kaj kiam ili surbordigis siajn ŝipetojn, ili forlasis ĉion, kaj sekvis lin.

12 Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizaĝon kaj petegis lin, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. 13 Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li. 14 Kaj li ordonis al li, ke li diru al neniu: Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili. 15 Sed la famo pri li des pli multe disvastiĝis; kaj grandaj homamasoj kunvenis, por aŭskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj. 16 Sed li fortiris sin en la dezertojn, kaj preĝadis.

17 Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj ĉeestis Fariseoj kaj leĝinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el ĉiu vilaĝo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin. 18 Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaŭ li. 19 Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaŭ Jesuo. 20 Kaj vidante ilian fidon, li diris: Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj. 21 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante: Kiu estas ĉi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola? 22 Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili: Kial vi diskutas en viaj koroj? 23 Kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? 24 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn--li diris al la paralizulo: Mi diras al vi: Leviĝu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo. 25 Kaj tuj li leviĝis antaŭ ili, kaj prenis tion, sur kio li kuŝis, kaj iris al sia domo, glorante Dion. 26 Kaj mirego kaptis ĉiujn, kaj li gloris Dion; kaj ili pleniĝis de timo, dirante: Ni vidis mirindaĵojn hodiaŭ.

27 Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan ĉe la impostejo, kaj diris al li: Sekvu min. 28 Kaj li forlasis ĉion, kaj leviĝis, kaj sekvis lin. 29 Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis ĉe manĝo kun ili. 30 Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraŭ liaj disĉiploj, dirante: Kial vi manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj? 31 Kaj Jesuo responde diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. 32 Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento. 33 Kaj ili diris al li: La disĉiploj de Johano ofte fastas kaj faras preĝojn, kaj tiel same ankaŭ la disĉiploj de la Fariseoj; sed la viaj manĝas kaj trinkas. 34 Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi povas igi la filojn de la edziĝejo fasti, dum la fianĉo estas kun ili? 35 Sed venos tagoj; kaj kiam la fianĉo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj. 36 Kaj li ankaŭ parolis al ili parabolon: Neniu ŝiras pecon el nova vesto kaj alkudras ĝin sur malnovan veston; ĉar alie li ŝirus la novan, kaj ankaŭ la flikaĵo el la nova ne harmonius kun la malnova. 37 Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; ĉar alie la nova vino krevigus la felsakojn, kaj ĝi mem elfluus, kaj la felsakoj detruiĝus. 38 Sed novan vinon oni devas enverŝi en novajn felsakojn. 39 Kaj neniu, trinkinte malnovan vinon, deziras novan; ĉar li diras: La malnova estas preferinda.

Ĉapitro 6

1 Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj deŝiris la spikojn, kaj manĝis, frotante ilin en la manoj. 2 Sed iuj el la Fariseoj diris: Kial vi faras tion, kion fari en sabato ne estas permesate? 3 Kaj Jesuo, respondante al ili, diris: Ĉu vi eĉ ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj? 4 ke li eniris en la domon de Dio, kaj prenis kaj manĝis kaj donis ankaŭ al siaj kunuloj la panojn de propono, kiujn manĝi ne estas permesate, krom nur al la pastroj? 5 Kaj li diris al ili: La Filo de homo estas sinjoro de la sabato.

6 Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta. 7 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, ĉu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi. 8 Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan: Leviĝu, kaj stariĝu en la mezo. Kaj li leviĝis kaj stariĝis. 9 Kaj Jesuo diris al ili: Mi vin demandas: ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? Savi vivon, al ĝin pereigi? 10 Kaj ĉirkaŭrigardinte ĉiujn, li diris al li: Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resaniĝis. 11 Sed ili pleniĝis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.

12 Kaj en tiuj tagoj li foriris sur la monton, por preĝi; kaj li pasigis la tutan nokton en preĝado al Dio. 13 Kaj kiam tagiĝis, li alvokis siajn disĉiplojn, kaj elektis el ili dek du, kiujn li ankaŭ nomis apostoloj: 14 Simonon, kiun li ankaŭ nomis Petro, kaj Andreon, lian fraton, kaj Jakobon kaj Johanon kaj Filipon kaj Bartolomeon 15 kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Simonon, nomatan Fervorulo, 16 kaj Judason de Jakobo, kaj Judason Iskariotan, kiu fariĝis perfidulo. 17 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena loko, kaj granda amaso de liaj disĉiploj, kaj granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por aŭskulti lin kaj saniĝi je siaj malsanoj; 18 kaj tiuj, kiuj estis turmentataj de malpuraj spiritoj, estis sanigitaj. 19 Kaj la tuta homamaso volis tuŝi lin, ĉar potenco eliris el li kaj sanigis ĉiujn.

20 Kaj li levis siajn okulojn al siaj disĉiploj, kaj diris: Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio. 21 Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos. 22 Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo. 23 Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj. 24 Sed ve al vi riĉuloj! ĉar vi jam ricevis vian konsolon. 25 Ve al vi satigitaj! ĉar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! ĉar vi malĝojos kaj ploros. 26 Ve, kiam ĉiuj homoj parolos bone pri vi! ĉar tiel same faris iliaj patroj al la falsaj profetoj.

27 Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; 28 benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. 29 Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. 30 Donu al ĉiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedaĵojn, ne repostulu ilin. 31 Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same. 32 Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. 33 Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj tiel same faras. 34 Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? eĉ pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi. 35 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. 36 Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. 37 Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj; 38 donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

39 Kaj li parolis ankaŭ al ili parabolon: Ĉu blindulo povas gvidi blindulon? ĉu ne falos ambaŭ en fosaĵon? 40 Disĉiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, ĉiu estos kiel lia instruisto. 41 Kaj kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo? 42 Kiel vi povas diri al via frato: Frato, lasu min eltiri la lignereton, kiu estas en via okulo; dum vi ne pripensas la trabon en via propra okulo? Hipokritulo! eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato. 43 Ĉar ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu donas bonan frukton. 44 Ĉar ĉiu arbo estas konata per sia propra frukto. Ĉar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn. 45 Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; ĉar el la abundo de la koro parolas lia buŝo.

46 Kaj kial vi min vokas: Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras? 47 Pri ĉiu, kiu venas al mi, kaj aŭdas miajn parolojn, kaj plenumas ilin, mi montros al vi, al kiu li similas: 48 li similas al viro, kiu, konstruante domon, fosis kaj profunde kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko; kaj kiam okazis inundo, la rivero sin ĵetis kontraŭ tiun domon, kaj ne povis ĝin ŝanceli; ĉar ĝi estis bone konstruita. 49 Sed tiu, kiu aŭdas kaj ne plenumas, similas al viro, kiu konstruis sur la tero sen fundamento domon; kontraŭ kiun la rivero sin ĵetis, kaj ĝi tuj enfalis, kaj la ruino de tiu domo estis granda.

Ĉapitro 7

1 Fininte ĉiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon.

2 Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaŭ mortanta. 3 Kaj aŭdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliaĝulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon. 4 Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante: Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon; 5 ĉar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon. 6 Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li: Sinjoro, ne ĝenu vin; ĉar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; 7 pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo saniĝos. 8 Ĉar mi ankaŭ estas homo metita sub aŭtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al ĉi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras. 9 Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta: Mi diras al vi: Eĉ en Izrael mi ne trovis tiom da fido. 10 Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.

11 Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj disĉiploj kaj granda homamaso. 12 Kaj kiam li alproksimiĝis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj ŝi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun ŝi. 13 Kaj kiam la Sinjoro ŝin vidis, li kortuŝiĝis pri ŝi, kaj diris al ŝi: Ne ploru. 14 Kaj li alproksimiĝis, kaj tuŝis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris: Junulo, mi diras al vi: Leviĝu. 15 Kaj la mortinto side leviĝis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino. 16 Kaj timo kaptis ĉiujn; kaj ili gloris Dion, dirante: Granda profeto leviĝis inter ni; kaj: Dio vizitis Sian popolon. 17 Kaj ĉi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta ĉirkaŭaĵo.

18 Kaj la disĉiploj de Johano sciigis lin pri ĉio tio. 19 Kaj Johano, alvokinte al si du el siaj disĉiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por diri: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian? 20 Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris: Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian? 21 En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon. 22 Kaj li respondis kaj diris al ili: Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj aŭdis: blinduloj vidas, lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, mortintoj leviĝas, al malriĉuloj evangelio estas predikata. 23 Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi.

24 Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton, por rigardi? ĉu junkon skuatan de la vento? 25 Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu homon per mola vestaro vestitan? Jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas, troviĝas en domoj de reĝoj. 26 Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton. 27 Ĉar li estas tiu, pri kiu estas skribite:

     Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo,
     Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon.

28 Mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li. 29 Kaj la tuta popolo kaj la impostistoj, aŭdinte, pravigis Dion, ĉar ili ricevis la bapton de Johano. 30 Sed la Fariseoj kaj la leĝistoj rifuzis por si la intencon de Dio, ĉar ili ne estis baptitaj de li. 31 Al kio do mi komparos la homojn de ĉi tiu generacio? kaj al kio ili similas? 32 Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris. 33 Ĉar Johano, la Baptisto, venis, nek manĝante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras: Li havas demonon. 34 La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante; kaj vi diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! 35 Kaj la saĝeco estas pravigita de ĉiuj siaj infanoj.

36 Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li manĝu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidiĝis ĉe manĝo. 37 Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam ŝi eksciis, ke Jesuo sidas ĉe manĝo en la domo de la Fariseo, ŝi alportis alabastran vazon da ŝmiraĵo, 38 kaj starante malantaŭe ĉe liaj piedoj, plorante, ŝi komencis priverŝi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj viŝis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj ŝmiris ilin per la ŝmiraĵo. 39 Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante: Ĉi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tuŝas, ke ŝi estas pekulino. 40 Kaj responde Jesuo diris al li: Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris: Majstro, parolu. 41 Unu pruntedoninto havis du ŝuldantojn; unu ŝuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek. 42 Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaŭ la ŝuldon. Kiu el ili do lin pli amos? 43 Simon responde diris: Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan ŝuldon. Kaj li diris al li: Vi prave juĝis. 44 Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon: Ĉu vi vidas ĉi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed ŝi priverŝis miajn piedojn per siaj larmoj kaj viŝis ilin per siaj haroj. 45 Vi ne donis al mi kison; sed ŝi, de la tempo, kiam mi eniris, ne ĉesis kisadi miajn piedojn. 46 Vi ne ŝmiris mian kapon per oleo; sed ŝi ŝmiris miajn piedojn per ŝmiraĵo. 47 Pro tio mi diras al vi: Ŝiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; ĉar ŝi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas. 48 Kaj li diris al ŝi: Viaj pekoj estas pardonitaj. 49 Kaj tiuj, kiuj sidis ĉe manĝo kun li, komencis diri inter si: Kiu estas ĉi tiu, kiu eĉ pardonas pekojn? 50 Kaj li diris al la virino: Via fido vin savis; iru en pacon.

Ĉapitro 8

1 Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilaĝoj, predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj kun li la dek du, 2 kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj: Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj, 3 kaj Joana, edzino de Ĥuzas, la ĉambelano de Herodo, kaj Susana, kaj multaj aliaj, kiuj faris al ili helpan servadon per sia havo.

4 Kaj kiam granda homamaso kolektiĝis, kaj homoj el ĉiu urbo venis al li, li diris per parabolo: 5 La semisto eliris, por semi sian semon; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo kaj estis piedpremitaj, kaj la birdoj de la ĉielo formanĝis ilin. 6 Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kaj kreskinte, velkis, ĉar ili ne havis malsekaĵon. 7 Kaj aliaj falis meze inter dornojn; kaj la dornoj kunkreskis, kaj sufokis ilin. 8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj kreskinte, produktis frukton centoble. Dirinte tion, li kriis: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.

9 Kaj liaj disĉiploj demandis al li, kia estas ĉi tiu parabolo. 10 Kaj li diris: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj aŭdante, ili ne komprenu. 11 La parabolo estas jena: La semo estas la vorto de Dio. 12 Kaj la falintaj apud la vojo estas tiuj, kiuj aŭdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj. 13 Kaj la falintaj sur la ŝtonan lokon estas tiuj, kiuj, aŭdinte, kun ĝojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas. 14 Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj aŭdis, kaj dum sia irado sufokiĝas per zorgoj kaj riĉo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton. 15 Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, aŭdinte la vorton, konservas ĝin, kaj kun pacienco donas frukton.

16 Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras ĝin per vazo, aŭ forŝovas ĝin sub liton; sed metas ĝin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon. 17 Ĉar estas kaŝita nenio, kio ne malkaŝiĝos; kaj ne estas io sekreta, kio ne koniĝos kaj klare elmontriĝos. 18 Atentu do, kiamaniere vi aŭdas; ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite; kaj kiu ajn ne havas, de tiu estos forprenita eĉ tio, kion li ŝajne havas.

19 Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso. 20 Kaj oni sciigis lin: Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi. 21 Sed respondante, li diris al ili: Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio, kaj ĝin plenumas.

22 Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en ŝipeton li kaj liaj disĉiploj; kaj li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmariĝis. 23 Sed dum ili veturis, li endormiĝis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute pleniĝis de akvo, kaj estis en danĝero. 24 Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante: Estro, estro, ni pereas. Kaj li leviĝis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili ĉesiĝis, kaj fariĝis sereno. 25 Kaj li diris al ili: Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia: Kiu do estas ĉi tiu? ĉar li ordonas eĉ al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.

26 Kaj ili ŝipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraŭ Galileo. 27 Kaj kiam li surbordiĝis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj loĝis ne en domo, sed en la tomboj. 28 Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaŭ li, kaj laŭtvoĉe diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min. 29 Ĉar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. Ĉar ĝi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per ĉenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn. 30 Kaj Jesuo demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li diris: Legio; ĉar multaj demonoj eniris en lin. 31 Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon. 32 Kaj estis tie granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili. 33 Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutaĵo en la lagon, kaj sufokiĝis. 34 Kaj kiam iliaj paŝtistoj vidis la okazintaĵon, ili forkuris, kaj rakontis ĝin en la urbo kaj en la kamparo. 35 Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana prudento, ĉe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis. 36 Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere la demonhavinto saniĝis. 37 Kaj la tuta homamaso, el la ĉirkaŭaĵo de la Gerasenoj, petis lin foriri de ili; ĉar ili estis tenataj de granda timo; kaj li eniris en ŝipeton kaj returne veturis. 38 Sed la viro, el kiu eliris la demonoj, petis lin, ke li povu esti kun li; sed li forsendis lin, dirante: 39 Reiru al via domo, kaj rakontu ĉion, kion Dio faris por vi. Kaj li foriris, famigante tra la tuta urbo ĉion, kion Jesuo faris por li.

40 Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, ĉar ĉiuj atendis lin. 41 Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis sinagogestro; kaj li sin ĵetis antaŭ la piedojn de Jesuo, kaj petegis lin, ke li venu en lian domon; 42 ĉar li havis unu solan filinon, proksimume dekdujaran, kaj ŝi estis mortanta. Kaj dum li iris, la homamaso ĉirkaŭpremis lin.

43 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu, 44 venis malantaŭ lin, kaj tuŝis la randon de lia vestaĵo; kaj tuj ŝia sangofluo ĉesiĝis. 45 Kaj Jesuo diris: Kiu min tuŝis? Kaj kiam ĉiuj neis, Petro diris: Estro, la homamaso ĉirkaŭas kaj premas vin. 46 Sed Jesuo diris: Iu min tuŝis; ĉar mi sentis, ke de mi eliris potenco. 47 Kaj kiam la virino ekvidis, ke ŝi ne estas kaŝita, ŝi venis tremanta, kaj, sin ĵetante antaŭ lin, sciigis antaŭ la tuta popolo, pro kia motivo ŝi tuŝis lin, kaj kiel ŝi estas tuj sanigita. 48 Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en pacon.

49 Dum li ankoraŭ parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino jam mortis; ne ĝenu la instruiston. 50 Sed Jesuo, aŭdinte tion, respondis al li: Ne timu; nur kredu, kaj ŝi estos savita. 51 Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino. 52 Kaj ĉiuj ploris kaj ĝemis pro ŝi; sed li diris: Ne ploru; ĉar ŝi ne mortis, sed dormas. 53 Kaj ili mokridis lin, sciante, ke ŝi mortis. 54 Sed li, preninte ŝian manon, vokis ŝin, dirante: Knabino, leviĝu. 55 Kaj ŝia spirito revenis, kaj ŝi tuj stariĝis; kaj li ordonis, ke oni donu al ŝi manĝi. 56 Kaj ŝiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al neniu tion, kio estis farita.

Ĉapitro 9

1 Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj aŭtoritaton super ĉiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn. 2 Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn. 3 Kaj li diris al ili: Portu nenion por la vojo-- nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn. 4 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie loĝu, kaj el tie ekvojaĝu. 5 Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraŭ ili. 6 Kaj ili, foririnte, trairis la vilaĝojn, ĉie predikante la evangelion kaj sanigante.

7 Kaj la tetrarĥo Herodo aŭdis pri ĉio, kio fariĝis; kaj li embarasiĝis, ĉar iuj diris, ke Johano leviĝis el la mortintoj; 8 kaj aliaj, ke Elija aperis; kaj aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis. 9 Kaj Herodo diris: Johanon mi senkapigis, sed kiu estas ĉi tiu, pri kiu mi aŭdas tiajn aferojn? Kaj li deziris vidi lin.

10 Kaj la apostoloj, reveninte, rakontis al li ĉion, kion ili faris. Kaj li kondukis ilin, kaj foriris aparte al urbo, nomata Betsaida. 11 Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn, kiuj bezonis kuracon, li resanigis. 12 Kaj ekvesperiĝis; kaj la dek du, alveninte, diris al li: Forsendu la homamason, por ke ili iru en la ĉirkaŭajn vilaĝojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn kaj nutraĵon; ĉar ĉi tie ni estas en dezerta loko. 13 Sed li diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris: Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fiŝojn, se ni ne irus kaj aĉetus manĝaĵon por ĉi tiu tuta homomulto. 14 Ĉar ĉeestis proksimume kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidigu ilin en aroj, po proksimume kvindek. 15 Kaj tion ili faris, kaj sidigis ĉiujn. 16 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ la homamason. 17 Kaj ili manĝis, kaj ĉiuj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.

18 Kaj dum li preĝis en soleco, la disĉiploj estis kun li; kaj li demandis ilin, dirante: Kiu, diras la popolo, ke mi estas? 19 Kaj ili responde diris: Laŭ iuj Johano, la Baptisto; sed laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis. 20 Sed li diris al ili: Sed vi--kiu vi diras, ke mi estas? Kaj Petro responde diris: La Kristo de Dio. 21 Sed li per severa ordono admonis, ke ili diru ĉi tion al neniu; 22 dirante: La Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi. 23 Kaj li diris al ĉiuj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min. 24 Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin savos. 25 Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj sin perdus aŭ pereigus? 26 Ĉar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj anĝeloj. 27 Sed mi diras al vi certe: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la regnon de Dio.

28 Kaj pasis post tiuj diroj ĉirkaŭ ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por preĝi. 29 Kaj dum li preĝis, la aspekto de lia vizaĝo aliiĝis, kaj lia vestaro fariĝis blanka kaj fulme brilanta. 30 Kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj Elija, 31 kiuj montriĝis en gloro, kaj parolis pri lia foriro, kiun li estis plenumonta en Jerusalem. 32 Sed Petro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekiĝinte, ili vidis lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li. 33 Kaj dum ili foriris de li, Petro diris al Jesuo: Estro, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras. 34 Kaj dum li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin; kaj ili timis, kiam ili eniris en la nubon. 35 Kaj el la nubo venis voĉo, diranta: Ĉi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin aŭskultu. 36 Kaj dum la voĉo ankoraŭ sonis, Jesuo troviĝis sola. Kaj ili silentis, kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili vidis.

37 Kaj la sekvantan tagon, post kiam ili malsupreniris de la monto, granda homamaso renkontis lin. 38 Kaj jen unu viro el la homamaso ekkriis, dirante: Majstro, mi petegas vin rigardi mian filon, ĉar li estas mia sola infano; 39 kaj jen spirito kaptas lin, kaj subite li ekkrias, kaj ĝi konvulsiigas lin kun buŝa ŝaŭmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin. 40 Kaj mi petis viajn disĉiplojn, ke ili elpelu ĝin; sed ili ne povis. 41 Kaj Jesuo respondis kaj diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu ĉi tien vian filon. 42 Kaj dum li venis, la demono lin ĵetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro. 43 Kaj ĉiuj miregis pro la majesto de Dio.

Sed dum ĉiuj miris pri ĉio, kion li faris, li diris al siaj disĉiploj: 44 Penetrigu ĉi tiujn vortojn en viajn orelojn: ĉar la Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj. 45 Sed ili ne komprenis tiun diron, kaj ĝi estis kaŝita for de ili, por ke ili ne sciu ĝian signifon; kaj ili timis demandi al li pri tiu diro.

46 Kaj komenciĝis diskutado inter ili pri tio, kiu el ili estos la plej granda. 47 Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj koroj, prenis infanon, kaj starigis lin apud si, 48 kaj diris al ili: Kiu akceptos ĉi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; ĉar kiu estas plej malgranda inter vi ĉiuj, tiu estas granda.

49 Kaj Johano respondis kaj diris: Estro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas kun ni. 50 Sed Jesuo diris al li: Ne malpermesu; ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ vi, estas por vi.

51 Kaj kiam la tagoj maturiĝis por lia suprenakcepto, li firmigis sian vizaĝon, por iri al Jerusalem, 52 kaj sendis senditojn antaŭ sia vizaĝo; kaj ili iris, kaj eniris en vilaĝon de la Samarianoj, por pretigi por li. 53 Kaj tiuj lin ne akceptis, ĉar lia vizaĝo estis direktata al Jerusalem. 54 Kaj liaj disĉiploj Jakobo kaj Johano, tion vidinte, diris: Sinjoro, ĉu vi volas, ke ni ordonu fajron malsuprenveni el la ĉielo kaj ekstermi ilin? 55 Sed li sin turnis kaj admonis ilin; kaj li diris: Vi mem ne scias, laŭ kia spirito vi estas. 56 Ĉar la Filo de homo venis, ne por pereigi animojn de homoj, sed por savi. Kaj ili iris en alian vilaĝon.

57 Kaj dum ili vojaĝis, sur la vojo iu diris al li: Mi vin sekvos, kien ajn vi iros. 58 Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon. 59 Kaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. 60 Sed li diris al li: Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. 61 Kaj ankoraŭ alia diris: Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo. 62 Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio.

Ĉapitro 10

1 Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaŭ sia vizaĝo en ĉiun urbon kaj ĉiun lokon, kien li mem estis venonta. 2 Kaj li diris al ili: La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton. 3 Iru; jen mi sendas vin kiel ŝafidojn meze de lupoj. 4 Ne portu monujon, nek saketon, nek ŝuojn; kaj salutu neniun sur la vojo. 5 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo. 6 Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, ĝi revenos al vi. 7 Kaj en tiu sama domo restu, manĝante kaj trinkante tion, kion ili havas; ĉar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon. 8 Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, manĝu tion, kion oni metos antaŭ vin; 9 kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili: La regno de Dio alproksimiĝis al vi. 10 Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur ĝiajn stratojn, kaj diru: 11 Eĉ la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni deviŝas kontraŭ vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimiĝis al vi. 12 Mi diras al vi: Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo. 13 Ve al vi, Ĥorazin! ve al vi, Betsaida! ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj fariĝis en vi, ili jam antaŭ longe pentus, sidante en sakaĵo kaj cindro. 14 Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la juĝado, ol por vi. 15 Kaj vi, Kapernaum, ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi ja malsupreniros ĝis Hades. 16 Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas; kaj kiu min malŝatas, tiu malŝatas Tiun, kiu min sendis.

17 Kaj la sepdek revenis kun ĝojo, dirante: Sinjoro, eĉ la demonoj submetiĝas al ni per via nomo. 18 Kaj li diris al ili: Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo. 19 Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos. 20 Tamen ne ĝoju pri tio, ke la spiritoj submetiĝis al vi; sed ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.

21 En tiu sama horo li ĝojis en la Sankta Spirito, kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la ĉielo kaj la tero, ke Vi kaŝis ĉi tion for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanetoj; jes, Patro, ĉar al Vi tio bone plaĉis. 22 Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin. 23 Kaj sin turninte al la disĉiploj, li flanke diris: Feliĉaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas; 24 ĉar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj reĝoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, kaj ili ne aŭdis.

25 Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? 26 Kaj li diris al li: Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas? 27 Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem. 28 Kaj li diris al li: Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos. 29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo? 30 Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva. 31 Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke. 32 Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke. 33 Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis, 34 kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li. 35 Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos. 36 Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj? 37 Kaj li diris: Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman.

38 Kaj dum ili vojaĝis, li eniris en unu vilaĝon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon. 39 Kaj ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon. 40 Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj ŝi alproksimiĝis, kaj diris: Sinjoro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al ŝi, ke ŝi min helpu. 41 Sed la Sinjoro respondis kaj diris al ŝi: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj; 42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi.

Ĉapitro 11

1 Kaj li preĝis en iu loko; kaj kiam li ĉesis preĝi, unu el liaj disĉiploj diris al li: Sinjoro, instruu nin preĝi, kiel ankaŭ Johano instruis siajn disĉiplojn. 2 Kaj li diris al ili: Kiam vi preĝas, diru: Patro, Estu sanktigita Via nomo. Venu Via regno. 3 Donu al ni tagon post tago nian ĉiutagan panon. 4 Kaj pardonu al ni niajn pekojn, ĉar ni ankaŭ pardonas al ĉiu, kiu ŝuldas al ni. Kaj ne konduku nin en tenton.

5 Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos amikon, kaj iros al li noktomeze, kaj diros al li: Amiko, pruntu al mi tri panojn; 6 ĉar amiko mia venis al mi post vojaĝo, kaj mi ne havas, kion meti antaŭ lin; 7 kaj tiu de interne respondos kaj diros: Ne ĝenu min; la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kun mi estas en lito; mi ne povas min levi kaj doni al vi? 8 Mi diras al vi: Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li leviĝi kaj doni al li, tamen, pro ĉi ties persisteco li leviĝos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas. 9 Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi estos donite; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite. 10 Ĉar ĉiu petanto ricevas; kaj la serĉanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite. 11 Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li ŝtonon? aŭ se li petas fiŝon, ĉu li anstataŭ fiŝo donos al li serpenton? 12 Aŭ se li petos ovon, ĉu li donos al li skorpion? 13 Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.

14 Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis. 15 Sed iuj el ili diris: Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li elpelas demonojn. 16 Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la ĉielo. 17 Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili: Ĉiu regno, dividita kontraŭ si, dezertiĝas; kaj domo, dividita kontraŭ domo, falas. 18 Kaj se ankaŭ Satano dividiĝas kontraŭ si, kiel staros lia regno? ĉar vi diras, ke per Baal- Zebub mi elpelas demonojn. 19 Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj juĝantoj. 20 Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin. 21 Kiam fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj posedaĵoj; 22 sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas lian havon. 23 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas. 24 Kiam la malpura spirito eliris el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon; kaj ne trovante ĝin, diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. 25 Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin balaita kaj ornamita. 26 Tiam ĝi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili, enirinte, loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua.

27 Kaj dum li ĉi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian voĉon, kaj diris al li: Feliĉaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi suĉis. 28 Sed li diris: Sed pli ĝuste, feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin.

29 Kaj kiam la homamaso kolektiĝis al li, li ekparolis, dirante: Ĉi tiu generacio estas malbona generacio; ĝi serĉas signon, kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. 30 Ĉar kiel Jona estis signo por la Nineveanoj, tiel ankaŭ estos la Filo de homo por ĉi tiu generacio. 31 La reĝino de la sudo leviĝos en la juĝado kun la viroj de ĉi tiu generacio, kaj ilin kondamnos; ĉar ŝi venis el la finoj de la tero, por aŭskulti la saĝon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas ĉi tie. 32 Viroj Nineveanoj staros en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj ĝin kondamnos; ĉar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas ĉi tie.

33 Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas ĝin ne en kaŝejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon. 34 La lampo de via korpo estas via okulo; kiam via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam ĝi estas malbona, via korpo ankaŭ estas malluma. 35 Tial viglu, ke la lumo, kiu estas en vi, ne estu mallumo. 36 Tial, se via tuta korpo estas luma, havante nenian malluman parton, ĝi estos tute lumplena, kiel kiam la lampo lumas al vi per sia brilo.

37 Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin matenmanĝi kun li; kaj li eniris kaj sidiĝis. 38 Kaj la Fariseo, ekvidinte, miris, ke li ne lavis sin antaŭ la matenmanĝo. 39 Kaj la Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto. 40 Malsaĝuloj! ĉu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaŭ la internon? 41 Tamen, uzu por almozo la internaĵojn, kaj jen ĉio estas al vi pura.

42 Sed ve al vi, Fariseoj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj ruto kaj ĉiu vegetaĵo, kaj preterlasas juĝon kaj amon al Dio; ĉi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi. 43 Ve al vi, Fariseoj! ĉar vi amas la ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj. 44 Ve al vi! ĉar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias.

45 Kaj unu el la leĝistoj responde diris al li: Majstro, dirante ĉi tion, vi ankaŭ nin riproĉas. 46 Kaj li diris: Ve ankaŭ al vi, leĝistoj! ĉar vi ŝarĝas homojn per ŝarĝoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tuŝas eĉ per unu el viaj fingroj la ŝarĝojn. 47 Ve al vi! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis. 48 Tial vi estas atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; ĉar ili mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn. 49 Tial ankaŭ diris la saĝo de Dio: Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos; 50 por ke la sango de ĉiuj profetoj, kiu estis elverŝita de post la komenco de la mondo, estu postulita el ĉi tiu generacio, 51 de la sango de Habel ĝis la sango de Zeĥarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo; jes, mi diras al vi: Ĝi estos postulita el ĉi tiu generacio. 52 Ve al vi, leĝistoj! ĉar vi forprenis la ŝlosilon de la scio; vi mem ne eniris, kaj vi malhelpis la enirantajn.

53 Kaj kiam li eliris el tie, la skribistoj kaj la Fariseoj atakis lin insiste, kaj instigis lin paroli pri multaj aferoj; 54 insidante kontraŭ li, por kapti ion el lia buŝo.

Ĉapitro 12

1 Dume, kiam la miriadoj de la homamaso kunkolektiĝis tiel, ke ili piedpremis unu la alian, li ekparolis al siaj disĉiploj, dirante unue: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj, kiu estas hipokriteco. 2 Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kaŝita, kio ne estos sciata. 3 Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos aŭdita en la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj ĉambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj. 4 Kaj mi diras al vi, miaj amikoj: Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu. 5 Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi: Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas aŭtoritaton enĵeti en Gehenan; jes, mi diras al vi: Tiun timu. 6 Ĉu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj eĉ unu el ili ne estas forgesita antaŭ Dio. 7 Sed eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol multaj paseroj. 8 Kaj mi diras al vi: Ĉiun, kiu konfesos min antaŭ la homoj, la Filo de homo ankaŭ konfesos antaŭ la anĝeloj de Dio; 9 sed kiu malkonfesos min antaŭ la homoj, tiu estos malkonfesita antaŭ la anĝeloj de Dio. 10 Kaj por ĉiu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, estos pardono; sed por tiu, kiu blasfemas kontraŭ la Sankta Spirito, ne estos pardono. 11 Kaj kiam oni kondukos vin antaŭ la sinagogojn kaj regantojn kaj aŭtoritatulojn, ne zorgu, kiel aŭ kion respondi, aŭ kion diri; 12 ĉar la Sankta Spirito instruos al vi en tiu horo mem tion, kion vi devas diri.

13 Kaj unu el la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon. 14 Sed li diris al li: Ho viro, kiu starigis min super vi kiel juĝanton aŭ dividanton? 15 Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj. 16 Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de unu riĉulo donis abunde; 17 kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? 18 Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn. 19 Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja. 20 Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? 21 Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion.

22 Kaj li diris al siaj disĉiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu; nek pri via korpo, kion vi surmetu. 23 Ĉar la vivo estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo. 24 Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj! 25 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? 26 Se do vi ne povas fari eĉ la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj? 27 Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen mi diras al vi: Eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el ĉi tiuj. 28 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu hodiaŭ ekzistas, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj! 29 Kaj ne serĉu, kion vi manĝos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj. 30 Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas. 31 Sed celu Lian regnon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. 32 Ne timu, malgranda grego; ĉar bone plaĉis al la Patro doni al vi la regnon. 33 Vendu viajn posedaĵojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne fariĝos malnovaj, trezoron ne mankontan en la ĉielo, kie ŝtelisto ne alproksimiĝas kaj tineo ne detruas. 34 Ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.

35 Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj; 36 kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edziĝa festo; por ke ili tuj malfermu al li, kiam li venos kaj frapos. 37 Feliĉaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por manĝi, kaj mem venos kaj servos al ili. 38 Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aŭ dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, feliĉaj estas tiuj servistoj. 39 Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la ŝtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi. 40 Vi ankaŭ estu pretaj, ĉar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.

41 Kaj Petro diris: Sinjoro, ĉu vi parolas ĉi tiun parabolon por ni, aŭ ankaŭ por ĉiuj? 42 Kaj la Sinjoro diris: Kiu do estas la fidela kaj saĝa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili ĝustatempe ilian porcion da nutraĵo? 43 Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel. 44 Vere mi diras al vi, ke li starigos lin super ĉio, kion li havas. 45 Sed se tiu servisto diros en sia koro: Mia sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj manĝos kaj trinkos kaj ebriiĝos, 46 la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj tranĉe skurĝos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj. 47 Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laŭ lia volo, suferos multajn batojn; 48 sed tiu, kiu ne sciis, kaj laŭ siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

49 Mi alvenis, por ĵeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam ĝi ekbrulis? 50 Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premiĝas, ĝis ĝi estos plenumita! 51 Ĉu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne; sed pli vere disigon; 52 ĉar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraŭ du, kaj du kontraŭ tri. 53 Estos disigitaj patro kontraŭ filo, kaj filo kontraŭ patro; patrino kontraŭ filino, kaj filino kontraŭ patrino; bopatrino kontraŭ bofilino, kaj bofilino kontraŭ bopatrino.

54 Kaj li diris al la homamasoj: Kiam vi vidas nubon leviĝantan en la okcidento, vi tuj diras: Venos pluveto; kaj tiel fariĝas. 55 Kaj kiam blovas la suda vento, vi diras: Estos varmego; kaj tiel fariĝas. 56 Ho hipokrituloj! vi scias esplori la aspekton de la tero kaj de la ĉielo; sed kial vi ne scias esplori ĉi tiun tempon? 57 Kaj kial eĉ per vi mem vi ne juĝas, kio estas justa? 58 Ĉar dum vi iradas kun via kontraŭulo al la reganto, survoje klopodu liberiĝi de li; por ne lasi, ke li trenu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto vin transdonu al la oficisto de la tribunalo, kaj la oficisto vin ĵetu en malliberejon. 59 Mi diras al vi: Vi neniel el tie eliros, ĝis vi pagos la lastan lepton.

Ĉapitro 13

1 Kaj ĉeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri tiuj Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferaĵoj. 2 Kaj responde li diris al ili: Ĉu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol ĉiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis? 3 Mi diras al vi: Neniel; sed se vi ne pentos, vi ĉiuj tiel same pereos. 4 Aŭ pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en Ŝiloaĥ kaj ilin mortigis, ĉu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol ĉiuj homoj, kiuj loĝis en Jerusalem? 5 Neniel, mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi ĉiuj ankaŭ pereos.

6 Kaj li parolis la jenan parabolon: Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinberĝardeno, kaj li venis, serĉante frukton sur ĝi, kaj ne trovis. 7 Kaj li diris al la vinberisto: Jen tri jarojn mi venas, serĉante frukton sur ĉi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku ĝin; kial ĝi senutiligas ankaŭ la teron? 8 Sed li responde diris: Sinjoro, lasu ĝin resti ankaŭ ĉi tiun jaron, ĝis mi fosos ĉirkaŭ ĝi kaj metos sterkon; 9 kaj se ĝi poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos ĝin.

10 Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato. 11 Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj ŝi estis kunkurbita kaj neniel povis leviĝi. 12 Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris: Virino, vi estas liberigita el via malforteco. 13 Kaj li metis sur ŝin la manojn, kaj ŝi tuj rektiĝis kaj gloris Dion. 14 Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso: Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago. 15 Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris: Ho hipokrituloj! ĉu ne ĉiu el vi en la sabato malligas sian bovon aŭ sian azenon el la stalo, kaj forkondukas ĝin, por trinkigi? 16 Kaj ĉu ne devis ĉi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago? 17 Kaj kiam li tion diris, ĉiuj liaj kontraŭuloj hontiĝis; kaj la tuta homamaso ĝojis pro ĉiuj gloraj agoj, faritaj de li.

18 Kaj li diris: Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi ĝin komparu? 19 Ĝi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj ĵetis en sian ĝardenon; kaj ĝi kreskis kaj fariĝis arbo; kaj la birdoj de la ĉielo loĝis en ĝiaj branĉoj. 20 Poste li diris: Al kio mi komparu la regnon de Dio? 21 Ĝi estas simila al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezuroj da faruno, ĝis la tuto fermentis.

22 Kaj li iris tra urboj kaj vilaĝoj, instruante kaj irante ĉiam pluen al Jerusalem. 23 Kaj iu diris al li: Sinjoro, ĉu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili: 24 Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos. 25 Kiam la domomastro leviĝos kaj ŝlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante: Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; 26 tiam vi ekparolos: Ni manĝis kaj trinkis antaŭ vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis; 27 kaj li parolos, kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, ĉiuj farantoj de maljusteco. 28 Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj ĉiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren. 29 Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. 30 Kaj jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj.

31 En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li: Eliru kaj foriru de ĉi tie, ĉar Herodo volas mortigi vin. 32 Kaj li diris al ili: Iru, kaj diru al tiu vulpo: Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj la trian tagon mi estos perfektigita. 33 Sed mi devas iradi hodiaŭ kaj morgaŭ kaj postmorgaŭ, ĉar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem. 34 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj ŝtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis! 35 Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi: Vi min ne vidos, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

Ĉapitro 14

1 Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por manĝi panon, ili lin observis. 2 Kaj jen antaŭ li estis unu hidropsulo. 3 Kaj respondante, Jesuo parolis al la leĝistoj kaj la Fariseoj, kaj diris: Ĉu estas permesate sanigi en sabato, aŭ ne? 4 Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin. 5 Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos azenon aŭ bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros ĝin en sabata tago? 6 Kaj ili ne povis respondi al tio.

7 Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la ĉefajn sidlokojn; li diris al ili: 8 Kiam vi estas invitita de iu al edziĝa festo, ne sidiĝu en la ĉefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita; 9 kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi: Cedu lokon al ĉi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon. 10 Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidiĝu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi: Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaŭ ĉiuj, kiuj sidas kun vi. 11 Ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

12 Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon. 13 Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn; 14 kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj.

15 Kaj aŭdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li: Feliĉa estas tiu, kiu manĝos panon en la regno de Dio. 16 Sed li diris al li: Unu viro faris grandan vespermanĝon, kaj invitis multajn; 17 kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj: Venu, ĉar ĉio estas jam preta. 18 Kaj ĉiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li: Mi aĉetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por ĝin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. 19 Alia diris: Mi aĉetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. 20 Kaj alia diris: Mi edziĝis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni. 21 Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto: Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku ĉi tien la malriĉulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn. 22 Kaj la servisto diris: Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraŭ estas loko. 23 Kaj la sinjoro diris al la servisto: Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo pleniĝu. 24 Ĉar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermanĝon.

25 Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili: 26 Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo. 27 Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia disĉiplo. 28 Ĉar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidiĝas, por kalkuli la koston, ĉu li havas sufiĉe, por fini ĝin? 29 Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas ĝin fini, ĉiuj vidantoj ne komencu moki lin, 30 dirante: Ĉi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini. 31 Kaj kiu reĝo, ekirante, por renkonti en batalo alian reĝon, unue ne sidiĝos, por konsiliĝi, ĉu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraŭ li kun dudek mil? 32 Aŭ alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco. 33 Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo. 34 Salo do estas bona, sed se eĉ la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata? 35 Ĝi taŭgas nek por la tero nek por sterkejo; oni ĝin forĵetas. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.

Ĉapitro 15

1 Kaj ĉiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimiĝis al li, por aŭskulti lin. 2 Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj, dirante: Ĉi tiu akceptas pekulojn kaj manĝas kun ili.

3 Kaj li parolis al ili la jenan parabolon, dirante: 4 Kiu el vi, havante cent ŝafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la naŭdek naŭ sur la stepo, kaj iras, por serĉi tiun, kiun li perdis, ĝis li ĝin trovos? 5 Kaj trovinte, li ĝin metas sur siajn ŝultrojn, ĝojante. 6 Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis mian ŝafon, la perditan. 7 Mi diras al vi, ke tiel same estos ĝojo en la ĉielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne bezonas penton.

8 Kiu virino, havante dek draĥmojn, se ŝi perdis unu draĥmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj serĉas diligente, ĝis ŝi ĝin trovos? 9 Kaj trovinte, ŝi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis la draĥmon, kiun mi perdis. 10 Tiel same, mi diras al vi, estas ĝojo antaŭ la anĝeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.

11 Kaj li diris: Unu viro havis du filojn; 12 kaj la pli juna diris al sia patro: Patro, donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn. 13 Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte ĉion, forvojaĝis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado. 14 Kaj kiam li jam elspezis ĉion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon. 15 Kaj li iris, kaj aliĝis al unu el la loĝantoj de tiu lando; kaj ĉi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por paŝti porkojn. 16 Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis; kaj neniu donis al li. 17 Sed reveninte al si, li diris: Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi ĉi tie pereas de malsato! 18 Mi leviĝos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi; 19 mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. 20 Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. 21 Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. 22 Kaj diris la patro al siaj servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn; 23 kaj alportu la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu gajaj; 24 ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj. 25 Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon. 26 Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio. 27 Kaj li diris al li: Via frato venis, kaj via patro buĉis la grasigitan bovidon, ĉar li ricevis lin sana. 28 Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis. 29 Sed li responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj; 30 sed kiam venis ĉi tiu via filo, kiu formanĝis vian havon kun malĉastistinoj, vi buĉis por li la grasigitan bovidon. 31 Kaj li diris al li: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via. 32 Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.

Ĉapitro 16

1 Kaj li diris ankaŭ al siaj disĉiploj: Estis unu riĉa homo, kiu havis administranton; kaj ĉi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon. 2 Kaj li alvokis lin, kaj diris al li: Kio estas tio, kion mi aŭdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, ĉar vi ne plu povas administradi. 3 Tiam la administranto diris en si: Kion mi faru? ĉar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon. 4 Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico. 5 Kaj alvokinte al si ĉiun el la ŝuldantoj de sia sinjoro, li diris al la unua: Kiom vi ŝuldas al mia sinjoro? 6 Kaj li diris: Cent bat'ojn da oleo. Kaj li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidiĝu kaj skribu kvindek. 7 Tiam li diris al alia: Kaj kiom vi ŝuldas? Kaj li diris: Cent kor'ojn da tritiko. Li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek. 8 Kaj tiu sinjoro laŭdis la maljustan administranton, ĉar li prudente agis; ĉar la filoj de ĉi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo. 9 Kaj mi diras al vi: Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en eternajn loĝejojn. 10 Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaŭ en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaŭ maljusta en multo. 11 Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran riĉon? 12 Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra? 13 Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

14 Kaj la Fariseoj ankaŭ, kiuj estis monavidaj, aŭdis ĉion tion, kaj ili lin mokis. 15 Kaj li diris al ili: Vi estas tiuj, kiuj ŝajnigas sin justaj antaŭ homoj, sed Dio scias viajn korojn; ĉar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenaĵo antaŭ Dio. 16 La leĝo kaj la profetoj estis ĝis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj ĉiu al ĝi sin perforte aligas. 17 Sed estas pli facile por la ĉielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la leĝo fali. 18 Ĉiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edziĝas kun alia, adultas; kaj kiu edziĝas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.

19 Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage; 20 kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, 21 kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. 22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita. 23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. 24 Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo. 25 Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. 26 Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni. 27 Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro, 28 ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento. 29 Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin. 30 Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos. 31 Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.

Ĉapitro 17

1 Kaj li diris al siaj disĉiploj: Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos! 2 Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgranduloj. 3 Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin. 4 Kaj se li pekos kontraŭ vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turniĝos al vi, dirante: Mi pentas; vi lin pardonu.

5 Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro: Aldonu al ni fidon. 6 Kaj la Sinjoro diris: Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al ĉi tiu morusarbo: Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj ĝi obeus al vi. 7 Sed kiu el vi, havante serviston plugantan aŭ paŝtantan, diros al li, kiam li envenis de la kampo: Tuj venu, kaj sidiĝu, por manĝi? 8 Ĉu li ne diros al li prefere: Preparu ion, por ke mi verspermanĝu, kaj zonu vin, kaj servu al mi, dum mi manĝos kaj trinkos; kaj poste vi manĝos kaj trinkos? 9 Ĉu li dankas la serviston, ĉar li faris tion, kio estis ordonita? 10 Tiel ankaŭ vi, kiam vi faris ĉion, kio estas ordonita al vi, diru: Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.

11 Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo. 12 Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime; 13 kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin. 14 Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj. 15 Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo, 16 kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano. 17 Kaj Jesuo responde diris: Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ? 18 Ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo? 19 Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis.

20 Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, li respondis al ili, dirante: La regno de Dio ne venas kun observado; 21 kaj oni ne diros: Jen ĉi tie, aŭ: Jen tie! ĉar jen la regno de Dio estas inter vi.

22 Kaj li diris al la disĉiploj: Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos. 23 Kaj ili diros al vi: Jen tie! Jen ĉi tie! Ne foriru, nek sekvu; 24 ĉar kiel la fulmo, kiam ĝi fulmas el unu subĉiela flanko, lumas ĝis alia subĉiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago. 25 Sed unue li devas multon suferi, kaj esti malŝatata de ĉi tiu generacio. 26 Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo. 27 Oni manĝis, trinkis, edziĝis, edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis ĉiujn. 28 Ankaŭ tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni manĝis, trinkis, aĉetis, vendis, plantis, konstruis; 29 sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la ĉielo kaj pereigis ĉiujn; 30 tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo de homo malkaŝiĝos. 31 Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havaĵoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaŭ ne revenu. 32 Memoru la edzinon de Lot. 33 Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva. 34 Mi diras al vi: En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita. 35 Du virinoj estos muelantaj kune; unu estos prenita, kaj la alia lasita. 36 Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita. 37 Kaj ili responde diris al li: Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili: Kie estas la kadavro, tien ankaŭ kolektiĝos la agloj.

Ĉapitro 18

1 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi, 2 dirante: En unu urbo estis juĝisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon; 3 kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj ŝi venadis al li, dirante: Faru por mi justecon kontraŭ mia kontraŭulo. 4 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si: Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon, 5 tamen, ĉar ĉi tiu vidvino min ĝenas, mi faros por ŝi justecon, por ke ŝi ne malfortigu min per sia ĉiama venado. 6 Kaj la Sinjoro diris: Aŭskultu, kion diras la maljusta juĝisto. 7 Kaj ĉu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas? 8 Mi diras al vi: Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, ĉu li trovos fidon sur la tero?

9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: 10 Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. 11 La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto. 12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras. 13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. 14 Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

15 Kaj oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj, vidinte, admonis ilin. 16 Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante: Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio. 17 Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.

18 Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? 19 Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. 20 Vi scias la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon. 21 Kaj li diris: Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. 22 Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. 23 Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa. 24 Kaj Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! 25 Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. 26 Kaj tiuj, kiuj tion aŭdis, diris: Kiu do povos esti savita? 27 Sed li diris: Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio. 28 Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin. 29 Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, 30 kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.

31 Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. 32 Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita; 33 kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos. 34 Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.

35 Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn; 36 kaj aŭdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio. 37 Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras. 38 Kaj li kriis, dirante: Jesuo, filo de David, kompatu min. 39 Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho filo de David, kompatu min! 40 Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis: 41 Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris: Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon. 42 Kaj Jesuo diris al li: Ricevu vidpovon; via fido vin savis. 43 Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio.

Ĉapitro 19

1 Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis. 2 Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa. 3 Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo. 4 Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie. 5 Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo. 6 Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje. 7 Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti. 8 Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon. 9 Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham. 10 Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.

11 Kaj kiam oni aŭdis tion, li parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos. 12 Li do diris: Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni. 13 Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min'ojn, kaj diris al ili: Negocadu, ĝis mi revenos. 14 Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne volas, ke tiu viro reĝu super ni. 15 Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciiĝu, kiom ili gajnis per negocado. 16 Kaj venis la unua, kaj diris: Sinjoro, via min'o produktis dek min'ojn. 17 Kaj li diris al li: Bonege, bona servisto; ĉar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj. 18 Kaj venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via min'o faris kvin min'ojn. 19 Li diris ankaŭ al tiu: Vi ankaŭ estu super kvin urboj. 20 Kaj alia venis, kaj diris: Sinjoro, jen via min'o, kiun mi konservis, flankemetitan en viŝtuko; 21 ĉar mi vin timis, ĉar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis. 22 Li diris al li: El via propra buŝo mi vin juĝos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis; 23 kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu ĝin kun procento? 24 Kaj li diris al la apudstarantoj: Forprenu de li la min'on, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek min'ojn. 25 (Kaj ili diris al li: Sinjoro, li havas dek min'ojn.) 26 Mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas. 27 Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi reĝu super ili, konduku ĉi tien, kaj mortigu ilin antaŭ mi.

28 Kaj tion dirinte, li ekiris antaŭe, suprenirante al Jerusalem.

29 Kaj kiam li alproksimiĝis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj, 30 dirante: Iru en la kontraŭan vilaĝon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraŭ sidis; ĝin malligu kaj alkonduku. 31 Kaj se iu demandos al vi: Kial vi ĝin malligas? parolu jene: La Sinjoro ĝin bezonas. 32 Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, ĝuste kiel li diris al ili. 33 Kaj dum ili malligis la azenidon, ĝiaj posedantoj diris al ili: Kial vi malligas la azenidon? 34 Kaj ili diris: La Sinjoro ĝin bezonas. 35 Kaj ili alkondukis ĝin al Jesuo; kaj ĵetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur ĝin. 36 Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo. 37 Kaj kiam li jam alproksimiĝis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la disĉiploj komencis ĝoji kaj laŭdi Dion per laŭta voĉo pro ĉiuj potencaĵoj, kiujn ili vidis; 38 dirante: Estu benata la Reĝo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la ĉielo kaj gloro en la supera alto. 39 Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li: Majstro, admonu viajn disĉiplojn. 40 Kaj responde li diris: Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios.

41 Kaj kiam li alproksimiĝis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro ĝi, 42 dirante: Ho, se vi mem scius en ĉi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj okuloj. 43 Ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj ĉirkaŭbaros vin per palisaro, kaj ronde ĉirkaŭos vin, kaj ĉiuflanke premos vin, 44 kaj detruos ĝis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.

45 Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn, 46 dirante al ili: Estas skribite: Mia domo estos domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.

47 Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la ĉefoj de la popolo penadis lin pereigi, 48 kaj ne trovis, kion fari, ĉar la tuta popolo tre atente aŭskultis lin.

Ĉapitro 20

1 Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la ĉefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliaĝuloj; 2 kaj ili ekparolis, dirante al li: Diru al ni: Laŭ kia aŭtoritato vi ĉi tion faras? aŭ kiu estas tiu, kiu donis al vi tian aŭtoritaton? 3 Kaj responde li diris al ili: Mi ankaŭ faros al vi demandon, kaj diru al mi: 4 La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj? 5 Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo; li diros: Kial vi ne kredis al li? 6 Sed se ni diros: El homoj; la tuta popolo ŝtonmortigos nin, ĉar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto. 7 Kaj ili respondis, ke ili ne scias, de kie ĝi estis. 8 Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.

9 Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon: Unu viro plantis vinberĝardenon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis por longa tempo. 10 Kaj en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava. 11 Kaj li sendis ankoraŭ alian sklavon, kaj lin ankaŭ ili skurĝis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava. 12 Kaj li sendis ankoraŭ trian, kaj lin ankaŭ ili vundis kaj elĵetis. 13 Kaj la sinjoro de la vinberejo diris: Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos. 14 Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante: Ĉi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredaĵo fariĝu nia. 15 Kaj ili elĵetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo? 16 Li venos kaj pereigos ĉi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj aŭdinte tion, ili diris: Ne tiel estu. 17 Sed li, rigardante ilin, diris: Kio do estas la jena skribitaĵo:

     Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
     Fariĝis ŝtono bazangula?

18 Ĉiu, kiu falas sur tiun ŝtonon, rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, tiun ĝi polvigos.

19 Kaj la skribistoj kaj ĉefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; ĉar ili eksciis, ke kontraŭ ili li parolis ĉi tiun parabolon. 20 Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj ŝajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj aŭtoritato de la provincestro. 21 Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio: 22 Ĉu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aŭ ne? 23 Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili: 24 Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? Kaj ili respondis: De Cezaro. 25 Kaj li diris al ili: Tial redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. 26 Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaŭ la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis.

27 Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, 28 dirante: Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. 29 Estis do sep fratoj; kaj la unua edziĝis, kaj mortis seninfana; 30 ankaŭ la dua; 31 kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis. 32 Laste mortis ankaŭ la virino. 33 En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon. 34 Kaj Jesuo diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj; 35 sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas; 36 ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo. 37 Sed ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob. 38 Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, ĉar ĉiuj vivas al Li. 39 Kaj iuj el la skribistoj responde diris: Majstro, vi bone diris. 40 Kaj ili ne plu kuraĝis fari al li demandon.

41 Kaj li diris al ili: Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David? 42 Ĉar David mem diras en la Psalmaro:

     La Eternulo diris al mia Sinjoro:
     Sidu dekstre de Mi,
43 Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

44 Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo?

45 Kaj dum la tuta popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj: 46 Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj; 47 kaj kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas. Ĉi tiuj ricevos pli severan kondamnon.

Ĉapitro 21

1 Kaj ekrigardante, li vidis riĉulojn enĵetantajn siajn donacojn en la monkeston. 2 Kaj li vidis unu malriĉan vidvinon enĵetantan tien du leptojn. 3 Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Ĉi tiu malriĉa vidvino enĵetis pli multe ol ĉiuj; 4 ĉar ĉiuj tiuj el sia abundo enĵetis en la donacaron; sed ŝi el sia malmultego enĵetis la tutan vivrimedon, kiun ŝi havis.

5 Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke ĝi estas ornamita per belaj ŝtonoj kaj oferdonoj, li diris: 6 Rilate al tio, kion vi vidas, venos tagoj, en kiuj ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita. 7 Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, kiam do tio estos? kaj kio estos la signo, kiam tio estos proksima? 8 Kaj li diris: Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj: La tempo proksimiĝis; ne sekvu ilin. 9 Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj tumultoj, ne teruriĝu; ĉar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino.

10 Tiam li diris al ili: Leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; 11 kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos teruraĵoj kaj grandaj signoj el la ĉielo. 12 Sed antaŭ ĉio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaŭ reĝojn kaj provincestrojn pro mia nomo. 13 Tio fariĝos por vi atesto. 14 Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antaŭe pri pleda respondo; 15 ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri. 16 Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos. 17 Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo. 18 Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos. 19 Per via pacienco vi akiros viajn animojn.

20 Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis. 21 Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en ĝia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien. 22 Ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumiĝu ĉio, kio estas skribita. 23 Ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! ĉar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraŭ ĉi tiu popolo. 24 Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj. 25 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la muĝado de la maro kaj la ondegoj; 26 homoj malfortiĝos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; ĉar la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos. 27 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro. 28 Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas.

29 Kaj li parolis al ili parabolon: Rigardu la figarbon kaj ĉiujn arbojn; 30 kiam ili ekkreskigas foliojn, vi ekvidas, kaj el vi mem scias, ke la somero jam estas proksima. 31 Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima. 32 Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio plenumiĝos. 33 La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

34 Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu ŝarĝitaj de trosatiĝo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite; 35 ĉar kiel kaptilo ĝi venos sur ĉiujn, kiuj loĝas sur la supraĵo de la tero. 36 Sed viglu en ĉiu tempo, preĝante, ke prosperu al vi saviĝi de ĉio, kio okazos, kaj stari antaŭ la Filo de homo.

37 Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj ĉiunokte li eliris, kaj loĝis sur la monto nomata Olivarba. 38 Kaj la tuta popolo venis al li frumatene en la templo, por aŭskulti lin.

Ĉapitro 22

1 Jam alproksimiĝis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko. 2 Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu mortigi lin, ĉar ili timis la popolon.

3 Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du. 4 Kaj li foriris kaj interparolis kun la ĉefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili. 5 Kaj ili ĝojis, kaj konsentis doni al li monon. 6 Kaj li promesis, kaj serĉis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.

7 Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis buĉi la Paskon. 8 Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante: Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni ĝin manĝu. 9 Kaj ili diris al li: Kie vi volas, ke ni pretigu? 10 Kaj li diris al ili: Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros. 11 Kaj vi diros al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas la gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj? 12 Kaj li montros al vi grandan supran ĉambron aranĝitan; tie pretigu. 13 Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.

14 Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li. 15 Kaj li diris al ili: Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos; 16 ĉar mi diras al vi: Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio. 17 Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris: Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi; 18 ĉar mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis venos la regno de Dio. 19 Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. 20 Sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi. 21 Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo. 22 Ĉar la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata! 23 Kaj ili komencis diskuti inter si: kiu el ili faros tion.

24 Kaj fariĝis ankaŭ inter ili disputo: kiun el ili oni opinias la plej granda. 25 Kaj li diris al ili: La reĝoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj. 26 Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas ĉefa, kiel la servanto. 27 Ĉar kiu estas la pli granda, la sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto ĉe manĝo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto. 28 Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj; 29 kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi; 30 por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael. 31 Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon; 32 sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn. 33 Kaj li diris al li: Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto. 34 Kaj li diris: Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaŭ, antaŭ ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.

35 Kaj li diris al ili: Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj ŝuoj, ĉu io mankis al vi? 36 Kaj ili diris: Nenio. Kaj li diris al ili: Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu ĝin, kaj ankaŭ sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj aĉetu glavon. 37 Ĉar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumiĝi pri mi: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; ĉar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon. 38 Kaj ili diris: Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili: Sufiĉas.

39 Kaj elirinte, li iris laŭ sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la disĉiploj lin sekvis. 40 Kaj veninte al la loko, li diris al ili: Preĝu, ke vi ne eniru en tenton. 41 Kaj li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis, 42 dirante: Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via. 43 Kaj aperis antaŭ li anĝelo el la ĉielo, fortigante lin. 44 Kaj estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron. 45 Kaj leviĝinte post la preĝo, li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj de malĝojo, 46 kaj diris al ili: Kial vi dormas? leviĝu kaj preĝu, ke vi ne eniru en tenton.

47 Dum li ankoraŭ parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaŭ ili, kaj alproksimiĝis al Jesuo, por kisi lin. 48 Sed Jesuo diris al li: Judas, ĉu vi perfidas per kiso la Filon de homo? 49 Kaj kiam tiuj, kiuj ĉirkaŭis lin, vidis, kio sekvos, ili diris: Sinjoro, ĉu ni frapu per glavo? 50 Kaj unu el ili frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian dekstran orelon. 51 Sed Jesuo responde diris: Permesu tiom. Kaj li tuŝis lian orelon kaj sanigis lin. 52 Kaj Jesuo diris al la ĉefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliaĝuloj, kiuj venis kontraŭ lin: Ĉu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston? 53 Kiam mi estis ĉiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraŭ min viajn manojn; sed ĉi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.

54 Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la ĉefpastro. Sed Petro sekvis malproksime. 55 Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidiĝis meze de ili. 56 Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris: 57 Ĉi tiu ankaŭ estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante: Virino, mi lin ne konas. 58 Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estas el ili. Sed Petro diris: Viro, mi ne estas. 59 Kaj post la daŭro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante: Vere, ĉi tiu ankaŭ estis kun li, ĉar li estas Galileano. 60 Sed Petro diris: Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, la koko kriis. 61 Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li: Antaŭ ol koko krios hodiaŭ, vi trifoje min malkonfesos. 62 Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.

63 Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis. 64 Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante: Profetu, kiu vin frapis? 65 Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraŭ li.

66 Kaj tuj kiam tagiĝis la pliaĝularo de la popolo kunvenis, kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaŭ sian sinedrion, kaj diris: 67 Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili: Se mi diros al vi, vi ne kredos; 68 kaj se mi demandos, vi ne respondos. 69 Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio. 70 Kaj ili ĉiuj demandis: Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis: Vi diras, ke mi estas. 71 Kaj ili diris: Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo.

Ĉapitro 23

1 Kaj la tuta ĉeestantaro leviĝis, kaj kondukis lin antaŭ Pilaton. 2 Kaj ili komencis akuzi lin, dirante: Ni trovis ĉi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, reĝo. 3 Kaj Pilato demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris: Vi diras. 4 Kaj Pilato diris al la ĉefpastroj kaj homamasoj: Mi trovas nenian kulpon en ĉi tiu viro. 5 Sed ili insistis, dirante: Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, eĉ ĝis ĉi tie. 6 Sed kiam Pilato tion aŭdis, li demandis, ĉu la viro estas Galileano. 7 Kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el sub la aŭtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaŭ ĉeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.

8 Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege ĝojis; ĉar de longe li deziris vidi lin, ĉar li jam aŭdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li. 9 Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion. 10 Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante. 11 Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato. 12 Kaj Herodo kaj Pilato fariĝis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; ĉar antaŭe ili havis inter si malamon.

13 Kaj Pilato, kunvokinte la ĉefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon, 14 diris al ili: Vi alkondukis antaŭ min ĉi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaŭ vi, mi trovis nenian kulpon en ĉi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas; 15 nek Herodo ankaŭ, ĉar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li. 16 Tial mi lin skurĝos kaj liberigos. 17 Ĉar li devis liberigi unu al ili dum la festo. 18 Sed amase ili kriis, dirante: Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason; 19 kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis ĵetita en malliberejon. 20 Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili; 21 sed ili laŭte kriis, dirante: Krucumu, krucumu lin. 22 Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos. 23 Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis. 24 Kaj Pilato donis juĝon, ke plenumiĝu ilia postulo. 25 Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis ĵetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.

26 Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti ĝin post Jesuo.

27 Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li. 28 Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj. 29 Ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros: Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj. 30 Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin. 31 Ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?

32 Kaj estis kondukataj kun li ankaŭ aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.

33 Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre. 34 Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn. 35 Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin, dirante: Aliajn li savis: li savu sin mem, se ĉi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito. 36 Kaj ŝercis pri li ankaŭ la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron, 37 kaj dirante: Se vi estas la Reĝo de la Judoj, savu vin. 38 Kaj estis ankaŭ surskribo super li: ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ.

39 Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante: Ĉu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin. 40 Sed la alia responde admonis lin, dirante: Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno. 41 Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan. 42 Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon. 43 Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.

44 Kaj jam estis ĉirkaŭ la sesa horo, kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, ĉar la sunlumo mankis; 45 kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo. 46 Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton. 47 Kaj kiam la centestro vidis la okazantaĵon, li gloris Dion, dirante: Ĉi tiu estis ja justulo. 48 Kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kunvenis al ĉi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintaĵojn, reiris, frapante al si la bruston. 49 Kaj ĉiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.

50 Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa 51 (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio, 52 irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. 53 Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis. 54 Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis. 55 Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. 56 Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn.

Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono.

Ĉapitro 24

1 Kaj la unuan tagon de la semajno, ĉe frua tagiĝo, ili venis al la tombo, alportante la aromaĵojn, kiujn ili preparis. 2 Kaj ili trovis la ŝtonon derulita for de la tombo. 3 Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo. 4 Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj; 5 kaj dum ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin: Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj? 6 Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraŭ en Galileo, 7 dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon releviĝi. 8 Kaj ili rememoris liajn vortojn; 9 kaj reveninte de la tombo, ili rakontis ĉion tion al la dek unu kaj al ĉiuj ceteraj. 10 Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj. 11 Kaj tiuj vortoj ŝajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj. 12 Sed Petro leviĝis kaj kuris al la tombo, kaj kliniĝinte, vidis la tolaĵojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.

13 Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn. 14 Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis. 15 Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili. 16 Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis. 17 Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno. 18 Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: Ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj? 19 Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo; 20 kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis. 21 Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de kiam tio okazis. 22 Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, 23 kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas. 24 Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis. 25 Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis! 26 Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron? 27 Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem. 28 Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros. 29 Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili. 30 Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. 31 Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili. 32 Kaj ili diris unu al alia: Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? 33 Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj: 34 La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon. 35 Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.

36 Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. 37 Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton. 38 Kaj li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj? 39 Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta. 40 Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn. 41 Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: Ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie? 42 Kaj ili donis al li pecon de rostita fiŝo. 43 Kaj li prenis, kaj manĝis antaŭ ili.

44 Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj. 45 Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn; 46 kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon; 47 kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem. 48 Vi estas atestantoj pri tio. 49 Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per potenco de supre.

50 Kaj li elkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin. 51 Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de ili kaj estis suprenportita en la ĉielon. 52 Kaj adorkliniĝinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda ĝojo; 53 kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.