LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL TITO

Ĉapitro 1

1 Paŭlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laŭ la fido de la elektitoj de Dio, kaj laŭ la scio de la vero, kiu estas laŭ pieco, 2 kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj, 3 sed ĝustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia Savanto; 4 al Tito, mia vera filo laŭ komuna fido: Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto.

5 Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi aranĝu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en ĉiu urbo, kiel mi ordonis al vi; 6 se iu troviĝas neriproĉebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri diboĉo, nek ribelemaj. 7 Ĉar episkopo devas esti sen riproĉo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon; 8 sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta, 9 tenanta la fidelan vorton, kiu estas laŭ la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaŭ refuti la kontraŭdirantojn.

10 Ĉar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido, 11 kies buŝoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj nekonvenaĵojn por malhonora gajno. 12 Unu el ili, profeto samnacia, diris: La Kretanoj ĉiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj manĝeguloj. 13 Tiu atesto estas vera. Tial akre riproĉu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido, 14 ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero. 15 Ĉe la puraj, ĉio estas pura; sed ĉe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj. 16 Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por ĉiu bona faro senvaloraj.

Ĉapitro 2

1 Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino: 2 ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco; 3 ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon; 4 por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn, 5 esti prudentaj, ĉastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetiĝemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita; 6 konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj; 7 pri ĉio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon, 8 paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontraŭulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraŭ ni. 9 Admonu sklavojn, ke ili estu submetiĝemaj al siaj propraj sinjoroj kaj plaĉantaj al ili en ĉio; ne kontraŭdiremaj, 10 ne ŝtelantaj, sed montrantaj ĉian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en ĉio la doktrinon de Dio, nia Savanto. 11 Ĉar jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj, 12 instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, 13 atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo, 14 kiu donis sin por ni, por elaĉeti nin el ĉia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

15 Tion parolu, kaj konsilu kaj riproĉu kun ĉia aŭtoritato. Neniu vin malestimu.

Ĉapitro 3

1 Memorigu ilin, ke ili submetiĝu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por ĉiu bona laboro, 2 ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolĉanimaj, montrantaj ĉian mildecon al ĉiuj homoj. 3 Ĉar ni ankaŭ estis iam malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. 4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; 7 por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj laŭ la espero de eterna vivo. 8 Fidinda estas la diro, kaj mi volas, ke pri tio vi atestadu kun certeco, por ke tiuj, kiuj ekkredis al Dio, zorgu pri bonaj faroj. Tiuj aferoj estas bonaj kaj utilaj al la homoj; 9 sed evitu malsaĝajn demandojn kaj genealogiojn kaj diskutojn kaj prileĝajn disputojn, ĉar ili montriĝas senutilaj kaj vanaj. 10 Se iu estas herezulo ankoraŭ post unua admono kaj dua, evitu tiun, 11 sciante, ke tia homo perversiĝis kaj pekas, estante memkondamnita.

12 Kiam mi sendos al vi Artemason aŭ Tiĥikon, rapidu veni al mi al Nikopolis; ĉar mi decidis travintri tie. 13 Antaŭen irigu Zenason, la leĝiston, kaj Apoloson sur ilia vojaĝo kiel eble plej rapide, por ke nenio manku al ili. 14 Kaj niaj amikoj ankaŭ lernu daŭrigi bonajn laborojn, por necesaj bezonoj, por ke ili ne estu senfruktaj.

15 Ĉiuj, kiuj estas ĉe mi, vin salutas. Salutu vi tiujn, kiuj amas nin en la fido.

Graco estu kun vi ĉiuj.