LA UNUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA KORINTANOJ

Ĉapitro 1

1 Paŭlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato, 2 al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun ĉiuj, kiuj en ĉiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia: 3 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

4 Mi ĉiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo; 5 ke en ĉio vi riĉiĝis en li, en ĉia parolo kaj ĉia scio; 6 kiel ankaŭ la atesto de Kristo konfirmiĝis en vi; 7 tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkaŝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, 8 kiu ankaŭ konfirmos vin ĝis la fino, por ke vi estu neriproĉeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 9 Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

10 Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi ĉiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama juĝo. 11 Ĉar pri vi, miaj fratoj, estas sciigite al mi de la domanoj de Ĥloe, ke ekzistas inter vi malpacoj. 12 Kaj la jenon mi volas diri, ke ĉiu el vi diras: Mi estas de Paŭlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo. 13 Ĉu Kristo estas dividita? ĉu Paŭlo krucumiĝis por vi? aŭ ĉu vi baptiĝis en la nomon de Paŭlo? 14 Mi dankas Dion, ke mi baptis neniun el vi krom Krispo kaj Gajo; 15 por ke neniu diru, ke vi baptiĝis en mian nomon. 16 Kaj mi baptis ankaŭ la familion de Stefanas; krom tio mi ne scias, ĉu mi baptis iun alian. 17 Ĉar Kristo sendis min, ne por bapti, sed por prediki la evangelion; ne en saĝeco de vortoj, por ke la kruco de Kristo ne vantiĝu.

18 Ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio. 19 Ĉar estas skribite:

     Mi pereigos la saĝecon de la saĝuloj,
     Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos.

20 Kie estas la saĝulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? ĉu Dio ne malsaĝigis la saĝecon de la mondo? 21 Ĉar pro tio, ke en la saĝeco de Dio la mondo per sia saĝeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn. 22 Ĉar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj serĉas saĝecon; 23 sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon; 24 sed por la vokitoj mem, ĉu Judoj aŭ Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la saĝecon de Dio. 25 Ĉar la malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.

26 Ĉar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj saĝuloj laŭ la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj; 27 sed Dio elektis la malsaĝajn objektojn de la mondo, por hontigi la saĝulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn; 28 kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj eĉ la nerealajn, por neniigi la realajn; 29 por ke neniu karno fieru antaŭ Dio. 30 Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu fariĝis al ni saĝeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elaĉeto; 31 por ke, kiel estas skribite: Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.

Ĉapitro 2

1 Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco, proklamante al vi la misteron de Dio. 2 Ĉar mi decidis scii ĉe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita. 3 Kaj mi estis ĉe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado. 4 Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de saĝeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco, 5 por ke via fido estu ne laŭ la saĝeco de homoj, sed laŭ la potenco de Dio.

6 Tamen ni parolas saĝecon inter plenaĝuloj, sed saĝecon ne de ĉi tiu mondo, nek de la regantoj de ĉi tiu mondo, kiuj neniiĝas; 7 sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado; 8 kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro; 9 sed kiel estas skribite:

     Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis,
     Kaj kio en la koron de homo ne eniris,
     Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.

10 Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito; ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio. 11 Ĉar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio. 12 Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio. 13 Pri kio ankaŭ ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa saĝeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj. 14 Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite. 15 Sed la spirita homo juĝas ĉion, kaj li mem estas juĝata de neniu. 16 Ĉar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.

Ĉapitro 3

1 Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo. 2 Mi nutris vin per lakto, ne per manĝaĵoj; ĉar vi ankoraŭ tion ne kapablis; kaj eĉ nun vi ne kapablas; 3 ĉar vi estas ankoraŭ karnaj; ĉar dum ekzistas inter vi ĵaluzo kaj malpaco, ĉu vi ne estas karnaj kaj iradas laŭ la maniero de homoj? 4 Ĉar kiam unu diras: Mi estas de Paŭlo; kaj alia: Mi estas de Apolos; ĉu vi ne estas homoj? 5 Kio do estas Apolos? kaj kio estas Paŭlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj ĉiu, kiel la Sinjoro al li donis. 6 Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis. 7 Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto. 8 Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed ĉiu ricevos sian propran rekompencon laŭ sia laboro. 9 Ĉar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotaĵo de Dio, la konstruotaĵo de Dio.

10 Laŭ la graco de Dio al mi donita, kiel saĝa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed ĉiu zorgu, kiel li surkonstruas. 11 Ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo. 12 Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, arĝenton, multekostajn ŝtonojn, lignon, fojnon, pajlon, 13 ĉies laboraĵo evidentiĝos; ĉar la tago ĝin montros, pro tio, ke ĝi estas malkaŝita en fajro; kaj la fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas. 14 Se restos ies laboraĵo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon. 15 Se ies laboraĵo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem saviĝos; tamen kiel tra fajro.

16 Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio? 17 Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; ĉar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.

18 Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu. 19 Ĉar la saĝeco de ĉi tiu mondo estas malsaĝeco ĉe Dio. Ĉar estas skribite: Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; 20 kaj ankaŭ: La Eternulo scias la pensojn de saĝuloj, ke ili estas vantaj. 21 Tial neniu fanfaronu pri homoj. Ĉar ĉio apartenas al vi, 22 ĉu Paŭlo, aŭ Apolos, aŭ Kefas, aŭ la mondo, aŭ la vivo, aŭ la morto, aŭ estantaĵoj aŭ estontaĵoj: ĉio apartenas al vi, 23 kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio.

Ĉapitro 4

1 Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. 2 Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela. 3 Sed ĉe mi estas tre malgrava afero esti juĝata de vi, aŭ per homa juĝo: mi ja ne juĝas min mem. 4 Ĉar mi scias nenion kontraŭ mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu juĝas min, estas la Sinjoro. 5 Tial juĝu nenion antaŭ la tempo, ĝis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon.

6 Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitaĵojn; por ke neniu el vi bloveŝvelu por unu kontraŭ la alia. 7 Ĉar kiu vin diferencigas? kaj kion vi havas, kion vi ne ricevis? sed se vi ĝin ricevis, kial vi fanfaronas, kvazaŭ vi ĝin ne ricevus? 8 Jam vi estas plenigitaj, jam vi riĉiĝis, vi reĝis sen ni; kaj mi ja volus, ke vi efektive reĝu, por ke ni ankaŭ reĝu kun vi. 9 Ĉar ŝajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; ĉar ni fariĝis spektaklo al la mondo kaj al anĝeloj kaj al homoj. 10 Ni estas malsaĝuloj pro Kristo, sed vi estas saĝaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj. 11 Eĉ ĝis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj; 12 kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas; 13 kalumniate, ni petegas; ni fariĝas kiel la balaaĵo de la mondo, la forĵetaĵo de ĉio, eĉ ĝis nun.

14 Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin. 15 Ĉar kvankam vi eĉ havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; ĉar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio. 16 Mi do petegas vin, estu imitantoj de mi. 17 Pro tio mi sendis al vi Timoteon, kiu estas mia amata kaj fidela filo en la Sinjoro, kaj kiu vin memorigos pri miaj vojoj en Kristo, ĝuste kiel mi instruas ĉie en ĉiu eklezio. 18 Kelkaj bloveŝvelas, kvazaŭ mi ne venus al vi. 19 Sed mi venos al vi baldaŭ, se la Sinjoro tion volos; kaj mi ekscios, ne la parolon de la bloveŝvelintoj, sed la potencon. 20 Ĉar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco. 21 Kion vi volas? ĉu kun vergo mi venu al vi, aŭ en amo kaj en spirito de humileco?

Ĉapitro 5

1 Efektive oni raportas, ke estas ĉe vi malĉasteco, kaj tia malĉasteco, kia ne ekzistas eĉ inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro. 2 Kaj vi bloveŝvelis, kaj ne prefere ploregis, por ke tiu, kiu faris tion, foriĝu el inter vi. 3 Ĉar mi vere, korpe forestante, sed spirite ĉeestante, jam juĝis, kvazaŭ ĉeestante, tiun, kiu tiel faris tion, 4 en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia spirito kun la potenco de nia Sinjoro Jesuo, 5 transdoni tian homon al Satano por la detruo de la karno, por ke la spirito saviĝu en la tago de la Sinjoro Jesuo. 6 Ne bona estas via fanfaronado. Ĉu vi ne scias, ke malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason? 7 Forpurigu la malnovan fermentaĵon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. Ĉar por ni ankaŭ Pasko estas oferita, nome Kristo; 8 tial ni festu, ne per malnova fermentaĵo, nek per fermentaĵo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco.

9 En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun malĉastuloj; 10 ne tute kun la malĉastuloj de ĉi tiu mondo, aŭ kun la aviduloj kaj rabemuloj, aŭ kun idolanoj; ĉar tiuokaze estus necese, ke vi eliru el la mondo; 11 sed nun mi skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas malĉastulo, aŭ avidulo, aŭ idolano, aŭ insultanto, aŭ drinkulo, aŭ rabemulo; kun tia homo eĉ ne kunmanĝu. 12 Ĉar kiel koncernas min juĝi la eksterulojn? Ĉu vi ne juĝas la internulojn, 13 dum la eksterulojn juĝas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.

Ĉapitro 6

1 Ĉu iu el vi, havante aferon kontraŭ sia proksimulo, kuraĝas procesi antaŭ la malpiuloj, kaj ne antaŭ la sanktuloj? 2 Aŭ ĉu vi ne scias, ke la sanktuloj juĝos la mondon? kaj se la mondon vi juĝos, ĉu vi ne estas indaj juĝi la plej malgrandajn aferojn? 3 Ĉu vi ne scias, ke ni juĝos anĝelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo? 4 Se do vi devas starigi tribunalon pri la aferoj de la nuna vivo, ĉu vi faras juĝantoj tiujn, kiuj estas negravaj en la eklezio? 5 Mi diras tion, por vin hontigi. Ĉu efektive ne ekzistas ĉe vi eĉ unu saĝulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj, 6 sed frato procesas kontraŭ frato, kaj eĉ antaŭ nekredantoj? 7 Certe jam estas ĉe vi granda domaĝo, ke vi faras procesojn unu kontraŭ alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon? 8 Tamen eĉ vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj eĉ kontraŭ la fratoj. 9 Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj, 10 nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. 11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

12 Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi. 13 Manĝaĵoj por la ventro, kaj la ventro por manĝaĵoj; sed Dio neniigos kune ĝin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malĉasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo; 14 kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaŭ nin per Sia potenco. 15 Ĉu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? ĉu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malĉastistino? Nepre ne! 16 Aŭ ĉu vi ne scias, ke tiu, kiu kuniĝas kun malĉastistino, estas kun ŝi unu korpo? ĉar: Ili, Li diris, estos unu karno. 17 Sed tiu, kiu kuniĝas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito. 18 Forkuru de malĉasteco. Ĉiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malĉastas, pekas kontraŭ sia propra korpo. 19 Aŭ ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem, 20 ĉar vi estas aĉetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

Ĉapitro 7

1 Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis: Estas bone por viro, ne tuŝi virinon. 2 Sed pro malĉastaĵoj ĉiu viro havu propran edzinon, kaj ĉiu virino havu propran edzon. 3 La edzo donu al la edzino ŝian rajtaĵon; tiel same ankaŭ la edzino al la edzo. 4 Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri ŝia korpo; tiel same ankaŭ ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo. 5 Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dediĉu vin al preĝado, kaj kuniĝu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado. 6 Sed tion mi diras kiel permeson, ne kiel ordonon. 7 Sed mi volus, ke ĉiuj homoj estu kiel mi mem. Tamen ĉiu havas sian propran donacon de Dio, unu tiel, alia alie.

8 Sed mi diras al senedzinuloj kaj al vidvinoj: Estas bone por ili resti kiel mi. 9 Sed se ili ne povas sin deteni, ili edziĝu; ĉar estas pli bone edziĝi, ol bruladi. 10 Sed al geedzoj mi ordonas (tamen ne mi, sed la Sinjoro): Ke edzino ne foriĝu de sia edzo 11 (tamen, se ŝi foriĝas, ŝi restu senedza, aŭ denove konsentiĝu kun sia edzo); kaj ke la edzo ne forsendu sian edzinon. 12 Sed al la ceteraj diras mi, ne la Sinjoro: Se iu frato havas nekredantan edzinon, kaj ŝi konsentas loĝadi kun li, li ne forigu ŝin. 13 Kaj se virino havas nekredantan edzon, kaj li konsentas loĝadi kun ŝi, ŝi ne forlasu sian edzon. 14 Ĉar la nekredanta edzo estas sanktigita per la edzino, kaj la nekredanta edzino estas sanktigita per la frato; alie viaj infanoj estus profanaj, sed nun ili estas sanktaj. 15 Tamen se la nekredanto volas foriri, li foriru: la frato aŭ la fratino en tiaj okazoj ne estas sklavigita; sed Dio vokis nin en paco. 16 Ĉar kiel vi scias, ho edzino, ĉu vi savos vian edzon? aŭ kiel vi scias, ho edzo, ĉu vi savos vian edzinon? 17 Sed kiel la Sinjoro disdonis al ĉiu, kiel Dio ĉiun vokis, tiel li iru. Kaj tiel mi ordonas en ĉiuj eklezioj. 18 Ĉu iu estas vokita, cirkumcidite? li ne fariĝu necirkumcidita. Ĉu iu estas vokita, necirkumcidite? li ne cirkumcidiĝu. 19 Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio. 20 Ĉiu restadu en tiu voksorto, en kiu li estas vokita. 21 Ĉu vi estas vokita, estante sklavo? ne ĉagreniĝu pro tio; sed se vi povas liberiĝi, tion uzu prefere. 22 Ĉar kiu estas vokita en la Sinjoro, estante sklavo, tiu estas liberulo de la Sinjoro; tiel same tiu, kiu estas vokita, estante libera, estas sklavo de Kristo. 23 Vi estas aĉetitaj per prezo; ne fariĝu sklavoj de homoj. 24 Fratoj, ĉiu, kie li estas vokita, tie restadu kun Dio.

25 Sed rilate al virgulinoj, mi ne havas ordonon de la Sinjoro; sed mi donas mian opinion, kiel ricevinta de la Sinjoro indulgon, por esti fidela. 26 Mi opinias do, ke la jeno estas bona pro la nuna neceseco, nome, ke estas bone por viro samstate resti. 27 Ĉu vi estas ligita kun edzino? ne serĉu malligon. Ĉu vi estas malligita je edzino? ne serĉu edzinon. 28 Sed se vi edziĝas, vi ne pekas; kaj se virgulino edziniĝas, ŝi ne pekas. Sed tiaj personoj havos maltrankvilon en la karno; kaj mi volas indulgi vin. 29 Sed la jenon mi diras, fratoj: La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj havas edzinojn, estu kvazaŭ ili ne havus; 30 kaj la plorantoj, kvazaŭ ne plorantaj; kaj la ĝojantoj, kvazaŭ ne ĝojantaj; kaj la aĉetantoj, kvazaŭ ne posedantaj; 31 kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaŭ ne trouzantaj ĝin; ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas. 32 Sed mi volas, ke vi estu sen zorgoj. La needziĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, kiamaniere li povos plaĉi al la Sinjoro; 33 sed la edziĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere li povos plaĉi al sia edzino. 34 Kaj estas diferenco ankaŭ inter edzino kaj virgulino. La needziniĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke ŝi estu sankta korpe kaj spirite; sed la edziniĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere ŝi povos plaĉi al sia edzo. 35 Kaj tion mi diras por via propra utilo; ne por ĵeti kaptilon sur vin, sed pro konveneco, kaj por ke vi atentu la Sinjoron nedistrite. 36 Sed se iu opinias, ke li kondutas nedece kontraŭ sia virgulino, se ŝi preteriras sian aĝfloradon, kaj se tio estas necesa, li faru tion, kion li volas; li ne pekas; ili geedziĝu. 37 Sed tiu, kiu staras firma en sia koro, havante nenian neceson, sed regas sian propran volon, kaj decidis en sia koro gardi sian virgulinon, faras bone. 38 Tiel tiu, kiu lasas sian virgulinon edziniĝi, faras bone; kaj tiu, kiu ne lasas ŝin edziniĝi, faros pli bone. 39 Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas ŝia edzo; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera edziniĝi kun iu, kun kiu ŝi volas; nur en la Sinjoro. 40 Sed laŭ mia opinio ŝi estas pli feliĉa, se ŝi restas samstate; kaj mi opinias, ke mi ankaŭ havas la Spiriton de Dio.

Ĉapitro 8

1 Nun rilate al oferitaĵoj al idoloj: Ni scias, ke ni ĉiuj havas scion. La scio bloveŝveligas, sed la amo edifas. 2 Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraŭ ne tiel scias, kiel li devus scii; 3 sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li. 4 Rilate do la manĝadon de la idoloferitaĵoj, ni scias, ke idolo estas neniaĵo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu. 5 Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj, 6 tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li. 7 Tamen ne ĉe ĉiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia ĝisnuna kutimiĝo al la idolo, manĝas la manĝaĵon kiel oferitaĵon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpuriĝas. 8 Sed manĝaĵo ne rekomendos nin al Dio; ĉar ni havas nek mankon, se ni ne manĝas, nek profiton, se ni manĝas. 9 Sed gardu vin, por ke ĉi tiu via libereco ne fariĝu faligilo por la malfortuloj. 10 Ĉar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan ĉe manĝo en idolejo, ĉu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuraĝiĝos manĝi idoloferitaĵojn? 11 Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis. 12 Kaj tiamaniere, pekante kontraŭ la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraŭ Kristo. 13 Tial se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi neniam plu manĝos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.

Ĉapitro 9

1 Ĉu mi ne estas libera? ĉu mi ne estas apostolo? ĉu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo? ĉu vi ne estas mia laboraĵo en la Sinjoro? 2 Se ĉe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaŭ mi estas ĉe vi; ĉar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro. 3 Mia respondo al tiuj, kiuj min ekzamenas, estas jena: 4 Ĉu ni ne rajtas manĝi kaj trinki? 5 Ĉu ni ne rajtas ĉirkaŭkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaŭ la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas? 6 Aŭ mi sola kaj Barnabas, ĉu ni ne rajtas ĉesi labori? 7 Kiu soldato iam deĵoras je sia propra elspezo? kiu plantas vinberĝardenon, kaj ne manĝas ĝian frukton? aŭ kiu paŝtas ŝafaron, kaj ne manĝas el la lakto de la ŝafaro? 8 Ĉu mi parolas tion kiel homo? ĉu ne diras la leĝo tion saman? 9 Ĉar estas skribite en la leĝo de Moseo: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Ĉu pri la bovoj Dio zorgas? 10 aŭ ĉu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni ĝi estas skribita; ĉar pluganto devas plugi kun espero, kaj draŝanto devas draŝi kun espero al partopreno. 11 Se ni semis al vi spiritajn aferojn, ĉu estas io grava, se ni rikoltos viajn karnajn aferojn? 12 Se aliaj partoprenas ĉi tiun rajton super vi, ĉu ne ni ankoraŭ pli multe? Tamen ni ne uzis ĉi tiun rajton; sed ni eltenas ĉion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo. 13 Ĉu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, manĝas el la templaj manĝaĵoj, kaj tiuj, kiuj deĵoras ĉe la altaro, partoprenas kune kun la altaro? 14 Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio. 15 Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas ĉi tion, ne por ke tio estu farita ĉe mi; ĉar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fieraĵon. 16 Ĉar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; ĉar neceseco kuŝas sur mi; ĉar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion! 17 Ĉar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita. 18 Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio. 19 Ĉar estante libera de ĉiuj, mi min sklavigis sub ĉiujn, por ke mi gajnu des pli multajn. 20 Kaj al la Judoj mi fariĝis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la leĝo, kiel sub la leĝo, ne estante mem sub la leĝo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la leĝo; 21 al tiuj, kiuj estas sen leĝo, kiel sen leĝo, ne estante sen leĝo rilate Dion, sed sub leĝo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen leĝo. 22 Al la malfortuloj mi fariĝis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn. 23 Kaj mi faras ĉion pro la evangelio, por ke mi ĝin partoprenu. 24 Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu. 25 Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan. 26 Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron; 27 sed mi kontuzas mian korpon, kaj ĝin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.

Ĉapitro 10

1 Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis ĉiuj sub la nubo, kaj ĉiuj trairis la maron; 2 kaj ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro; 3 kaj ĉiuj manĝis la saman spiritan manĝaĵon; 4 kaj ĉiuj trinkis la saman spiritan trinkaĵon; ĉar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo. 5 Tamen la plejmulto el ili ne plaĉis al Dio; ili ja disĵetiĝis en la dezerto. 6 Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonaĵojn, kiel ili ankaŭ deziregis. 7 Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite: La popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi. 8 Kaj ni ne malĉastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil. 9 Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj. 10 Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto. 11 Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj. 12 Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu. 13 Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti.

14 Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado. 15 Mi parolas kiel al saĝuloj; vi juĝu tion, kion mi diras. 16 Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? 17 pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano. 18 Rigardu Izraelon laŭ la karno: ĉu ne estas tiuj, kiuj manĝas la oferojn, partoprenantoj en la altaro? 19 Kion do mi diras? ke idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io? 20 Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj. 21 Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj. 22 Aŭ ĉu ni ĵaluzigas la Sinjoron? ĉu ni estas pli fortaj ol li?

23 Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas. 24 Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo. 25 Kion oni vendas en la buĉejo, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco; 26 ĉar al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas. 27 Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaŭ vi, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco. 28 Sed se iu diras al vi: Ĉi tio estas oferitaĵo--ne manĝu, pro la montrinto, kaj pro konscienco: 29 konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; ĉar kial mia libereco estus juĝata per alia konscienco? 30 Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallaŭdata pri tio, pro kio mi donas dankon? 31 Ĉu do vi manĝas, aŭ trinkas, aŭ kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio. 32 Ne metu faligilon, ĉu por Judoj, aŭ por Grekoj, aŭ por la eklezio de Dio; 33 tiel same, kiel mi ankaŭ plaĉas al ĉiuj en ĉio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili saviĝu.

Ĉapitro 11

1 Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaŭ estas imitanto de Kristo.

2 Mi laŭdas vin, ke vi min memoras en ĉio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, ĝuste kiel mi transdonis ilin al vi. 3 Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio. 4 Ĉiu viro, preĝanta aŭ profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon. 5 Sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita. 6 Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj, ŝi estu vualita. 7 Ĉar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro. 8 Ĉar viro ne estas el virino, sed virino el viro; 9 ĉar ankaŭ viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro; 10 pro tio virino devas havi sur la kapo signon de aŭtoritato, pro la anĝeloj. 11 Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro. 12 Ĉar kiel virino estas el viro, tiel same ankaŭ estas viro per virino; sed ĉio estas el Dio. 13 Juĝu en vi mem: ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite? 14 Ĉu eĉ la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro? 15 Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por ŝi gloro; ĉar ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo. 16 Sed se iu ŝajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.

17 Sed ordonante al vi jene, mi ne laŭdas vin, ke vi kunvenas ne por pliboniĝo, sed por malpliboniĝo. 18 Ĉar unue mi aŭdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion. 19 Ĉar necese estas, ke ankaŭ herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentiĝu inter vi. 20 Kiam do vi kunvenas, estas neeble manĝi la Sinjoran vespermanĝon; 21 ĉar en via manĝado ĉiu antaŭ alia prenas sian propran vespermanĝon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas. 22 Kio? ĉu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas manĝi kaj trinki? aŭ ĉu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? ĉu mi vin laŭdos en tio? Mi ja vin ne laŭdas. 23 Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon; 24 kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris: Ĉio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. 25 Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi. 26 Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos. 27 Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro. 28 Sed oni sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko. 29 Ĉar la manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li ne pripensas la korpon. 30 Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas. 31 Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus juĝitaj. 32 Sed kiam ni estas juĝataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo. 33 Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por manĝi, atendu unu la alian. 34 Se iu malsatas, li manĝu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku juĝon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.

Ĉapitro 12

1 Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj. 2 Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis. 3 Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.

4 Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. 5 Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro. 6 Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj. 7 Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. 8 Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito; 9 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; 10 kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; 11 sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.

12 Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo. 13 Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito. 14 Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj. 15 Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo--ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. 16 Kaj se la orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo--ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. 17 Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado? 18 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis. 19 Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo? 20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo. 21 Kaj la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas. 22 Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj; 23 kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion; 24 sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon, 25 por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian. 26 Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas. 27 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto. 28 Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn. 29 Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj? 30 ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas? 31 Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.

Ĉapitro 13

1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. 2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. 3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. 4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, 5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, 6 ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; 7 ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. 8 Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. 9 Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte; 10 sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. 11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. 12 Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. 13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.

Ĉapitro 14

1 Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu. 2 Ĉar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; ĉar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn. 3 Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon. 4 Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion. 5 Mi volas, ke vi ĉiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaŭ interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon. 6 Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado? 7 Eĉ la senvivaĵoj, kiuj produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aŭ harpata? 8 Ĉar se la trumpeto donos necertan voĉon, kiu pretiĝos por batalo? 9 Tiel ankaŭ vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? ĉar en la aeron vi parolus. 10 Eble estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa. 11 Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. 12 Tiel same ankaŭ vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio. 13 Tial kiu parolas per lingvo, tiu preĝu, ke li interpretu. 14 Ĉar se mi preĝas per lingvo, mia spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta. 15 Kio do estas? Mi preĝos spirite, kaj mi preĝos ankaŭ intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaŭ intelekte. 16 Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras. 17 Ĉar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata. 18 Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi ĉiuj; 19 tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaŭ aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.

20 Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenaĝuloj. 21 En la leĝo estas skribite: Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al ĉi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos aŭskulti Min, diras la Eternulo. 22 Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj. 23 Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj ĉiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aŭ nekredantoj, ĉu ili ne diros, ke vi frenezas? 24 Sed se ĉiuj profetos, kaj envenos nekredanto aŭ neklerulo, li estos konvinkata de ĉiuj, li estos juĝata de ĉiuj; 25 la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizaĝon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas ĉe vi.

26 Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, ĉiu havas psalmon, havas instruon, havas malkaŝaĵon, havas lingvon, havas interpretaĵon. Ĉio fariĝu por edifo. 27 Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aŭ triope je plejmulto, kaj laŭvice; kaj unu interpretu; 28 sed se ne ĉeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio. 29 Kaj la profetoj parolu duope aŭ triope, kaj la aliaj interdiferencigu. 30 Sed se al alia apudsidanta io malkaŝiĝos, la unua silentu. 31 Ĉar vi ĉiuj povas profeti unuope laŭvice, por ke ĉiuj lernu, kaj ĉiuj ricevu konsilon; 32 kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj; 33 ĉar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en ĉiuj eklezioj de la sanktuloj.

34 La virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la leĝo. 35 Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; ĉar estas honte por virino paroli en la eklezio. 36 Kio? ĉu el vi la vorto de Dio eliris? ĉu ĝi venis al vi solaj?

37 Se iu ŝajnas al si esti profeto aŭ laŭspirita, li sciiĝu pri tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro. 38 Sed se iu ne scias, li ne sciu.

39 Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per lingvoj. 40 Sed ĉio fariĝu konvene kaj laŭorde.

Ĉapitro 15

1 Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras, 2 per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane. 3 Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj; 4 kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj; 5 kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du; 6 poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis; 7 poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj apostoloj; 8 kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita. 9 Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio. 10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi. 11 Ĉu do mi, ĉu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.

12 Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj? 13 Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis; 14 kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido. 15 Jes, kaj ni montriĝas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne releviĝas. 16 Ĉar se la mortintoj ne releviĝas, ankaŭ Kristo ne releviĝis; 17 kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj. 18 Tiuokaze ankaŭ pereis la ekdormintoj en Kristo. 19 Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj.

20 Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj. 21 Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj. 22 Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj. 23 Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno. 24 Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon. 25 Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn. 26 La lasta neniigota malamiko estas la morto. 27 Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li. 28 Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio.

29 Alie kion faros tiuj, kiuj baptiĝas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne releviĝas, kial do ili baptiĝas pro ili? 30 kial ni ankaŭ endanĝeriĝas ĉiun horon? 31 Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas ĉiutage. 32 Se laŭ homa maniero mi batalis kontraŭ bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne releviĝas, ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos. 33 Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn. 34 Malebriiĝu en justeco, kaj ne peku; ĉar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.

35 Sed iu diros: Kiel la mortintoj releviĝas? kaj kun kia korpo ili venas? 36 Ho malsaĝulo! tio, kion vi mem semas, ne viviĝas, se ĝi ne mortos; 37 kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aŭ de alia speco; 38 sed Dio donas al ĝi korpon, kiel Li volis, kaj al ĉiu semo ĝian propran korpon. 39 Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fiŝoj. 40 Ekzistas ankaŭ korpoj ĉielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la ĉielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia. 41 Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; ĉar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro. 42 Tia sama ankaŭ estas la releviĝo de la mortintoj. Ĝi estas semata en putreco, ĝi releviĝas en senputreco; 43 ĝi estas semata en malhonoro, ĝi releviĝas en gloro; ĝi estas semata en malforteco, ĝi releviĝas en potenco; 44 ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas laŭspirita korpo. Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ laŭspirita korpo. 45 Tiele ankaŭ estas skribite: La unua homo Adam fariĝis viva animo. La lasta Adam fariĝis viviganta spirito. 46 Tamen unua estas ne tio, kio estas laŭspirita, sed tio, kio estas laŭanima; poste tio, kio estas laŭspirita. 47 La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo. 48 Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaŭ la elpolvuloj; kaj kia estas la elĉielulo, tiaj estas ankaŭ la elĉieluloj. 49 Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo.

50 Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon. 51 Jen mi sciigas al vi misteron: Ni ne ĉiuj dormos, sed ni ĉiuj ŝanĝiĝos, 52 en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono: ĉar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos. 53 Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon. 54 Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko. 55 Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? 56 La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo; 57 sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo. 58 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

Ĉapitro 16

1 Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaŭ vi faru. 2 La unuan tagon de la semajno, ĉiu el vi provizu ĉe si laŭ tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos. 3 Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem; 4 kaj se konvenos, ke mi ankaŭ tien vojaĝu, ili vojaĝos kun mi. 5 Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; ĉar Makedonujon mi ja trapasos; 6 sed ĉe vi eble mi restos, aŭ eĉ travintros, por ke vi antaŭen irigu min, kien mi veturos. 7 Ĉar mi ne volas vidi vin nun dumvojaĝe; ĉar mi esperas resti kelkan tempon ĉe vi, se la Sinjoro permesos. 8 Sed mi restos en Efeso ĝis Pentekosto; 9 ĉar pordo granda kaj efika malfermiĝis al mi, kaj estas multaj kontraŭstarantoj.

10 Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu ĉe vi sentime; ĉar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaŭ; 11 neniu do lin malestimu. Sed antaŭen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; ĉar mi atendas lin kun la fratoj. 12 Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.

13 Viglu, staru firme en la fido, viriĝu, fortiĝu. 14 Ĉio via estu farata en amo.

15 Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke ĝi estas la unuaaĵo de la Aĥaja lando, kaj ke ili sin dediĉis al la servo de la sanktuloj), 16 ke vi ankaŭ submetiĝu al tiaj, kaj al ĉiu kunhelpanto kaj kunlaboranto. 17 Kaj mi ĝojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Aĥaiko, tial, ke vian mankaĵon ili plenigis. 18 Ĉar ili refreŝigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn.

19 La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo. 20 Ĉiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso. 21 La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano. 22 Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata. 23 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi. 24 Mia amo estu kun vi ĉiuj en Kristo Jesuo. Amen.