LA AGOJ DE LA APOSTOLOJ

Ĉapitro 1

1 La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri ĉio, kion Jesuo komencis fari kaj instrui, 2 ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj, kiujn li elektis; 3 al kiuj ankaŭ post sia suferado li montris sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio; 4 kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi aŭdis de mi; 5 ĉar kiel Johano baptis per akvo, vi baptiĝos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.

6 Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante: Sinjoro, ĉu en ĉi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael? 7 Kaj li diris al ili: Ne apartenas al vi scii tempojn aŭ epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia aŭtoritato. 8 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero. 9 Kaj tion dirinte, li suprenleviĝis, ankoraŭ dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj. 10 Kaj dum ili fikse rigardis al la ĉielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj; 11 kiuj ankaŭ diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la ĉielo? ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la ĉielon.

12 Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojaĝo. 13 Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran ĉambron, kie loĝis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo. 14 Ĉiuj ĉi tiuj unuanime persistis en preĝado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.

15 Kaj en tiuj tagoj Petro, stariĝinte meze de la fratoj, diris (kaj multego da personoj estis kune, ĉirkaŭ cent dudek): 16 Fratoj, estis necese, ke plenumiĝu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antaŭparolis per la buŝo de David pri Judas, kiu fariĝis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon. 17 Ĉar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en ĉi tiu servado. 18 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantaŭe, li diskrevis meze, kaj ĉiuj liaj internaĵoj elŝutiĝis. 19 Kaj tio fariĝis sciata al ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.) 20 Ĉar estas skribite en la Psalmaro:

     Lia loĝejo dezertiĝu,
     Kaj en ĝi ne ekzistu loĝanto;

kaj:

     Lian oficon ricevu alia.

21 El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni, 22 komencante de la bapto de Johano ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia releviĝo. 23 Kaj ili starigis du: Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo, kaj Mattiason. 24 Kaj preĝante, ili diris: Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de ĉiuj, elmontru, kiun el ĉi tiuj du Vi elektis, 25 por ricevi la parton en ĉi tiu servado kaj apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko. 26 Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.

Ĉapitro 2

1 Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko. 2 Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. 3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. 4 Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.

5 Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo. 6 Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto. 7 Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu al alia: Rigardu! ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj parolantoj? 8 Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis? 9 Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, 10 Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj pasloĝantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, 11 Kretanoj kaj Araboj--ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio. 12 Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj embarasiĝis, dirante unu al alia: Kion ĉi tio signifas? 13 Sed aliaj moke diris: Ili estas plenaj de mosto.

14 Sed Petro, stariĝinte kun la dek unu, levis sian voĉon kaj parolis al ili, dirante: Ho Judoj kaj ĉiuj loĝantaj en Jerusalem, ĉi tio estu al vi sciata, kaj aŭskultu miajn vortojn. 15 Ĉar ĉi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, ĉar estas la tria horo de la tago; 16 sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel:

17 Kaj en la lasta tempo, diras Dio,
     Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon;
     Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos,
     Kaj viaj junuloj havos viziojn,
     Kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn;
18 Kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo
     Mi elverŝos Mian spiriton,
     Kaj ili profetos.
19 Kaj Mi donos miraklojn en la ĉielo supre,
     Kaj signojn sur la tero malsupre:
     Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;
20 La suno fariĝos malluma,
     Kaj la luno fariĝos sanga,
     Antaŭ ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;
21 Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.

22 Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias, 23 lin, laŭ la difinita intenco kaj antaŭscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senleĝuloj krucumis kaj mortigis; 24 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, ĉar estis neeble, ke li estu tenata de ĝi. 25 Ĉar David diris pri li:

     Ĉiam mi vidis la Eternulon antaŭ mi,
     Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;
26 Tial ĝojis mia koro, raviĝis mia lango,
     Eĉ mia karno ripozas en espero;
27 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol,
     Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo,
     Vi plenigos min per ĝojo antaŭ Vi.

29 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas ĉe ni ĝis la nuna tago. 30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio ĵuris al li per ĵuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj, 31 li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros. 32 Ĉi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni ĉiuj estas atestantoj. 33 Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion vi vidas kaj aŭdas. 34 Ĉar David ne supreniris en la ĉielojn; sed li mem diris:

     La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
35 Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

37 Kaj aŭdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj? 38 Kaj Petro diris al ili: Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito. 39 Ĉar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio. 40 Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante: Savu vin el ĉi tiu perversa generacio. 41 Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj. 42 Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj.

43 Kaj ĉiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj. 44 Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna; 45 kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono. 46 Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro, 47 laŭdante Dion kaj havante favoron ĉe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis ĉiutage al la eklezio la savatojn.

Ĉapitro 3

1 Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de preĝado, la naŭa. 2 Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis ĉiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon; 3 tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon. 4 Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris: Rigardu nin. 5 Kaj li atentis ilin, atendante ricevi ion de ili. 6 Kaj Petro diris: Nek arĝentaĵon nek oraĵon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru. 7 Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortiĝis. 8 Kaj li suprensalte stariĝis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj laŭdante Dion. 9 Kaj la tuta popolo vidis lin piedirantan kaj laŭdantan Dion; 10 kaj ili rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la templo, kaj ili pleniĝis de mirego kaj konfuziĝo pri tio, kio okazis al li.

11 Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portiko nomata Salomona, miregante. 12 Kaj Petro, vidante tion, respondis al la popolo: Izraelidoj, kial vi miras pri ĉi tio? kaj kial vi fikse rigardas nin, kvazaŭ per propra potenco aŭ pieco ni igis lin piediri? 13 La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaŭ la vizaĝo de Pilato, kiam ĉi tiu decidis liberigi lin. 14 Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi, 15 kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj. 16 Kaj lia nomo, per fido en lia nomo, fortigis ĉi tiun, kiun vi vidas kaj konas; kaj la fido, kiu estas per li, donis al li ĉi tiun plensanecon antaŭ vi ĉiuj. 17 Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel ankaŭ viaj regantoj. 18 Sed tiel Dio plenumis tion, kion Li antaŭanoncis per la buŝo de ĉiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos. 19 Pentu do, kaj konvertiĝu, por ke viaj pekoj estu forviŝitaj, por ke venu tempoj de refreŝiĝo de la vizaĝo de la Eternulo, 20 kaj por ke Li sendu la por vi difinitan Kriston, Jesuon, 21 kiun la ĉielo devas ricevi ĝis la tempoj de restarigo de ĉio, pri kiuj parolis Dio per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo. 22 Ĉar Moseo diris: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu pri ĉio ajn, kion li al vi parolos. 23 Kaj ĉiu animo, kiu ne aŭskultos tiun profeton, ekstermiĝos el la popolo. 24 Kaj ĉiuj profetoj de post Samuel kaj liaj posteuloj, kiuj parolis, antaŭanoncis ankaŭ tiujn tagojn. 25 Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham: Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero. 26 Al vi unue Dio, relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni, deturnante ĉiun el vi for de liaj pekoj.

Ĉapitro 4

1 Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la ĉefpastroj, la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj, 2 ĉagrenate, ke ili instruas la popolon kaj proklamas per Jesuo la releviĝon el la mortintoj. 3 Kaj ili metis sur ilin la manojn, kaj metis ilin en gardejon ĝis la sekvanta tago; ĉar estis jam vespero. 4 Tamen multaj el tiuj, kiuj aŭdis la vorton, kredis; kaj la nombro de la viroj estis proksimume kvin mil.

5 Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj 6 kaj Anas, la ĉefpastro, kaj Kajafas kaj Johano kaj Aleksandro, kaj ĉiuj, kiuj estis de la ĉefpastra parencaro. 7 Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis: Per kia potenco aŭ per kia nomo vi faris tion? 8 Tiam Petro, plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili: Regantoj de la popolo kaj pliaĝuloj, 9 se ni hodiaŭ estas eldemandataj pri la bonfaro al la senfortulo, per kio li resaniĝis, 10 estu sciate al vi ĉiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, ĉi tiu staras sana antaŭ vi. 11 Tiu estas la ŝtono, kiun vi konstruantoj malŝatis, kaj kiu fariĝis ŝtono bazangula. 12 Kaj en neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

13 Sed kiam ili rimarkis la kuraĝon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo. 14 Kaj vidante la resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontraŭdiri. 15 Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili interkonsiliĝis, 16 dirante: Kion ni devas fari al ĉi tiuj homoj? ĉar estas videble por ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo fariĝis per ili, kaj nei ĝin ni ne povas. 17 Sed por ke ĝi ne plu disvastiĝu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en ĉi tiu nomo. 18 Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo. 19 Sed Petro kaj Johano responde diris al ili: Ĉu estas juste antaŭ Dio aŭskulti vin prefere ol Dion, vi juĝu; 20 ĉar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj aŭdis. 21 Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; ĉar ĉiuj gloris Dion pro la faritaĵo. 22 Ĉar estis pli ol kvardekjara la viro, sur kiu fariĝis ĉi tiu signo resaniga.

23 Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis ĉion, kion la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj diris al ili. 24 Kaj aŭdinte, ili levis la voĉon al Dio unuanime, kaj diris: Ho Plejpotenculo, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, 25 kaj kiu per la Sankta Spirito, per la buŝo de nia patro David, Via servanto, diris:

     Kial tumultas popoloj,
     Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
26 Leviĝis la reĝoj de la tero,
     Kaj la regantoj kolektiĝis kune,
     Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia Sanktoleito;

27 ĉar vere en ĉi tiu urbo kolektiĝis kontraŭ Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael, 28 por fari ĉion, kion Via mano kaj Via intenco antaŭdifinis. 29 Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuraĝo, 30 dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj fariĝos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo. 31 Kaj post ilia preĝado skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis; kaj ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuraĝe la vorton de Dio.

32 Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna. 33 Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur ĉiuj. 34 Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj 35 kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.

36 Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laŭ sia naskiĝo, 37 posedante kampon, vendis ĝin, kaj alportis la prezon kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj.

Ĉapitro 5

1 Sed unu viro, nomata Ananias, kun sia edzino Sapfira vendis posedaĵon, 2 kaj retenis iom el la prezo, kun la konsento de sia edzino, kaj iun parton alportis kaj metis antaŭ la piedoj de la apostoloj. 3 Sed Petro diris: Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno? 4 Dum ĝi restis, ĉu ĝi ne estis via? kaj post la vendo, ĉu ĝi ne estis en via rajto? Kial do ĉi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio. 5 Kaj aŭdante ĉi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspiriĝis; kaj granda timo venis sur ĉiujn aŭdantojn. 6 Kaj la junuloj leviĝis, kaj lin ĉirkaŭvindis, kaj forportis kaj enterigis.

7 Kaj post paso de ĉirkaŭ tri horoj eniris lia edzino, ne sciante, kio okazis. 8 Kaj Petro ŝin demandis: Diru al mi, ĉu por tiom vi vendis la bienon? Kaj ŝi respondis: Jes, por tiom. 9 Kaj Petro respondis al ŝi: Kial estis interkonsento inter vi, por inciti la Spiriton de la Eternulo? jen la piedoj de tiuj, kiuj enterigis vian edzon, estas apud la pordo, kaj ili vin forportos. 10 Kaj ŝi tuj falis apud liaj piedoj kaj senspiriĝis; kaj la junuloj eniris, kaj trovis ŝin mortinta, kaj ŝin forportis kaj enterigis apud ŝia edzo. 11 Kaj granda timo venis sur la tutan eklezion kaj sur ĉiujn aŭdantajn pri tio.

12 Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindaĵoj meze de la popolo; kaj ili ĉiuj estis unuanime en la portiko Salomona. 13 Sed el la ceteraj neniu kuraĝis aliĝi al ili; tamen la popolo gloris ilin; 14 kaj kredantoj pligrandnombre aldoniĝis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj; 15 tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kuŝigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke ĉe la preterpaso de Petro, almenaŭ lia ombro ombru iun el ili. 16 Kunvenis ankaŭ en Jerusalemon la amaso el la ĉirkaŭaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj ĉiuj estis sanigitaj.

17 Sed stariĝis la ĉefpastro, kaj ĉiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili pleniĝis de ĵaluzo, 18 kaj ĵetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon. 19 Sed anĝelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris: 20 Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo ĉiujn vortojn pri ĉi tiu Vivo. 21 Kaj tion aŭdinte, ili eniris ĉe la tagiĝo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la ĉefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi. 22 Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis, 23 dirante: Ni ja trovis la malliberejon ŝlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaŭ la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun. 24 Kiam do la kapitano de la templo kaj la ĉefpastroj aŭdis ĉi tiujn vortojn, ili embarasiĝis pri ili, kio fariĝos el tiu afero. 25 Tiam iu venis, kaj sciigis al ili: Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon. 26 Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; ĉar ili timis la popolon, por ke ili ne estu priĵetitaj per ŝtonoj. 27 Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaŭ la sinedrio. Kaj la ĉefpastro ilin demandis, 28 dirante: Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en ĉi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo. 29 Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris: Oni devas obei Dion prefere ol homojn. 30 La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignaĵo. 31 Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj. 32 Kaj ni estas atestantoj de ĉi tiuj vortoj, kiel ankaŭ estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj Lin obeas.

33 Kaj ili, aŭdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili konsiliĝis, por pereigi ilin. 34 Sed unu Fariseo, nomata Gamaliel, leĝinstruisto honorata ĉe la tuta popolo, ekstaris en la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn por kelka tempo. 35 Kaj li diris al ili: Izraelidoj, estu singardaj rilate al ĉi tiuj homoj pri tio, kion vi celas fari. 36 Ĉar antaŭ ĉi tiuj tagoj leviĝis Teŭdas, dirante, ke li estas ia persono; kaj al li aliĝis nombro da viroj, ĉirkaŭ kvarcent; kaj li pereis; kaj ĉiuj, kiuj lin obeis, dispeliĝis kaj nuliĝis. 37 Post tiu leviĝis Judas, Galileano, en la tagoj de la registrado, kaj fortiris post si homojn; li ankaŭ pereis, kaj ĉiuj, kiuj lin obeis, dispeliĝis. 38 Kaj nun mi diras al vi: Detenu vin de ĉi tiuj homoj, kaj lasu ilin; ĉar, se ĉi tiu intenco aŭ ĉi tiu laboro estas de homoj, ĝi renversiĝos; 39 sed se ĝi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aŭ eble iel vi troviĝos batalantaj kontraŭ Dio. 40 Kaj ili konsentis kun li; kaj alvokinte la apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke ili ne parolu en la nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin. 41 Sed ili foriris de antaŭ la sinedrio, ĝojante, ke ili estis juĝitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo. 42 Kaj ĉiutage en la templo kaj dome ili ne ĉesis instrui kaj prediki Jesuon, la Kriston.

Ĉapitro 6

1 Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la disĉiploj multiĝis, fariĝis murmurado de la Grekaj Judoj kontraŭ la Hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado. 2 Kaj la dek du, alvokinte la amason de la disĉiploj, diris: Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi ĉe tabloj. 3 Tial elserĉu, fratoj, el inter vi sep homojn, bone atestatajn, plenajn de la Spirito kaj de saĝo, kiujn ni difinos por tiu afero. 4 Sed ni persistos en preĝado kaj la servado de la Vorto. 5 Kaj tiu diro plaĉis al la tuta amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥia; 6 tiujn ili starigis antaŭ la apostoloj; kaj ĉi tiuj, preĝinte, metis sur ilin la manojn.

7 Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la disĉiploj multiĝis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis al la fido.

8 Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn mirindaĵojn kaj signojn inter la popolo. 9 Sed stariĝis iuj el la sinagogo nomata la Sinagogo de la Liberigitoj, kaj el la Kirenanoj kaj el la Aleksandrianoj kaj el la homoj el Kilikio kaj Azio; kaj ili diskutis kun Stefano. 10 Kaj ili ne povis rezisti al la saĝeco kaj la Spirito, per kiu li parolis. 11 Tiam ili subinstigis virojn, kiuj diris: Ni aŭdis lin paroli blasfemajn vortojn kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Dio. 12 Kaj ili incitis la popolon kaj la pliaĝulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio, 13 kaj starigis mensogajn atestantojn, kiuj diris: Ĉi tiu homo ne ĉesas paroli vortojn kontraŭ ĉi tiu sankta loko kaj la leĝo; 14 ĉar ni aŭdis lin diri, ke ĉi tiu Jesuo, la Nazaretano, detruos ĉi tiun lokon, kaj ŝanĝos la kutimojn, kiujn Moseo transdonis al ni. 15 Kaj ĉiuj, kiuj sidis en la sinedrio, fikse rigardante lin, vidis lian vizaĝon kvazaŭ vizaĝon de anĝelo.

Ĉapitro 7

1 Tiam diris la ĉefpastro: Ĉu ĉi tiuj aferoj estas tiel? 2 Kaj tiu diris:

Fratoj kaj patroj, aŭskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaŭ ol li loĝis en Ĥaran, 3 kaj diris al li: Iru el via lando kaj de via parencaro, kaj venu en tiun landon, kiun Mi montros al vi. 4 Tiam li iris el la lando de la Ĥaldeoj, kaj loĝis en Ĥaran; kaj el tie, post la morto de lia patro, Li transloĝigis lin en ĉi tiun landon, kie vi nun loĝas; 5 kaj Li donis al li nenian heredaĵon en ĝi, eĉ ne piedspacon, sed Li promesis doni ĝin al li por posedaĵo kaj al lia idaro post li, kiam li ankoraŭ ne havis infanon. 6 Kaj Dio parolis jene: ke lia idaro loĝos en fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. 7 Kaj la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos, diris Dio; kaj poste ili eliros kaj faros servon al Mi sur ĉi tiu loko. 8 Kaj Li donis al li la interligon de cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis Isaakon kaj cirkumcidis lin en la oka tago, kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn. 9 Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li, 10 kaj liberigis lin el ĉiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj saĝecon antaŭ Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj ĉi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo. 11 Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutraĵon. 12 Sed kiam Jakob aŭdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn. 13 Kaj la duan fojon Jozef rekonatiĝis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef estis montrita al Faraono. 14 Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn. 15 Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj; 16 kaj ili estis transportitaj al Ŝeĥem kaj metitaj en la tombon, kiun Abraham aĉetis por prezo arĝenta de la filoj de Ĥamor en Ŝeĥem. 17 Sed kiam alproksimiĝis la tempo de la promeso, kiun Dio ĵuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj multiĝis en Egiptujo, 18 ĝis aperis alia reĝo, kiu ne konis Jozefon. 19 Tiu agis ruze kontraŭ nia gento, kaj premis niajn patrojn tiel, ke ili elĵetis siajn infanojn, por ke ili ne vivadu. 20 En tiu tempo Moseo naskiĝis, kaj estis eksterordinare bela; kaj li estis nutrata tri monatojn en la domo de sia patro; 21 kaj kiam oni lin elĵetis, prenis lin la filino de Faraono kaj lin nutris kiel sian filon. 22 Kaj Moseo estis instruita en la tuta saĝeco de la Egiptoj, kaj estis potenca per siaj vortoj kaj agoj. 23 Sed kiam li jam havis la aĝon de kvardek jaroj, venis en lian koron la penso viziti siajn fratojn, la Izraelidojn. 24 Kaj vidinte unu el ili suferi maljustecon, li defendis kaj venĝis la premiton, batante la Egipton; 25 kaj li supozis, ke liaj fratoj komprenos, ke Dio per lia mano donas al ili savon, sed ili ne komprenis. 26 Kaj en la sekvanta tago li aperis al ili, dum ili malpacis, kaj li deziris repacigi ilin, dirante: Ho viroj, vi estas fratoj; kial vi malbonfaras unu al alia? 27 Sed la ofendanto de sia proksimulo forpuŝis lin, dirante: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? 28 Ĉu vi celas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton hieraŭ? 29 Kaj ĉe tiu parolo Moseo forkuris kaj ekloĝis en la lando Midjana, kie li naskigis du filojn. 30 Kaj post paso de kvardek jaroj anĝelo aperis al li en la dezerto apud monto Sinaj, en flama fajro en arbetaĵo. 31 Kaj kiam Moseo ĝin vidis, li miris pri la fenomeno; kaj kiam li alproksimiĝis, por rigardi, venis al li voĉo de la Eternulo: 32 Mi estas la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, kaj de Isaak, kaj de Jakob. Kaj Moseo tremis, kaj ne kuraĝis rigardi. 33 Kaj la Eternulo diris al li: Deprenu la ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta. 34 Mi rigardis, kaj vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian ĝemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin; venu do, kaj Mi vin sendos en Egiptujon. 35 Tiun Moseon, kiun ili malakceptis, dirante: Kiu faris vin estro kaj juĝanto? tiun Dio sendis, por esti estro kaj savanto, per la mano de la anĝelo, kiu aperis al li en la arbetaĵo. 36 Tiu elkondukis ilin, farinte mirindaĵojn kaj signojn en Egiptujo, kaj en la Ruĝa Maro, kaj en la dezerto dum kvardek jaroj. 37 Ĝi estis tiu Moseo, kiu diris al la Izraelidoj: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio. 38 Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la anĝelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni; 39 al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpuŝis lin, kaj returniĝis en sia koro al Egiptujo, 40 dirante al Aaron: Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio okazis al li. 41 Kaj ili faris bovidon en tiuj tagoj, kaj alportis oferon al la idolo, kaj ĝojis pri la faritaĵo de siaj manoj. 42 Tiam Dio turniĝis, kaj lasis ilin servi al la armeo de la ĉielo, kiel estas skribite en la libro de la profetoj:

     Ĉu vi alportis al Mi buĉitajn bestojn kaj oferojn
     Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?
43 Kaj vi portis la tabernaklon de Moleĥ
     Kaj la stelon de la dio Refan,
     La figuraĵojn, kiujn vi faris, por adorkliniĝi al ili;
     Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.

44 Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto, kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu ĝin laŭ la modelo, kiun li vidis. 45 Ĝin ankaŭ niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedaĵon de la nacioj, kiujn Dio forpuŝis antaŭ niaj patroj, ĝis la tagoj de David; 46 kiu trovis favoron antaŭ Dio, kaj petis trovi loĝejon por la Dio de Jakob. 47 Sed Salomono konstruis por Li domon. 48 Tamen la Plejaltulo ne loĝas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto:

49 La ĉielo estas Mia trono,
     Kaj la tero estas Mia piedbenketo;
     Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo;
     Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?
50 Ĉu ne faris Mia mano ĉion tion?

51 Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi ĉiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaŭ vi. 52 Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antaŭmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun fariĝis la perfidintoj kaj mortigintoj; 53 vi, kiuj ricevis la leĝon, kiel anoncitan per anĝeloj, sed ĝin ne observis.

54 Kaj aŭdante tion, ili koleriĝis en la koro, kaj grincigis kontraŭ li siajn dentojn. 55 Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la ĉielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio, 56 kaj diris: Jen mi vidas la ĉielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio. 57 Sed ili ekkriis per laŭta voĉo, kaj fermis siajn orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime, 58 kaj elpelis lin el la urbo, kaj ĵetis sur lin ŝtonojn; kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Saŭlo. 59 Kaj ili ŝtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan: Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton. 60 Kaj li genuiĝis, kaj kriis per laŭta voĉo: Sinjoro, ne metu sur ilin ĉi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormiĝis.

Ĉapitro 8

1 Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo.

Kaj en tiu tago komenciĝis granda persekutado kontraŭ la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ĉiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro. 2 Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron. 3 Sed Saŭlo atakis la eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.

4 Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton. 5 Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston. 6 Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris. 7 Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis. 8 Kaj estis granda ĝojo en tiu urbo.

9 Sed unu viro, nome Simon, jam antaŭe faradis magion en la urbo kaj sorĉadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda; 10 al li atentadis ili ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, dirante: Ĉi tiu homo estas la granda potenco de Dio. 11 Kaj ili atentadis lin, ĉar li jam de longe sorĉis ilin per magiaĵoj. 12 Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis, viroj kaj virinoj. 13 Kaj Simon mem ankaŭ kredis; kaj kiam li baptiĝis, li forte aliĝis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuziĝis.

14 Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon; 15 kiuj, alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton, 16 ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. 17 Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton. 18 Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon, 19 kaj diris: Donu ankaŭ al mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton. 20 Sed Petro diris al li: Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio. 21 Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, ĉar via koro ne estas rekta antaŭ Dio. 22 Pentu do pri tiu via malboneco, kaj preĝu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi. 23 Ĉar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco. 24 Kaj Simon responde diris: Preĝu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis.

25 Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilaĝoj de la Samarianoj.

26 Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante: Leviĝu, kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto. 27 Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorkliniĝi; 28 tiu vojaĝis returne, kaj, sidante en sia ĉaro, legis la profeton Jesaja. 29 Kaj la Spirito diris al Filipo: Aliru, kaj aliĝu al tiu ĉaro. 30 Kaj Filipo alkuris, kaj aŭdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris: Ĉu vi komprenas tion, kion vi legas? 31 Kaj tiu diris: Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidiĝu kun li. 32 La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena:

     Li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo;
     Kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto,
     Li ne malfermis sian buŝon;
33 En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita;
     Pri lia generacio kiu rakontos?
     Ĉar lia vivo estas prenita for de la tero.

34 Kaj la eŭnuko responde al Filipo diris: Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto ĉi tion? ĉu pri si, aŭ pri iu alia? 35 Kaj Filipo malfermis sian buŝon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon. 36 Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la eŭnuko diris: Jen estas akvo; kio malhelpas min baptiĝi? 37 Kaj Filipo diris: Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis: Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio. 38 Kaj li ordonis, ke la ĉaro haltu, kaj ili ambaŭ malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la eŭnuko; kaj li baptis lin. 39 Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la eŭnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, ĝojante. 40 Sed Filipo troviĝis en Aŝdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en ĉiuj urboj, ĝis li alvenis en Cezarean.

Ĉapitro 9

1 Kaj Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj de la Sinjoro, iris al la ĉefpastro, 2 kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aliĝintajn al la Vojo, ĉu virojn aŭ virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem. 3 Kaj dum li vojaĝis, li alproksimiĝis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo; 4 kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? 5 Kaj li diris: Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas; 6 sed leviĝu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari. 7 Kaj liaj kunvojaĝantoj staris mutaj, aŭdante la voĉon, sed vidante neniun. 8 Kaj Saŭlo leviĝis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermiĝis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon. 9 Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne manĝis, nek trinkis.

10 Kaj en Damasko estis unu disĉiplo nomata Ananias; kaj la Sinjoro diris al li en vizio: Ananias. Kaj li respondis: Jen mi, Sinjoro. 11 Kaj la Sinjoro diris al li: Leviĝu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj serĉu en la domo de Judas viron, nomatan Saŭlo, el Tarso; ĉar jen li preĝas; 12 kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon. 13 Sed Ananias respondis: Sinjoro, mi aŭdis de multaj pri ĉi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraŭ viaj sanktuloj en Jerusalem; 14 kaj ĉi tie li havas de la ĉefpastroj aŭtoritaton kateni ĉiujn, kiuj vokas vian nomon. 15 Sed la Sinjoro diris al li: Ekiru, ĉar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaŭ la nacianoj kaj la reĝoj kaj la Izraelidoj; 16 ĉar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo. 17 Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris: Frato Saŭlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laŭ kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj pleniĝu de la Sankta Spirito. 18 Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaŭ skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj leviĝis kaj baptiĝis; 19 kaj preninte nutraĵon, li refortiĝis.

Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la disĉiploj en Damasko. 20 Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio. 21 Kaj miregis ĉiuj, kiuj lin aŭdis, kaj ili diris: Ĉu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis ĉi tiun nomon? kaj li venis ĉi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaŭ la ĉefpastrojn. 22 Sed Saŭlo des pli fortiĝis, kaj li konfuzis la Judojn loĝantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.

23 Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiliĝis, por lin mortigi; 24 sed ilia konspiro sciiĝis al Saŭlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi; 25 sed liaj disĉiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego.

26 Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aliĝi al la disĉiploj; kaj ĉiuj lin timis, ne kredante, ke li estas disĉiplo. 27 Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaŭ parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo. 28 Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem, 29 kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraŭ la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin. 30 Kaj la fratoj, eksciinte tion, kondukis lin al Cezarea, kaj forsendis lin al Tarso.

31 Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, ĝi kreskis.

32 Kaj dum Petro trairis ĉiujn regionojn, li ankaŭ malsupreniris al la sanktuloj loĝantaj en Lida. 33 Kaj tie li trovis unu viron, nomatan Eneas, kiu kuŝadis en sia lito jam ok jarojn; ĉar li estis paralizulo. 34 Kaj Petro diris al li: Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; leviĝu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj leviĝis. 35 Kaj ĉiuj loĝantoj en Lida kaj en Ŝaron lin vidis, kaj turniĝis al la Sinjoro.

36 Kaj estis en Jafo unu disĉiplino, nomata Tabita, kiu laŭ traduko estas nomata Dorkas; ŝi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn ŝi faris. 37 Kaj en tiu tempo ŝi malsaniĝis, kaj mortis; kaj ili ŝin lavis kaj metis en supran ĉambron. 38 Kaj ĉar Lida estis proksime de Jafo, la disĉiploj, aŭdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin: Ne prokrastu veni al ni. 39 Kaj Petro leviĝis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran ĉambron; kaj alestis apud li ĉiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam ŝi estis ankoraŭ kun ili. 40 Sed Petro, formetinte ĉiujn, genuiĝis kaj preĝis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris: Tabita, leviĝu. Kaj ŝi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, ŝi side leviĝis. 41 Kaj li donis al ŝi la manon kaj starigis ŝin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis ŝin vivanta. 42 Kaj tio fariĝis sciata tra la tuta Jafo, kaj multaj kredis al la Sinjoro. 43 Kaj dum multe da tagoj li loĝis en Jafo ĉe unu Simon, tanisto.

Ĉapitro 10

1 En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala, 2 viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj preĝis al Dio konstante. 3 Tiu vidis klare en vizio, ĉirkaŭ la naŭa horo de la tago, anĝelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li: Kornelio. 4 Kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris: Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li: Viaj preĝoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memoraĵo antaŭ Dio. 5 Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro; 6 li gastas ĉe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo. 7 Kaj kiam foriris la anĝelo, kiu parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj ĉiam deĵoris apud li; 8 kaj klariginte ĉion al ili, li sendis ilin al Jafo.

9 Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojaĝis kaj alproksimiĝis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por preĝi, ĉirkaŭ la sesa horo; 10 kaj li fariĝis malsata, kaj deziris manĝi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo; 11 kaj li vidis la ĉielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron; 12 kaj en ĝi troviĝis ĉiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj de la tero kaj birdoj de la ĉielo. 13 Kaj venis voĉo al li: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu. 14 Sed Petro diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar mi neniam manĝis ion profanan aŭ malpuran. 15 Kaj voĉo venis al li denove duan fojon: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 16 Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la ĉielon.

17 Kaj dum Petro spirite embarasiĝis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaŭ la pordo, 18 kaj vokis kaj demandis, ĉu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas. 19 Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li: Jen tri viroj vin serĉas. 20 Sed leviĝu, kaj malsupreniru, kaj vojaĝu kun ili, tute ne hezitante; ĉar mi ilin sendis. 21 Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris: Jen mi estas tiu, kiun vi serĉas; kia estas la kaŭzo, pro kiu vi venis? 22 Kaj ili diris: Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta anĝelo, ke li venigu vin al sia domo kaj aŭdu parolojn de vi. 23 Tial li envokis kaj gastigis ilin.

Kaj en la sekvanta tago li leviĝis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis. 24 Kaj la morgaŭan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn. 25 Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaŭ liaj piedoj, adorkliniĝis al li. 26 Sed Petro lin levis, dirante: Stariĝu; mi mem ankaŭ estas homo. 27 Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn; 28 kaj li diris al ili: Vi mem scias, kiel kontraŭleĝe estas por Judo kamaradiĝi aŭ aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura; 29 tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontraŭdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis? 30 Kaj Kornelio diris: Antaŭ kvar tagoj ĝis ĉi tiu horo, mi preĝis la naŭahoran preĝon en mia domo; kaj jen antaŭ mi staris viro hele vestita, 31 kaj diris: Kornelio, via preĝo estas aŭdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaŭ Dio. 32 Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo. 33 Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni ĉiuj alestas ĉi tie antaŭ Dio, por aŭdi ĉion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro. 34 Kaj Petro malfermis sian buŝon, kaj diris:

Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn; 35 sed en ĉiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li. 36 Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de ĉiuj); 37 vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano-- 38 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li ĉirkaŭiris, bonfarante kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo, ĉar Dio estis kun li. 39 Kaj ni estas atestantoj pri ĉio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignaĵo. 40 Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla, 41 ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antaŭe de Dio, al ni, kiuj manĝis kaj trinkis kun li post lia releviĝo el la mortintoj. 42 Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj. 43 Pri li ĉiuj profetoj atestas, ke per lia nomo ĉiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.

44 Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur ĉiujn, kiuj aŭdis la diron. 45 Kaj ĉiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaŭ sur la nacianojn estis surverŝata la donaco de la Sankta Spirito. 46 Ĉar ili aŭdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam respondis Petro: 47 Ĉu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptiĝu ĉi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni? 48 Kaj li ordonis, ke ili baptiĝu en la nomo de Jesuo Kristo. Tiam ili petis, ke li restu ankoraŭ kelkajn tagojn.

Ĉapitro 11

1 Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, aŭdis, ke la nacianoj ankaŭ ricevis la vorton de Dio. 2 Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li, 3 dirante: Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj manĝis kun ili. 4 Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante: 5 Dum mi preĝis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan el la ĉielo per la kvar anguloj; kaj ĝi venis ĝis mi; 6 kun fiksa rigardo mi ĝin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovaĝajn bestojn kaj rampaĵojn kaj birdojn de la ĉielo. 7 Kaj mi aŭdis voĉon dirantan al mi: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu. 8 Sed mi diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar nenio profana aŭ malpura eniris iam en mian buŝon. 9 Sed voĉo respondis al mi la duan fojon el la ĉielo: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 10 Ĉi tio fariĝis trifoje, kaj ĉio estis retirata en la ĉielon. 11 Kaj jen antaŭ la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi. 12 Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj ĉi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro; 13 kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la anĝelon starantan, kaj dirantan: Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro, 14 kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio saviĝos. 15 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. 16 Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris: Johano ja baptis per akvo; sed vi baptiĝos per la Sankta Spirito. 17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontraŭstari al Dio? 18 Kiam ili tion aŭdis, ili silentiĝis, kaj gloris Dion, dirante: Ankaŭ do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

19 Tiuj do, kiuj dispeliĝis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojaĝis ĝis Fenikio kaj Kipro kaj Antioĥia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj. 20 Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antioĥian, parolis al la Grekoj ankaŭ, predikante la Sinjoron Jesuo. 21 Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro. 22 Kaj la raporto pri tio estis aŭdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason ĝis Antioĥia; 23 li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, ĝojis; kaj li admonis ilin ĉiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro; 24 ĉar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldoniĝis al la Sinjoro. 25 Kaj li iris al Tarso, por serĉi Saŭlon; 26 kaj trovinte, li kondukis lin al Antioĥia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj.

27 Kaj en tiuj tagoj profetoj el Jerusalem vojaĝis al Antioĥia. 28 Kaj stariĝis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio okazis en la tagoj de Klaŭdio. 29 Kaj la disĉiploj decidis, ke ĉiu laŭ sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj loĝis en Judujo; 30 tion ankaŭ ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Saŭlo.

Ĉapitro 12

1 Kaj ĉirkaŭ tiu tempo la reĝo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj. 2 Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano. 3 Kaj vidinte, ke tio plaĉas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj. 4 Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo. 5 Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed preĝo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio. 6 Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaŭ la pordoj gardis la malliberejon. 7 Kaj jen apudstaris anĝelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Leviĝu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj. 8 Kaj la anĝelo diris al li: Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li: Ĵetu ĉirkaŭ vin vian mantelon kaj sekvu min. 9 Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la anĝelo, sed li pensis, ke li vidas vizion. 10 Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj ĝi malfermiĝis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis laŭlonge de unu strato; kaj la anĝelo tuj foriris de li. 11 Kaj Petro, rekonsciiĝinte, diris: Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian anĝelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda. 12 Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj preĝantaj. 13 Kaj kiam li frapis ĉe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por aŭskulti, 14 kaj rekonante la voĉon de Petro, ŝi pro ĝojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaŭ la pordego. 15 Kaj oni diris al ŝi: Vi frenezas. Sed ŝi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris: Ĝi estas lia anĝelo. 16 Sed Petro daŭrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis. 17 Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris: Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko. 18 Kaj kiam tagiĝis, fariĝis inter la soldatoj ne malgranda ekscitiĝo, kio fariĝis kun Petro. 19 Kaj Herodo, serĉinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojaĝis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.

20 Kaj li estis tre kolera kontraŭ la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la reĝa ĉambelano, petis pacon, ĉar ilia lando estis nutrata de la lando de la reĝo. 21 Kaj en difinita tago Herodo, vestita en reĝaj vestoj, sidis sur tribunala seĝo kaj deklamis al ili. 22 Kaj la popolo kriis: Ĝi estas voĉo de dio, kaj ne de homo. 23 Kaj anĝelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj manĝate de vermoj, li senspiriĝis.

24 Sed la vorto de Dio kreskis kaj pligrandiĝis.

25 Kaj Barnabas kaj Saŭlo revenis de Jerusalem, plenuminte sian servadon, kondukante kun si Johanon, kiu estis alnomata Marko.

Ĉapitro 13

1 Kaj en Antioĥia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarĥo Herodo, kaj Saŭlo. 2 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris: Apartigu al mi Barnabason kaj Saŭlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis. 3 Tiam, fastinte kaj preĝinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.

4 Kaj ĉi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris al Seleŭkia; kaj de tie ili ŝipiris al Kipro. 5 Kaj estante en Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton. 6 Kaj trairinte la tutan insulon ĝis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo, 7 kiu estis kun la prokonsulo Sergio Paŭlo, prudenta viro. Ĉi tiu venigis al si Barnabason kaj Saŭlon, kaj deziris aŭdi la vorton de Dio. 8 Sed kontraŭstaris al ili Elimas, la magiisto (ĉar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido. 9 Sed Saŭlo, kiu estas Paŭlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin, 10 diris: Ho vi, plena de ĉia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de ĉia justeco, ĉu vi ne ĉesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro? 11 Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj ĉirkaŭvagante, li serĉis mankondukantojn. 12 Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintaĵon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro.

13 Sed Paŭlo kaj liaj akompanantoj ekŝipiris de Pafos kaj venis al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al Jerusalem. 14 Sed ili, trapasante de Perga venis al Antioĥia en Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj sidiĝis. 15 Kaj post la legado de la leĝo kaj la profetoj, la sinagogestroj sendis al ili, dirante: Fratoj, se estas ĉe vi vorto de admono por la popolo, parolu. 16 Kaj Paŭlo, stariĝinte kaj gestinte per la mano, diris:

Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, aŭskultu. 17 La Dio de ĉi tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon dum la loĝado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el tie. 18 Kaj en la daŭro de ĉirkaŭ kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto. 19 Kaj eksterminte sep naciojn en la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por ĉirkaŭ kvarcent kvindek jaroj; 20 kaj post tio Li donis juĝistojn ĝis la profeto Samuel. 21 Kaj poste ili petis reĝon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kiŝ, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj. 22 Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel reĝon, pri kiu Li parolis, atestante: Mi trovis Davidon, filon de Jiŝaj, viron laŭ Mia koro; li plenumos Mian tutan volon. 23 El lia idaro Dio laŭ promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon, 24 kiam Johano jam predikis antaŭ lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael. 25 Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris: Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj. 26 Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de ĉi tiu savo. 27 Ĉar la loĝantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la voĉojn de la profetoj ĉiusabate legatajn. 28 Kaj trovinte en li nenian kaŭzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin. 29 Kaj plenuminte ĉion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignaĵo kaj metis lin en tombon. 30 Sed Dio levis lin el la mortintoj; 31 kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj ĉe la popolo. 32 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj, 33 ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas skribite en la dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis. 34 Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene: Mi donos al vi la fidindajn favorkoraĵojn de David. 35 Ĉar li ankaŭ diris en alia psalmo: Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 36 Ĉar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektiĝis al siaj patroj kaj vidis forputron; 37 sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron. 38 Estu do sciate al vi, fratoj, ke per ĉi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj; 39 kaj ĉiu kredanto al li estas pravigita pri ĉio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la leĝo de Moseo. 40 Gardu vin do, ke ne venu sur vin tio, kio estas dirita en la profetoj:

41 Rigardu, vi malestimantoj, kaj miru, kaj malaperu,
     Ĉar en via tempo Mi faras ion,
     Kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.

42 Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke ĉi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton. 43 Kaj kiam la sinagogo disiĝis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Paŭlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urĝe admonis ilin persisti en la graco de Dio.

44 En la sekvanta sabato preskaŭ la tuta urbo kolektiĝis, por aŭdi la vorton de Dio. 45 Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, pleniĝis de ĵaluzo, kaj kontraŭdiris la dirojn de Paŭlo, kaj blasfemis. 46 Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris: Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj. 47 Ĉar tiel ordonis al ni la Sinjoro:

     Mi vin metis kiel lumon por la nacioj,
     Por ke vi estu por savo ĝis la plej malproksima parto de la
         tero.

48 Kaj aŭdinte tion, la nacianoj ĝojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis ĉiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo. 49 Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta regiono. 50 Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la ĉefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraŭ Paŭlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj. 51 Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraŭ ili, kaj iris al Ikonio. 52 Kaj la disĉiploj pleniĝis de ĝojo kaj de la Sankta Spirito.

Ĉapitro 14

1 Kaj en Ikonio ili ambaŭ eniris en la sinagogon de la Judoj, kaj tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis. 2 Sed la nekredantaj Judoj ekscitis kaj malbonigis la animojn de la nacianoj kontraŭ la fratoj. 3 Tial ili restis longan tempon tie, sentime parolante en la Sinjoro, kiu atestadis pri la vorto de Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj fariĝu per iliaj manoj. 4 Sed la loĝantaro de la urbo dividiĝis; unuj estis kun la Judoj, kaj aliaj kun la apostoloj. 5 Kaj kiam fariĝis atenco de la nacianoj kaj ankaŭ de la Judoj kun iliaj regantoj, por ataki kaj ŝtonmortigi ilin, 6 sciiĝinte pri ĝi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio--Listran kaj Derben kaj la ĉirkaŭaĵon; 7 kaj tie ili proklamis la evangelion.

8 Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris. 9 Li aŭdis Paŭlon paroli; kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante, ke ili havas fidon por esti sanigita, 10 diris per laŭta voĉo: Stariĝu rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte leviĝis kaj piediris. 11 Kaj la homamaso, vidinte tion, kion Paŭlo faris, levis sian voĉon, kaj diris en la Likaonia lingvo: La dioj en homa formo malsupreniris al ni. 12 Kaj Barnabason ili nomis Zeŭs, kaj Paŭlon Hermes, ĉar ĉi tiu estis la ĉefa parolanto. 13 Kaj la pastro de la Zeŭs, kiu estis antaŭ la urbo, alkondukis bovojn kaj girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi kun la homamasoj. 14 Sed la apostoloj Paŭlo kaj Barnabas, aŭdinte, disŝiris siajn vestojn, kaj antaŭensaltis en la amason, kriante, 15 kaj dirante: Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaŭ estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de ĉi tiuj vantaĵoj al la vivanta Dio, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron kaj ĉion en ili; 16 kaj kiu en la pasintaj generacioj permesis, ke ĉiuj nacioj iru siajn proprajn vojojn. 17 Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, ĉar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la ĉielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutraĵo kaj feliĉo. 18 Kaj tiel dirante, ili apenaŭ retenis la amasojn de oferado al ili.

19 Sed alvenis Judoj el Antioĥia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili priĵetis Paŭlon per ŝtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis. 20 Sed kiam la disĉiploj staris ĉirkaŭ li, li leviĝis, kaj eniris en la urbon; kaj en la sekvanta tago li eliris kun Barnabas al Derbe. 21 Kaj proklaminte la evangelion al tiu urbo, kaj varbinte multajn disĉiplojn, ili revenis al Listra kaj Ikonio kaj Antioĥia, 22 firmigante la animojn de la disĉiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio. 23 Kaj elektinte presbiterojn por ili en ĉiu eklezio, kaj preĝinte kun fastado, ili rekomendis ilin al la Sinjoro, al kiu ili ekkredis. 24 Kaj trairinte Pisidion, ili venis en Pamfilion. 25 Kaj parolinte la vorton en Perga, ili malsupreniris al Atalia; 26 kaj de tie ili ŝipiris al Antioĥia, de kie ili estis konfiditaj al la graco de Dio por la laboro, kiun ili plenumis. 27 Kaj kiam ili alvenis, ili kunvenigis la eklezion, kaj rakontis ĉion, kion Dio per ili faris, kaj ke Li malfermis al la nacianoj pordon de fido. 28 Kaj ili restis kelkan tempon kun la disĉiploj.

Ĉapitro 15

1 Kaj iuj homoj vojaĝis tien el Judujo, kaj instruis la fratojn: Se vi ne cirkumcidiĝos laŭ la moro de Moseo, vi ne povas saviĝi. 2 Kaj kiam Paŭlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraŭ ili, oni aranĝis, ke Paŭlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando. 3 Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan ĝojon al ĉiuj fratoj. 4 Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis ĉion, kion Dio faris per ili. 5 Sed leviĝis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante: Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la leĝon de Moseo.

6 Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon. 7 Kaj post multe da diskutado, Petro stariĝis, kaj diris al ili:

Fratoj, vi scias, ke jam antaŭ longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia buŝo la nacianoj aŭdu la vorton de la evangelio kaj kredu. 8 Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni; 9 kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn. 10 Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la disĉiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni? 11 Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaŭ ili.

12 Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili aŭskultis, dum Paŭlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris ĉe la nacianoj per ili. 13 Kaj kiam ili ĉesis paroli, Jakobo respondis, dirante:

Fratoj, aŭskultu min; 14 Simeon rakontis, kiel unue Dio vizitis nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo. 15 Kaj al tio konsentas la vortoj de la profetoj, kiel estas skribite:

16 Post tio Mi revenos,
     Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David,
     Mi restarigos la detruitaĵojn,
     Kaj Mi rekonstruos ĝin;
17 Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj
     Kaj ĉiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo,
     Diras la Eternulo,
18 Kiu tion faras jam de la tempo antikva.

19 Tial mi decidas, ke ni ne ĝenu tiujn el la nacianoj, kiuj turniĝas al Dio; 20 sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpuriĝoj ĉe idoloj kaj de malĉasteco kaj de sufokitaĵoj kaj de sango. 21 Ĉar de post antikvaj generacioj Moseo havas en ĉiuj urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj ĉiusabate.

22 Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio ŝajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antioĥia kun Paŭlo kaj Barnabas: nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj; 23 kaj ili sendis per ili la jenan leteron: La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas el la nacianoj en Antioĥia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto: 24 Ĉar ni aŭdis, ke iuj el ni ĝenis vin per vortoj maltrankviligaj por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion, 25 ŝajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Paŭlo, 26 homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 27 Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaŭ mem buŝe diros tion saman. 28 Ĉar al la Sankta Spirito kaj al ni ŝajnis bone meti sur vin nenian alian ŝarĝon, krom la jenaj necesaj aferoj: 29 ke oni sin detenu de idoloferitaĵoj kaj de sango kaj de sufokitaĵoj kaj de malĉasteco; se vi vin gardos kontraŭ tio, vi bone agos. Adiaŭ!

30 Ili do, forsendite, iris al Antioĥia; kaj kunveniginte la amason, ili transdonis la leteron. 31 Kaj leginte ĝin, ili ĝojis pro la konsolo. 32 Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaŭ mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis ilin. 33 Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj. (34 Tamen plaĉis al Silas tie restadi.) 35 Sed Paŭlo kaj Barnabas restis en Antioĥia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro.

36 Kaj post kelke da tagoj Paŭlo diris al Barnabas: Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en ĉiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas. 37 Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko. 38 Sed Paŭlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron. 39 Kaj fariĝis disputo, tiel ke ili disiĝis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, ŝipiris al Kipro; 40 sed Paŭlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio. 41 Kaj li iris tra Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.

Ĉapitro 16

1 Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu disĉiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro. 2 Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio. 3 Tiun Paŭlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; ĉar ĉiuj sciis, ke lia patro estas Greko. 4 Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem. 5 Tiel la eklezioj firmiĝis en la fido, kaj kreskis laŭnombre ĉiutage.

6 Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio; 7 kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili; 8 kaj pasinte preter Misia, ili malsupreniris al Troas. 9 Kaj vizio aperis al Paŭlo dum la nokto: viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante: Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu. 10 Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion.

11 Tial, ekŝipirinte de Troas, ni rekte veturis al Samotrake, kaj la sekvantan tagon al Neapolis; 12 kaj de tie al Filipi, kiu estas kolonio, ĉefurbo de la Makedonuja provinco; kaj en tiu urbo ni restis dum kelke da tagoj. 13 Kaj en la sabato ni eliris ekster la pordegon apud rivero, kie, ni supozis, estis kunvenejo por preĝado; kaj ni sidiĝis, kaj parolis al la virinoj kunvenintaj. 14 Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin aŭdis; ŝian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Paŭlo. 15 Kaj kiam ŝi estis baptita, kun sia familio, ŝi nin petegis, dirante: Se vi juĝas min fidela al la Sinjoro, venu, kaj loĝu en mia domo. Kaj ŝi devigis nin.

16 Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por preĝado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per aŭgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon. 17 Ŝi sekvis Paŭlon kaj nin, kaj kriadis, dirante: Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo. 18 Kaj tion ŝi faris dum multe da tagoj. Sed Paŭlo, ĉagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito: Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el ŝi. Kaj ĝi eliris en tiu sama horo.

19 Sed ŝiaj mastroj, vidinte, ke eliris la espero de ilia gajno, kaptis Paŭlon kaj Silason, kaj trenis ilin en la placon al la regantoj, 20 kaj kondukinte ilin al la urbestroj, diris: Ĉi tiuj homoj treege maltrankviligas nian urbon, estante Judoj, 21 kaj ili proklamas morojn, kiujn ne decas akcepti nek fari por ni, kiuj estas Romanoj. 22 Kaj la popolo amase sin kolektis kontraŭ ili; kaj la urbestroj, forŝirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin. 23 Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili ĵetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la malliberejo, ke li forte gardu ilin; 24 kaj li, ricevinte tiun ordonon, ĵetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon. 25 Sed ĉirkaŭ la noktomezo Paŭlo kaj Silas preĝis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj aŭskultis ilin; 26 kaj subite fariĝis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuiĝis; kaj tuj ĉiuj pordoj malfermiĝis, kaj ĉies katenoj falis. 27 Kaj la malliberejestro, vekiĝinte, kaj vidante la pordojn de la karcero malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin, supozante, ke la malliberuloj forkuris. 28 Sed Paŭlo vokis per laŭta voĉo, dirante: Nenian malbonon faru al vi, ĉar ni ĉiuj estas ĉi tie. 29 Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, kliniĝis antaŭ Paŭlo kaj Silas, 30 kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris: Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita? 31 Kaj ili diris: Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio. 32 Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al ĉiuj en lia domo. 33 Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptiĝis senprokraste li kaj ĉiuj liaj domanoj. 34 Kaj li kondukis ilin en sian domon, kaj aranĝis por ili manĝotablon, kaj tre ĝojis kun sia tuta domanaro, ekkredinte al Dio.

35 Sed kiam tagiĝis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri: Forliberigu tiujn homojn. 36 Kaj la malliberejestro raportis la vortojn al Paŭlo: La urbestroj ĵus sendis, por ke vi forliberiĝu; tial nun elvenu kaj foriru pace. 37 Sed Paŭlo diris al ili: Ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj, kaj nin ĵetis en malliberejon; kaj ĉu ili nun elĵetas nin kaŝe? tute ne; ili mem venu kaj forkonduku nin. 38 Kaj la liktoroj raportis tiujn vortojn al la urbestroj; kaj ĉi tiuj timis, aŭdante, ke ili estas Romanoj; 39 kaj ili venis kaj petegis ilin, kaj, elkondukinte ilin, petis, ke ili foriru de la urbo. 40 Kaj ili eliris el la malliberejo, kaj eniris en la domon de Lidia; kaj vidinte kaj konsolinte la fratojn, ili foriris.

Ĉapitro 17

1 Kaj vojaĝinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo de la Judoj; 2 kaj laŭ sia kutimo Paŭlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el la Skriboj, 3 klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj releviĝi el la mortintoj, kaj dirante: Ĉi tiu Jesuo, kiun mi predikas al vi, estas la Kristo. 4 Kaj unuj el ili estis konvinkitaj, kaj kunsortiĝis kun Paŭlo kaj Silas; kaj el la piaj Grekoj granda amaso, kaj el la ĉefaj virinoj ne malmultaj. 5 Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolaĉo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo. 6 Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaŭ la urbestrojn, kriante: Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon, alestas ankaŭ ĉi tie; 7 ilin Jason akceptis; kaj ili ĉiuj agas kontraŭ la dekretoj de Cezaro, dirante, ke estas alia reĝo, Jesuo. 8 Kaj ili maltrankviligis la homamason kaj la urbestrojn, kiuj tion aŭdis. 9 Kaj ĉi tiuj, ricevinte garantiaĵon de Jason kaj la aliaj, liberigis ilin.

10 Kaj la fratoj tuj forsendis Paŭlon kaj Silason nokte al Berea; kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj. 11 Kaj ĉi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, ĉar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj ĉiutage esploris la Skribojn, por konstati, ĉu tiuj aferoj estas veraj. 12 Tial multaj el ili kredis, kaj ne malmultaj el la Grekaj virinoj honorindaj kaj el la viroj. 13 Sed kiam la Judoj en Tesaloniko sciiĝis, ke ankaŭ en Berea la vorto de Dio estas proklamita de Paŭlo, ili venis ankaŭ tien, maltrankviligante kaj ekscitante la homamason. 14 Kaj tiam la fratoj tuj forsendis Paŭlon, por ke li iru ĝis la marbordo; sed Silas kaj Timoteo restis ankoraŭ tie. 15 Kaj la gvidantoj de Paŭlo kondukis lin ĝis Ateno, kaj ricevinte komision al Silas kaj Timoteo, ke ili venu al li kiel eble plej rapide, ili foriris.

16 Kaj dum Paŭlo atendis ilin en Ateno, lia spirito ĉagreniĝis en li, kiam li vidis la urbon idolplena. 17 Tial li rezonadis en la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo ĉiutage kun la renkontitoj. 18 Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris: Kion volus diri ĉi tiu vortŝutanto? aliaj diris: Li ŝajnas esti proklamanto de fremdaj diaĵoj; ĉar li predikis Jesuon kaj la releviĝon. 19 Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Ĉu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi? 20 Ĉar fremdaĵojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj. 21 (Ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj fremduloj pasigadis la tempon ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi ion plej novan.) 22 Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris:

Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj. 23 Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi. 24 La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne loĝas en manfaritaj temploj; 25 kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ Li ion bezonus, ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion; 26 kaj el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj; 27 por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni; 28 ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro. 29 Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aŭ arĝento aŭ ŝtono, gravuraĵo de homa arto kaj imagado. 30 Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al ĉiuj homoj, ke ili pentu; 31 tial Li difinis tagon, en kiu Li juĝos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al ĉiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.

32 Kaj aŭdinte pri releviĝo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris: Ni aŭskultos vin denove pri tio. 33 Kaj tiel Paŭlo eliris el inter ili. 34 Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionisio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili.

Ĉapitro 18

1 Post tio li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton. 2 Kaj li trovis Judon, nomatan Akvila, Pontanon laŭ gento, antaŭ ne longe venintan el Italujo, kaj Priskilan, lian edzinon, ĉar Klaŭdio jam ordonis, ke ĉiuj Judoj foriru el Romo; kaj li iris al ili; 3 kaj, ĉar li estis sammetiisto, li loĝis ĉe ili, kaj ili laboris, ĉar ili estis laŭ metio tendofaristoj. 4 Kaj li diskutadis en la sinagogo ĉiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn.

5 Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Paŭlo estis premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo. 6 Sed kiam ili kontraŭstaris kaj blasfemis, li elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili: Via sango estu sur viaj kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj. 7 Kaj foririnte de tie, li iris en la domon de homo nomata Tito Justo, kiu adoris Dion, kaj kies domo estis tuj apud la sinagogo. 8 Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun ĉiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, aŭdinte, kredis kaj baptiĝis. 9 Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Paŭlo: Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu; 10 ĉar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; ĉar mi havas multe da homoj en ĉi tiu urbo. 11 Kaj li loĝis tie jaron kaj ses monatojn, instruante inter ili la vorton de Dio.

12 Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Aĥaja lando, la Judoj leviĝis unuanime kontraŭ Paŭlo, kaj kondukis lin al la tribunala seĝo, 13 dirante: Kontraŭ la leĝo ĉi tiu instigas homojn adori Dion. 14 Sed kiam Paŭlo estis malfermonta la buŝon, Galiono diris al la Judoj: Se vere tio estus ia maljustaĵo aŭ malbonega kanajlaĵo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru; 15 sed se prezentiĝas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra leĝo, vi mem ĝin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti juĝanto. 16 Kaj li forpelis ilin de la tribunala seĝo. 17 Kaj ili ĉiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaŭ la tribunala seĝo. Kaj Galiono atentis nenion el tio.

18 Kaj Paŭlo, restinte post tio ankoraŭ dum multe da tagoj, adiaŭis la fratojn, kaj de tie ŝipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, ĉar li faris sanktan promeson. 19 Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj. 20 Kaj kiam ili petis lin restadi pli longe, li ne konsentis; 21 sed adiaŭinte ilin, kaj dirinte: Mi denove revenos al vi, se plaĉos al Dio--li ekŝipiris el Efeso. 22 Kaj elŝipiĝinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojaĝis al Antioĥia. 23 Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis laŭvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante ĉiujn disĉiplojn.

24 Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laŭ gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj. 25 Ĉi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano; 26 kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, aŭdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio. 27 Kaj kiam li volis transiri en la Aĥajan landon, la fratoj kuraĝigis lin, kaj skribis al la disĉiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco; 28 ĉar konvinke li refutis la Judojn publike, pruvante per la Skriboj, ke Jesuo estas la Kristo.

Ĉapitro 19

1 Kaj dum Apolos estis en Korinto, Paŭlo, trapasinte la supran regionon, venis al Efeso, kaj trovinte iujn disĉiplojn, 2 li diris al ili: Ĉu vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiam vi ekkredis? Kaj ili diris al li: Ni ankoraŭ eĉ ne aŭdis, ĉu estas Sankta Spirito. 3 Kaj li diris al ili: En kion do vi baptiĝis? Kaj ili diris: En la bapton de Johano. 4 Kaj Paŭlo diris: Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo. 5 Kaj tion aŭdinte, ili baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. 6 Kaj kiam Paŭlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis. 7 Kaj ili ĉiuj estis ĉirkaŭ dek du viroj.

8 Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la daŭro de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio. 9 Sed kiam kelkaj obstiniĝis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaŭ la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la disĉiplojn, kaj diskutis ĉiutage en la lernejo de Tiranos. 10 Kaj tio daŭris dum du jaroj; tiel ke ĉiuj loĝantoj en Azio, Judoj kaj Grekoj, aŭdis la vorton de la Sinjoro. 11 Kaj Dio faris per la manoj de Paŭlo eksterordinarajn miraklojn; 12 tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo viŝtukojn aŭ vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris. 13 Sed ankaŭ kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante: Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Paŭlo predikas. 14 Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, ĉefpastro, tion faris. 15 Kaj la malbona spirito responde diris al ili: Jesuon mi konas, kaj Paŭlon mi konas; sed kiuj estas vi? 16 Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin ĵetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj. 17 Kaj tio sciiĝis al ĉiuj, kiuj loĝis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin ĉiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandiĝis. 18 Multaj ankaŭ el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante siajn agojn. 19 Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaŭ la okuloj de ĉiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis ĝin kvindek miloj da moneroj arĝentaj. 20 Tiel forte kreskis la vorto de la Sinjoro kaj sukcesis.

21 Kaj kiam tio finiĝis, Paŭlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Aĥajan landon, vojaĝi al Jerusalem, kaj li diris: Post kiam mi iros tien, mi devos ankaŭ vidi Romon. 22 Kaj sendinte en Makedonujon du el siaj helpservantoj, Timoteon kaj Eraston, li mem restis iom da tempo en Azio.

23 Kaj ĉirkaŭ tiu tempo leviĝis ne malgranda ekscitiĝo pri la Vojo. 24 Ĉar unu viro, nomata Demetrio, arĝentaĵisto, kiu faradis arĝentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da okupo; 25 kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris: Ho viroj, vi scias, ke per ĉi tiu metio ni havas bonajn enspezojn. 26 Kaj vi vidas kaj aŭdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaŭ tra preskaŭ la tuta Azio, ĉi tiu Paŭlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj; 27 kaj estas danĝero, ne sole ke ĉi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaŭ ke la templo de la granda diino Artemis estos malŝatata; kaj eble estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras. 28 Aŭdinte tion, ili pleniĝis de kolero, kaj ekkriis, dirante: Granda estas Artemis de la Efesanoj. 29 Kaj la urbo pleniĝis de tumulto; kaj oni kure kolektiĝis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarĥon, Makedonojn, kunvojaĝantojn de Paŭlo. 30 Kaj kiam Paŭlo volis eniri antaŭ la popolon, la disĉiploj tion ne permesis al li. 31 Kaj ankaŭ kelkaj el la ĉefoj de Azio, kiuj estis liaj amikoj, sendis al li, kaj petegis lin ne riski sin en la teatron. 32 Kriadis ili do diverse ion kaj alion, ĉar la kunveno estis konfuzita; kaj la plimulto ne sciis, kial ili kunvenis. 33 Kaj el la homamaso ili elpaŝigis Aleksandron, kiun la Judoj puŝis antaŭen. Kaj Aleksandro gestis per la mano, kaj ekprovis pledi antaŭ la popolo. 34 Sed sciiĝinte, ke li estas Judo, ĉiuj unuvoĉe en la daŭro de ĉirkaŭ du horoj kriadis: Granda estas Artemis de la Efesanoj! 35 Kaj kiam la urboskribisto kvietigis la amason, li diris: Ho Efesanoj, ĉu do ekzistas homo nescianta, ke la urbo de la Efesanoj estas templogardanto de Artemis la granda kaj de la elĉiela falintaĵo? 36 Ĉar tio do ne estas kontraŭdirebla, vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion senpripense. 37 Ĉar vi alkondukis ĉi tiujn virojn, kiuj estas nek templorabistoj nek blasfemantoj de nia diino. 38 Se do Demetrio kaj la kun li metiistoj havas plendaferon kontraŭ iu, la juĝejoj estas je ilia dispono, kaj ekzistas prokonsuloj; ili procesu unu kontraŭ alia. 39 Sed se vi faras esploron pri io alia, tio decidiĝos en la laŭleĝa kunveno. 40 Ĉar estas danĝero, ke oni akuzos nin pri tumulto rilate la hodiaŭan aferon, pro manko de motivo; kaj rilate ĝin, ni ne povos pravigi ĉi tiun homamasiĝon. 41 Kaj tion dirinte, li dissendis la kunvenintojn.

Ĉapitro 20

1 Kaj kiam la tumulto ĉesiĝis, Paŭlo, veniginte al si kaj admoninte la disĉiplojn, adiaŭis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon. 2 Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuraĝiginte la tieulojn, li venis en Grekujon. 3 Kaj pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj kontraŭ li, kiam li volis ŝipiri al Sirio, li decidis reveni tra Makedonujo. 4 Kaj ĝis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarĥo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tiĥiko kaj Trofimo, Azianoj. 5 Sed ĉi tiuj, antaŭirinte, atendis nin en Troas. 6 Kaj ni ŝipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.

7 Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Paŭlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li daŭrigis sian paroladon ĝis noktomezo. 8 Kaj estis multaj lumiloj en la supra ĉambro, kie ni kunvenis. 9 Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Eŭtiĥo, premegata de profunda dormo; kaj dum Paŭlo ankoraŭ longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etaĝo, kaj estis levita malviva. 10 Kaj Paŭlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj ĉirkaŭpreninte lin, diris: Ne maltrankviliĝu; ĉar lia vivo estas en li. 11 Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj manĝinte, kaj parolinte kun ili longe, ĝis la tagiĝo, fine li foriris. 12 Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoliĝis.

13 Sed ni, irinte pli frue al la ŝipo, ekveturis al Asos, por tie enŝipigi Paŭlon; ĉar tiel li aranĝis, intencante mem piediri. 14 Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni enŝipigis lin, kaj venis al Mitilene. 15 Kaj de tie ŝipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraŭ Ĥios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton. 16 Ĉar Paŭlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; ĉar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.

17 Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio. 18 Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili:

Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpaŝis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo, 19 servante la Sinjoron kun ĉia humileco, kaj ĉe larmoj kaj ĉe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj; 20 kaj ke mi ne hezitis deklari al vi ĉion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo, 21 ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaŭ Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo. 22 Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie, 23 krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en ĉiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas. 24 Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio. 25 Kaj nun jen mi scias, ke vi ĉiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizaĝon. 26 Tial mi atestas al vi hodiaŭ, ke mi estas pura pri la sango de ĉiuj homoj. 27 Ĉar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio. 28 Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango. 29 Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta; 30 kaj eĉ el inter vi mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn. 31 Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne ĉesis admoni ĉiun nokte kaj tage kun larmoj. 32 Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter ĉiuj sanktigitoj. 33 Mi ne deziras ies arĝenton, nek oron, nek vestaron. 34 Vi mem scias, ke ĉi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj. 35 En ĉio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris: Pli feliĉe estas doni, ol ricevi.

36 Kaj tiel dirinte, li genuiĝis, kaj preĝis kun ili ĉiuj. 37 Kaj ĉiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Paŭlo kaj lin kisis, 38 malĝojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizaĝon. Kaj ili akompanis lin ĝis la ŝipo.

Ĉapitro 21

1 Kaj kiam ni, apartiĝinte de ili, ekŝipiris, ni rekte veturis al Kos, kaj en la sekvanta tago al Rodo, kaj de tie al Patara; 2 kaj trovinte ŝipon transirontan al Fenikio, ni enŝipiĝis kaj ekveturis. 3 Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte ĝin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro; ĉar tie la ŝipo devis senŝarĝiĝi. 4 Kaj trovinte la disĉiplojn, ni restis tie sep tagojn; kaj tiuj diris al Paŭlo per la Spirito, ke li ne aliru Jerusalemon. 5 Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojaĝis; kaj ili ĉiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin ĝis ekster la urbo; kaj genuiĝinte sur la marbordo, ni preĝis; 6 kaj adiaŭinte unuj aliajn, ni enŝipiĝis, kaj ili returne iris hejmen.

7 Kaj fininte la marvojaĝon de Tiro, ni alvenis ĉe Ptolemais; kaj ni salutis la fratojn, kaj restis kun ili unu tagon. 8 Kaj en la sekvanta tago ni foriris, kaj alvenis en Cezarean; kaj enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo, ni restis ĉe li. 9 Ĉi tiu havis kvar filinojn virgulinojn, kiuj profetadis. 10 Kaj dum ni restis tie ankoraŭ dum kelke da tagoj, unu profeto, nomata Agabo, alvojaĝis el Judujo. 11 Kaj veninte al ni, li prenis la zonon de Paŭlo, kaj ligis siajn piedojn kaj manojn, kaj diris: Tiele diras la Sankta Spirito: Tiamaniere la Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies estas ĉi tiu zono, kaj ili transdonos lin en la manojn de la nacianoj. 12 Kaj aŭdinte tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke li ne aliru Jerusalemon. 13 Sed Paŭlo respondis: Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? ĉar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaŭ morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo. 14 Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante: Plenumiĝu la volo de la Sinjoro.

15 Kaj post tiuj tagoj ni pretigis niajn pakaĵojn, kaj supreniris al Jerusalem. 16 Kaj iris ankaŭ kun ni kelkaj el la disĉiploj el Cezarea, kunkondukante Mnasonon, Kipranon, unuatempan disĉiplon, ĉe kiu ni devis loĝadi.

17 Kaj kiam ni alvenis en Jerusalemon, la fratoj nin ĝoje akceptis. 18 Kaj la sekvantan tagon Paŭlo akompanis nin al Jakobo, kaj ĉiuj presbiteroj ĉeestis. 19 Kaj salutinte ilin, li rakontis detale ĉion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia servado. 20 Kaj tion aŭdinte, ili gloris Dion; kaj ili diris al li: Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili ĉiuj estas fervoruloj por la leĝo; 21 kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas ĉiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn. 22 Kio do estas? nepre ili aŭdos, ke vi venis. 23 Faru do tion, kion ni diras al vi: Ni havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson; 24 prenu ĉi tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por ke ili razu sian kapon; kaj ĉiuj scios, ke nenia vero estas en tio, kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaŭ iradas orde, observante la leĝon. 25 Sed koncerne la nacianojn, kiuj ekkredis, ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraŭ idoloferitaĵoj kaj sango kaj sufokitaĵo kaj malĉasteco. 26 Tiam Paŭlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun ili, en la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la plenumon de la tagoj de la purigado, ĝis la oferaĵo estos alportita por ĉiu el ili.

27 Kaj kiam la sep tagoj preskaŭ finiĝis, la Judoj el Azio, vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin kaptis, 28 ekkriante: Izraelidoj, helpu: Jen estas la viro, kiu ĉie instruadas ĉiujn kontraŭ la popolo kaj la leĝo kaj ĉi tiu loko, kaj ankaŭ li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis ĉi tiun sanktan lokon. 29 Ĉar ili antaŭe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Paŭlo kondukis lin en la templon. 30 Kaj la tuta urbo ekscitiĝis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Paŭlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis ŝlositaj. 31 Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la ĉefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas. 32 Kaj li tuj kunvokis soldatojn kaj centestrojn, kaj kuris malsupren sur ilin; kaj ĉi tiuj, vidinte la ĉefkapitanon kaj soldatojn, ĉesis bati Paŭlon. 33 Tiam la ĉefkapitano alproksimiĝis, kaj arestis lin, kaj ordonis, ke oni ligu lin per du katenoj, kaj demandis, kiu li estas, kaj kion li faris. 34 Kaj la amaso kriadis diverse ion kaj alion; kaj, ne povante konstati la ĝuston pro la tumulto, li ordonis, ke oni konduku lin en la fortikaĵon. 35 Kaj kiam li venis sur la ŝtuparon, li estis portata de la soldatoj pro la perforto de la amaso; 36 ĉar la multego de la popolo sekvis, kriante: Forigu lin!

37 Kaj Paŭlo, jam enkondukota en la fortikaĵon, diris al la ĉefkapitano: Ĉu estas permesate al mi diri ion al vi? Kaj li diris: Ĉu vi scias la Grekan lingvon? 38 Ĉu vi ne estas la Egipto, kiu antaŭ kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en la dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj? 39 Sed Paŭlo diris: Mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burĝo de urbo ne malnobla; kaj mi petas vin, permesu al mi paroli al la popolo. 40 Kaj kiam li tion permesis, Paŭlo, starante sur la ŝtuparo, gestis per la mano al la popolo; kaj kiam fariĝis granda silento, li parolis al ili en la Hebrea lingvo, dirante:

Ĉapitro 22

1 Fratoj kaj patroj, aŭskultu la pledon, kiun mi faras nun antaŭ vi.

2 Kaj kiam ili aŭdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo, ili des pli silentiĝis; kaj li diris:

3 Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en ĉi tiu urbo ĉe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laŭ la preciza maniero de nia prapatra leĝo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi ĉiuj estas hodiaŭ. 4 Kaj mi persekutis ĉi tiun Vojon ĝis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn. 5 Kiel ankaŭ atestas pri mi la ĉefpastro kaj la tuta pliaĝularo, de kiuj mi ankaŭ ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por puniĝi. 6 Kaj dum mi vojaĝis kaj alproksimiĝis al Damasko, ĉirkaŭ tagmezo subite ekbrilis el la ĉielo granda lumo ĉirkaŭ mi. 7 Kaj mi falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al mi: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? 8 Kaj mi respondis: Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi: Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas. 9 Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne aŭdis la voĉon de tiu, kiu parolis al mi. 10 Kaj mi diris: Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi: Leviĝu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri ĉio, kio estas difinita, ke vi ĝin faru. 11 Kaj, ĉar mi ne povis vidi pro la gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane kondukata de tiuj, kiuj estis kun mi. 12 Kaj unu Ananias, piulo laŭ la leĝo, bone atestata de ĉiuj Judoj tie loĝantaj, 13 venis al mi, kaj apudstarante, diris al mi: Frato Saŭlo, ricevu vian vidpovon. Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis. 14 Kaj li diris: La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj aŭdu voĉon el lia buŝo. 15 Ĉar vi estos lia atestanto antaŭ ĉiuj homoj pri ĉio, kion vi vidis kaj aŭdis. 16 Kaj nun kial vi prokrastas? leviĝu, kaj baptiĝu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon. 17 Kaj reveninte al Jerusalem kaj preĝante en la templo, mi estis en ekstazo, 18 kaj mi vidis lin dirantan al mi: Rapidu, kaj eliru tuj el Jerusalem, ĉar ili ne akceptos vian ateston pri mi. 19 Kaj mi diris: Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en ĉiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi; 20 kaj kiam estis verŝata la sango de via martiro Stefano, mi ankaŭ staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis. 21 Kaj li diris al mi: Foriru; ĉar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.

22 Ili aŭskultis lin ĝis tiu vorto, sed tiam ili levis sian voĉon, dirante: Forigu tian homon de sur la tero; ĉar ne decas, ke li vivu. 23 Kaj dum ili kriis kaj forĵetis siajn vestojn kaj ĵetis polvon en la aeron, 24 la ĉefkapitano ordonis konduki lin en la fortikaĵon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurĝado, por ke li sciiĝu, kial oni tiel forte kriis kontraŭ li. 25 Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Paŭlo diris al la apudstaranta centestro: Ĉu estas laŭleĝe por vi skurĝi Romanon ne kondamnitan? 26 Kaj kiam la centestro tion aŭdis, li iris al la ĉefkapitano kaj raportis, dirante: Kion vi celas fari? ĉar ĉi tiu viro estas Romano. 27 Kaj la ĉefkapitano venis, kaj diris al li: Diru al mi, ĉu vi estas Romano? Kaj li diris: Jes. 28 Kaj la ĉefkapitano respondis: Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Paŭlo respondis: Sed mi naskiĝis tia. 29 Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la ĉefkapitano ankaŭ timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.

30 Sed en la sekvanta tago, ĉar li volis certiĝi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Paŭlon malsupren, kaj starigis lin antaŭ ili.

Ĉapitro 23

1 Kaj Paŭlo, fikse rigardante la sinedrion, diris: Fratoj, mi vivadis antaŭ Dio laŭ tute bona konscienco ĝis la nuna tago. 2 Kaj la ĉefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian buŝon. 3 Tiam diris Paŭlo al li: Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; ĉu vi sidas, por juĝi min laŭ la leĝo, kaj kontraŭ la leĝo ordonas, ke oni min frapu? 4 Kaj la apudstarantoj diris: Ĉu vi insultas la ĉefpastron de Dio? 5 Kaj Paŭlo diris: Mi ne sciis, fratoj, ke li estas ĉefpastro; ĉar estas skribite: Estron de via popolo ne insultu. 6 Sed kiam Paŭlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio: Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la espero kaj la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata. 7 Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la ĉeestantaro dividiĝis. 8 Ĉar la Sadukeoj diras, ke ne estas releviĝo, nek anĝelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaŭ. 9 Kaj fariĝis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj stariĝis, kaj forte insistis, dirante: Ni trovas nenian malbonon en ĉi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aŭ anĝelo? 10 Kaj kiam fariĝis granda malpaco, la ĉefkapitano, timante, ke Paŭlo estos disŝirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikaĵon.

11 Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris: Kuraĝu; ĉar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaŭ en Romo.

12 Kaj je la tagiĝo la Judoj konspiris, kaj per solena ĵuro sin ligis, dirante, ke ili nek manĝos nek trinkos, ĝis ili mortigos Paŭlon. 13 Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunĵurintaj. 14 Kaj ili venis al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, kaj diris: Ni per solena ĵuro ligis nin gustumi nenion, ĝis ni mortigos Paŭlon. 15 Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la ĉefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaŭ vi volus juĝi pri la afero pli precize; kaj ni, antaŭ ol li alproksimiĝos, estos pretaj pereigi lin. 16 Sed la filo de la fratino de Paŭlo, enveninte, aŭdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikaĵon, kaj pri tio sciigis Paŭlon. 17 Kaj Paŭlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris: Konduku ĉi tiun junulon al la ĉefkapitano, ĉar li havas ion por diri al li. 18 Li do prenis lin kaj kondukis lin al la ĉefkapitano, kaj diris: La katenito Paŭlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi ĉi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi. 19 Kaj la ĉefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte: Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi? 20 Kaj li diris: La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku Paŭlon malsupren morgaŭ en la sinedrion, kvazaŭ ili intencus fari pri li esploron iom pli precizan. 21 Sed ne konsentu al ili, ĉar embuskas kontraŭ li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena ĵuro sin ligis nek manĝi nek trinki, ĝis ili lin pereigos; kaj nun ili estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson. 22 Tiam la ĉefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li: Eldiru al neniu, ke vi sciigis min pri ĉi tio. 23 Kaj alvokinte du el la centestroj, li diris: Pretigu ducent soldatojn, por ke ili iru ĝis Cezarea, kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj, je la tria horo nokte; 24 kaj provizu bestojn, por sidigi Paŭlon kaj konduki lin sendanĝere al Felikso, la provincestro. 25 Kaj li skribis leteron laŭ jena formo:

26 Klaŭdio Lisias al lia ekscelenco Felikso, la provincestro, saluton. 27 Ĉi tiu viro estis kaptita de la Judoj, kaj ili volis mortigi lin; sed mi alvenis kun la soldataro kaj forsavis lin, sciiĝinte, ke li estas Romano. 28 Kaj dezirante scii la kaŭzon, pro kio ili lin akuzas, mi lin enkondukis en ilian sinedrion; 29 kaj mi trovis lin akuzata pri demandoj rilatantaj al ilia leĝo, sed havanta nenian akuzon meritantan morton aŭ katenojn. 30 Kaj ĉar oni montris al mi, ke estos konspiro kontraŭ la viro, mi tuj sendis lin al vi, ordonante ankaŭ, ke liaj akuzantoj atestu kontraŭ li antaŭ vi.

31 Tial la soldatoj, kiel estis ordonite al ili, prenis Paŭlon kaj kondukis lin nokte al Antipatris. 32 Kaj en la sekvanta tago ili lasis la rajdistojn iri kun li, kaj ili ekiris returne al la fortikaĵo; 33 sed tiuj, enirinte en Cezarean kaj transdoninte la leteron al la provincestro, enkondukis ankaŭ Paŭlon antaŭ lin. 34 Kaj kiam li ĝin legis, li demandis, el kiu provinco li venas; kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el Kilikio, 35 li diris: Mi aŭskultos vian proceson, kiam viaj akuzantoj ankaŭ ĉeestos; kaj li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco de Herodo.

Ĉapitro 24

1 Kaj post kvin tagoj la ĉefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliaĝuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaŭ la provincestro kontraŭ Paŭlo. 2 Kaj kiam ĉi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante:

Ĉar ni ĝuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonaĵoj estas ĝustigitaj por ĉi tiu nacio per via antaŭzorgeco, 3 ni akceptas tion, ĉiel kaj ĉie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco. 4 Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas aŭskulti nin mallonge, laŭ via bonkoreco. 5 Ĉar ni trovis ĉi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter ĉiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj ĉefo de la Nazaretana sekto; 6 li provis ankaŭ profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis juĝi lin laŭ nia leĝo. 7 Sed la ĉefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj, 8 kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaŭ vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certiĝi pri ĉio, pro kio ni lin akuzas. 9 Kaj la Judoj ankaŭ konsentis, dirante, ke ĉi tio estas vera.

10 Tiam Paŭlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis:

Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas juĝisto por ĉi tiu nacio, mi des pli volonte min defendas; 11 ĉar vi povas certiĝi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorkliniĝi; 12 kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aŭ incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo. 13 Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min. 14 Sed mi konfesas al vi jenon: ke laŭ tiu Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj, kredante ĉion, kio estas laŭ la leĝo, kaj ĉion skribitan en la profetoj; 15 kaj mi havas tiun esperon al Dio, kiun ili mem ankaŭ akceptas, ke estos iam releviĝo de la justuloj kaj de la maljustuloj. 16 En ĉi tio ankaŭ mi min ekzercadas, havi ĉiam konsciencon neriproĉeblan antaŭ Dio kaj homoj. 17 Kaj post multe da jaroj mi alvenis, por alporti al mia nacio almozojn kaj oferojn; 18 ĉe tiaj okupoj ili trovis min sanktigitan en la templo, ne kun homamaso, nek kun tumulto; sed ĉeestis iuj Judoj el Azio, 19 kiuj devus esti ĉi tie antaŭ vi kaj fari akuzon, se ili havus ion kontraŭ mi. 20 Alie ĉi tiuj mem diru, kian malbonfaron ili trovis en mi, kiam mi staris antaŭ la sinedrio, 21 krom eble pri unu vorto, kiun mi jene kriis, starante inter ili: Pri la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata de vi hodiaŭ.

22 Sed Felikso, konante iom precize la Vojon, prokrastis rilate ilin, kaj diris: Kiam alvenos la ĉefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon. 23 Kaj li ordonis al la centestro gardi Paŭlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj amikoj lin viziti kaj helpi.

24 Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila, kiu estis Judino, kaj li venigis al si Paŭlon kaj aŭskultis lin pri la fido al Kristo Jesuo. 25 Kaj dum Paŭlo rezonis pri justeco, sinregado, kaj la juĝo estonta, Felikso timiĝis, kaj respondis: La nunan fojon foriru; kiam mi havos oportunan tempon, mi alvokos vin al mi. 26 Li ankaŭ esperis, ke mono estos donita de Paŭlo al li, por ke li lin liberigu; tial li des pli ofte venigis Paŭlon kaj interparoladis kun li. 27 Sed post du jaroj Felikso estis anstataŭita de Porcio Festo; kaj Felikso, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, lasis Paŭlon ligita.

Ĉapitro 25

1 Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de Cezarea al Jerusalem. 2 Kaj la ĉefpastro kaj la ĉefoj de la Judoj faris denuncon al li kontraŭ Paŭlo, kaj lin instigis, 3 petante de li favoron kontraŭ Paŭlo, ke li venigu lin al Jerusalem; ĉar ili aranĝis embuskon, por mortigi lin sur la vojo. 4 Tamen Festo respondis, ke Paŭlo estas gardata en Cezarea, kaj ke li mem baldaŭ iros tien. 5 Tial, li diris, la eminentuloj el vi tien iru kun mi, kaj se estas io krima en la viro, ili lin akuzu.

6 Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aŭ dek tagojn, li iris al Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidiĝis sur la tribunala seĝo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Paŭlon. 7 Kaj kiam li alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris ĉirkaŭe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne povis pruvi; 8 tiam Paŭlo responde pledis: Nek kontraŭ la leĝo de la Judoj, nek kontraŭ la templo, nek kontraŭ Cezaro mi iamaniere ofendis. 9 Sed Festo, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, respondis al Paŭlo, dirante: Ĉu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti juĝata antaŭ mi pri ĉi tiuj aferoj? 10 Sed Paŭlo diris: Mi staras antaŭ la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti juĝata; kontraŭ la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaŭ vi tre bone scias. 11 Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro. 12 Tiam Festo, kunparolinte kun la konsilantaro, respondis: Vi apelaciis al Cezaro; al Cezaro vi devos iri.

13 Kaj post paso de kelke da tagoj, la reĝo Agripo kaj Bernike venis al Cezarea kaj salutis Feston. 14 Kaj dum ili restis tie multajn tagojn, Festo montris al la reĝo la aferon de Paŭlo, dirante: Felikso lasis katenita unu viron, 15 pri kiu, kiam mi estis en Jerusalem, la ĉefpastro kaj pliaĝuloj de la Judoj sciigis min, postulante juĝon kontraŭ li. 16 Al ili mi respondis, ke ĉe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaŭ ol la akuzito havos la akuzantojn vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo. 17 Kiam do ili kunvenis ĉi tien, mi faris nenian prokraston, sed en la sekvanta tago mi sidiĝis sur la tribunala seĝo kaj ordonis alkonduki la viron. 18 La akuzantoj, stariĝinte, prezentis pri li nenian kulpigon tian, kian mi atendis, 19 sed havis kelkajn demandojn kontraŭ li pri sia propra religio, kaj pri unu Jesuo, kiu mortis, kaj pri kiu Paŭlo asertis, ke li vivas. 20 Kaj mi, en embaraso, kiel fari ekzamenon pri tio, demandis, ĉu li volas iri al Jerusalem kaj tie esti juĝata koncerne tiun aferon. 21 Sed kiam Paŭlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Moŝto, mi ordonis gardi lin, ĝis mi povos lin sendi al Cezaro. 22 Kaj Agripo diris al Festo: Volonte ankaŭ mi aŭskultus tiun viron. Morgaŭ, li diris, vi lin aŭskultos.

23 Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la aŭditorion kun la ĉefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj oni enkondukis Paŭlon. 24 Kaj Festo diris: Reĝo Agripo, kaj ĉiuj viroj, kiuj ĉeestas kun ni, vi vidas ĉi tiun, pri kiu la tuta amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaŭ ĉi tie, kriante, ke ne decas, ke li vivu plu. 25 Sed mi trovis, ke li ne faris ion meritantan morton; kaj ĉar li mem apelaciis al lia Imperiestra Moŝto, mi decidis sendi lin. 26 Sed pri li mi havas nenion precizan por skribi al mia sinjoro. Tial mi elkondukis lin antaŭ vin ĉiujn, kaj precipe antaŭ vin, reĝo Agripo, por ke post ekzameno mi havu ion por skribi. 27 Ĉar ŝajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraŭ li metitajn.

Ĉapitro 26

1 Kaj Agripo diris al Paŭlo: Estas permesate al vi paroli por vi mem. Tiam Paŭlo, etendinte sian manon, responde pledis:

2 Mi min trovas feliĉa, reĝo Agripo, ke mi respondos antaŭ vi hodiaŭ rilate ĉion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj; 3 precipe ĉar vi estas klera pri ĉiuj moroj kaj demandoj, kiuj ekzistas ĉe la Judoj; tial mi petegas vin aŭskulti min pacience. 4 Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, ĉiuj Judoj scias, 5 konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laŭ la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo. 6 Kaj nun mi staras ĉi tie juĝota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj, 7 al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho reĝo! 8 Kial oni ĉe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn? 9 Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraŭ la nomo de Jesuo, la Nazaretano. 10 Kaj tion mi ankaŭ faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi enŝlosis, ricevinte de la ĉefpastroj la aŭtoritaton, kaj ĉe ilia mortigado mi ilin per voĉdono kondamnis. 11 Kaj punante ilin tre ofte en ĉiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraŭ ili, mi persekutis ilin eĉ ĝis fremdaj urboj. 12 Por tiaj celoj vojaĝante al Damasko kun aŭtoritato kaj komisio de la ĉefpastroj, 13 mi vidis tagmeze, ho reĝo, sur la vojo lumon el la ĉielo, superantan la helecon de la suno, brilantan ĉirkaŭ mi kaj miaj kunvojaĝantoj. 14 Kaj kiam ni ĉiuj falis sur la teron, mi aŭdis voĉon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraŭ la pikiloj. 15 Kaj mi diris: Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas. 16 Sed leviĝu, kaj stariĝu sur viaj piedoj; ĉar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaŭ en kiuj mi poste aperos al vi; 17 liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas, 18 por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la aŭtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredaĵon inter tiuj, kiuj sanktiĝis per fido al mi. 19 Tial, ho reĝo Agripo, mi ne iĝis malobeema al la ĉiela vizio; 20 sed proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la tuta regiono de Judujo, kaj ankaŭ al la nacianoj, ke ili pentu kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento. 21 Pro ĉi tio la Judoj kaptis min en la templo kaj celis mortigi min. 22 Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan: 23 ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.

24 Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per laŭta voĉo: Paŭlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas. 25 Sed Paŭlo diris: Mi ne frenezas, plej nobla Festo, sed mi malkaŝe parolas vortojn de vero kaj prudento. 26 Ĉar tiujn aferojn tre bone scias la reĝo, al kiu mi parolas maltime; ĉar mi konvinkiĝis, ke nenio el ĉi tio estas kaŝita for de li, ĉar ĉi tio ne estas farita en angulo. 27 Reĝo Agripo, ĉu vi kredas la profetojn? mi ja scias, ke vi kredas. 28 Kaj Agripo diris al Paŭlo: En mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi Kristano. 29 Kaj Paŭlo diris: Mi volus preĝi al Dio, ke, ĉu en mallonga aŭ en longa, ne nur vi, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj aŭskultas min hodiaŭ, fariĝu tiaj, kia mi estas, krom ĉi tiuj katenoj.

30 Kaj stariĝis la reĝo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la kunsidantoj; 31 kaj apartiĝinte, ili parolis inter si, dirante: Tiu viro faris nenion meritantan morton aŭ katenojn. 32 Kaj Agripo diris al Festo: Tiu viro povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro.

Ĉapitro 27

1 Kaj kiam estis decidite, ke ni ŝipiru al Italujo, oni transdonis Paŭlon kaj kelkajn aliajn malliberulojn al centestro, nomata Julio, el la Aŭgusta kohorto. 2 Kaj enirinte en ŝipon el Adramitio, veturontan al la lokoj ĉe la marbordo de Azio, ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarĥon, Makedonon el Tesaloniko. 3 Kaj la sekvantan tagon ni vizitis Cidonon; kaj Julio kondutis afable rilate Paŭlon, kaj permesis al li iri al siaj amikoj kaj refreŝiĝi. 4 Kaj irinte de tie sur la maron, ni preterveturis sub la ŝirmo de Kipro, ĉar la ventoj estis kontraŭaj. 5 Kaj transveturinte la maron apud Kilikio kaj Pamfilio, ni alvenis al Mira en Likio. 6 Kaj la centestro, trovinte tie ŝipon Aleksandrian veturontan al Italujo, enirigis nin en ĝin. 7 Kaj veturante malrapide dum multe da tagoj kaj venkinte kun malfacileco proksime al Knido (ĉar la vento ne permesis al ni atingi ĝin), ni veturis sub la ŝirmo de Kreto, apud Salmone; 8 kaj kun malfacileco veturinte preter la marbordo, ni alvenis al loko, nomata Belaj Havenoj, proksime de kiu estas la urbo Lasaja.

9 Kaj kiam pasis multe da tempo, kaj la vojaĝo jam fariĝis danĝera, ĉar jam pasis la Fasto, Paŭlo avertis ilin, 10 dirante al ili: Ho viroj, mi ekvidas, ke la vojaĝo estos kun difekto kaj multa perdo, ne nur de la ŝarĝo kaj de la ŝipo, sed ankaŭ de niaj vivoj. 11 Sed la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la ŝipo, ol la parolon de Paŭlo. 12 Kaj ĉar la haveno ne estis sufiĉe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis ŝipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri. 13 Kaj kiam la suda vento blovis malpli forte, ili supozis, ke ili atingis sian celon, kaj levinte la ankrojn, ili preterveturis Kreton tre proksime. 14 Sed post mallonga tempo atakis nin el ĝi uragana vento, kiu estas nomata Eŭrakilo; 15 kaj kiam la ŝipo estis kaptita kaj ne povis kontraŭstari al la vento, ni cedis kaj estis pelataj. 16 Kaj kurinte sub la ŝirma flanko de insuleto, nomata Kaŭda, ni kun granda klopodo apenaŭ povis savi la boaton; 17 kaj suprenlevinte ĝin, oni uzis helpilojn, por subzoni la ŝipon; kaj timante, ke ni estos ĵetataj sur la Sirtison, oni mallevis la ilaron kaj tiel estis pelataj. 18 Kaj kiam ni estis treege premataj de la ventego, la sekvantan tagon ili komencis elĵetadon; 19 kaj la trian tagon oni elĵetis per siaj propraj manoj la ekipaĵon de la ŝipo. 20 Kaj kiam dum multe da tagoj nek suno nek steloj ekbrilis sur nin, kaj uragano nemalgranda ĉirkaŭis nin, fine ĉia espero pri nia savo estis forprenita. 21 Kaj kiam ili jam de longe nenion manĝis, Paŭlo, stariĝinte meze de ili, diris: Ho viroj, vi devis aŭskulti min, kaj ne ŝipiri el Kreto, kaj ne suferi ĉi tiun difekton kaj perdon. 22 Kaj nun mi admonas vin esti kuraĝaj; ĉar estos neniu perdo de vivo inter vi, sed nur de la ŝipo. 23 Ĉar en tiu nokto staris apud mi anĝelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas, 24 dirante: Paŭlo, ne timu; vi devas stari antaŭ Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi ĉiujn, kiuj marveturas kun vi. 25 Tial, viroj, kuraĝu; ĉar mi kredas al Dio, ke la afero estos tiel, kiel estas dirite al mi. 26 Tamen ni devas esti ĵetitaj sur ian insulon.

27 Sed kiam venis la dek-kvara nokto, kaj ni estis ĉirkaŭpelataj en la Adria maro, la maristoj eksentis ĉirkaŭ noktomezo, ke ili alproksimiĝas al ia lando; 28 kaj sondinte, ili trovis dudek klaftojn; kaj post mallonga interspaco ili ree sondis, kaj trovis dek kvin klaftojn. 29 Kaj timante, ke ni falos sur malmolajn lokojn, ili ĵetis kvar ankrojn el la ŝiplmalantaŭo, kaj preĝis, ke tagiĝu. 30 Kaj kiam la maristoj serĉis rimedon forkuri el la ŝipo, kaj jam mallevis la boaton en la maron sub preteksto, ke ili demetos ankrojn el la antaŭo, 31 Paŭlo diris al la centestro kaj la soldatoj: Se ĉi tiuj ne restos en la ŝipo, vi ne povas saviĝi. 32 Tiam la soldatoj detranĉis la ŝnurojn de la boato, kaj lasis ĝin defali. 33 Sed ĝis venis la tagiĝo, Paŭlo petis ĉiujn, ke ili prenu iom da nutraĵo, kaj li diris: La nuna tago estas la dek-kvara, en kiu vi daŭre atendas kaj fastadas, preninte nenion. 34 Tial mi petas vin preni nutraĵon, ĉar ĉi tio koncernas vian savon; ĉar eĉ unu haro ne pereos el la kapo al vi ĉiuj. 35 Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaŭ ĉiuj; kaj dispeciginte ĝin, li komencis manĝi. 36 Tiam ili ĉiuj kuraĝiĝis, kaj ankaŭ mem prenis nutraĵon. 37 Kaj ni ĉiuj en la ŝipo estis ducent sepdek ses animoj. 38 Kaj manĝinte ĝissate, ili malpezigis la ŝipon, elĵetante la tritikon en la maron. 39 Kaj kiam plene tagiĝis, ili ne rekonis la landon; sed ili ekvidis unu golfeton kun sablaĵo, kaj ili konsiliĝis inter si, ĉu ili povos surpeli sur ĝin la ŝipon. 40 Kaj forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la ŝnurojn de la direktiloj; kaj suprenlevinte la antaŭvelon kontraŭ la vento, ili sin direktis al la sablaĵo. 41 Sed trafinte lokon, kie du marmovoj sin renkontas, ili surterigis la ŝipon; kaj la antaŭo fiksiĝis kaj restis nemovebla, sed la malantaŭo rompiĝis de la forto de la ondoj. 42 Kaj fariĝis intenco ĉe la soldatoj mortigi la malliberulojn, por ke neniu el ili elnaĝu kaj forkuru. 43 Sed la centestro, dezirante savi Paŭlon, malhelpis ilin de tiu decido, kaj ordonis, ke tiuj, kiuj povas naĝi, forĵetu sin unuaj kaj iru al la tero; 44 kaj ke la ceteraj sin savu, jen sur tabuloj, jen sur diversaj objektoj el la ŝipo. Kaj tiamaniere ĉiuj saviĝis sur la teron.

Ĉapitro 28

1 Kaj kiam ni saviĝis, tiam ni sciiĝis, ke la insulo estas nomata Melita. 2 Kaj la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon; ĉar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin ĉiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco. 3 Sed kiam Paŭlo kolektis faskon da vergoj kaj metis ĝin sur la fajron, vipuro, elveninte de la varmo, alkroĉiĝis al lia mano. 4 Kaj kiam la barbaroj vidis la beston pendantan de lia mano, ili diris unu al alia: Sendube ĉi tiu viro estas mortiginto, al kiu, kvankam li saviĝis de la maro, tamen Justeco ne permesas vivi. 5 Sed li forskuis la beston en la fajron, kaj ne suferis malbonon. 6 Sed ili atendis, ke li ŝvelos aŭ falos subite mortinta; sed longe atendinte, kaj vidinte, ke nenia malbono okazas al li, ili ŝanĝis sian opinion, kaj diris, ke li estas dio.

7 Proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo; lia nomo estis Publio; li akceptis nin kaj amike gastigis nin tri tagojn. 8 Kaj la patro de Publio kuŝis malsana de febro kaj disenterio; al li Paŭlo eniris, kaj preĝis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin. 9 Kaj post tiu faro, ankaŭ ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj; 10 ĉi tiuj ankaŭ honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili surŝipigis ĉion, kion ni bezonis.

11 Kaj post tri monatoj ni ekveturis en ŝipo Aleksandria, kiu travintris ĉe la insulo; kaj ĝia insigno estis la Ĝemeloj. 12 Kaj albordiĝinte ĉe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn. 13 Kaj de tie ni ĉirkaŭiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli, 14 kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti ĉe ili sep tagojn, kaj tiel poste ni vojaĝis al Romo. 15 Kaj de tie la fratoj, aŭdinte pri ni, venis al ni renkonte ĝis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Paŭlo dankis Dion, kaj kuraĝiĝis.

16 Kaj kiam ni eniris en Romon, al Paŭlo estis permesate loĝi sola kun la soldato, kiu lin gardis.

17 Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili: Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraŭ la popolo nek kontraŭ la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj, 18 kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, ĉar en mi estis nenio meritanta morton. 19 Sed kiam la Judoj kontraŭparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro; ne kvazaŭ mi havis ion, pri kio akuzi mian nacion. 20 Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli, ĉar pro la espero de Izrael mi portas ĉi tiun katenon. 21 Kaj ili diris al li: Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aŭ parolis pri vi ion malbonan. 22 Sed ni deziras aŭdi de vi, kion vi opinias; ĉar pri tiu sekto ni scias, ke ĉie oni kontraŭparolas al ĝi.

23 Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian loĝejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la leĝo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno ĝis vespero. 24 Kaj unuj kredis la parolitaĵojn, kaj aliaj ne kredis. 25 Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Paŭlo parolis unu vorton: Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj, 26 dirante:

     Iru al tiu popolo, kaj diru:
     Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos;
     Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
27 Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis,
     Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare,
     Kaj siajn okulojn ili fermis,
     Por ke ili ne vidu per siaj okuloj,
     Kaj por ke ili ne aŭdu per siaj oreloj,
     Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro,
     Kaj por ke ili ne konvertiĝu,
     Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.

28 Certiĝu do al vi, ke ĉi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili aŭskultos. 29 Kaj kiam li diris tion, la Judoj foriris, havante inter si multe da disputado.

30 Kaj li loĝadis tutajn du jarojn en sia propra loĝejo, kaj li akceptis ĉiujn, kiuj eniris al li, 31 predikante la regnon de Dio, kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo, malhelpate de neniu.